Por tiuj kiuj dum sia lerneja tempo ne studis ekonomi(k)on, la libro
'
Economics' de
Paul
Samuelson, tradukita en
multajn lingvojn, estas bona ilo por memstudo.
Tamen, estas ĉ. mil-paĝa libro, do tro dika por multaj, kaj ĝi ĉefe
pritraktas la ekonomian sistemon en la kapitalisma mondparto dum la 20a
jarcento. Gia origino kaj aliaj sistemoj nur estas flanke menciitaj.
Bo Sandelin ĵus aperigis esperantan tradukon de libreto (135-paĝa) kiun
li verkis kun Richard Wundrak kaj Hans-Michael Trautwein kaj de kiu jam
aperis kelkaj versioj en sveda kaj angla lingvoj. La libro priskribas en
mallongaj ĉapitroj la historion de la ekonomika pensado, de la grekoj
Platono kaj Aristotelo, tra la brito Adam Smith, ĝis la nunaj
anglosaksaj kaj kontintent-eŭropaj vidpunktoj. Al ĉiu ĉapitro estas
aldonita mallonga bibliografio.
Jen interesa libro por interesitoj, al kiuj mankas tempo por ĝisfunda
studo, sed kiuj tamen deziras havas bazan konon pri la personoj kaj
ideoj sur kiuj nia nuna ekonomia sistemo estas bazita.