La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ekstremoj

  • Verkintoj: Jorge Camacho; Liven Dek; Miguel Fernández; Gonçalo Neves
  • Speco: novelo, originala verko
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€15.30
  • Eldonjaro: 1997
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Trideko da noveloj pri malfidelo, amorado, aidoso, amo trans morto, sinmortigo, toleremo kaj venĝo. Fernando de Diego skribis pri la libro: "Mi ne povas ne rekomendi varme ĉi libron. Eĉ se kelkaj legantoj sentus sin ŝokitaj de iuj temoj kaj esprimoj, ili ĝuu "Ekstremoj" de lingva vidpunkto, kaj konstatu kiel freŝe, nove, suple, esprimive kaj etos-kree brilas nia esperanto."
  • Specimeno: Mi konatiĝis kun ŝi en metroa vagono. Ŝi estis la fratino de Lucas, gimnazia samklasano. Vespere, post la lecionoj, Teresa atendis nin sur la kajo de la stacio Ríos Rosas, en la direkto al Plaza de Castilla. Kelkajn tagojn, se ni eliris iom pli frue, ni staris samloke kaj atendis vidi ŝian vizaĝon trans la fenestroj de la unua vagono, trajnokape. Tiel okazis la unuan fojon. Sed tiam mi ne vere rimarkis ŝian ekziston.
    Teresa studis en knabina gimnazio en la strato San Mateo, ĉe la stacio Tribunal. Ŝi aĝis du jarojn malpli ol Lucas. Kaj mi - kiel stulta mi estis tiutempe... Ŝiaj grizaj okuloj, ŝia longa duonblonda hararo min tre interesis. Mi opiniis ŝin tro alta kaj maldika, eĉ iom malbela. Kiel Lucas, mi pensadis nur pri rondmamaj tridekjaraj korpulinoj, cetere neatingeblaj, krom filme aŭ gazete. Jarojn poste mi ekkomprenis mian eraron, mian blindecon... (El: "Neniam plu" de Jorge Camacho)
  • Paĝoj: 208
  • Larĝo: 230 mm
  • Alto: 150 mm
  • Pezo: 350 g
  • ISBN: 3-901752-10-2
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Denove kvaropas

En la antaŭparolo de ĉi tiu libro Fernando de Diego deklaras, ke ĝiaj kvar aŭtoroj „majstras la lingvon”, kaj instigas legantojn ĝui la libron „de lingva vid-punkto”. Leginte tion, pesimisma leganto eble atendus tedan feston el nacilingvaj vortoj kun Esperantaj finaĵoj, el banalaĵoj skribitaj per la „avangarda” lingvaĵo de kabinetuloj, por kiuj skribi ion per inventita lingvo estas jam per si mem interesa hobio - des pli se oni aldonas al la lingvo ankoraŭ kelkajn inventitajn vortojn - do oni ne devas zorgi pri la enhavo ...

Tamen la libro ne estas tia, kaj leganto, kiun la antaŭparolo ne fortimigis, rapide konvinkiĝas, ke jen kolekto da atentindaj noveloj traktantaj esencajn temojn en ofte originala maniero. Kio estas tiuj temoj? Tabelo ĉe la fino de la libro helpe listigas ilin: malfidelo, unua amora sperto, aidoso, amo trans morto, seksa memkontentiĝo, sinmortigo, toleremo, venĝo. Sed oni suspektas, ke kelkaj noveloj estis verkitaj senkonsidere pri tia entabeligo, eble antaŭ ol naskiĝis la ideo pri ĉi tiu novelaro.

La noveloj estas grupigitaj laŭ la aŭtoroj sed ne laŭ la listigitaj temoj, kaj, kvankam la aŭtoroj apartenas al la sama „ibera skolo”, oni rimarkas iliajn malsamajn stilojn.

Miguel Fernández ŝategas mallongajn frazojn kaj uzas eĉ multajn unu- aŭ du-vortajn. El liaj noveloj min plej impresis la mallonga kontribuo pri la temo „seksa memkontentiĝo”: junulo skribas al iama amikino, kiel li ekloĝis en monaĥejo, trovinte seksan ekstazon en sonoj, odoroj, ritoj kaj bildoj de kristanismo. La temo ne multe taŭgus por stilo pli analiza kaj rezona, sed ĝi tre kongruas al la stilo de Fernández, kiu eminente sukcesas per siaj disrompitaj frazeroj transdoni la etoson kaj fortajn sentojn.

Jorge Camacho uzas lingvaĵon riĉan, sed senpretendan, normalan, tamen atentokaptan: oni rimarkas ĝian specialan kvaliton de flueco kaj natureco, se oni laŭtlegas ĝin. (Ĉu nur hazarde li laboras kiel interpretisto?) Hantas min lia fantomrakonto „Neniam plu (Aboco de amo)” pri serio da strangaj renkontoj kun mortinta heroindependulino, kiu obsedas la fantazion de la rakontanto. La novelo impresas per la samtempaj strangeco kaj konateco kvazaŭ de sonĝo, kiu, kvankam ne reala, ankaŭ ne ŝajnas inventita.

Por Gonçalo Neves ĉio devas agi kaj ne nur esti: muslino „jupas”, gazeto „dikliteras”, eĉ butono „impertinentas”. Tio donas viglan, malpezan tonon, sed ankaŭ iel neseriozan, kiu kongruas al la enhavo: tri el liaj noveloj finiĝas per surprizo por la leganto, kaj unu estas parodio, kiu ege plaĉis al mi, kiam mi legis ĝin la trian fojon, estinte iom tro stulta por ĝui ĝin la unuan fojon.

Liven Dek skribas per lingvaĵo iom klasikeca, tre klara, tre legebla. Enhave li montras sin varia, sed en ĉiuj liaj noveloj pli elstaras la eventoj ol la sentoj: certe ne mankas la sentoj - lia novelo „La letero” havas patoson, kiu pensigas pri Baghy - sed la sentojn montras ĉefe la agado kaj ne la vortoj, kiuj rakontas nur sobre pri la okazaĵoj.

La novelaro tre plaĉis al mi, kaj mi surpriziĝus, se nenio el ĝi troviĝus en estontaj antologioj de la plej bonaj noveloj en Esperanto.

Edmund Grimley-Evans

Ne distra anekdoto


1999. №2 (52)

Provu diveni, pro kio la eldonejo de Ekstremoj metis fine de la libro originalan tabelon Laŭtema enhavo1, siaspecan vojmontrilon, kiu klarigas al kiu temo apartenas tiu aŭ alia novelo?

Evidentas la plej simpla respondo: ĉar el la mem noveloj ne tute klaras, pri kio temas, sekve necesas klariga laŭtema vojmontrilo. (Kvankam tio ne estas ordinara por beletro, malkiel en la literaturo teknika kaj scienca.) Uzante la tabelon, la leganto povas facile diveni, ke ekzemple Implice kaj novice (Gonçalo Neves, P.135) apartenas al Unua amora sperto kaj Deziro (Jorge Camacho, P.77) — al Seksa memkontentiĝo.

Kaj se iu ŝatas la temon Sinmortigo, tiu trovos sur la paĝoj 48, 113 kaj 180 konvenajn novelojn.

Eblas distri sin aliel. Komence tralegu la tutan novelaron. Poste, uzante la laŭteman tabelon, komparu la proprajn impresojn kaj komprenojn pri la legitaĵo kun la listo de la tabele prezentitaj temoj. Tion faris la aŭtoro de tiuj ĉi linioj.

La novelaron konsistigas verkoj de konataj aŭtoroj, reprezentantaj la “iberan skolon” — Gonçalo Neves, Georgo Kamaĉo, Liven Dek, Miguel Fernández — kiujn famigis en Esperantujo la kolektiva poemaro Ibere libere (vidu la recenzon de Valentin la Senkompata en LOdE. 1998: 7). Eblas plene konsenti kun la antaŭparolinto (Fernando de Diego) pri la ekstreme bela kaj majstra lingvaĵo de la kvaropo. Ĝi estas netradicie freŝa, ofte melodie vortluda.

Se trakti ajnan novelon de Ekstremoj aparte (nepre aparte), oni ricevas grandan plezuron pri brila esprimivo de la lingvo kaj sentas miron kaj admiron pro tio, ke eblas tiel bele kaj plene uzi la eblojn kaj latentojn de la Zamenhofa lingvo. Samtempe oni sentas etan bedaŭron, ke la temo estas ne tute konvena, aŭ, mole dirante, tre leĝera (koito, samseksamo k.s.), aŭ tre abstrakta.

Ĉiun el tiuj noveloj, se oni legus ĝin aparte, eblas kompreni kun aprobo kiel bagatelan ludon, ŝercan ekzercon aŭ leĝeran spuron de l' mensa trejnado.

Sed resumante la impreson de la tuta almanako, eblas konkludi, ke la kompilinto ne faris bonan servon por la aŭtoroj. El helaj eroj konstruiĝis makabra mozaiko, kvazaŭ la libro estus destinita por “sekse prizorgitaj personoj”. Sufiĉas vidi la enhavtabelon: Li kaj la vulvo, Semo de Satano, Ĉe la altaro de Onan. Enestas tute nerealaj scenoj, tamen bunte pentritaj, simile al la artaj montraĵoj de riĉaj pornorevuoj, ekzemple, bizaraĵo en Malfidelo de Miguel Fernández.

Ankaŭ la strukturo kaj stila logiko de plimultaj noveloj estas nebula kaj pala. La priskribitaj cirkonstancoj ŝajnas servi nur por gvidi la leganton al kulmina seksa sceno, por kiu la aŭtoroj ne avaras la senduban verkistan talenton.

Aliflanke, epizodoj, sur kiuj sin bazas multaj el la Ekstremaj (= Ekstremojaj) noveloj estas senkaŝe anekdoteskaj, ripetantaj la temojn tro konatajn (ekzemple, edzo kaj tro frue veninta amanto k.t.p. en Punenda leko kaj Kokro kokerikas jam).

Do, anekdoteskaj, sed ne ridindaj, ĉar oni metas draman finon kun la temo “ekstere” eterna, kio faras farson el tragedio. La ĝenroj ne toleras, kiam oni ilin miksas.

Pluraj noveloj estas konstruitaj esk' al tiuj de Anton Ĉeĥov kaj O.Henry, kaj nur en la lastaj frazoj, aŭ eĉ en la lastaj vortoj oni donas la ŝlosilon al la tuta antaŭa verkoparto, kaj tio foje radike ŝanĝas la antaŭan komprenon. Sed la temoj de Ĉeĥov kaj O.Henry estis pli proksimaj al la leganto, kiu povis facile identigi sin kun la protagonisto kaj kunsenti aŭ kunridi je ties (mis)aventuroj — la eminentaj novelistoj siatempe ne bezonis kaj ne bezonas post jarcento helpan temtabelon.

La novelaron Ekstremoj eblas trakti kiel specimenon de la bela perfekta stilo kun nelerte elektitaj temoj — por ekzemploj kaj ekzercoj.

Aleksej Birjulin

Aleksej Birjulin

Kliŝdetruo trompe tradicia


februaro 1998

Literaturo estas pionira esplorado laŭ la landlimoj de la homa sperto; kaj samtempe ĝi estas plilarĝigo de tiuj limoj. Verkoj kiuj restas ĝis la rando de la abismo kaj ne kuraĝas transsalti kutimajn ideojn kaj moralajn antaŭjuĝojn, ne rajtas ambicii la titolon de literaturaj verkoj; eĉ kiam verkisto ŝajne partoprenas kun intima konvinkiĝo en la valorsistemo de sia socio -- kiel ekz. Stifter, aŭ ankaŭ Proust --, tamen ekzistas almenaŭ unu flanko de lia verko (ĉu la lingvaĵo, ĉu la psikologia introspekto) kiun oni povas difini ekstremisma. Literaturon oni legas por renversi sian mondkoncepton, ne por konfirmi ĝin; iamaniere, por eksperimenti ĉu ankoraŭ ekzistas en ni antaŭjuĝoj kiujn neniel pravigas la realo. Kiel dirus Kafka, libro devas esti "hakilo por la glacia maro en nia interno".

Ĝuste tiuj ekstremoj fariĝas ĉeftemo en ĉi tiu proza verko de la "ibera skolo", kiu jam produktis la poezian eventon de la lastaj jaroj, nome la kolektivan poemaron Ibere libere. En ĉi tiuj prozaĵoj, kiel en tiuj poemoj, la aŭtoroj instinkte manipulas kuspan literaturon, kiu intence luktas kontraŭ la leganto kaj provas dementi liajn atendojn kaj senbazajn konvinkojn. La novela formo plej taŭgas por tiu kritike kliŝdetrua tasko, ĉar en trompe tradicia kadro kaj per fulmrapida fina renverso de la rakonto novelisto povas plej efike evidentigi la iluzian stabilecon de nia plej baza pensrutino kaj ties kompletan mankon de realaj fundamentoj.

La aprioraĵoj kiujn la iberoj ekstremisme celis renversi, koncernas ĉefe la burĝan moralon. Kiel konate, burĝo postulas nerektan rilaton al la vivo; ĉio kio tuŝas lin kiel simple naturan kaj ne kulturan estaĵon -- do antaŭ ĉio sekso kaj morto -- estas al li fremda kaj malamika. Sekve, la temoj de ĉi tiu esence kontraŭburĝa novelaro rilatas ĝuste al sekso (malfidelo, unua amora sperto, seksa memkontentiĝo), al morto (sinmortigo, venĝo) aŭ al ambaŭ (amo trans morto, aidoso); nur la temfadeno "toleremo" ŝajne rilatas al neniu el la du: temas ĉi-kaze pri ekstremismo pli vastasence politika.

Konkorde pri la komuna temaro, ĉiu kunlaboranto procedis laŭ sia individua stilo; tiu "diverseco en konkordo" estas maloftaĵo en la E-literaturo.

Fernández -- kies lingva kaj poezia eminento pruviĝis ankaŭ en lia poemaro El miaj sonoraj soloj -- estas literature pli tradicia ol liaj kolegoj, sed tre avangarda el la lingva vidpunkto; ĉe li la protagonista remaĉo de pasintaj spertoj stompiĝas en komparo kun la aktualaj emocioj. Ĝuste tiu intertuŝo de diversaj tempaj niveloj, kiel en "Londona uverturo", povas deŝiri nin de la rutino kaj puŝi nin al la rando de niaj spertoj; aŭ, per alia tekniko en "Kolonelo Sanz", akra socia kritiko samlokas kun elegia defendo de kamaradeco kaj toleremo; aŭ, en "Alba", kunfandiĝas rememoroj pri la plej altaj romantismaj tradicioj.

Camacho same ĵonglas per la lingvo, sed li ŝpinas siajn rakontojn certe malpli romantisme ol Fernández, kaj lia ekstremismo aperas kiel klerisma ciniko, kiu amuzite, kvankam inteligente kaj sentive, priskribas la kapriolojn de la novela intrigo. Akre cinikaj rimarkoj eĉ paradas unuavice, dum la rakonto disvolviĝas iel postkulise; laŭ vere profesia literatura tekniko, ĉe Camacho la intrigo nevideble kernas sub la plektaĵo de rememoroj, priskriboj, konsideroj. Kaj foje -- en "Avataro", ekzemple -- tiuj lingvaj rumoroj, ŝajne tiom malproksimaj de "tradicia" rakonto, subite ekharmonias kaj soras al poeziaj akutoj.

Similan lertecon en la konstruado kun fina renverso -- ekz. en "Litomiksa tombejo" -- montras Gonçalo Neves, kies kontribuo (nur 16 paĝoj) tamen estas bedaŭrinde pli malvasta ol tiuj de la aliaj tri. Sed ĉefe en la noveloj de Liven Dek oni trovas eksterordinaran kapablon konstrui rakontajn mekanismojn kiujn oni ĝuas kun granda amuziĝo. Legu ekzemple "Rendevuo", kaj nur ĉe la lasta frazo vi komprenos la komencan; similan atendon pri la disvolviĝo kreas la unua frazo de "Marta kaj Maria", kvankam kun pli da patoso kaj homa komprenemo.

Fine: kvankam ĉi tiu novelaro estas verkita en altnivela literatura lingvo, ĝi neniel kontraŭas la fundamentan lingvouzon, neologismoj aŭ maloftaj vortoj ĉiam havas artan pravigon, kaj malfacilecon kompensas la seninterrompa artisma streĉo de la rakontado. La stilo do estas bela pruvo ke povas ekzisti esprimiva literatura Esperanto, kiu ja diferencas de la ĉiutaga lingvo kaj tamen estas daŭre pravigebla surbaze de sia arta kohero kaj senmakula fundamenteco. Multaj diletantoj, kiuj mistraktas Esperanton kiel ludilon por siaj neologismaj kaj eĉ nur lingve eraraj eksperimentoj, devus lerni el ĉi tiu volumo la strebon al inteligenta, ne amatora literaturo.

Mauro Nervi

Kvaropo ok-tema

La Ibera kvaropo Fernández-Camacho-Neves-Dek estas fulma fenomeno, kiun detale prezenti ne necesas. En la novelaro "Ekstremoj" ili verkis laŭ ok difinitaj temoj, sume dudek ok novelojn (Neves limigis sin al kvar temoj). Oni nomas la temojn kaj novelojn"ekstremaj", aŭ ĉu eks-tremaj? Tamen, kun unu-du esceptoj, la noveloj povus tremigi nur ekstreman prudulon.

Sekso ludas gravan rolon en multaj el la noveloj. Bedaŭrinde la tono kaj intrigoj ofte ŝajnas iom adoleskaj. Tio validas ne nur pri la relative junaj Camacho kaj Neves, sed ankaŭ pri la matura mezaĝulo Fernández.

El la kvaropo en ĉi volumo plej elstaras Camacho kun trafaj temoj, konscia konstruo kaj lerta lingvaĵo. Imponas i.a. Neniam plu, kie realismo kaj magio kunplektiĝas. Ankaŭ Liven Dek imponas per kelkaj vere bonaj rakontoj. Fernández kaŝas siajn temojn sub vortostoko iom laciga. Tamen, leganto kiu iom persistas, serĉas en vortaroj, kaj eble relegas la novelojn duafoje, ricevos rekompencon: kelkaj eroj de Fernández estas spritaj kaj originalaj. Lia talento ekzemple evidentas en Kolonelo Sanz, kies konstruo estas vere bona (ĝis la iom naiva fino), kaj en Du gardenioj. Neves, fine, la eminenta poeto, same dense stufas siajn mallongajn noveloj per novismoj, foje trafe, foje troe. Rimarkinda estas, ke li aŭdacas miksi aidoson kun humuro, iom danĝera entrepreno, kiu eble konsistigas la solan ekstremaĵon de la libro.

Ĉiuj kvar kelkfoje traktas siajn temojn ne tre profunde. La temo "malfidelo", ekzemple, prezentiĝas kvarfoje kiel la malkovro de fremda ulo en geedza lito. Foje sprite kaj amuze, ĉe Camacho surprize, sed ĉiam kvazaŭ ludo kun pupoj. Oni ne rimarkas verajn sentojn de la roluloj. Ĉu eblas, ke tiuj kvar viroj, kiuj jam pasigis sume cent kvindek jarojn inter homoj, malhavas spertojn sur tiu kampo? Ĉu ili neniam sentis la furiozon de ĵaluzo, la angoron de kulpo, la paralizon de soleco? Ne eblas! Restas nur la klarigo, ke ili ne kapablas - aŭ ne kuraĝas - literature eluzi siajn proprajn spertojn kaj sentojn. Do, restas io por estonta evoluo de la Ibera kvaropo - sondi la proprajn profundojn!

Mi emfaze rekomendas legon de ĉi volumo. Se mi okupiĝis multe pri ĝiaj mankoj, tion kaŭzas la altaj atendoj kaj postuloj al la kvar aŭtoroj.

Sten Johansson

Eks-tremoj aŭ ekstr-emoj?


n-ro 176/decembro 1998

"Rimarkindas, kiel de tempo al tempo floras en iu aŭ alia lando grupo de verkemaj esperantistoj, kiuj per siaj beletraĵoj suprenpuŝas nian literaturon ŝtupon post ŝtupo." Per tiu ĉi frazo de Fernando de Diego la libro komenciĝas. Kaj ĝi finiĝas per dua enhavolisto, nome laŭtema enhavo kun la punktoj "malfidelo, unua amora sperto, aidoso, amo trans morto, seksa memkontentiĝo, sinmortigo, toleremo, venĝo". Jen komenco kaj fino, la du ekstremoj de libro titolita "Ekstremoj" - kaj jen - ekstreme - preskaŭ ĉio jam estas dirita. Ĉu?

"Ibere libere", la poemaro, kaj nun "Ekstremoj", la novelaro. Ili estas fekundaj kaj majstraj, Fernandez, Camacho (iam Kamaĉo), Neves kaj Gutierrez (plumnome Dek), tiuj kvar iberoj jaraj inter 30 kaj 50.

Nu, tiu vivoperiodo same estas aŭ povas esti aŭ ja estu fekunda kaj majstra por fotri, frandzi, kopuli, midzi kaj vanki, se citi el la glosaro de "Ekstremoj". Kun rigardo al ĝi kaj al la punktoj de l' laŭtema (laŭt-ema?) enhavo, la kara leganto kaj legantino ricevas impreson kial tiu verko nomiĝas "Ekstremoj" (ekstremoj? eks-tremoj? ekstr-emoj?) kaj kial antaŭparole estas parolate pri avangardemo, amamoro kaj Peter Peneter - kaj kial ĉi tie la ideo de "instrumento uzata" ne nur rilatas al la lingvo esperanto, sed same al kaco kaj kundo.

"Ekstremoj" ne nur estas ekstrema rilate "ilojn generajn kaj penetrajn" kaj "parojn cicajn kaj testikajn" (p. 121), sed ĝi estas ankaŭ bonvene ekstrema rilate la plenan gamon de amo. De praknala perversio ĝis softa sindediĉo.

El 28 noveloj konsistas "Ekstremoj", la plej longa estas 18-paĝa, la malplej longa unupaĝa. Ili kidnapas nin al malfidelo kaj ekstrema ĉasto, al la lasta ĉapitro de ekviriĝo, al samseksemo kaj aidoso, al monologo pri amindulino, al letero el monaĥinejo, al du viroj, du vilaĝoj, unu virino kaj unu fabriko, al du virinoj, du gardenioj, forgeso, foriro kaj reveno, al furia malamo kaj venĝo, al "putra putino" kaj nudiga surprizo, al grotula sceno, al papo kaj aidoso, al koŝmareca metroado, al droninto, al alveno, al koito sur kaj fuĝo de ĉapelporta insulo, al enkarniĝo, al fidelo al fidelo, al gimnazianoj kaj longe retenataj libidoj, al malsano de bordelo, al post-Piĉa postiĉo kaj amoro per kaj por si mem, al mistera eksgeedziĝo, al la vivo de fratino(j) post morto de familiano(j), al aidosaj sonĝoj, al paranormala paĉjaĵo, al la potenco de Onan, al amletero kaj al rompita koro.

Ĝi estas libro plena je surprizaj vortelektoj kaj rakontofinoj, ne seniluziiganta la leganton kun adekvata vorttrezoro, kun granda vorttrezoro, kiun oni atendas de tiu ibera kvaropo, tiel ke komencanto ne legu ĝin sen vortaro. Impresas aliflanke agrablaj kunmetoj de vortoj, radikoj kaj afiksoj, tiel ke sperta leganto certe dufoje metos la libron en siajn manojn. Unue por legi ĝin, kaj due por ĝui la fluan melodion de l' silaboj.

La sentoapogeon ĉirkaŭbrakas la lingvo- kaj stiloapogeo. Ju pli torditaj kaj interplektitaj la korpoj en kelkaj noveloj, des pli tiaj la vortoj. "Ŝiaj turgeskaj mamoj kuspiĝis supren - nekredeble! -, ŝiaj cicoj pintiĝis meze de ronde vastaj brunoj punktitaj de roseroj... (p. 22), ĝu-groto, tra kies randoj mi lernis ellangi sismojn kaj gutojn de nektaro... (p. 43).

Nia lingvo unuflanke ebligas tre facilajn kaj simplajn kaj infanlude konstrueblajn tekstojn, sed aliflanke disponas je trafaj kaj melodiaj kaj poetdigne esprimipovaj vortoj kiel la jam vaste konataj, kaj ankaŭ kiel aliaj tiulibre malkovreblaj. Malofte ilia lingvaĵo estas ĉe la rando de l' akceptebla, kiam aperas "alies" (p. 30), "plenumute" (p. 52) kaj "gruzoza" (p. 67), "oza" (p. 71), "haroza" (p. 81), "karnoza" (p. 89), "saĝoza" (p. 143) kun -oz.

La lingvaĵo ne povas kaŝi ilian skolon kun tiomaj izolaj ĉi-oj, kaj "nul" anstataŭ "neniu". La leganto ne miru, ke K. Piĉ kaj R. Haupenthal ne nur estas menciitaj kaj cititaj, sed jen ankaŭ novelo "Litomiksa tombejo" kaj viro kun la nomo Robert Haupal. Krome svarmas ĥooj de "aĥo", "ĥaoso" kaj "ĥimero" ĝis "ĥirurgo", "ĥameleono" kaj "arĥivo". Tre agrable legi novajn vortojn - parte jam bone konatajn - kiel "storio", "intui", "kopuli", "horso", "nifo", "bluĝino", "ĝinzo", "porna", "kaki", "seropozitiva" kaj "komikso", el kiuj ne ĉiuj estas tute glataj: "hamburgaĵo" (= hamburgero), "katsupo" (= keĉupo) kaj "peski" (= fiŝi, fiŝkapti).

Dum mia promenado de ekstremo al ekstremo tiulibre mi renkontis unu falilon. Jen aĉa kamo, kiu ekfunkciigas iom sengustan aksoturnon de postvidviĝa filomorto ĝis pripornaĵa masturbado. Sed tiu ekstremo same apartenas al la verko kiel la avinja amletero.

Kaj ankoraŭ du lingvaj rimarketoj: En unu novelo, legiĝas "saĝaj robertoj" (p. 24), kio rilatas al la vironomo Roberto. Sed tute hazarde "des roberts" en la franca estas familiara vorto por titoj, mamoj.

Same ni trovas la klingonan esprimon por "mi amas vin" (p. 138, 205): "qmuSHa'". Bedaŭrinde jen erareto, ĉar devas esti "qamuSHa'". Analizo: qa- = mi vin, muS = malamas, rifuzas, -Ha' = mal-, invers-.

Fine frandu unu pecon: "Sonorado. Tiel oportuna, merdo! 'Puŝu kaj enpaŝu, Tato. La pordon mi ne riglis!... Sidiĝu... Vi alvenas ĝustatempe por spekti min en peco kaj kafumi...' Ŝi prenis paron da tasoj kaj turnis sin sur la kalkano 'antaŭ ol ni...' Ŝia vizaĝo iluminiĝis. La tasoj defalis sur la plankon. Ŝi fermis la okulojn kvazaŭ en ekstazo de ĝojo kaj delico, mordetis al si la infran lipon, brakumis sin mem. Li!" (p. 66)

Mencii, ke mi rekomendas tiun ĉi libron, estus superflue, ekstreme.

Claus J. Günkel

Ekstremoj

Kolekto de noveloj: Miguel Fernández, Jorge Camacho kaj Liven Dek ĉiuj kontribuis novelojn pri amo trans morto, sinmortigo, toleremo, venĝo, malfidelo, unua amora sperto, aidoso [AIDS], kaj seksa memkontentiĝo; Gonçalo Neves kontribuis novelojn pri amo trans morto, sinmortigo, toleremo kaj venĝo. La amplekso de la noveloj varias de du ĝis dek unu paĝoj.

Se vi amas plurfoje en ĉiu paĝo kontroli vortojn en vortaro, vi nepre amos ĉi tiun libron, kvankam ne ĉiun vorton vi trovos en via vortaro (eĉ ne PIV) nek en la ampleksa Glosaro fine de la libro. Tio vere preskaŭ mortige ĝenas la legadon, ĉar kvankam multaj el la "neologismoj" estas evidentsignifaj, pluraj – eĉ kernaj por la signifo – estas nediveneblaj. Verŝajne profunda scio pri la vorttrezoro, precipe la stratularvortoj, de la Hispana kaj Portugala lingvoj helpus – ŝajnas al mi ke la verkintoj ĉerpis multe el tiu fonto.

Ke la verkintoj havas talenton, estas klare. Domaĝe, ili estas kvazaŭ iniciatantoj de serioza literaturo amnovela en Esperanto, tial ili havas nenian jam establitan mezurilon al kiu kompari la altecon de la kvalito de siaj verkoj. Konsekvence, la artnivelo de la noveloj multe varias.

La enhavo de pluraj (multaj?) el la noveloj ŝokis multajn recenzantojn, kiujn tamen ne ĝenas la noveloj de Chaucer, kiuj estas multe pli malprudaj – liaj Rakontoj de Canterbury verkiĝis antaŭ 600 jaroj, kiel tio iel akceptindigas temojn kaj priskribojn, dum nuntempeco malindigas similaĵojn? Nu, ĉu Fernández, Camacho, Neves, aŭ Dek estas egale talenta kiel Chaucer samaĝe? (Chaucer estis jam 43-jara kiam li ekverkis la Rakontojn de Canterbury; niaj aŭtoroj estas nur 30 ĝis 37-jaraj.) Nu mi ne aŭdacas aserti tion; nek nei ĝin. Eble... eble...

Kaj la abundaj neologismoj? Nu, Shakespeare inventis pluroble pli da vortoj ol nia kvaropo, en siaj verkoj. Do, ĉiu al sia propra gusto.

Nia literaturo elkerne bezonas maturiĝi, kaj ĉi tiuj "junaj Turkoj" brave kontribuas siajn brikojn al la konstruado.

Donald Broadribb

Tamen eks pri tremoj


n-ro 208 aprilo 1998

Post la kolektiva poemaro Ibere Libere, la hispana-portugala kvaropo ariĝinta sub la marko ibera skolo t.e. Jorge Camacho, Miguel Fernández, Liven Dek kaj Gonçalo Neves reaperas kun nova komuna verko. Ĉi-okaze temas pri novelaro aranĝita ĉirkaŭ ok temoj ial ekstremaj, nome: malfidelo, unua amora sperto, aidoso, amo trans morto, seksa memkontentiĝo, sinmortigo, toleremo kaj venĝo. Ĉiu aŭtoro teksas laŭ propra prismo kaj sentemo po unu rakonto ligita al ĉiu temo, krom Gonçalo Neves kiu verkis pri nur kvar temoj. Cetere trionon el la noveloj literatur-amantoj jam povis legi dise en pluraj gazetoj, inter kiuj ĉi Fonto. Jen do deir-punkto alloga kiun tamen embuskas riskoj, kiel ni poste vidos.

Ne senkiale la t.n. ibera skolo pintas en la panoramo de la esperanta beletro. Oni povas nur kundividi la juĝon de Fernando de Diego en ties antaŭparolo al la novelaro kaj konstati "kiel freŝe, nove, suple. esprimive kaj etos-kree brilas nia esperanto, kiam ĝi estas instrumento uzata kun talento, kompetento kaj sindediĉo". Ni devas do varme saluti ĉi novan riĉigon al nia literaturo... kvankam troa eluziĝo de ĉi formulo, ofte kaj senmerite aplikata al ajna elkovaĵo esperant-lingva, kvazaŭ senigis ĝin de ties ĝusta signifo. Ne en ĉi kazo. Tamen estas nature ke la tono kaj nivelo de la diversaj kontribuoj, same en ĉiu kolektiva verko, rimarkinde varias de unu aŭtoro al alia, kaj ankaŭ ene de ĉiu aŭtoro mem.

Miguel Fernández sin rivelas refoje kiel aparta kaj ĉiam surpriza lingvo-virtuozo, ne nur en la kampo poezia, sed ankaŭ kiel patosa rakontisto. Lia arta kalibro eksterdubas, kiel jam scias ĉiu literatur-ŝatanto. Pri kelkaj kordoj aŭtem la andaluzo sin prezentas pli originala ol pri aliaj. Inter liaj atutoj mi decide vicigas Du gardenioj, bildigo de am-triangulo kie amo, pasio kaj toleremo baraktas interplektite kaj kies temo ŝajnas pruntita al filmo de la hispana reĝisoro Pedro Almodóvar. Plaĉas ankaŭ Lia Londona uverturo, inico amora ritme de marimbo kaj pluveroj en la Londono de la sepdekaj jaroj. Obskuro kaj mizerikordo tamen troas ĉe Kolonelo Sanz, ekscesa priskribo de gejo turmentita en opresa atmosfero, kvazaŭ rezulto de ĉarpentista kunmeto de ŝablonoj, dum mankas en la renkonto sincera kor-inklino al la protagonisto. Same indiferenta lasis la subskribinton la bon-pensule progresema La fino de la utopio, bon-intenca atesto pri defalo de idealoj kadre de la reformisma periodo en Hispanio.

La juna akademiano Gonçalo Neves posedas tre rafinitan lingvo-senton, rande de preciozismo. Li iras propran vojon serĉe al efekta lingvaĵo kiu frapu la streĉitan leganton per vort- kaj frazo-sputoj, kiel mitralo. Konfesinde lia traesploro de la ivoj de esperanto ofte fruktas je malŝablonaj eltrovoj, tre estimindaj el vid-punkto estetika - ja grave per si mem: ne por nenio temas pri beletro! Sed la problemo situas iom alie. Krom redundoj kaj lingvaj piruetoj oni rajtas atendi ankaŭ ion plian, kor-skuan aŭ kor-karesan, sed male la leganton hantas la impreso ke post la vort-ludoj kaj pastiĉoj de la portugalo sin kaŝas vakuo kaj malmulte da originalo. La dirlididiaj sparkoj ne sufiĉas por kateni la intereson, kaj bedaŭrinde la leganto ne povas eviti ian senton de agaciĝo.

Liven Dek verkas efike kaj sincere: pli ol sufiĉe! Lia flue klasika esperanto kontrastas kun la baroko de la antaŭa duopo, sed tute ne misrange. Se al naturaj dirindoj sumiĝas ofico, da kio Liven Dek akumulis pogrande, la rezulto ne povas desaponti: la ŝoke elnodiĝanta Marta kaj Maria kaj la kor-tuŝa La letero, ekzemple, apartenas al tiu kategorio de rakontoj kiuj fiksas sin en la memoro kaj nefacile forviŝiĝas. Se pedantumi, eble unu rimarkigo: ajna mez-lernejano bone scias ke abunda uzado de parol-turnoj, idiotismoj kaj proverboj ŝiboletas la homojn poke kulturitajn. Ja tiuj fariĝas kvazaŭ ŝlosiloj aŭ mezur-unuoj por la kompreno kaj ekspliko de la ĉirkaŭa realo, sam-tempe anstataŭante originalan pensadon. Nu, estas vere ke frazeologio, kun sia mondo de metaforoj kaj bildoj, konstituas la dinamikan kernon de lingvo, fronte al la statikaj gramatiko kaj leksiko, kaj la parton plej malfacile mastreblan al nedenaskulo. Jen kial komune akceptitaj parol-turnoj aŭ kliŝoj plenumas rolon lingvo-identigan inter la parolantoj, krom spici la vort-fluon. Sed la afero estas iom alia kiam temas pri beletro. Ĉi-kampe oni estu prefere avara pri ili, almenaŭ se oni ne volas krei apartan efekton aŭ oni ne havas pure didaktikan celon - celo aliflanke ege oportuna ĉe ni: pri la deficito kaj fakta ignorado de la esperanta frazeologio ne necesas insisti. Resume: eble iom tro da lakto acida por infana stomako, tuŝi onin kiel akvo anseron, muta kiel fiŝo, engluto de la maldolĉa pilolo ktp mi trovis ĉe Liven Dek. Krome en ĉi kazoj, vole-nevole, kvazaŭ travideblas la metiista mano de la aŭtoro - tre danĝera afero! Sed povas esti ke mi eraras, aŭ simple ke mi estas tro har-fendema.

Deziro, de la dokta sed juna madridano Jorge Camacho, estas unu el la plej teneraj rakontoj en la tuta kolekto, kaj valora per si mem. La speciala komuniiĝo de patro kun sia ĵus perdita filo, kiun li iel retrovas kaj rekonas, tuŝas plej internan kordon pro sia senafekto: jen belega, vitalisma medito pri soleco kaj ambezono. Ankaŭ la ali-tonan Pudenda leko - fola kaj ĝuinda ĝis la apoteoza fino! - scios apreci kaj danki la sentema leganto, same kiel ekzemple Neniam plu... Camacho posedas personan voĉon kun multaj direndoj, krom sobra prozo dediegeca... Oni ja rajtas atendi de li eĉ brilan romanon (fenomeno neofta en esperanto).

Tamen unu novelo lia, malgraŭ promes-plena elir-punkto, malplaĉis al la subskribinto: temas pri Rúbens, malverŝajna intrigo pri Papo infektita je aidoso. Spektintoj de la konata filmo de Martin Scorsese La lasta tento de Kristo espereble komprenos mian obĵeton: la tubero ĉi-filme ne kuŝas sur la pli-malpli ardaj scenoj de la profeto kun virinoj, tute ne, sed sur la fakto ke la di-homo montriĝas tiel homa, dubema kaj sena de alt-fluga spiriteco, ke li apenaŭ kredeblas kiel mesio. Io simila okazas al la protagonisto Rúbens, la kamaĉa Papo. Mi ne trovis eĉ unu solan aludon al lia religia kredo nek al ties interna travivo laŭlonge de la dek ok paĝoj, malgraŭ ke tiaj sentoj - eĉ se hipokritaj - estas karakterizaj ne nur de Papo sed de ajna religiulo. Rúbens aperas kiel vent-kapulo kies sola motivo por papiĝo ŝajnas esti la deziro "simili al la komiksaj superherooj". Cetere, kion pensi pri Papo kiu kaŝe ludetas komputilon en sia privata kapelo anstataŭ pie preĝi? La aŭtoro de la ankoraŭ ne plene ekzegezita La Majstro kaj Martinelli uzis ĉi tie tro da gal-elverŝo, sed maltro da inteligento - malkiel en tiu lasta, kie li grand-kvante dozis tiom da unu kiom da alio. Eĉ pli da acida kritiko bonvenus, kondiĉe ke ĝi estus kredebla. Ekzemple, eksplicita klarigo pri la aidosiĝo de Rúbens eble helpus penetri lin kaj ties motivojn, sed povas esti ke pli sagaca leganto ĉerpos ĉi informon el la teksto... Ĉi ero tamen neniel ombrumu la altŝtupan kontribuon de talenta verkisto al ĉi kolekto.

Oni ricevas la impreson ke la kvar kunaŭtoroj elektis temaron kaj titolon ŝajne ekstremajn kvazaŭ por provoki aŭ ŝoki la leganton. Jen start-punkto ekscita, sed samtempe risko-kuntrena. Se tia estas la serĉata celo, ŝajnas ke Ekstremoj iomete trompas la atendojn ĉar ĝeneral-linie ĝi apenaŭ kapablas perturbi pli ol bigotojn aŭ seks-ardajn gimnazianojn. Sed pri tio ĉi kulpas ja la kvaropo, kiu metis antaŭ sin eble tro ambician defion. Temas entute pri taŭga tono kaj adekvateco: se uzi denove kinan similaĵon, oni memoru pri la filmo Moby Dick, de John Huston. Ties protagonisto Gregory Peck - kun sia karakteriza mieno propra al fratino de la bon-farado - apenaŭ timigas la avinetojn en la rolo de kapitano Ahab, homo korodita de hato kaj enkarniganto de la venĝo laŭ la originala romano de Herman Melville.

Cetere, ĉiuj vortoj de ĉi verko aperas en diversaj vortaroj kaj glosaroj. Krome pigraj legantoj disponas libro-fine plur-paĝan apendicon kie kelk-dek vortoj estas zorge aranĝitaj laŭ bela ordo alfabeta - minuskle kaj gras-litere - kaj sam-tempe eksplikitaj per klaraj plus koncizaj difinoj - ankaŭ minuskle sed ĉi-kaze presitaj per normala liter-tipo -, foje eĉ akompanataj de la respektivaj naci-lingvaj ekvivalentoj. Ĉio do estas en perfekta ordo, kaj neniu rajtas plendi. Kiel diris la Majstro, ordo estas beno en ĉiu entrepreno.

Joxemari Sarasua

Ekstremoj


Septembro 2014
Nu, oni jam sufiĉe laŭdis la lingvon/stilon uzatan, do mi ne faras tion - al mi cetere pli gravas la rakontoj. Parte ili ŝajne nur celis ŝoki aŭ rompi tabuojn aŭ ludi per la lingvo - tion mi ankaŭ ne trovis tre interesa. Sed kelkaj rakontoj tre plaĉis al mi kaj/aŭ tuŝis mian koron, ekzemple "Malfidelo", "Kolonelo Sanz" kaj "Alba" de M. Fernandez kaj "Pli bone malfrue" kaj "La letero" de L.Dek.

La kisa malsano de Claude Piron

Amuza rakonto, favora al Esperanto, malfavora al la angla - do iel tipe esperantista

Sunjo

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.