La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

El la maniko
Novelaro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ne atuto

La novelaro El la maniko de Reto Rossetti ne tre plaĉas al mi. Nu, konsentite, recenzanto rajtas ne ŝati verkon recenzatan. Kondiĉe, kompreneble, ke li zorge motivas kaj klarigas sian malŝaton. Kaj jen la tubero en la afero, ĉar tion fari ne facilas. Kial ĝi ne plaĉas?

Eble mi komencu per provo priskribi la dek kvin novelojn. Kvar-kvin el la noveloj estas nuraj anekdotoj, kun intencita humura efiko. Tiaj noveletoj povas esti tre plaĉaj, kondiĉe ke ili estas trafaj laŭ intrigo, tono kaj antaŭ ĉio - fina spritaĵo. Sed ĉe Rossetti la finoj plurfoje ŝajnas tro stumpaj, iufoje male tro edife klarigaj. Ne facilas dozi kaj agordi tian spritaĵon! En kelkaj, kiel Kokoso, jam la intrigo ŝajnas al mi stulta, des pli do la fino. Unu el tiuj anekdotaj noveletoj tamen preskaŭ ĝis la fino tenas la atenton. Temas pri Katje la modelino, kiu aperis ankaŭ en Trezoro: la Esperanta novelarto. Bedaŭrinde iel netrafa fino parte detruas la efikon. En Banu vin, mia bela nenio ŝajnas al mi natura: strangas la intrigo, misteras la konduto de la personoj, nenaturas la dialogo kaj - denove - stumpas la fino.

Tri eroj traktas esperantaĵojn. Unu estas nura stulta samideanaĵo pri verdaj steloj en nigra nokto, la du aliaj estas satiraĵoj. Aŭ ĉu? Nu, unu tutcerte estas satira: La neologismologio. Modere trafa, mi dirus. Eble mi ŝajnas tro kritikema, sed laŭ mi necesas bone agordi la verkaĵon. Simplaj ŝercoj estas tute en ordo, tamen ne kiam la verkisto pompe prezentas ilin ambaŭmane, vokante la atenton kvazaŭ postulante "jen! mi ŝercis! ridu!" Ĉe La esperanta vortludo mi supozas, ke temas pri satira intenco. Ĝi estas verkita en bonhumora stilo, tamen mankas al mi io vere sprita. Nur paroli pri spritaĵoj ne ĉiam sufiĉas por spriti.

Francisko la fuŝulo estas - almenaŭ tiel ŝajnas al mi - edifaĵo kun la moralinstruo, ke plej bone ridas, kiu laste ridas. Denove malfacilas al mi diri, kio malplaĉas. Ĉu eble tio, ke la aŭtoro ŝajnas ne ŝati siajn rolulojn? Estas io senkora en la afero. Eĉ kiam oni verkas pri abomenulo, necesas iasence ŝati lin, aŭ almenaŭ interesiĝi pri li!

En du mallongaj noveloj la aŭtoro rakontas travivaĵojn okaze de peza laboro pri arbohakado. Tiuj havas plaĉan tonon kaj kaptis mian atenton; ili estas bonaj, trafaj, simplaj. La homoj estas individuecaj, kaj ŝajne ĉi-kaze la aŭtoro ŝatas siajn figurojn! Nu, ĉe unu el la travivaĵoj refoje aperas iel stumpa fino... Ankaŭ tria, pli longa novelo, ŝajne temas pri propraj travivaĵoj kun "Vilaĝa artikisto", kiu sanigas plej diversajn kaj malnovajn ortopediajn problemojn. Ĝi ne same bonas, kvankam la temo ja estas interesa. La artikisto tamen impresas iomete tro magie kapabla laŭ mia gusto.

En tri relative longaj noveloj Rossetti provas klasikajn stilojn de malpeza literaturo. Eble oni komprenu ilin kiel pastiĉojn. Temas pri La taglibro de Aleksandro Zoffany, kie ni sekvas malfeliĉan ampasian aferon pere de taglibro verkita en romantika, dolĉamara stilo kvazaŭ el la 19a jarcento. Enhave ĝi banalas, sed dank' al la lerta stilimito ĝi tamen legindas. Fine aperas du detektiv-misteroj en tradicia brita stilo, iomete sed ne tro influita de Conan Doyle. En La tripieda teruro ni iras al brita marborda vilaĝo por solvi la misteran malaperon de - tri ŝuoj! Oni devas supozi, ke tiu malapero estas intencita kiel satiro (aŭ ke tre mankas ŝuoj en Britio), tamen la satira intenco poste iel perdiĝas en la rakonto. Nu, denove, kiel stilpastiĉo ĝi estas leginda. Proksimume la samo direblas pri La kaprica kadavro, kun intrigo ege malkredinda, sed pri tio oni ne pensu. Temas pri specimeno de bonstila klasika mistereto.

Nu, espereble miaj priskriboj pli-malpli klarigas, kial mi ne entuziasmas pri la noveloj de Reto Rossetti. Lia rakonta stilo sufiĉe varias en la noveloj, ekde trafaj imitoj tra ioma plumpeco ĝis bela kaj simpla rakontado de travivaĵoj. El lingva vidpunkto la verko estas relative bona. Tamen oni sufiĉe facile trovas diskuteblajn detalojn. Oni diras, ke mensoganto devas havi bonan memorkapablon. La samo validas pri uzanto de neologismoj. Sur paĝo 11 ni trovas la vorton rinki = sonorigi: "Rik rinkis per la tintilo" . Kaj sur paĝo 148 ĝi reaperas, sed nun en la senco sonori: "La pordsonorilo rinkis longe". Ankaŭ aliaj strangetaj vortformoj aperas jen kaj jen: "fotosubjekto" (p. 14, = objekto), "eficienta" (p. 74, = efika), "kalamburo" (p. 132 k.a., = vortludo, kalemburo). Ankaŭ kelkaj frazoj ne perfekte travideblas: "La trinkejo estis simpatia etoso" (p. 163), "Li tute ne povus fari ion kurban" (p. 196).

Reto Rossetti ja tre aktivis kiel eseisto, redaktisto, poeto, didaktikisto kaj tradukisto. Sendube li pli gravis en tiuj kampoj ol kiel kreanta novelisto. Tio, kion oni laŭ la kliŝo kaŝas en la maniko, estas ja ludkartoj, ĉu ne? Nu, la kartoj de Rossetti ŝajnas al mi nek asoj, nek atutoj.

Sten Johansson

EL LA MANIKO


1955
La belaspekta tria libro de la Stafeto-serio havas trafan titolon. Ĝi aludas kvazaŭ al la multbrila, sorĉista, multkolora kaj elegante facetita talento de Reto Rossetti, kies dekkvin prozaĵoj troviĝas en la libro. Tiuj ĉi prozajoj estas parte noveloj, parte homstudoj, parte humoriste prezentitaj eseoj aŭ detektivhistorioj, elskuitaj kun gracia lerto el la maniko de la aŭtoro. La verkista portreto de Rossetti kunmetiĝas el du elementoj: li estas bildartisto kaj de tie originas lia plastika prezentkapablo: liaj figuroj vivas en viva atmosfero; - kaj li pasie, de preskaŭ ĉiu esp. verkisto diferenca maniero amas nian lingvon, kaj el tio devenas la alia ĉefa karakterizajo de tiu ĉi novelaro, iom kontrasta al la kapriola facileco de la enhava ritmo: Ĝia noveca, neologismema kaj konsekvence kuraĝa lingvo, pri kiu certe okazos longaj diskutoj en la senfine granda regno de la esperantistaj lingvodiskutemuloj. Tiurilate oni devus, eĉ devas konsideri la pozitivan volon de akcelo de la aŭtoro, kaj ne sen plua interkoniĝo rifuzi lian proksimiĝon al ni; temas pri eksperimentado, estiminda kaj ni kredas, ke ĝuste la eksperimenta motivo klarigas, i. a. ankaŭ tion, ke tiel diversspecaj mazaikeroj kuniĝas en la libro de Rossetti. Rossetti studas la eblojn de la lingva evoluo, kaj se oni eble en prozo ne tuj aklimatiĝas al la kuraĝa, eĉ aŭdaca lingvo, oni devas konfesi, ke apud multe da jam antaŭe en la P. V. troveblaj kaj sekve lernindaj, kvankam ne ofte uzataj vortoj, ankaŭ inter liaj neologismoj troviĝas multaj motivitaj eĉ en proza teksto. Por diri ekzemplon, ĉu vi ne sentas neceson de la - plej ofte iom karese sonanta adjektivo fola. Inter la vortoj freneza, malsaĝa, mensmalforta, malprudenta k.c. mankas nur la nuanco, kiu troviĝas en ĉiu lingvo, kaj kiun la vorto "frenezeta"' ne povas kontentigi. La listo de la "Vortklarigoj" estas ne mallonga en la libro de Rossetti, sed ĝi estas utila kaj ofte pripensinda. Precipe interesa estas la "Interjekcioj": tiu listo pruvas la klaran kaj honestan klopodon de Rossetti provizi Esperanton per ĉiuj detalaj signoj de la vivo. Parolata lingvo ne povas vivi sen interjekcioj, kaj tiurilate oni devas trovi konvenajn esprimojn inter aŭ ekster la naciaj interjekcioj. Estas alia afero, ĉu oni emas akcepti la eksperimentan liston de Rossetti en sia tuto.

Unu el la noveloj havas la titolon: La mondo estas mia ostro. (Citaĵo el Shakespeare). Tiu ĉi frazo povus esti moto de Rossetti, pri lia optimisma sinteno al la vivo, kies projekciiĝoj estas ĉiuj pecoj de la novelaro. Se oni volus uzi la lingvon de la pentroarto, oni povus diri, ke Rossetti laboras per akvarela tekniko kaj per ties viglaj kaj serenaj koloroj. El tiu mondpercepto kaj el tiu akvarela pentromaniero preskaŭ tute mankas la profundaj ombroj. Escepto estas nur unu: la noveleto "Krutaĵo", same trafa, kiel la aliaj; ĝin ni volonte mencias por citi belan kaj por la arto de Rossetti karakterizan frazon ĉe la fino de la noveleto: "Subite mi sentis, ke mia bela poŝpleno de vortoj traglitas inter miaj fingroj kiel sablo."

La medio de la noveloj kaj studoj estas multspeca, sed ĉiam kun klara kaj rapide rivela forto. Plej hejme Rossetti estas en la rondo de junaj artistoj, inter tiuj ludiĝas unu el la plej bonaj noveloj: Francisko, la fuŝulo, rakonto pri la fuŝulo, kiu trovas sian naturan evoluon per la establo de petolaĵbutiko: "loko, kie ĉio misfrunkcias intence." La plej virtuoza novelo "Banu vin, mia bela" ludiĝas en la mondo de Eroso; Rossetti ne estas farizeulo. La du detektivnoveloj de la volumo estas lerte verkitaj kaj ĉefe kun senpoza humoro. La homstudoj, kiel ekz. "Vilaĝa artikisto" restas vive en la memoro, ĉar mortaj punktoj de la enuo ne ekzistas en ili. La lingva ŝerco "La neologismologio" kaj la facila eseo "Esperanta vortludo" (tipa temo pri lingvoesploranto!) aldonas ŝajne "ion tute alian" al la libro, sed ververe ili apartenas solide al tiu ĉi interesa libro, kies esenca trajto i. a. estas la eksperimentado kaj lingva esploro.

Ferenc Szilágyi

EL LA MANIKO

  
Ĝi prezentas novelaron, kiun ĉiu progresinta Esperantisto tralegos kun viva intereso.
Nekutimaj, malofte uzataj, eĉ tute nove elpensitaj vortoj abundas kaj komence iom strange
impresas.



  
Pri neologismoj oni trovas en la libro ŝajnige tute sciencajn ĉapitrojn de profesoro
Klapelkap kaj estas vera volupto ĝui similan legaĵon. Oni ĉiam nur fieras pri tio, ke
ne nur ekzistas tiom spritaj ĵonglistoj de la lingvo, sed ankaŭ pri tio, ke la lingvo
Zamenhofa mem posedas tiel mirindan elastecon. La noveloj montras diversajn temojn,
grandparte ankaŭ el nia esperanta vivo. Min persone tuŝis la tute originala temo pri
Francisko la Fuŝulo kaj pri Vilaĝa artikisto. Mi mem
estas praktika kuracisto kaj mi nature spertis, ke tiuj t.n. ĥiropraktikuloj, alinome
artikistoj, atingas kelkfoje mirigajn rezultojn. Tamen ŝajnas al mi, ke la miraklofaranta
Donald kiel multaj generaloj rememoris nur pri venkoj kaj saĝe silentis pri malvenkoj, certe
tute ne maloftaj.



  
La aŭtoro pruvis sian kapablon eĉ en fako detektiva kaj kiel kutime provas sprite mistifi
la leganton.



  
Entute la libro kun karikatura memportreto de la aŭtoro sur la titola paĝo estas varme
rekomendinda, aminda kaj leginda. Fine oni ne rajtas silenti pri ekstera ekipo de tiu nova
eldonaĵo Stafeta. La senriproĉa preso, luksa papero, tipografia aranĝo igas ĉiun el la
ekzempleroj volumo inda por bibliofila librobreto. Ankaŭ tiu zorgo pri digna vesto por
eldonataj libroj estas unu el grandaj meritoj de Régulo Pérez kaj de liaj
redaktantoj.

Frantiŝek Vanek

El la maniko de Reto Rossetti


Septembro 2020
La fratoj Rosseti fariĝis klasikuloj en nia lingvo. Cezaro Rossetti famiĝis precipe pro la romano Kredu min, sinjorino!. Reto Mario Rossetti verkis poemarojn, esearon, redaktis antologion de rakontoj, tradukis al Esperanto Otelo, de Shakespeare, kaj mem originale verkis ĉi tiun El la Maniko, kiu enhavas 15 rakontojn de variaj tipoj, jen humurajn, jen tragikajn, jen psikologiecajn, jen detektivecajn. Sed ĉiuj havas komunan trajton, nome ili estas ĉiam atentokaptaj kaj surprizigaj. Aparte plaĉis al mi Francisko la fuŝulo, kiu rakontas la historion de junulo, kiu kreskis kun sento de senvaloreco kaj, ĉiam sub la ombro de pli memfida kaj aplomba amiko. Sed post kelkaj jaroj, fine Francisko trovis sian ĝustan vojon...
La plej amuza teksto en la tuta libro sendube estas La Esperanta vortludo, per kiu la aŭtoro ridigas la leganton per vere kuriozaj ĵongloj, kiuj fine montras, kiel viva estas nia lingvo.
Sed la plej mirinda kvalito de la prozo de Reto Rossetti estas lia stilo. Kia spontaneco! Kia preciza uzado de la lingvaj rimedoj! Legante, oni havas la impreson, ke li ĉeestas antaŭ ni kaj per verva voĉtono laŭte rakontas. Subtilaj emocioj trovas sian precizan esprimiĝon, tiel ke la rakontoj sonas al la leganto vigle emociaj. Ni citu ekzemplon. Temas pri du fratoj, kiuj ekskursas bicikle; unu el ili, Moŝ, tamen antaŭen impetis sur deklivo, kaj postlasis sian fraton:
"La biciklanta figuro de Moŝ, jam tute malgranda, finis la unua etapon de la descendo. Ĉu nun li rerigardos? Sed ne: la longa deklivo ebriigis Moŝ, ekscite li volis provi, ĉu lia impetumo sufiĉas por traporti lin sur la malgranda leviĝo de vojo, kiu sekvis. Senpene la zumanta maŝino ĝin venkis, baŭme sin levis sur la ponteton ĉe la vojkrono kaj vive sin lanĉis sur la duan etapon de la deklivo."
Ekzistas tiuj, kiu opinias, ke verkado de rakontoj estas ia malpli grava literatura ĝenro, kompare ekzemple kun romanoj. Mi pensas, ke tio estas mispritrakto. Legante El la maniko, oni facile konstatas, kiom da arto necesas por vere talenta rakontado de nelongaj historioj.
Nepre legenda libro.

Posovo (Brazilo)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.