La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

En la profundo

  • Verkinto: Jorge Camacho
  • Kontribuantoj: Postparolo: Probal Dasgupta
  • Speco: poezio
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €18.00
  • Priskribo: Tiu ĉi plej nova libro de Jorge Camacho entenas originalajn poemojn en Esperanto, verkitajn de 2009 ĝis 2013. Ĝi krome enhavas intervjuon kun la aŭtoro.
  • Paĝoj: 319
  • Alto: 220 mm
  • Eldonjaro: 2013
  • ISBN: 9781595692597
  • Recenzo:
    • De Nikola Rašić: Meti la tutan mondon en poemon, disbati la lingvon kaj tiam krei...
  • Pritakso

Meti la tutan mondon en poemon, disbati la lingvon kaj tiam krei...


esperanto.net/literaturo/ba/profundrec.html

Mi fakte ne scias kiel oni recenzas poemaron. Sed mi probable scias kiel oni devas legi poezion tian: Per plene malfermitaj okuloj, per klara menso kaj spirito, per la koro, por banale metafore esprimi sin. Sed antaŭ ĉio legi kun emocio, sentante samtempe ĝian formon kaj ties mesaĝon. Poemoj estas lingvaj artaĵoj kaj oni devas trakti ilin kiel tiajn. Samkiel juveloj ili estas kaj metiaĵoj kaj artaĵoj. Oro kaj diamanto estas nur materialoj, dependas kiel oni uzas kaj aranĝas ilin. Sed foje ankaŭ simpla ŝtoneto aŭ peceto de vitro povas akiri valoron juvelan, se arte aranĝita. Kompreneble nur majstroj kapablas tion. Simile poezio postulas mastron kaj majstron, iun kiu mastras la lingvon kaj majstras je vortoj kaj iliaj valoroj, signifoj, pensoj, emocioj. Ĉar finfine, poeto konstruas per vortoj ordinaraj tiel ke la rezulto fine eksterordinaru, tiel ke fine kaj la lingvo kaj la leganto ricevu ion novan.

Poemoj devas impresi, prefere frapi vin ol petoli, prefere skui vin ol enluligi en la sekur­ecojn de la vivo kaj rutinaĵojn de lingvo kaj penso. Poemoj devas antaŭ ĉio ne banali, ili devas rompi ion en vi, malfermi pordon al io ĝis tiam ne vidita, ne vivita. Poemoj devas esti sinceraj kaj honestaj, ĉar ili estas animaj produktoj kaj ili celas trafi kaj enplekti la animon. Tial poemi kaj poeti portas enorman respondecon: pri la vortoj, sed ankaŭ pri la legantoj.

Tiel, do, mi legis la lastan poemaron de Jorge Camacho. Ĝi perturbis mian vivon, ĝi skuis miajn ideojn, ĝi ŝancelis miajn kredojn kaj konvinkojn. Ĝi invitis min repripensi ĉion: la vivon, la filozofion, la mediprotektadon, politi­kon, amon, sekson, miajn lingvajn gustojn, kaj mian kaj vian Esperanton. Mi legis ĉiujn liajn librojn kaj plej multajn poemojn, klaras al mi la radikoj kiuj elkreskis en tiun ĉi arbon, sed tiu ĉi estas la dinamito kiu detruas ĉion kaj tamen rekonigas la poeton kiel tiun saman, kiu verkis la ceterajn versojn jam al ni konatigitajn.

Unue mi lernis ke: 

poemo

estas kiel ovo;

se ĝi venas mem,

ellasu ĝin; se ne, do

tute ne gravas; sed,

se tamen fine ĝi

venos, prefere

demetu ĝin

ronda

(p. 5)

Kiel kompleta, kiel ilustra, kiel vera, kiel bela! Kaj kiel samtempe kaj poemeca kaj oveca!

Post tio la leganton atendas plia ducento da poemoj, ĉar tiu ĉi libro estas la plej ampleksa libro kamaĉa, preskaŭ kiel ĉiuj ceteraj liaj libroj kune. Li demetis ja grandan ovon ĉi-foje.

Malfacilas recenzi ion tian, ĉar ĉiu poemo povus meriti apartan re­cenzon, ĉiu poemo estas ja mondeto por si mem. Se foje malfacilas kom­preni tiujn mondetojn, la aŭtoro helpas per diversaj glosoj. Ili rilatas ĉu al neordinaraj ĉu al nePIVaj vortoj, ĉar Camacho zorge flegas sian krudaĵon, la Esperantan lingvon. Li klare motivas diversajn neologismojn (ekz. bildingo = konstruaĵo) aŭ reuzon ĝian trovitan jam ĉe aliaj poetoj. Fine de la libro troviĝas ankaŭ eta glosaro, kun klarigoj. Siajn ideojn pri neologismoj li klarigas en la aldonita intervjuo siatempe donita al Kontakto: “la vortojn mi ne proponas; mi simple uzas aŭ ekuzas ilin okaze de bezono, kio estas tute subjektiva kriterio, same valida kiel tiu de aliaj uzantoj de la lingvo.” Kelkfoje li ankaŭ mesaĝas sian “lingvopolitikon” klare distanciĝante de la klubo de tiel nomataj “bonalingvistoj”, kiuj arogas al si foje la funkcion de lingva polico (opinio mia, eble ne kamaĉa) kaj proklamas krucmiliton al la uzantoj de neologismoj. Eble temas pri homoj kiuj ne legas poezion, sed certe pri ideologia postulo kiu neglektas la lingvon kiel tian. 

Estas bona ekstraĵo havi tian intervjuon kun diversaj opinioj de la aŭtoro kaj sendube ankaŭ la eseon prikamaĉeskan de Probalo Daŝgupto (por tiuj kiuj povas sekvi kaj kompreni), sed mi ial preferus ilian foreston. Ili helpas kompreni la poeton, jes ja, tio eble utilas, sed povus malutili en alia senco. Nome, post kiam la poeto elkovas sian ovon, ĝi ne plu apartenas al li/ŝi. Ĉiu leganto rajtas, povas kaj devas interpreti ĝin laŭ sia kompreno, metante ĝin en sian idean kaj emocian mondon. Ne gravas kiu poemon verkis, ĝi estas afero kiu en la momento de legado apartenas al la leganto, la aŭtoro per siaj interpretoj estas simple superflua. Ofte ankaŭ la kritikistoj aŭ recenzantoj.

Eble mi estas iom ekstrema anarkisma[1] poranto de la absoluta liber­eco de poemo, eĉ de ĉiu vorto uzita: en la momento de uzo ĝi apartenas al la kreanto – nur li scias kion li celis kaj volis – sed poste en la komunika procezo ĝi transiras al la ricevantoj, kaj tiuj ja redifinas ĝin ene de siaj mensaj kaj spiritaj mondoj. En tiu senco la lingvo ĉiumomente rekreiĝas kaj la poemoj refoje ekvivas ĉiumomente kiam legitaj: al la poeto apar­tenas nur la unua – ja decidega! – momento. Pri la cetero li certe kulpas, sed ne plu havas regon, li ne plu havas povon kaj influon… liaj poemoj vivas sian vivon en tiuj ekstraj dimensioj (ja eksterdimensiaj per si mem) de la universo: la lingvaj spacoj kaj ebenoj de kreivo, fantazio. Poetoj povus prave diri pri malpoeziemuloj: Homoj sen fantazio serĉas rifuĝon en la realo.

Do, tute kruele por la poeta memo kaj narco (mia neologismo de­riv­ita de la radiko “narcismo”)[2] mi preferus poezikolekton sen aldonaj infor­moj pri la ideoj de la poeto. Se io tia jam enestas, tiam avertendas ke la interpreto de la poeto estas nur unu el la eblaj: tiukaze li havas statuson de unu el la legantoj, neniel privilegiita. Poemoj estas orfoj: ili ja havas naskintojn sed ne gepatrojn, poemoj estas ĉiesulinoj. Se ne, ili ne estas bonaj.

Nu, la poemoj de Camacho ja estas bonaj, kaj ni revenu al ili, kvankam mi ĵus preskaŭ senrajtigis la aŭtoron je ili. Tio en si mem estas tipa troigo recenzula por hiperboligi la signifon de la poema aŭtonomio, ĉar poemoj ja estas aferoj antaŭ ĉio personaj, kaj nur difinita homo, ĝuste tiu poeto, povis enmondigi ilin tiaj, neniu alia. Tial la aŭtoro ja gravas – lia idea kaj lingva mondo finfine influas la tuton, li estas la unika generilo de tiu unika opuso,[3] de tipe aŭtoreska poezio, kaj ni estus blindaj se ni ne tuj rimarkus tion ankaŭ en tiu ĉi kolekto – ke ĝi estas tiom tipe kamaĉeska.

Tial ĉiu poemo vivas per iom absurda kunekzisto de la du kontraŭ­diroj – ĝia kondiĉiteco je difinita poeto mem, kaj ĝia principe libera vivo tute sendependa de la aŭtoro kaj en plena dependeco de la leganto. Tio faras la recenzadon de poemaroj fakte neebla: oni ne povas eniri la kapon de la aŭtoro kaj ne eblas anticipi interpretojn de ontaj legantoj (nek havas sencon).

Restas al ni, ŝajne, nur vidi kion la poemoj faras al ni kaj al la lingvo kiel ilia farilo.

Kiel jam dirite, Camacho ofte perturbas la mondon kaj la lingvon, interpreton de la ideoj…

Vidu ekzemple:

              Amikete

Amikete de las malnacjes,

estó, estó,

jam temp’ kadá…

(p. 13)

Ja, tipe por Camacho. Jen la demando: en kiu lingvo estas verkita tiu ĉi triverso? Ĝi eĉ ne estas Esperanto, eĉ ne la pra-Esperanto de Zamenhof. Tamen nur al esperantistoj ĝi signifas ion. Kion mi vidas ĉi tie estas tiu konstanta emo de Camacho esplori ĝis en la fundojn kaj abismojn de la plej elementaj tavoloj de la lingvo. Li uzas eĉ ne la lingvajn genojn, sed pecetojn de lingvaj kromosomoj, partetojn de la DNA de Esperanto, por sekve krei per ili. Tiu ĉi poemo estas kvazaŭ lingvobiologia eksperimento kaj pruvo ke eblas poeti eĉ se oni havas nur minimumon da lingvo. Por ne diri ke krome la signifo estas profunda, la ideo sprita kaj la efiko tute astre nigratrua: la lingvo kvazaŭ implodas sian pramemon, en siajn praatomojn, kaj jen reeksplodas kiel rezulto de kolizio de materio kaj antimaterio, jen la bigbango[4] de la Esperanta universo. Jen poezio kreita el subatomaj partikloj de la lingvo kaj jen oni sentas ene la vivon de Higgs’a bosono kiu donas la vivon kaj mason de la lingva materio. Nekredeble kion tiu Camacho povas fari: detrui kaj samtempe rekonstrui kompletan lingvan universon.

Kion cetere la poemoj faras al ni, kion Camacho faras al ili?

Ofte li estas simple sprita, kaj tiu spriteco tiam originas el la lingva aŭ pensa materio mem.

Se simion mi kombas,

simiaj haroj falas.

Se mi kombas min mem

– egalas.

(p.14)

Simpla poemo. La poeta celo ŝajnas esti modesta: li simple amuziĝas per la komparo kaj substrekas la efekton per simpla kaj nealtruda rimo. Ĝi provokas simplan rideton kaj bazecan lingvan plezuron. Tiaj en la libro multas. Kaj ja sufiĉas, belaj bonfaraj poemetoj, agrablaj lingvaj ludetoj, amuzaj bildoj, ridovekaj. Ege homaj.

Multas ankaŭ poemoj bildivaj kaj vidigaj, kiel Kanarioj (p.15). Tiaj poemoj konsistas el serioj de koncizaj kaj fortaj bildoj (La-Palmo: sundisko mole sinkas / en cindran oceanon / obtuze horizontan).

Al la sama insularo kaj (por ni) la plej fama insulano Juan Régulo, estas dediĉita la poemo La feliĉaj insuloj (p.16). Per mallongaj energiaj versoj en forta ritmo de frazo Camacho per tipe propraj maniero kaj erudicio rakontas la historion kaj la esencon de la Insuloj. Tiaj poemoj instigas la leganton tuj konatiĝi kun la Insuloj, legi pri ilia historio, ĝui ties poetojn, kompreni iliajn vivon kaj vivokialojn. Ankaŭ tiaj poemoj amasas en la libro: Camacho ofte insti­gas al scio kaj kompreno kaj faras tion per fortaj poeziaj rimedoj, la ritmo kaj vortelekto. Li konstante spronas, tenas atenton kaj provokas bil­dojn. Camacho estas poeto meditinstiga kaj bildokrea.

Bildon li kreas ofte ne nur lingve sed pure vide, rerigardu la poe­mon ovo! la fingro de la morto (p. 21) estas unu tia poemo kiu evo­luas kojnoforme ĉiam reduktante sian vivospacon ĝis la fina fizika mal­apero, post kiam eĉ litero ne plu povas ekzisti: la poemo laŭlitere mor­tas dumvoje al sia fino: jes, ĝi finiĝas… kaj fine ĝi similas la morto-montrofingron, montron de la morto… Ankaŭ aliteracio ludas sian rolon. Ofte, pli ofte ol rimoj, kiujn Camacho ŝpare kaj celkonscie uzas… verŝajne li tro timas ilian eblan banalon.

Aliloke (p. 39) li ludas per la sono de morto en la poemo titolita mrt:

vanuos la vokaloj

kaj, el la longa vorto,

restos plue

konsonantoj,

minerala subskribo de la morto.

Ĉi tie, samkiel plurloke cetere, Camacho disnudigas la lingvon kaj fosas profunden preter la surfaco, preter la senco kaj sono, preter la ekstera ŝajno ĝis la fina enhavo, kaŝita en la vorto. Senigante la vorton de ĝiaj esencaj partoj formaj (ties vokaloj) li venas al la esenco preterforma: la skeleto konsonanta, la skeleto vivonporta sed ne plu viva. Camacho malkovras kion la lingvo povas malkovri al ni se ni scias serĉi.

Rimarku pri la poemo la fingro de la morto kiom fortas la bildo, ĉar temas pri bildo de glacia stalaktito, glacia fingro de la morto. Oni praktike sentas la froston de la mortospiro. Se la poemo haltus ĉe tio, tiom jam sufiĉus. Ĝi jam estus bona kaj forta poemo. Sed tiu ĉi havas pliajn tavolojn, unu kognan kaj unu filozofian, ambaŭ ekzistencialismajn ĉar:

Nuntempaj sciencistoj rigardas Antarktion

ne kiel glaci-blokon senmezure statikan,

sed kiel enton vive, plej dinamike ŝanĝan.

Parenteze,

             foje, en frida oceano, kelka akvo kristaliĝas

                       en glavon da glacio fulme densiĝanta

                         alfunde, profunden, pli profunden,

                          kaj ĉion kion ĝi tuŝas ĝi frostigas

                               (ĉu eĥinon dolore seneĥan,                                 

                                  ĉu simetrie sendefendan,

                                         aspran asterion)

                                            donante sur

                                              la flua voj’

                                                morton

                                                 al ĉia

                                                  viva

                                                    aĵ’

Tiun procezon plene naturan

 fakuloj baptis “la mortofingro”

kiel se temus pri fenomeno

ekster la spert’, ordinaro homaj.   

Jen kiel Camacho okupiĝas samtempe (kaj tamen koncize) pri ĉio ebla: scienco, ties senco kaj terminologio, pri la kogna kaj poezia tavoloj, profunde homa signifo de tiu scienca fakto, pri ties metafora valoro senca kaj bilda, sed samtempe li solvadas ankaŭ la normajn demandojn de sia verkolingvo: li klarigas piednote la distingon kiun li faras inter “Antarktio” kaj “Antarkto” kaj pravigas la uzon de la nenormaj formoj “statika” kaj “dinamika”, ĉe kio li ankaŭ referencas al kelkaj klasike bo­naj uzantoj kiel Ragnarsson kaj lia eseo pri alia poezia verko, Poemo de Utnoa, do esence metapoezia teksto. Ne malrimarku ankaŭ la belajn asonancojn kaj aliteracion kiel aspra asterio eĥino dolore seneĥa… kaj en la lasta oni enmetas praktike fizikan emocion, dolorsenton en la tohuvabohua zaĝo kiun li kreas.

Jen do poemo kiu enhavas ĉion kion bona poemo povus enhavi. Kaj super ĉio ĝi igas nin pensi, ĝi montras kiel la poeto pensas kaj meditigas pri ĉio ebla pri kio eblas pensi. Ĉar homo ja devus ĉiam pensi pri la senco de ĉio. Poetoj estas por memorigi nin pri tio. Kaj Camacho faras tion brile. Legante ion tian oni kvazaŭ ekhavas revelacion pri kio poezio estas kaj povas esti. Konciza kaj densa tuto de lingvo, ideo, emocio, penso, senco, esto, homa loko en la universo.

Pluras tiaj poemoj en la libro. Mi ŝatis aparte la poemon Kadizo (p. 211), kie la poeto promenas tra la urbo tute senpretende kaj en­mar­igas lacajn piedojn, ĝuas la momenton de ripoza sento kaj observas la traurban ĉiĉeroninon. Fine oni havas la impreson ke la poeto pli bone priskribas kaj bildigas la urbon al ni ol la ĉiĉeronino mem. Ja temas pri du malsamaj metodoj de priskriboj, la lia estas la poezia. La poezio iras trans la kono kaj kernen de la kompreno. Similetosa estas La urbo (p. 235). Camacho ŝatas mediti pri urboj, ne nur pri la naturo (preskaŭ stereotipa por poetoj, kaj Camacho ja ĉefe malstereotipas).

Camacho ankaŭ bone konscias pri la kulturo de sia publiko ĉar li mem venas el la sama medio.

Pluraj poemoj traktas temojn kiel lingvo universala (p. 29), kiu rilatas al la universala lingvo de klasika gitaro, de peniktuŝo aŭ al la universala lingvo de rizplado spice komponita de talenta kuiristo aŭ lingvo sorĉe entenata en glas’ da ruĝa vino… “ĝis abrupte sin trudaĉas vortoj krude / dialektaj / je ŝajno, je potenco, je ŝiro, je perfido”. Tio ĉi evidente ne estas poemo pri esperantoj sed pri lingvo ĝenerale, pri la materialo kaj ilo de poezio…

Samkiel en la poemo mrt la poeto uzas la metodon diserigo, de lingva malkonstruo por glosi al ni la du nomojn de unu hispana urbo. Mi ne povas bremsi la bezonon citi la poemon komplete por montri tiun ĉi unike kamaĉeskan metodon:

   Huelvo kaj Onubo

     Urb’ andaluza du nomojn

     ricevas en Esperanto:

     Onubo laŭ la latina;

     laŭ la hispana – Huelvo.

     En Huelvo brizo blovas, siblas preter strat-anguloj,

     inter bildingoj sen simetrio,

     pelante lacajn homojn al nebelaj celoj.

     Onubo estas nubo sonĝe substantiva

     kun la formo de vokalo

     ronde molkontura.

     Du nomojn urb’ andaluza      

     en Esperanto ricevas:

     Huelvo laŭ la hispana;           

     laŭ la latina – Onubo.

Mirindas kiel li jen ree sukcesas fari tion: doni al ni la ŝajnon de preskaŭ ekzakta bildo kaj sento al la urbo ĉi-rilata. Ekregas min la sento ke mi ekzakte vidas la urbon, fakte du urbojn, kvankam mi ne povas priskribi kion mi vidas. Kvankam la bildo nur konturiĝas, la sento estas kvazaŭ mi konus ilin, la du urbojn kiuj estas fakte unu, multe pli bone ol post legi enciklopediajn artikolojn pri ĝi. Kaj kiel li priskribas ilin, ja kiel du urbojn malsamajn, laŭ la bildo de la literoj ilianomaj, ĉu ne brile? Kaj denove tiuj fortaj asonancoj kaj aliteracioj:

Onubo… nubo / kun la formo de vokalo / … molkontura. Li do uzas la asonancon en la nomo mem, kaj per la formo de la litero “o” nur plifortigas tiun bildon. Ni notu la kvalifikon de la urboj per du belegaj poeziaj metaforoj kaj fortaj kompleksaj bildoj akompanataj de fortaj sonoj la brizo... kiu siblas... / inter bildingoj sen simetrio (ĉu vi ne aŭdas la sibladon, ĉu vi ne vidas la sensimetriajn bildingojn?) kaj nubo sonĝe substantiva… nur poeto povas havi tiajn sonĝojn, nur poeto povas dispecigi ilin ĝis ilia mema substantiveco, nur poeto povas redukti absolute ĉion ĝis la formo de la ĉefa vokalo kaj ties litera formo. Por tio ni ja havas poetojn!

Ĉio estas en la nomo, en la formo. Ko­mencu do serĉi tie. Kaj finu la serĉadon tie. Jen la poezio. Kaj fine denove abso­luta kamaĉajo: li kvazaŭ donas du esen­cojn al tiu unu urbo, du esencojn deriv­itajn el la du nomoj, du manierojn vivi kaj prezentiĝi viva, depende de la nomo uzata, de la lingva maniero enviviĝi. En Esperanto kaj la latina la urbo malsimetria fariĝas ronde molkontura, ĝi alivestiĝas, vivas alian vivon. Kaj Camacho samtempe faras etan servon al sia propra poeziilo, la lingvo Esperanto, li instruas al sia lingvo kiel nomi la andaluzian urbon sen forgesi la hispanan radikaron. Li riĉigas Esperanton, instruas la legantojn kaj transpontas la du mondojn – la nekuraceble provincecan lokan andaluzian kaj la internacian. Ho, jes, post tia poemo oni nepre ekdeziras viziti Huelvon, Onubon, senti la brizon, aŭdi la siblon kaj observi la lacajn homojn pelatajn al nebelaj celoj, provi kompreni ilin kaj fine la poemon. Iel sukcesas Camacho ĉiam la samon: meti la tutan mondon en unu poemon. Kaj ĉiufoje alimaniere.

Jen do kiel li poetas. Mi kredas ke tio sufiĉas, kaj mi sincere rezignas kaj malemas plu teoriumi. La libro ja dikas, la poemoj multas, kaj se mi lasus min samtiele plui mi povus verki libron pri la libro. Pri ĉiu poemo oni povus verki eseon. Kaj tio trous. Sufiĉu ĉi tie averti vin pri la kvalito de tio kion vi legos.

Indas legi, se vi ne jam faris, ankaŭ la ĝisnunajn librojn kamaĉajn. Per ili li sin anoncis, li lasis senti ke jen venas poeto. Serioza poeto. En tiuj libroj li elprovis diversajn rimedojn, diversajn metodojn kaj formojn, li abunde eksperimentis. En tiu ĉi lasta libro oni sentas ke ne plu temas pri eksperimentado. La poeto jam scias kion li volas kaj kiel li tion atingos. Li jam estas elformita poeto, matura kaj memkonscia sed antaŭ ĉio ĝisdetale plenkonscia pri sia ilo de kreado, sia lingvo Esperanto. Jorge Camacho prezentas sin al ni ne plu kiel poeta anonco, sed kiel anonco de granda poeto, kiu definitive rajtas enviciĝi apud nomoj kiel Ragnarsson, De Kock aŭ Auld. Mi rajtas riski mian reputacion kaj senhezite (tamen postpripense!) diri: jen klasikulo!

Se mi diras tion mi plene malhavas emocion, ĝi ne estas ekzaltita krio, ĝi ne estas malkovro… ni ja estis avertitaj… temas pri konstato post frida analizo, kaj temas pri rezulto de memanalizo de mia perturbita menso kaj sento post la legado. Libro kiu tiom elreligas vin (por inviti al rekonstruo) estas bona poezio. Inter la plej bonaj kiujn ni povas legi en tiu ĉi lingvo, kiun Camacho igas des pli mirinda.


[1]    La aŭtoro preferas uzi la formojn “anarkisma”, "konstrukco", "bildiva", "post leginti" k.a. al la vortare resp. gramatike ĝustaj “anarkiisma”, "konstrukcio", "bildigiva", "leginte / post ol leginti" – Red.

[2]    Laŭ PIV la korekta formo devus esti narcisismo, derivita el Narciso, la grekmita persono. Tamen multaj uzas la formon narcismo, verŝajne lingvointuicie por eviti la haplologion (dufoja “is”), sed ne ekzistas la radiko “narc-“. Persono estas narcanarceca, kaj tiu fenomeno de malsaneca memadmiro nomiĝas narcismo. Narcisismo tiam signifus posedon de eco komuna kun persono nomata Narciso, ĝi do havus referencan valoron rilate al mitologio. La vorto ‘narca” fakte ne estas neologismo sed “enlogismo”, ĝi jam ekzistas en la teksaĵo de la lingvo, nur necesis malkovri ĝin kiel apartan fibron. Ĝi fakte estas pli kruda sinonimo de “narcisa” auh “narciseca”; ne ne novkreaĵo, sed lingva malkovro. Pensu pri eblecoj de vortoj kiel “anarka” apud “anarkia” aŭ “anarkisma”. Tiaj malkovroj estas tipaj por la kamaĉa lingvouzo, li nudigas nian lingvon foje ĝis la skeletaj formoj. Tiel li instruas al ni kiel ekstrakti la vortojn “zaĝo” [vidaĵo] kaj “pejo” [loĝloko] el pejzaĝo (fakte malkovro Probala), radikon “viki-“ el Vikipedio k.s. kaj ĝisnude rekonstrukcias la radikon “amik-“ (am- + -ik-) por krei “umiko”kaj “umikino”.

[3]    opuso: verkaro; latinismo ne PIVa sed enkondukinda laŭ la 15a regulo. Ĝi povus havi pli vastan signifon ol “aro da verkoj” en la senco “fararo”, ekz. opuso de iu arkitekto.

[4]    Neologismo laŭ la angla “big bang”,  la granda krevo, knalo: la praeksplodo. Eble necesa kaj enkondukinda  laŭ la 15a regulo, samkiel la kamaĉa “bildingo”. La termino praeksplodo estas kvazaŭ (re)difino de la angla esprimo kiu estas esence metafora, ludeca, infaneca, sprita, bildigiva (poeta?! – se jes, tiam kun certa tavolo da humuro). Ebla traduko povus esti la “(pra)knalego”. Cetere Esperanto, miaopinie, devus esti pli malferma al alpreno de angledevenaj neologismoj, ĉefe en la teknikaj kaj sciencaj sferoj. Tio estas en la origina spirito de Esperanto, aliel la lingvo iĝos tro konservativa respegulante la internaciecon de la 19a jarcento, ne la nunan, modernan kaj aktualan. Esperanto devas daŭre sekvi la internacian interŝanĝon de vortoj, tio devus esti unu el la ĉefaj evoluleĝoj kaj evolustrategio tute mema al tiu lingvo.

Nikola Rašić

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.