La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

El ombro de l' tempo

  • Verkinto: Sten Johansson
  • Speco: NOVA!, romano
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €16.95
  • Priskribo: Originala romano kaj psikologia kaj retrospekta.
  • Paĝoj: 196
  • Larĝo: 138 mm
  • Alto: 220 mm
  • Eldonjaro: 2017
  • Pezo: 263 g
  • ISBN: 978-1-59569-341-9
  • Recenzo:
    • El la ombro de l'tempo de Sten Johansson: El la ombro de l'tempo de Sten Johansson estas ege interesa romano, kiu tre plaĉis al mi.
      La rakonto situas alterne en 1973/74 kaj en 2014. Ĉefrolulo estas iu Roger, kiu en la sepdekaj jaroj aktivis en la Porvjetnama Grupo, kaj pli malpli hazarde naskigas bebon. Tiu bebo renkontas sian patron post kvardek jaroj, kaj la romano priskribas kiel ili provas konstrui iun rilaton. La verkisto interplektas la nunon tre bone kun la pastinteco.
      Ege rekomendinda, ankaŭ por relative novaj Esperantistoj. (Katinjo (Nederlando) - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2019)
    • De Alteo (Francio): El ombro de l'tempo
    • De Valentin Melnikov: Sex, drugs... kaj alio... sen Rock-n-roll...
    • De martinesperanto38 (Francio): El ombro del'tempo
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

El ombro de l'tempo


Marto 2018
esperanto-sumoo.pl/recenzojmar2018.html -
En la 1970-aj jaroj, en Kalmar, sude de Svedio, aktivuloj el malaltaj sociaj medioj vendas bultenojn kontraŭ la usona milito en Vjetnamio. Ne ĉiuj frekventas la gimnazion. Kelkaj vendas varojn en granda magazeno, busŝoforas, ktp. Roger, la ĉefrolulo iĝas leterportisto. Ili veturas bicikle, diskutas, amoras, trinkas bieron, vinon, kelkaj uzas drogojn. Kvardek jarojn poste, Roger, kiu nun estas konata krimromana verkisto, renkontas okaze de librodediĉo la filinon kiun li apenaŭ konis post tre maloftaj amoradoj kun unu el tiuj junulinoj.
La medio, la etoso de la 70-aj jaroj estas bone elvokitaj: Olimpioj en Munkeno, Usono kiu bombadas Vjetnamion, Allende murdita en Ĉilio, timo pro invado de Sovetunio... Do, el ombro de l'tempo revenas nebule ne nur la sentoj, sed ankaŭ la okazaŭoj kiuj influas la nuntempon.
Plej ofte la roluloj ne estras vere sian vivon, eĉ se ili sentas sin liberaj. La paroj ne estas stabilaj, la gepatroj ne vere proksimaj de siaj infanoj. Ofte la replikoj estas nur adverbo aŭ ekvivalento: "Certe". "Bone". "En ordo": jen la tuta respondo. La medio, la naturo kun la Oelanda ponto, la insulo kun daĉo estas elvokitaj, ankaŭ ekzemple la blanka abitur-kaskedo por tiuj, kiuj sukcesis en la finstuda ekzameno.
La verko estas bone konstruita, kvankam mi ne ŝatas la alternon de ĉapitroj: se neparaj temas pri la 2010-aj jaroj, se paraj, pri la 70-aj. Ĉiu el ili finiĝas tre ofte per krizo. Do la rakonto estas atentokapta. Pluraj svedaj titoloj de libroj (eĉ de Johansson), ankaŭ de diskoj de la antaŭa epoko, estas aluditaj. La malfacilaĵo verki kaj pro tio resti iom ekster la realo kaj la kunuloj, estas bone presentita.
Sten Johansson estas ne nur konata recenzisto (vidu la retejon OLE: Originala Literaturo-Esperanto kiun li tutsole kaj bone estras, aŭ lian eseon Kroze-Proze), sed bona verkisto, kiu ne restis ĉe la facilaj kaj amuzaj rakontoj de sia komenco. Mi ĝuis la legadon kaj sekvis kun intereso la vivon de sufiĉe multe da diversaj rolantoj. La stilo, seka en la dialogoj, proponas kelkfoje belajn dirmanierojn kiel 'la telefon-zombioj' kiuj rigardas surstrate nur sian aparaton, kaj je la fino legeblas interesa listo de ne PIV-aj vortoj kaj iliaj fontoj.

Alteo (Francio)

Sex, drugs... kaj alio... sen Rock-n-roll...


septembro 2017
esperanto.net/literaturo/uea/ombrtemprec.html
Mi jam recenzis du romanojn de Sten Johansson, legis multajn liajn verkojn. Do ankaŭ la romanon “El ombro de l’ tempo” mi elektis konscie, atendante vere indan verkon. Mi ne eraris...

La nova libro estas psikologia romano, en kiu la aŭtoro daŭrigas kaj evoluigas la temojn traktitajn en “Marina” (2013), kaj pli frue en “Dis!” (2001). Se al vi plaĉis tiuj du plifruaj romanoj, do plaĉos ankaŭ la nuna.

La intrigo kaptas tuj ekde la unua paĝo. Verkisto renkontiĝas kun legantoj, en la urbo kie li loĝis junaĝe. Estas menciataj tri librotitoloj – tiuj estas krimromanoj de Johansson mem; ankaŭ iuj detaloj el tiuj libroj menciiĝas pretere. Do, ĉu aŭtobiografiaĵo? Tamen temas ne pri “mi”, sed pri “li”, kaj la titolpaĝo klare avertas: “La personoj, agoj kaj okazaĵoj en ĉi tiu romano estas fikciaj. La lokoj, medioj kaj vivdefioj estas realaj.” Do oni pensu laŭvole, sed minimume estu certa: la aŭtoro scias, pri kio li skribas.

Virino venas por ricevi aŭtografon, prezentas sin, kaj post mallonga dialogo evidentiĝas, ke ŝi estas filino de la aŭtoro, Johanna, kiun li ne vidis dum pli ol tridek jaroj...

La kortuŝita protagonisto, nomata Roger, ekverkas novan romanon – senplane, laŭ hazardaj rememoroj, kaj ŝajne jen ĝuste tiun ĉi romanon ni legas. La eventoj ne estas kontinuaj, okazas saltoj tien-reen tra la tempo, kaj tio ne estas markita kiel en “Marina” – iom neoportune, sed alkutimiĝi eblas. Alternas la priskribo de la nuno: Roger verkas en diversaj lokoj, ĉefe dum vojaĝoj – kaj liaj rememoroj. Pri lia junaĝa politika aktivado, pri unuaj amrilatoj kaj cetero... Estas interese observi, kio logis kaj kio maltrankviligis svedajn gejunulojn en la 1970-aj jaroj. Bedaŭrinde, eĉ nestultaj tiam estis tro influitaj de propagando (kvankam ili mem fervorege asertis, ke propagando regas nur en socialismaj landoj): jen junulino tutserioze kaj arde eksklamaciis: “Ĉu vi imagas, kio okazos, se Sovetunio okupos Svedion?” Pasis pli ol 40 jaroj... sed ankaŭ nun multaj en Svedio plu timas propran ombron kaj kredas, ke Rusio planas ilin ataki...

La pensoj kaj travivaĵoj de la protagonisto kelkloke mirinde similas al la miaj kaj do perfekte kompreneblas. Se junaĝe oni povus antaŭvidi!... Se maturaĝe oni povus korekti la pasinton!... Kiel reglui rompitajn rilatojn kun parencoj?... Kiel viro klarigu al amata virino, kion ŝi signifas por li kaj kion li volus – se “Ŝi misinterpretis lin, kredis vidi siajn proprajn atendojn kaj bezonojn en lia agado. Kaj tamen ŝi neniam klare eksplicis, kion ŝi mem deziras”...

Nenia mildigo aŭ plibeligo. Pluraj scenoj povas eble ŝoki tro prudajn legantojn... sed ŝajne tiaj ne plu ekzistas, almenaŭ en Eŭropo? Bonstato sen firmaj “pens-ankroj” instigas junularon al serĉado de riskaj plezuroj: neseriozaj seksrilatoj, drog-konsumado... Normala familio ne plu estas valoro kaj modelo – do ĉu post kelkdek jaroj tio rezultigos pereon de la eŭropa civilizo, samkiel okazis pri la antikva Romio? Iom da koncernaj meditoj aperas sur p.163, tamen plejparte la leganto pensu mem...

Sten Johansson (kaj lia protagonisto Roger Karlsson) verkis plurajn krimromanojn, kaj ankaŭ en tiu ĉi trovebas kelkaj detektiveskaj enigmoj. Nu, pri la strangetaj faktoj kaj cirkonstancoj ekde p.41-42 mi tuj ekhavis hipotezon, firmiĝintan ĉe p.120 kaj 155 – sed la aŭtoro nenion klarigas, eble opiniante tion negrava, ĉar similaĵo jam estis traktita en “Marina”. El tute kredinda rakonto ekde p.88 alia enigmo aperas ĉe p.120 kaj klariĝas – eĉ se tute nekredeble – ĉe p.132 kaj sekvaj. La vivo estas pli varia ol niaj imagoj pri ĝi...

Roger fine fiaskas pri sia membiografia romano kaj revenas al kutima verkado de detektivaĵoj. La librofino estas “malfermita” kiel laŭmodas nun, tamen sur lastaj paĝoj aperas tute neatendita “happy end”** aŭ almenaŭ espero pri tio.

Samkiel en pli fruaj libroj, la lingvaĵo de Sten Johansson fluas libere kaj vere ĝuindas. Li tute konvinke imitas fuŝetan parolon de enmigrinto (pp.102, 141, 159, 162, 164), de bebo (p.106-107) ks. “Disviva rilato” (p.20), ankaŭ “disloĝantino” (p.88); “kristema” (p.24); “li ne renkontis [ŝin] de eterno” (p.35), “tio estis antaŭ eterno” (p.187)... Interese, ĉu la rusa vorto “daĉo” (p.47) jam iĝis komuna kaj komprenebla por ĉiuj? Eble jes, ĉar menciita en 5 diversaj vortaroj. La prefikso “fek-” aperas plurloke kaj jam perceptiĝas tute nature. Trafaj spritaj komparoj: “gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa” (p.58); “diskuti kun Annika similas provon marĉandi pri la prezoj en ŝtata alkoholvendejo” (p.84); “la kranio sentiĝas kiel sekigmaŝino” (p.118); “liaj pensoj neeviteble revenadis al ŝi, kiel la lango al difektita dento” (p.161). La glosoj librofine por mi superfluas, tamen povas utili al malpli sperta leganto. Kvankam eĉ komencanto (se sagaca) facile konjektos, ke “telefon-zombio” estas piediranto plene profundiĝinta en sian poŝtelefonon...

Valentin Melnikov

El ombro del'tempo


Novembro 2017
esperanto-sumoo.pl/recenzonov2017.html
Originala romano en Esperanto, tiu libro estis eldonita en 2017. 190 paĝoj.
La romano situas en Svedio, lando de la verkisto, kiu preskribas kelkajn svedajn pejzaĝojn laŭ la rakonto. Roger estas la ĉefa protagonisto de la romano kaj la aŭtoro rakontas alterne lia vivon de adoleskanto eĉ juna plenkreskulo kaj lian vivon de matura viro.
Roger, juna kiam okazis la usona milito en Vjetnamio, partoprenis en grupo luktanta kontraŭ tiu milito. La grupanoj interrilatis, amoraferoj okazis kaj ŝanĝiĝis....la aŭtoro kondutis nin en certaj junularaj rondoj de la sveda socio en la 70aj jaroj.
Roger, iĝis konata verkisto de krimromanoj, eksedzo, patro de du filoj... renkontis kvardekjaran virinon, kiu deklaris ke ŝi estis lia filino....
Finfine la leganto malkovras interesan psikologian portreton de Roger. Mi plezure legis tiun romanon.

martinesperanto38 (Francio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.