La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Eŭgeno Onegin

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Klasika versa romano


2007/03, p. 19

Aleksandr Puŝkin rangas inter la ĉefaj klasikaj verkistoj de la rusa literaturo. Esence poeto, li verkis poezie la romanon Eŭgeno Onegin, romanon, kiu estas, efektive, nova literatura speco. En la verko ĉefe rolas Eŭgeno Onegin mem; fraŭlino Tatjana; Lenskij, amiko de Eŭgeno Onegin (kiun Eŭgeno, tamen, murdas duele); la poeto Puŝkin mem (kiu sin indikas per la pronomo „mi”); kaj enestas aro da aliaj malpli ĉefaj rolantoj.

Resume: ni renkontas Eŭgenon, kies karakteron tre detale priskribas Puŝkin. Eŭgeno estas diletanto, rilate al pretendata klereco, sed afektas ian superecon; laŭ mia gusto, li ne estas tre simpatielvoka persono. Najbare al la loĝejo de Eŭgeno loĝas la junulino Tatjana. Ŝi ĝisfunde ekamas Eŭgenon; tiom, ke, kontraŭe al la etiketo tiutempa, ŝi sendas al li leteron, en kiu ŝi deklaras sian amon, kaj petas, ke li venu renkontiĝi kun ŝi.

Eŭgeno ja venas, sed li emfazas, ke li neniom amas ŝin, kaj ke ŝi ne plu ĝenu lin. Li parolas tre krude, tute sen humana sento pri la fakto, ke temas pri kunhomo kun emocioj, almenaŭ egale valoraj kiel liaj. Ĝenerale, ke Eŭgeno opinias nur sin mem indulo, estas klare tra la plejparto de la libro.

Post ioma tempo amiko lia, Lenskij, kredas sin insultita de Eŭgeno kaj postulas duelon. Eŭgeno, tre malvarmsange, iom senserioze, konsentas al la duelo, dum kiu li mortpafas Lenskij-on jam unuamomente. Ŝajne, tute sen konscienca sinĝeno pri la murdo li foriras, lasante la kadavron. Por li temas pri nur plia evento, negrava.

Pasas la jaroj. Preskaŭ je la fino de la verko Eŭgeno rerenkontas Tatjanan. Ŝi estas nun riĉa edzino, princino. Kompreneble, ĉar ŝi ne plu estas akirebla, Eŭgenon subite obsedas ekamo al Tatjana. Ŝi mem, fine, konfesas, ke ankoraŭ restas en ŝi iom de la iama amego al Eŭgeno. Sed ŝi rifuzas lin, same firme, kiel li rifuzis ŝin antaŭ tiom longa tempo. Eŭgeno devas akcepti tiun fakton, kiu tiom ofendas lian orgojlon.

Eventoj mem ne estas la elstara koro de la rakonto. Puŝkin estas priskribanto, kiu volas vidi kaj prezenti la eksteran kaj internan karakterojn de siaj temoj. Li ankaŭ aludas abunde al la verkoj de aliaj aŭtoroj, plejparte rusaj francaj. (Eŭgeno spegulas tiun guston; li legas preskaŭ nur franclingvaĵojn.)

Feliĉige, la editoro de la eldonaĵo, Aleksandr Korĵenkov, donas tre detalan 40-paĝan notaron pri la nomoj kaj aludoj en la verko. La leganto bezonas teni fingron ĉe tiu notaro, en la lasta parto de la libro, por konsulti individuajn notojn tre bezonajn. La notoj estas kleraj kaj helpoplenaj. Korĵenkov ankaŭ provizas aliajn helpilojn al la leganto: koncizan biografion de Puŝkin kaj mapon de Rusio komence de la 1820aj jaroj, por ke la leganto povu orienti sin kaj ne perdiĝi inter la amaso da nomoj, menciitaj en la rakonto.

La tradukinto, Valentin Melnikov, tre flue kaj sukcese redonas la senton de la verkaĵo, kiu estas en versa formo, kun rimoj kaj rigora versmetriko. Komentas en sia antaŭparolo la tradukinto, ke li strebis imiti la kvaliton de la puŝkina poezio, kiu multe varias en la verko. La rimoj varias, kelkfoje estas preskaŭ infanecaj, kelkfoje kleraj, plejofte „normalaj”; laŭ la tradukinto, ili sekvas la karakteron de la rimoj en la originalo.

Plej trafas la leganton tio, ke la lasta -o de la singularaj nominativaj substantivoj preskaŭ ĉiam estas anstataŭigita per '. Kutimiĝinte al tio, la leganto, krome, miras pri la abunda uzo de l' ankaŭ en tekstoj, kie ĝi estas malfacile prononcebla. La zamenhofa koncepto, esprimita en la Fundamento, ke oni uzu l' nur post prepozicio, finiĝanta per vokalo, jam de longe estas ignorata de verkistoj en Esperanto. Sed en ĉi tiu verko ĝi estas uzata, almenaŭ laŭŝajne, kiam ajn necesas uzi la artikolon sen estigi plian silabon. Ankaŭ al tio la leganto, eble iom malfacile (precipe se subvoĉe parole legante la tekston), kutimiĝas1.

La teksto legiĝas relative facile. Nur malofte la vortordo estas iom tordita, por konformi al la versa skemo. Ĉiam la gramatiko estas ĝusta, tiel ke la leganto povas, kvankam kelkfoje kun peno, deĉifri la sencon. Multe pli ĝene, sed pri tio ja ne kulpas la tradukinto, estas ne ĉiam scii, kiu „parolas” en la verko. Ofte oni supozas, ke priskribo temas pri Eŭgeno, sed poste ektrovas, ke parolas la aŭtoro pri si mem. Ĉi-rilate la notoj multe helpas, per sia identigo de la fonto de citoj, aludoj al verkistoj, samtempaj kiel Puŝkin.

Mi ne konas la originalon rusan, nek iun el la antaŭaj tradukoj de la verko (laŭ la tradukinto, jam aperis almenaŭ sep esperantaj versioj, ĉu kompletaj, ĉu partaj). Do taksi la fidelecon de la traduko mi ne povas. Tamen, ĉi teksto estas bone prezentita kaj pli facile legata, ol oni antaŭsupozus. La libro estas ne luksa, sed bongustaspekta. Do al amantoj de la verkoj de Puŝkin, kiel ankaŭ al personoj, dezirantaj gustumi ĉefverkon de la klasika rusa literaturo, mi rekomendas ĝin.

1. Tamen, en multaj lingvoj la sono l estas kvazaŭvokalo kaj povas esti mem silabo. En la angla tre ofte. Ĉu en la rusa, mi ne scias.

Donald Broadribb

Ekskurse tra Rusujo


2007. №2 (148)
Eŭgeno Onegin, versa romano verkita de Aleksandr Puŝkin en 1823–31, estas, laŭ vortoj de la tradukinto Valentin Melnikov, “probable la plej elstara verko de la tuta rusa literaturo”. Ĝia formala strukturo estas versa, kaj konsistas plejparte el 14-liniaj strofoj, kreitaj de Puŝkino speciale por ĉi romano, kun fiksaj rimo kaj verso-longo. Temas pri mejlo-ŝtona verko, kiu, se mi ne miskomprenas, ne nur signifis definitivan dignigon de la rusa kiel beletra lingvo, sed decide influis la postajn tendencojn en la rusa literaturo, aparte la socian realismon, tra la dek-naŭa jar-cento ĝis la revolucio de 1917.

En ĝi la aŭtoro priskribas fatalan amon inter splena dando nobela, Eŭgeno Onegin, kaj Tatjana, fraŭlino el kampara bieno. La rakontaj pecoj, fakte nur parto de la romano, alternas kun lirikaj ekskursoj, moraj kaj pejzaĝaj priskriboj, sociaj komentoj, amaj meditoj, diskutoj pri la poezia naturo aŭ elvokoj de gloraj historiaj eventoj en la rusa historio. Ĉi aŭtoraj interludoj estas intime plektitaj en la rakonta fadeno, kaj spegulas la verajn aŭtorajn motivojn; la recenzanto, do, por laŭe konformi al la verko, permesu al si digresion el sia propra pensujo...

Laŭ ies malica difino, klasikaĵo estas verko, kiun ĉiuj opportune et importune laŭdas, sed efektive malmultaj legas. Ĉiu lingvo havas siajn klasikaĵojn, verŝajne senmortajn, kiuj sidas en multaj hejmoj sur bretoj harmonie kun apudaj ornamaĵoj, estas instruataj en mezlernejoj, iufoje eĉ kun apreco de sentemaj gimnazianoj, kaj eldonataj en luksaj bindoj, bonŝance kun riĉaj komentarioj.

Mi mem regule turnas mian atenton al Donkiĥoto, klasikaĵo en la hispana lingvo, mia denaska, kiun mi ellegis kiel mez-lernejano: de tempo al tempo mi revenas al ĝi kaj relegas ĉapitron, aŭ nur paĝojn; kelk-foje, laŭprefere, mi gustumas ĝin en la eleganta esperanta vesto de Fernando de Diego: la ekscitaj aventuroj, la vivaj dialogoj, la maliceto de Cervanto, en bela esperanto aŭ hispana, ĉiam ravas kaj katenas min.

Same mi faras ĉe disfojaj farnientoj pri Gero, la antonomazia klasikaĵo de la eŭska, mia nacia lingvo. Ĉi lasta tamen ege malsimilas laŭ naturo: temas pri asketa, ŝim-odora manlibro por alitempaj katolikaj bigotoj, eldonita unuafoje en 1643. En ĝi, kiel en miloj da alilingvaj skolastikaj verkoj sam-epokaj, oni instruas piulojn pri la vojo al morala perfektiĝo kaj beateco. Mi konservas kaj relegas la saman volumon, kiun mi dense prinotis antaŭ dudek jaroj; tiam, kun fera volo de adoleskanto, mi decidis, eble ne tute malprave, ke veran posedon de la eŭska mi povos akiri nur trinkante el originaj fontoj, kiel Gero. Ties enhavon, kompreneble, mi trovas mucide kaduka kaj ridinda, sed mi ŝatas ĝin malgraŭe; min allogas ĝia pura kaj eleganta prozo, kiu ankoraŭ nun, post 364 jaroj, impresas nature flua kaj iel malarkaike imitinda. Ĉu ankaŭ vi, leganto de LOdE, ĉerpus saman edifon el eventuala esperanta versio de mia plej ŝatata eŭsk-lingva legaĵo? Dubinde.

La demando pri la valoro, des pli universala kaj sentempa, de la t.n. klasikaĵoj montriĝas embarasa. Intence mi prezentis du ekstreme malsamajn tipojn: unu-flanke Donkiĥoton, ankoraŭ amuzan, atento-kaptan majstro-verkon forme kaj enhave apreceblan, mi pensas, de internacia legantaro; kaj aliflanke Gero, majstro-verkon, ĉi-kaze pro meritoj pure lingvaj, de certa kulturo sed apenaŭ interesan por fremduloj.

Melnikov faris virtuozan laboregon donante Eŭgenon al esperanto. Li riveliĝas unua-ranga stilisto meritanta lokon inter niaj grandaj tradukistoj, surpodie kun de Diego, Haupenthal aŭ Pokrovskij. Mi apenaŭ trovis formajn malglataĵojn, kaj la ŝajnaj stumblo-blokoj, disegaj tra la teksto, ŝuldiĝas kredeble al Puŝkino mem, ne al la tradukinto: ja ĉi lasta atentigas la leganton en enkonduko, ke se iu trovos “adasismon aŭ tro banalan rimon, iom strangan komparon, ŝanĝon de gramatika tempo ktp. — [li] sciu, ke tiuloke Puŝkino uzis la samon”. Nu, eble iu opinios la tradukintan memfidon sam-nivela al lia virtuozo, sed ĉiu-okaze memestimo, se merita, ne estas malmerita.

Sed eble la tubero, krom en la nekapablo de la subskribinto, situas sur iom aliaj koordinatoj. Kulturaj varoj kaj formoj, kiel ajn valoraj oni taksas ilin en difinita periodo, ĝenerale respondas al laŭtempaj gustoj. Modoj kaj kordoj ŝanĝiĝas. Versa romano korsetita en la strikta trud-kitelo de metriko definitive ne kaŭzas saman impreson nun kiel antaŭ du jarcentoj. Se aldoniĝas abundo da aludoj metaliteraturaj — ne malofte al koteriaj plum-kunuloj — kaj celantaj la engaĝon de simil-kordaj sam-tempuloj — nu, mi dirus, ke la tuto prezentas ioman defion al hodiaŭa neinicita leganto, des pli se nerusa.

Atute ĉe Eŭgeno ni kalkulas je artisma esperantigo, klara en ĝeneralaj linioj, kiu tamen ne sukcesas ĵeti lumon sur kelkajn obskuraĵojn. Ĉe tiaj okazoj la senhelpa leganto povas nur vei simile al la protagonisto antaŭ arda versotorento de juna kaj amika poeto (pĝ. 41):

Eŭgen’ sen granda intereso,
ne tro sukcesa en kompren’,
aŭskultis tamen lin kun pen’.
Feliĉe skrupulaj komentarioj de Aleksander Korĵenkov, fine de la volumo, prilumas arkanojn kaj klarigas pri historiaj fono, eventoj kaj aliaj kaŝitaj intencoj. Preterdire, se paroli pri arkanoj, Chris Long aperas kolofone kiel unu el la prov-legantoj.

Inter verd-lingvaj tradukistoj, ankoraŭ digresie, manifestiĝas certa inklino redoni el siaj propraj lingvoj verkojn ne rigarde al ties intereso por internacia legantaro, sed nur rezulte el ilia graveco en la propra naci-literatura historio. Influas ankaŭ la cirkonstanco, ke tiaj verkoj prezentas ne malofte stilajn komplikaĵojn, spite allogajn el tradukista vidpunkto. Kuŝas la impreso, iufoje prava, ke per tiaj esperantigoj cizeliĝas la prestiĝo kaj rimedoj de nia lingvo, kvazaŭ ekposedo de naci-literatura majstro-verko liverus senplie al esperanto ian plusan statuson.

Al ĉi kategorio mi senrezerve kalkulas Reinhard Haupenthal, kiu senkompate trudas al sia trupo da legantoj — ve, ne legio! — preskaŭ nur deknaŭ-jarcentajn romantikaĵojn, foje amuzajn. Oni ne miskomprenu min: ankaŭ tio bonas, kaj ĉiu-okaze esperanta tradukisto, laboranta nur pro amo al la metio, rajtas foruzi sian tempon kaj talenton laŭplaĉe. Bedaŭrinde, tamen, ke interesaj kaj aktualaj aŭtoroj (ekzemple, inter la german-lingvaj, Peter Handke kaj Günter Grass) restas netradukitaj, aŭ eĉ pli mizere, mistradukitaj de s-ro Ajna Fuŝulo.

Probable maljustas kelkaj el miaj supraj konsideroj, ankaŭ aplikitaj al la ĉi-recenza objekto. Eŭgeno Onegin estas ja delikata sia-speca romano kaj, preter la anekdota intrigo, precipe pasia portreto de Rusujo, de ties landanoj kaj de ĝia animo plej profunda. La roluloj, malkiel en nur ŝajne simil-tonaj melodramoj, montriĝas neniel ŝablonaj aŭ stereotipaj, sed ili rivelas kompleksajn psikologiojn, kiuj evoluas kvazaŭ per interna viv-inspiro laŭ la fluo de la avataroj. La tono, jen severa, jen drola, jen ironia, impresas amuze maldramiga, kaj eĉ ludigas ridetojn ĉe la leganto. Enestas sendube ĝuindaj valoroj kaj klare rekoneblaj figuroj, kiel Tatjana aŭ Onegin, kiuj transcendis la striktan beletran kadron kaj enhejmiĝis en la psiko kolektiva kiel universalaj arketipoj, danke ankaŭ al rozario da ali-ĝenraj kulturaj sekvoj: operoj, filmoj ktp.

La traduko de Melnikov, kio koncernas pure lingvajn mekanismojn, ŝajnis al mi ne nur senriproĉe metiisma, sed rekte virtuoza. Do ankaŭ ĉi-rilate la laboro estas sukcese plenumita. Kaj tamen... Bedaŭrinde mi ne certas, ĉu ĉi klasikaĵo, forme eksmoda kaj fone fora, sidos sur la bretoj de multaj vivo-ĉambroj.

Joxemari Sarasua

“Eŭgeno Onegin” denove – sed ne lastfoje – en Esperanto


15 mar 2007, n-ro 3 (129)
Poezio estas tiu fenomeno de ĉiu nacia kulturo, kiu kreas la bazon de la nacia memkonscio kaj, aliflanke, plej malfacile kompreniĝas por alinacianoj, ĉar ĝi estas intime ligita ne nur kun vivrealaĵoj kaj ideoj, kiujn eblas sufiĉe facile transdoni per rimedoj de ajna lingvo, sed kun karakterizoj de la lingvo mem. Tial – kaj nur tial – la naciaj kulturoj ĝis certa grado restas por alilingvanoj “aĵoj en si mem”; kaj ĝuste tial daŭras konstante penoj de tradukistoj komprenigi la esencon de la naciaj poeziaj ĉefverkoj al alilingvanoj. Por internacilingva tradukarto tiu tasko fariĝas eĉ pli grava, nome: fari ilin fenomeno de la komunhoma, tutmonda kulturo.

Ĉiu nacia literaturo havas poeton, kiu estas por ĝi LA poeto, kies nomo fariĝas kvazaŭ sinonimo de la poezia arto mem. Por la rusa literaturo tia estas Aleksandr Puŝkin (1799-1837). “Puŝkin estas nia ĉio” – formulis A. Grigorjev, kaj ripetis Dostojevskij en parolado okaze de la inaŭguro de la monumento al Puŝkin en Moskvo. Tio restas vero por rusoj. Tial esperantistoj de ĉiuj epokoj, ekde 1888 ĝis nun, penas internacilingvigi liajn kreaĵojn – la sukcesaj tradukoj internaciigas la rusan kulturon ĝenerale, la malsukcesaj... nu, almenaŭ montras la bezonon. Kaj inter la verkoj de Puŝkin estas du la plej grandaj, kiuj, sekve, estas konsiderataj ankaŭ la plej gravaj: historia dramo Boris Godunov kaj epopeo, aŭ, laŭ la propra difino de Puŝkin, “versromano”, Eŭgeno Onegin. Boris Godunov malbonŝancis: kvankam la unua ĝia esperantigo far Devjatnin aperis jam en 1894, la dua, ne tro elstara, far V. Edelŝtejn, aperis nur en 2006. Mi ne scias la kialojn – ja ĝia traduko ŝajne ne starigas antaŭ la tradukisto tiom da malfacilaĵoj, kiel pluraj aliaj verkoj de la poeto. Aŭ... eble pro tio? Sed la esperantlingva sorto de Eŭgeno Onegin estas multe pli riĉa kaj interesa – eble, ĝuste pro tre granda defio por esperantlingva poeto.

Sed komence pri la epopeo. La enhavo estas jena. Ekzistas du junaj najbaroj-bienuloj Eŭgeno Onegin (cinikulo) kaj Vladimir Lenskij (romantikulo) kaj du fraŭlinoj-fratinoj Tatjana (pli serioza) kaj Olga (pli facilanima) Larina-j. Tatjana enamiĝas al Onegin, Lenskij al Olga. Tatjana konfesas sian amon al Onegin, sed li ne kortuŝiĝas kaj ne respondas al ŝiaj sentoj. Li pro bagatela malkontento pri Lenskij “venĝe” amindumas Olga-n, Lenskij ofendiĝas kaj vokas Onegin-on por duelo. Dum la duelo Lenskij pereas. Onegin forveturas. Revenninte post kelkaj jaroj al la metropola modumo, li vidas Tatjana-n iĝi el vilaĝa naivulino brila damo, generaledzino, kaj li ekdeziris fari ŝin sia amatino. Sed ŝi, malgraŭ ke en ŝia animo restis junulina amo al Onegin, este honesta edzino, lin forpelas. Punkto-fino de sufiĉe banala enhavo por amromano.

La ĝenerala enhavo de la poemo estas sufiĉe konata ankaŭ internacie pro la opero de Ĉajkovskij, verkita sur ĝia bazo. Sed, malgraŭ ĉarma muziko, la opero havas saman rilaton al la verko de Puŝkin, kiel ajna surekranigo de, ekzemple, Milito kaj paco al la romano de Tolstoj: nome, estas nur pala reflekto, kaj eĉ se ĝi estas vera artaĵo, ĝi estas alia artaĵo. La versromano estas tute alia, ol ĝia desupre videbla enhavo, ĝi havas plurajn tavolojn de la senco kaj multegajn enigmojn. Krome, ĝi estas – ne forgesu la ĉefan aferon – verko poezia, kontribuinta, i.a., al la evoluo de la rusa poezio.

En recenzo pri tradukaĵo mi ne havas eblecon multe rakonti pri tiuj sencoj kaj enigmoj. Mi nur diru, ke ĝi donas vastan bildon de la rusa vivo en la unua kvarono de la 19a jc. – la peterburga kaj moskva mondumoj, la vivo de provincaj nobeloj-bienuloj, la moroj de kamparanoj, popolaj kredoj kaj superstiĉoj... Troveblas priskriboj de novakiritaj de la Imperio regionoj en Kaŭkazio kaj apud la Nigra Maro... Estas kvazaŭ pretere menciitaj multegaj eventoj kaj realaj personoj, estas citaĵoj el tiutempaj verkoj, kio faras la libron interesa historia fonto. Ni ne postulu tro multon de unusola verko – la vivon de urbanoj, negocistoj, soldatoj ktp. oni en ĝi ne trovos, sed eĉ tio, kio estas, sufiĉis por ke la plej granda rusa literatur-kritikisto Belinskij nomu la versromanon enciklopedio de la rusa vivo. Do, la libro estas interesa kaj por modernaj rusoj kaj por alikulturanoj, almenaŭ el etnografia kaj historia vidpunktoj! La personeco de la ĉefa heroo, Onegin, komencis vicon de herooj, kiuj, ekde la sama Belinskij, ricevis la nomon “superfluaj homoj” – tiuj, kiuj estas evoluintaj pli ol la ĉirkaŭa socio, sed ne kapablas trovi iun utilan aplikon al siaj eblecoj kaj talentoj, kaj tial nur kaŭzas malagrablaĵojn al apuduloj... eĉ pereigi ilin povas – simple pro nezorgo aŭ momenta kaprico.

La temo, lanĉita de Puŝkin, fariĝis unu el la centraj en la rusa literaturo por jam preskaŭ du jarcentoj. Krome, la verko estas fonto de diversaj citaĵoj, konstante uzataj de rusoj. Ĝia influo al la rusa vivo estas videbla jam el tio, ke la nomo de la heroino Tatjana, ĝis tiam tre rara, fariĝis poste (kaj ĝis nun) unu el la plej popularaj en Rusio.

La literatura signifo de la verko estas tiu, ke, konceptita pro certa influo de romantikismo ĝenerale, kaj de Byron speciale, ĝi sur ĉiu paĝo oponas la romantikismon, neas ties principojn favore al socia realismo – eblas diri, ke la realismo en la rusa literaturo komenciĝis je Eŭgeno Onegin. Ĝi enhavas eĉ ĝermojn de psikologiismo, almenaŭ en priskribo de Tatjana.

Se temas pri poezia arto, do Puŝkin ellaboris por sia verko specialan 14-linian strofon, kia ne ekzistis antaŭe kaj kiun oni ankaŭ poste uzis ne ofte. La strofo ebligas teni humoron de trankvila rakonto, sed samtempe enteni brilajn pure lirikajn fragmentojn, filozofiajn kaj priliteraturajn meditojn, emfazi, kie necesas, ironion, fari certajn pecojn akre satiraj... (Aparta rimarko pri la ironio: ĝi estas unu el la ĉefaj trajtoj de la poemo, kiu faras el banala melodramo ĉefverkon, kaj ĝuste tiu kiu, cetere, plene mankas en la samnoma opero de Ĉajkovskij.) La strofo estas tia, ke ĝi tre facile parkeriĝas, kaj ne maloftas rusoj, kiuj scias la tutan grandegan poemon – 8 ĉapitroj po ĉirkaŭ 50 strofoj – parkere, kaj ne ekzistas ruso, kiu ne memorus parkere almenaŭ kelkajn strofojn!

La enigmoj troviĝas kaj en la kompozicio de la verko, kaj en apartaj ĉapitroj. Parte tio devenas de tio, ke la aŭtoro komencis la poemon en unu soci-historia situacio, dum regado de la imperiestro Aleksandro 1-a, kaj daŭrigis en tute alia – post la ribelo de decembristoj kaj dum la regado de Nikolao 1-a. Pro tio, verŝajne, lia rilato al certaj aferoj dum verkado iom ŝanĝiĝis, kaj li komencis ŝanĝi la originan planon, sed ne finis la ŝanĝojn. Ekzemple, la romano komence estis konceptita kiel 9-ĉapitra, sed je la unua plena publikigo la oka ĉapitro (Vojaĝo de Onegin) estis plene forĵetita de la aŭtoro, malgraŭ ke ĝi estis sufiĉe bezonata por la kohereco de la enhavo. El postaj eldonoj malaperis apartaj fragmentoj, ofte brilaj poezie. La internaj motivoj de Puŝkin por ni ne povas esti konataj, sed kiel pli bonas eldoni (kaj legi) la poemon nun? Krome, estis trovitaj ĉifritaj fragmentoj de kroma 10a ĉapitro (kie estas priskribata maturuĝo de la societo de postaj decembristoj), pri kiuj, almenaŭ tute klaras, ke ili ne povis esti eĉ proponitaj por publikigo pro cenzuraj kialoj – sed kion fari kun ili nun? Por tradukisto ĉiuj tiuj demandoj fariĝas aparte gravaj.

La unuaj tradukprovoj de Eŭgeno Onegin komenciĝis jam antaŭ la unua mondmilito. Sed ili aŭ ne konserviĝis, aŭ estis tute ne taŭgaj. En 1931 aperis eldono de traduko far Nikolao Nekrasov, unu el la plej bonaj poetoj, poeziaj tradukistoj el la rusa kaj Esperantaj literaturaj kritikistoj de tiu epoko. Ĝis la nuna jarcento lia traduko restis la plej bona, malgraŭ kelkaj provoj fari ion pli bonan. Ĝi sekvas la “kanonikan” tekston kun aldono de la konserviĝintaj fragmentoj el la Vojaĝo de Onegin, kaj enhavas tre zorge faritajn abundajn notojn, kiuj helpas kompreni realaĵojn de la komenco de la 19a jc. kaj aferojn, ne ĉiam klarajn por nerusoj, kaj ne plu klarajn ankaŭ por modernaj rusoj. Por sia tempo la kvalito de la traduko kaj de la eldono, la intelekta nivelo, sur kiu ĉio estis farita, estas la plej alta. En Esperanta Antologio oni povas legi versajn meditojn pri sia laboro de Nekrasov, inkluzive pri la kritikintoj.

Tamen certaj trajtoj de la traduko ne plaĉis al kelkaj rusaj esperantistoj, kiuj opiniis, ke ilia devo estas plibonigi la tradukon de Nekrasov. Tio estis Sergeo Rublov, Isaako Ĥoves kaj Nikolao Danovskij. Ĉiu faris sian plenan tradukon de la epopeo, ripetinte la kolosan laboron de Nekrasov. (Menciindas, ke fragmentojn de Eŭgeno Onegin tradukis kromaj multaj aliaj personoj, eĉ Kalocsay foje faris.) Bedaŭrinde, neniu el la tradukoj estis en la 20a jc. plene eldonita, nur la traduko de Rublov aperis en kolekto de liaj elpuŝkinaĵoj en 2002. Tial, mi konas la aliajn tradukojn nur laŭ apartaj fragmentoj. Kiel mi povas ilin pritaksi? La tradukoj de Rublov kaj Danovskij ne estas, laŭ mi, iel pli bonaj ol tiu de Nekrasov – pro ilia rilato al la poezio. La versoj de Rublov sonas pli glate, ili ne entenas ne ĉiam facile prononceblajn vortkunmetojn, kiujn abunde uzis Nekrasov, sed “glatiginte” la prononcon, li malproksimiĝis de la precizeco en transdono de la puŝkinaj versoj, kio estas nepardonebla. Kiam li ne povis trovi taŭgan rimon aŭ ĝuste teni la ritmon, li enŝovadis en la versojn iujn superfluajn sensignifajn vortojn, kio tre foras de la sencosaturita poezio de Puŝkin. Fine – kaj tio karakterizas la tradukojn far Rublov ĝenerale, ne nur tiun ĉi – li miksis vortojn el malsamaj leksikaj tavoloj, kvazaŭ en Esperanto ili ne ekzistus. Mi tion akcepti ne povas. Laŭ tiuj fragmentoj de la traduko far Danovskij, kiujn mi konas, lia tradukkoncepto ankaŭ ne akcepteblas: li volis aktualigi la puŝkinajn versojn per uzado de “modernaj”, sed, pli vere, laŭmodaj, esprimmanieroj kaj neologismoj. Sed Puŝkin estis klasika poeto, kiu neniam uzis en la rusa neologismojn aŭ pruntitajn vortojn (pri kio li mem parolas en Eŭgeno Onegin!), se li povis sen tio sin esprimi; do, ankaŭ tiu koncepto de la traduko estas neakceptebla. Sufiĉe bone aspektas fragmentoj de la traduko far Ĥoves, kiujn mi vidis, sed, verŝajne, ankaŭ lia traduko, se oni rigardas ĝin plene, ne havas evidentajn avantaĝojn antaŭ la traduko far Nekrasov. Sed se ne estas avantaĝoj, do ne necesas penoj. (Dezirantoj kompreni, kiel malsame diversaj esperantistoj provis solvi la traduktaskojn, kiujn prezentas al ili la poezio de Puŝkin, povas vidi plurajn malsamajn tradukojn de la unua strofo en la libro de Boris Kolker Vojaĝo en Esperanto-lando.)

Evidente, simile al mi opiniis la posedantoj de la eldonejo Sezonoj, kiam ili decidis eldoni Eŭgeno Onegin-on en Esperanto en principe nova traduko: ĝi devas esti pli moderna ol tiu de Nekrasov, kaj nepre havi kompare kun ĝi nur avantaĝojn. Tial ili ne akceptis eldoni la menciitajn tradukojn, sed mendis tute novan ĉe Valentin Melnikov, kiu jam antaŭ tio tradukis poemojn de Puŝkin kaj montris, ke li tion fari principe kapablas. Kaj la rezulto de lia laboro pravigis la atendojn de la eldonejo, kaj la libro aperis. Jen kion mi povus diri pri la traduko kaj la libro ĝenerale.

Melnikov decidis restarigi la tekston de la epopeo tiel, ke ĝi estu sinsekva kaj plejeble plena. Tiel, la ĉapitron Vojaĝo de Onegin, kiun oni kutime metas kiel suplementon (videblan en la traduko de Nekrasov), li metis al la loko, kie ĝi devis troviĝi laŭ la komenca aŭtora plano – kiel 8an ĉapitron. Same pri ĉiuj forlasitaj strofoj, troveblaj kutime en notoj – li zorge metis ilin sur siajn lokojn, tradukinte ankaŭ tiujn fragmentojn, kiujn neniu el la antaŭaj tradukintoj esperantigis. La konataj fragmentoj el la 10a ĉapitro okupas la lokon de la 10a ĉapitro. Do, la verko en lia traduko aspektas iom pli kohera, ol estas en “kanonikaj” eldonoj.

Foj-foje Melnikov strebas trovi la samajn rimojn, kiuj estas en la rusa originalo – Esperanto foje tion permesas. Kiel ekzemplon, vd. ĉ.1, s.VI:

Latino nun eksmodas fine,
Sed endas diri pri Eŭgen’:
Scipovis legi li latine
La motojn kun ioma pen’,
Pri Juvenal’ babili klere,
Alskribi vale postletere,
Memoris – en malforta grad’ –
Du versojn li el Enead’.
Ne ŝatis li esplori notojn
Sur polvaj paĝoj de kronik’
Mondhistoria, por eksplik’,
Sed de l’ pasinto anekdotojn
Ekde Romul’ ĝis nuna hor’
Li ĉiam gardis en memor’.

Ĉi tie la versoj 1-3 kaj 9-12 rimiĝas tute same, kiel en la originalo (nyne-latyne kaj oĥoty-anekdoty).

En la sekva fragmento (ĉ. 1, s. XLVIII) ambaŭ rimparoj imitas la originalon:

Kun koro, plena de ĉagreno,
En sinapog’ al parapet’,
Medite staris nun Eŭgeno –
Laŭ mempriskribo de l’ Poet’.

En la originalo oni vidas: soĵalenij-Jevgenij, granit-piit.

Ekde la tempo de Nekrasov la sciencaj esploroj de puŝkina kreado havis multajn atingojn, kiuj plibonigas la komprenon de liaj tekstoj. Ĉion tion por bona traduko necesis konsideri, kaj la tradukisto tion penis fari. La rezultoj de liaj studoj videblas kaj en la teksto mem, kaj en la notoj, kiuj, kvankam estas subskribitaj de la eldoninto, s-ro A. Korĵenkov, plejparte venas, tamen, de la tradukisto. Certe, io, kio troviĝis en la notoj de Nekrasov al lia traduko, perdiĝis, sed en aliaj lokoj la notoj iom pli detalas kaj permesas pli bone kompreni la tekston al atentema leganto.

Eŭgeno Onegin estis verkita antaŭ 180 jaroj, kaj multaj tiamaj esprimoj kaj idiotismoj iĝis nekompreneblaj jam en la tempo de Nekrasov, des pli nun. Ekzemple, en priskribo de la okupoj de la onklo de Onegin, de kiu li heredis sian bienon, estas laŭvorte skribite, ke li “ĉirkaŭ kvardek jarojn kverelis kun ŝlosilistino [ĉefservistino], rigardis en fenestron kaj dispremis muŝojn” (ĉ.2, s.III). Nekrasov tradukas:

Mastrumistinon jen riproĉis,
Jen premis muŝojn sur fenestr’.

Ĉio bonas, sed... Evidentiĝis, ke “dispremi muŝojn” en la tempo de Puŝkin signifis “solece drinki”! Do, alia senco... Kaj Melnikov tradukas ne laŭvorte, sed pli proksime al la origina senco:

Servistojn skoldis dum jardekoj,
Kaj pace drinkis ĉe fenestr’.

Certe, la nocio pri drinkado ĉi-loke sufiĉe grave karakterizas la bonan nobelon!

Aŭ jena ekzemplo: inter diversaj frandaĵoj Puŝkin mencias iun “strasburgan kukon neputreblan” (ĉ.1, s.XVI). Kio ĝi estas? Kial “neputrebla”? Antaŭe ĉiuj tradukistoj stumblis antaŭ tiu esprimo... Melnikov tradukas: “Strasburga kuk’ en ladskatolo” – ja temas pri nova por tiu epoko invento – konservaĵo (nome – pri anserhepata pasteĉo, produktita en Strasburgo).

Do, tiaj penoj fari la tradukon pli komprenebla al la moderna leganto, kaj transdoni la jam vualitan de la tempo sencon, donas al la traduko de Melnikov sendubajn avantaĝojn. Tamen ankaŭ perdoj estas tie, kie la tradukisto vane opiniis ion ne grava. Ekzemple, en ĉ.1 s. XXV, kie temas pri dandeco de Onegin, ĉe Nekrasov ni legas:

Ja oni povas saĝa esti
Kaj zorgi pri la unga pur’:
Ĉu la epokon vanprotesti?
La mor’ devigas laŭ natur’.
Ĉadajev-bis, Eŭgeno mia,
Pro timo je mallaŭdo ia
Pri vestoj estis verpedant’
Kaj kiel nun ni nomas – dand’.

Sed ĉe Melnikov estas:

Ja povas ankaŭ hom’ prudenta
Prizorgi ungojn por belec’.
Ne spitu kontraŭ mor’ jarcenta:
Despotas nin kutim’ kaj dec’.
Eŭgen’, aristokrat’ diboĉa,
Timante pro ĵaluz’ riproĉa
En vestoj estis ja pedant’
Kaj, kiel ni jam diris, dand’.

Stilaj avantaĝoj ekzistas – forestas komplikaj kunmetaĵoj “vanprotesti” kaj “verpedant’”, sed koste je mencio pri Ĉadajev, kiun zorge konservis Nekrasov, kiu faris ankaŭ specialan noton pri la persono. Ja Piotr Ĉadajev (pli ĝuste – Ĉaadajev, 1793-1856), bona konato de Puŝkin, en 1820-aj jaroj estis konata nur kiel brila oficiro kaj dando, sed poste fariĝis famega filozofo, kaj pro “herezeco” de siaj ideoj estis oficiale deklarita frenezulo kaj dum jardekoj vivis hejme arestita. Tia mencio de persono en epoko, kiam li ankoraŭ ne fariĝis vere fama, estas tre grava historie (kiel mencio pri Sokrato far Aristofano en la komedio Nuboj 24 jarojn antaŭ la kondamno), kaj ellasi ĝin el la traduko estas eraro. Feliĉe, tiaĵoj maloftas.

Konklude, mi povas diri, ke la nova traduko de Eŭgeno Onegin estas grava evento por la evoluo de la esperantlingva literaturo kaj plia paŝo sur la vojo, kie la nacia kulturaĵo ricevas trajtojn de la internacia valoro. Valentin Melnikov faris grandan laboron, kaj lia traduko estas certe pli moderna, poezie glata kaj, averaĝe, pli adekvata ol ĉiuj antaŭaj. Por la homoj, kiuj volas vere profunde konatiĝi kun la ĉefverko de A. Puŝkin, mi konsilus, tamen, legi paralele la tradukon de Nekrasov kaj tiun de Melnikov – ili certagrade komplementos unu la alian, kaj tia legado donos sufiĉe bonan proksimiĝon al la originalo, “stereoskopian bildon” pri ĝi.

Tamen, kiel ajn ni laŭdu la novan tradukon, mi opinias, ke post certa tempo – post pluaj 70-80 jaroj – pro evoluo de nia lingvo kaj sciencaj esploroj pri Puŝkin aperos bezono por nova Esperanta versio de la epopeo, kaj, laŭ la bezono, nova(j) traduko(j).

Nikolao Gudskov
“La Gazeto”, 15 mar 2007, n-ro 3 (129)

Nikolao Gudskov

Eŭgeno Onegin


Januaro 2017
Tiu romano, unu el la plej famkonataj el Rusio, aperis en la serio "Oriento-Okcidento". Puŝkin, kiu ofte intervenas en la rakonto, verkis ĝin per 14 liniaj strofoj kun rimoj, kaj same estas en la traduko, do la stilo fluas:

Heroo nia alveturis,
vestiblen venis kun elan',
marmoraj ŝtupojn li trakuris,
ordigis harojn per la man'
eniris. Plenas la salono;
jam lacas la muzika sono,
mazurka regnas en la bal'. (1-a ĉapitro, strofo XXVIII = 28, p21)

Ni ĝuas la vivon en du belaj bienoj de la rur' (kamparo) kaj en la grandaj urboj Peterburgo kaj Moskvo de la 1820-1825-aj jaroj tra la diversaj sezonoj. Ni konatiĝas kun la dandy Eŭgeno, lia amiko Vladimir Lenskij, kaj la du najbaraj fratinoj Olga kaj Tatjana. Ĉiuj la francan lingvon, simbolon de eleganteco, nobleco, uzas perfekte. La duela sceno kortuŝas nin, tiom ĝi similas al la fatala (Puŝkin duelis plurfoje) kiu kaŭzos la morton de la juna poeto kelkajn jarojn poste. Aludoj al la vojaĝoj de Puŝkin ravas nin. La libro facile legeblas kiel estus proza romano, sed kun la rapideco de sleda vojaĝo. Poste oni havas la plezuron re- kaj re-legi partojn el ĝi kaj oni multe lernas pri diversaj modoj, eventoj, personoj, danke al la notoj je la librofino. La plezuro estas granda, la siluetoj en la desegnoj belaj, kiel la libro mem.

Alteo

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.