La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

L'Espéranto, la plus facile des langues

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

CHERPILLOD LA FRANCO


januaro 2009
André Cherpillod. Espéranto, une valeur culturelle, L'; L' espéranto, une valeur pédagogique; Histoire de la littérature en langue internationale. La Blanchetière. Courgenard. 2005. 109 paĝoj.

André Cherpillod. Espéranto, la plus facile des langues, L'. La Blanchetière. Courgenard. 2008. 49 paĝoj.


Pri André Cherpillod ne estus konataj multaj biografiaj faktoj, se ne ekzistus lia mempriskribo en La Gazeto, n-ro 126/2006, kie li malkaŝas tre interesajn aspektojn de sia vivo. Tamen aliloke oni ekscias, ke li naskiĝis en 1930, estis fakinstruisto en mezgrada lernejo pri natursciencoj, emeritiĝis en 1990, loĝas en Courgenard (apud Le Mans en la franca departemento Sarthe), estas membro de la Akademio de Esperanto depost 1992 kaj ke li gajnis la unuan premion en la franca konkurso ‘Dicos d’or’ kaj ankaù la prestiĝan premion ‘Granda Ĉampiono de la Diktaĵo de l’Amerikoj’. Temas pri internacia konkurso, okazanta ĉiujare en Kebekio (Kanado) kaj koncernanta la regadon de la (iom malfacila) franca ortografio, kiun dekmiloj da personoj partoprenas ĉiujare. Partoprenante en la konkurso de 1999, Cherpillod trapasis la konkurson kun brila rezulto, tiel ke li gajnis la unuan premion en la kategorio ‘profesiaj senioroj A (franca – oficiala lingvo)’. Ĉi tiu gajno atestas la altnivelan kvalifikon de Cherpillod pri la franca ortografio. Nu finfine li ne vane legis la tutan Molieron kaj estas admiranto de la franca kiel unu el la plej gravaj kulturlingvoj de la mondo !
En Esperantujo Cherpillod estas konata pro multnombraj studbroŝuroj kaj prelegoj pri plej diversaj temoj, ne nur esperantaj, sed ankaǔ pri ekzotaĵoj kiel la galla kaj akada lingvoj, Solresol, Volapuko, Ido, historio de la ciferoj, Hillel la Saĝulo, Zamenhof kaj judismo, kaj pro kelkaj beletraj tradukoj kiel Ĵana d’Arko ĉe la Ŝtiparo de Paul Claudel. Do eblas diri, ke la majstra aǔtodidakto kaj konvinkita senreligiulo Cherpillod (kiu samtempe tre interesiĝas pri religiaj temoj), abiturientiĝante nur en la aĝo de 32 jaroj, kun siaj vastaj interesoj apartenas al la plej fruktodonaj Esperanto-verkantoj kaj do sendube povas esti konsiderata kiel unu el la plej kompetentaj, kvankam nur sur amatora nivelo. Frapa karakterizaĵo de la tekstoj de tiu granda lingvoŝatanto kaj serioza ortografiisto (kiu samtempe estas bonega lektoro) estas ekzemple lia pedanta konsidero de diverslingvaj transkribadoj, eĉ laǔ originala alfabeto, ĉu cirila, ĉu hebrea, ĉu araba, ĉu japana, ĉu hinda, kio faras la konsultadon de liaj verkoj interesa kaj alloga. Por esperantologoj lia kompila laboro certe estas tre bonvena kaj estiminda.
En sia franclingva broŝuro de la jaro 2005, evidente direktata al ĵurnalistoj, kiuj asertas supraĵajn kaj neĝustajn aferojn, la aǔtoro enkonduke traktas la kontraǔdiran demandon de la artefariteco de Esperanto kaj emfazas, ke Esperanto ne estas artefarita. Prefere oni uzu alian terminologion kiel ‚konstruita lingvo’ aǔ ‚planita lingvo’, plej bone eble ’interetna lingvo’. Ĉiu lingvo do estas artefarita, ĉar laǔ la uzado de siaj parolantoj ĝi estis normita de gramatikistoj kaj ne inverse. Kaj li aldonas aron da ekzemploj por montri la diferencon inter ‚natura’ kaj ‚artefarita’. Sekve eblas legi la klarigojn kial lingvo estas fenomeno grandparte natura kaj kial ‚naturaj’ lingvoj enhavas artefaritan parton. Do sen artefariteco preskaǔ nenio eblas, ĉar ĝi estas la „manifestiĝo mem de la homa aktiveco“. Kaj denove sekvas abundo de interesaj ekzemploj ĉefe ligitaj al la franca lingvo. Laǔ tiu tuta logiko Esperanto estas lingvo kiel ĉiuj ceteraj, kiu krome ne estis farita de unusola homo, sed kiu evoluadis same kiel la aliaj lingvoj.
Por parolanto de la franca lingvo, kies gramatiko estas komplika kaj la ortografio ekstreme neracia, preskaǔ surreala, Esperanto povus esti alloga lingvo. Ĉi tiun temon Cherpillod traktas en la dua ĉapitro, kies enkonduka titolo estas strategie kaj propagande lerte elektita: „Esperanto ne estas artefarita, sed racia lingvo“, kaj kiel subtitolo „Internacia lingvo ne povas esti artefarita“. La hipotezata sukceso de Esperanto konsistas en tio, ke ĝiaj parolantoj trovis en ĝi dekomence elementojn, kiuj al ili estis konataj jam tra siaj gepatraj lingvoj. Se Esperanto konsistus nur el pure inventitaj vortoj, ĝia sukceso verŝajne estus malgranda aǔ nula (komparu kun Volapuko). Aliaj avantaĝoj de Esperanto estas laǔ la aǔtoro, ke ĝi estas nek latina, nek hindeǔropa kaj ke ĝi estas internacia.
Pro iuj menciitaj faktoroj kaj ĉar Esperanto fariĝis lingvo de la ĉiutaga vivo, la zamenhofa idiomo estiĝis kultura valoro, per kio en la tria ĉapitro Cherpillod tuŝas la tiklan diskuton ĉu lingvo havas aǔ estas kulturo, por veni al la aserto, ke la lingvaĵo estas la vehiklo de la kulturo, sed ĝi ne estas la kulturo en si mem. La kultureco de Esperanto konsistas inter alie en tio, ke ekzistas Esperanto-tradukoj de verkoj el diversaj nacilingvoj. Kaj krom kulturan valoron, Esperanto havas ankaǔ pedagogian valoron, pro tio ke inter alie ĝi estas utila por la interkompreniĝo, estante praktika kaj ĉar ĝi riĉigas la intelekton, formante ponton al aliaj lingvoj. Inter la argumentaro kompreneble ne povas manki la aserto pri la eksterordinara facileco de Esperanto, kiu jam preskaǔ fariĝis mito. Mi mem demandas min kial ĝuste tiom da francoj fuŝe parolas Esperanton (havante problemon ekzemple kun la akuzativo kaj la prononco), se Esperanto laǔdire, laǔ la ‚oficiala’ propagando, kiun Cherpillod praktikas, estas tiom facila? Persone mi sentas la mankon de pli profunda diskuto pri tiu tikla temo, sed ŝajnas, ke ĝi ne koincidas kun la bildo de la kvazaǔ absoluta ‚perfekteco’ de Esperanto.
Kvankam Cherpillod profiliĝas kiel ne malgranda majstro sur la kampo de gramatiko, kiun li prezentas, denove kun multaj ekzemploj en la kvina ĉapitro, la aglutineco de la lingvo Esperanto ĉe li finfine restas nur aserto. Jes Esperanto sendube havas iujn aglutinajn elementojn (‚malsanulejestrino’ k.s.), sed necesus ankaǔ klare montri, kio distingas Esperanton ekzemple de la finna, hungara aǔ turka, kiuj kiel konate estas ekstremaj ekzemploj de tiu lingva tipo (en broŝuro el la jaro 1988 la sama aǔtoro traktis la komparon inter finnugraj lingvoj kaj Esperanto). La sesa ĉapitro estas dediĉita al la poezieco de Esperanto – bone, ĉar preskaǔ neniu inter la neesperantistoj kredas, ke tio povas ekzisti. La sepa ĉapitro estas konceptita kiel superrigardo pri la Esperanto-literaturo. En la plej lasta, oka ĉapitro, Cherpillod entreprenas specon de resumo: Konfesante, ke la diverseco de la lingvoj estas neanstataǔebla riĉeco kaj ke la lingva unuigo estus kultura katastrofo, Esperanto signifas laǔ li respekton de la kulturo de ĉiu individuo, „pasporton por la demokratio“, finfine „malferman fenestron al la mondo“. Nu bone, kial do ne, kvankam tio ekzemple por orienta Eǔropo jam ne plu validas.
Lia kompletiga broŝuro de la jaro 2008 evidente celas pruvi la nepridisputeblan facilecon de Esperanto, kompare kun ajnaj nacilingvoj, precipe la franca, kies malavantaĝoj estas konataj. Kerna eldiro estas, ke en la lingvo Esperanto ne troviĝas la malfacilaĵoj, kiujn konas la nacilingvoj, ekzemple gramatikaj seksoj, neregulaj verboj. Aperas ankaǔ la mito pri la facileco de Esperanto, kiu estas mezurebla laǔ daǔro de lernado. Eĉ se oni konfesas, ke Leo Tolstoj aǔ Umberto Eco dediĉis kelkajn horojn al la studado de Esperanto, tio jes fakte ne signifas, ke ili kapablas flue paroli aǔ skribi en tiu lingvo. Do por ke homo bone regu Esperanton, certe necesas pli da tempo, kaj la lernsukceso ankaǔ esence dependas de la lingvotalento de la lernanto. Kaj kion signifas bone regi la lingvon? Ĉu por tio necesas koni ĉiujn vortojn de PIV aǔ ĉu sufiĉas baza kono de Esperanto por gvidi meznivelan konversacion pri ‚simpla’, ĉiutaga temo, kiel en la kazo de la plimulto de la ‚averaĝaj’ Esperanto-parolantoj ? Preskaǔ neniu esperantisto senerare praktikas ekzemple la ne/transitivecon de la verboj, la principojn kaj ties verbaspektoj aǔ la pronomojn lia/sia aǔ vere konscias pri la diferenco de la laǔfundamenta signifo de adjektivaj kaj verbaj radikoj (ekz. ĝust-, korekt-). Pri la akuzativo, kiu indikas ĉu homo entute havas gramatikan senton, ni tute ne parolu. Sur p. 16 la aǔtoro tamen aludas, ke la akuzativo povus esti problemo por franclingvanoj. En grafikaĵo oni povas vidi, ke kompare kun nacilingvoj eblas pli rapide progresi kaj atingi kontentigan nivelon de Esperanto en baza kaj praktika konoj, dum la scipovo sur literatura nivelo aǔ perfekta ŝtupo jam estas pli malfacile atingeblaj. Kiel scienca pruvo estas menciitaj la kibernetikaj eksperimentoj de Paderborno. Cherpillod evidente celas subkomprenigi per iuj ekzemploj, ke Esperanto povus helpi al franclingvaj parolantoj solvi ties malfacilojn kun la denaska lingvo. Kaj sur pluraj sekvaj paĝoj, sub la moto ‚Tre facile, ĉu ne ? Jes, sed…“ Cherpillod detale klarigas esencajn gramatikajn diferencojn inter la franca lingvo kaj Esperanto, kiuj certe devus ŝoki aǔ frenezigi ĉiun francon, kiu volus okupiĝi pri ĉiuj tiuj lingvaj specifaĵoj. Do, per ĉiuj tiuj lingvaj ekzemploj Cherpillod certe sukcesis pruvi (kaj tio estis lia celo), ke Esperanto estas pli facila ol la franca, kaj verŝajne ol ajna nacilingvo. Sed ĉu francoj kaj alilingvanoj vere sukcesas profiti de tiu facileco, kiun Esperanto ofertas, estas alia demando. Spertoj indikemus la malon. Konsiderante la ofte fuŝan lingvouzadon de partoprenantoj en Universala Kongreso, oni eĉ rajtas dubi, ĉu Esperanto estas facila lingvo. Teorie eble jes, praktike ŝajne malpli. Pri la embarasa lingvonivelo de tiel nomataj ‚eternaj komencantoj’ oni prefere silentu...
La ĉefa merito de Cherpillod en tiuj du broŝuroj estas disponigi materialon utiligeblan kiel kontribuon por diskuti la demandon, ĉu Esperanto estas facile adoptebla aǔ ne far franclingvanoj. Mia ĉefa kritiko de la maniero de Cherpillod trakti la aferojn konsistas en tio, ke ĝenerale necesus esti iom pli kritika rilate certajn tradiciajn asertojn pri la ‚avantaĝoj’ de Esperanto, kiuj teorie ja verŝajne estas pravaj, sed iusence fariĝis parto de la esperanta profetologio, kiu evidente ne plu tiom efikas en la Esperanto-propagando.
Krom tio la grafika aranĝo de liaj memeldonitaj broŝuroj aspektas iom eksmode, alivorte: editorado en pli digna formato estus dezirinda.

Andreas Künzli













IDO CENTJARA KAJ DAŬRE EKZISTANTA

André Cherpillod. Ido, unu jarcenton poste. La Blanchetière. Courgenard. 2007. 47 paĝoj. Prezo: 5.10 €

Pri Ido oni denove parolas, ĉar pasis cent jarojn ekde ĝia publikigo. Estas klare, ke Ido ne ekzistus sen Esperanto, kaj ĝi verŝajne ankaǔ ne estus aperinta sen la puŝa (kaj evidente perfida) kontribuo de Louis de Beaufront (1855-1935), la mistera franca ‚markizo’, pri kies vivo malmulto konkreta estas konata kaj certa (ĉar en 1871 malaperis lia originala naskiĝo-akto, kiu poste estis restarigita kun la nomo Chevreŭ, aperis duboj, ĉu en la kazoj de s-ro Chevreŭ kaj s-ro de Beaufront vere temas pri la samaj personoj). La veron pri la vivo de Chevreŭ-de Beaufront klopodis eltrovi jam Roland Jossinet (vd. Franca Esperantisto, junio 1998, p. 42-48) – ĉi tiu baza studo strange ne estas menciita ĉe Cherpillod, sed supozeble li baziĝas, ĉu rekte aǔ ne sur tiuj informoj, kiuj ja grandparte koincidas kun tiuj de Jossinet. Alia fonto estus Vikipedio, sed tie la indikoj ne kompletas.
Malgraǔ sia renegata transiro al Ido, plurajn meritojn de Beaufront tamen havis: en 1898 li fondis la revuon L’Espérantiste kaj la organizon Société pour la Propagation de l’Espéranto, per kiuj estis varbitaj multaj fervoraj adeptoj. Kaj li ellaboris la unuan plenan gramatikon de Esperanto. De Beaufront rekomendis prononci la Esperanto-vokalojn fermite, laǔ la franca maniero, kio donis al la lingvo strangan, nekonvenan, ridindan sonon. Ŝajnas ankaǔ, ke de Beaufront-Chevreŭ, kiu estis priskribita karaktere kiel tre malfacila tipo, inventis la vorton samideano kaj la verdan koloron kiel simbolon de Esperanto.
Kiom flame de Beaufront eklaboris por Esperanto, tiom arde li poste kontraǔbatalis la ideojn de Zamenhof pri la neceso de intergenta amo proklamita en Bulonjo-ĉe-maro, kie ankaǔ aliaj francoj, ĉefe Bourlet, Cart kaj Sebert, ribelis kontraǔ la Preĝo sub la verda standardo, kun la tendenco denunci Zamenhofon kiel judan profeton. Zamenhof kaj la francoj… malfacila ĉapitro. Cherpillod kredas, ke la mitomano de Beaufront ne povis elteni, ke elstaraj figuroj kiel Aymonier, Boirac, Bourlet, Cart, Michaŭ, Moch, Sebert ludas pli gravan rolon en la Esperanto-movado, dum de Beaufront mem, konsiderante sin la plej unua esperantisto de Francio, sentis sin supera al ĉiuj ceteraj.
Dum de Beaufront do komencis rifuzi la doktrinon de Zamenhof pri esperantismo kaj fine distanciĝis de la Esperanto-movado, li samtempe diskonigis novan lingvan teorion (en kiu li evidente ĉefe interesiĝis pri la vortfarado). En tio li estis helpata de Louis Couturat (1868-1914), brila franca intelektulo, filozofo kaj matematikisto. La ĉi-lasta asociiĝis kun Léopold Leau (1868-1943), alia elstara universitata matematikisto. Kune ili verkis la elstaregan libron Historie de la Langue Universelle (represita de la eldonejo Olms en 2001) kaj per tio postlasis signifan kontribuon al la historio de la ĝis tiam konataj provoj de planlingvoj. Ĉi tiuj du eminentuloj same fondis en 1901 la Delegacion por alpreno de helplingvo internacia okaze de la Universala Ekspozicio en Parizo, por levi la aferon de la mondlingvo sur pli alta, scienca nivelo. Al tiu Delegacio aliĝis 1251 anoj de diversaj akademioj kaj fakultatoj universitataj kaj 301 societoj. Cetere kaj Couturat kaj Leau montriĝis komence tre favoraj al Esperanto. Bedaǔrinde ne ĉio iris glate kaj laǔplane. La Internacia Ligo de la Akademioj, fondita en 1900, en majo 1907 deklaris sin nekompetenta por decidi la demandon de la internacia lingvo kaj ŝovis la temon al iu speciala komitato de spertuloj, inter kiuj troviĝis Jespersen, Baudouin de Courtenay, Schuchardt, Boirac, Ostwald, Peano k.a. (sed ne de Beaufront !). Sine de la Komitato okazis prezentoj de diversaj lingvoprojektoj, kaj ĉar Zamenhof persone ne povis partopreni tiujn kunsidojn por defendi Esperanton, li delegis de Beaufront, al kiu li evidente fidis, kio montriĝis grava eraro. Sed okazis tiel, ke la Konstanta Komisiono, kiu estis delegita de la Komitato studi la planlingvan demandon, en sia unua kaj sola kunsido la 25an de oktobro decidis alpreni ‚anoniman’ projekton, nomitan Ido. De Beaufront poste malkaŝis, ke li estas la aǔtoro de tiu nova lingvo. Plej malfrue post la unua mondmilito evidentiĝis, ke la vera aǔtoro de Ido devis esti Louis Couturat, dum de Beaufront lasis sin misuzi de Couturat kiel pajlohomo por ludi la rolon de la judaso. Post tiuj malagrablaj okazaĵoj multaj membroj konsternite forlasis la Konstantan Komisionon. Kritikante la konduton de Couturat, Baudouin de Courtenay deklaris, ke Ido estas malpli valora ol Esperanto kaj prezentas ne progreson, sed malprogreson. Jen la genezo de la Ido-krizo, pri kiu ĉiu esperantisto devus esti konscia por pli bone kompreni kial Esperanto venkis malgraǔ la enmiksiĝo de elstaraj lingvosciencistoj inter 1900 kaj 1907, kiuj finfine fuŝis la planlingvan aferon (similaj scenoj ripetiĝis en la 20aj jaroj en Ligo de Nacio kun Gonzague de Reynold, poste kun Occidental kaj Interlingua). Kiel pozitiva rezulto de la Ido-krizo cetere estas konsiderata la fondo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en 1908, organizo starigita kun socia rilato al la homa bazo. Malgraǔ la bojkoto flanke de la esperantistoj, Ido poste estis sufiĉe sukcese propagandata ĉefe de Couturat, kiu mortis en 1914, kaj de de Beaufront, kiu forpasis en 1935 kiel ĉifonulo kia li ĉiam estis. La apero de la lingvo Occidental (1922) kaj la dua mondmilito esence malfortigis la Ido-movadon, kiu hodiaǔ ekzistas kiel eta resto ĉirkaǔ Uniono por la Linguo Internaciona (ULI) kaj la revuo Progreso (kiu cetere estas redaktata de la kompetenta esperantisto kaj lingvopoligloto Robert Pontnau en Tuluzo!)
Kiel sciate, la idistoj ja asertis, ke ilia lingvo estas principe pli bona ol Esperanto. La dua parto de la broŝuro estas dediĉita al la detala (kaj kritika) lingvistika prezento de la lingvo Ido, kun trafaj ekzemploj. Ĉi tiu lingva analizo estas tre leginda, des pli ĉar en provo de objektiva komparo de Ido kun Esperanto la aǔtoro celis eltrovi, kio en Ido eventuale estas pli bone solvita ol en Esperanto. Kaj fakte li trovis kelkajn erojn, ekzemple la senĉapeligon, la forigon de iuj tro artefaritaj vortoj (kio kondukis al la drasta okcidentigo de Ido), la seksan sistemon (kun 3 seksoj), la personajn pronomojn, la verban pasivon, la prepoziciojn de/da/di, k.a. Ke Esperanto konsekvence konservis sian akuzativon, Cherpillod trovas avantaĝe, ĉar tiel Esperanto restis pli klara kaj pli simpla. Zamenhof mem ne kontraǔis formojn kiel ‚amatas’, ‚amitas’ ktp., se la Lingva Komitato ilin aprobus (vd. leteron al P. Corret, 1907). Malgraǔ sia artefariteco, pli „geniaj“ Cherpillod trovas ekzemple la unikajn tabelvortojn en Esperanto, dum ĉi tiu sistemo ne ekzistas en Ido. Plej malfrue ĉe la vortderivado kaj la signifo de la vortradikoj, kie Ido iris tute alian vojon ol Esperanto, konanta la principon de la kunmetado, devis okazi granda miskompreno inter Zamenhof kaj Couturat. Ĝuste ĉi tiu punkto distingas Esperanton de la eǔropaj lingvoj. Ĉar ne ĉio en Ido, kiu estas matematike preciza, estis malbona, Esperanto eĉ transprenis kelkajn elementojn el tiu ĉi reformlingvo, nome iujn sufikson kiel -enda, -ifi, -iva, -oza, aǔ iujn vortojn kiel ĉipa, febla, kurta, olda, povra k.a. Tute klaras, kaj tion Cherpillod montras en la lasta ĉapitro, ke la ‚mikra’ Ido-literaturo neniel estas komparebla kun la ‚grandioza’ de Esperanto !
Do Idon mem oni povas iusence karakterizi kiel Esperanton sen homaranismo, sen ĉapeliloj kaj sen akuzativo (kvankam ia resto de ĝi ja ekzistas). Pri Ido mem Cherpillod, la konvinkita esperantisto, havas jenan konkludan opinion: „Ido havas nekonvenan nomon. Per tiu nomo, la aǔtoroj de tiu lingvo penis kredigi, ke ilia eltrovo estas la filo, la ‚ido’ de Esperanto. Tio subkomprenigas, ke ĉiuj esperantistoj tute nature adoptos la idon, kiel ili adoptis la patron, dudek jarojn pli frue. Lerta reklama rimedo! Lerta, sed ne efika, ĉar la esperantistoj, majoritate, ne falis en la kaptilon. Fakte, Ido ne estas la filo de Esperanto, ĉar ĝi estas bazita sur aliaj principoj, kaj ĝi ne apartenas al la sama lingva familio. La idistoj asertis ankaǔ, ke ilia lingvo estas reformita Esperanto. Fakte, ĝi estas misformita Esperanto.“ Do ekde cent jaroj Ido kaj idistoj estas malamegataj de esperantistoj, ĉar ilian historian perfidon de 1907 esperantistoj neniam povis pardoni al idistoj.
Entute temas pri havinda publikaĵeto klare strukturita, kiu trafe resumas la eventojn antaǔ cent jaroj kaj utile donas komparan superrigardon pri la gramatiko de Ido. Mi mem sentas la mankon de aparta prezento de la grava, tre interesa kaj ne tre konata historiografia kontribuo de Boris Kotzin de 1913 (kiu ja estas menciita en la bibliografio kaj kiun oni devintus reeldoni okaze de la centjariĝo de Ido), same de la delegaciaj dokumentoj mem kaj de la reagoj de L.L. Zamenhof al la faroj de la Delegacio, kiuj estas konservataj en formo de korespondaĵoj (vd. la volumon Por kaj kontraǔ reformoj de ludovikito). Sed tio interesas precipe fakulojn. Krom tio oni povintus mencii la gravajn verkojn de René de Saussure, inter alie La construction logique des mots en Espéranto (Genève 1910), kiuj estas esencaj kontribuoj al la rifuzo de la Ido-lingvoteorio pri vortstrukturo kaj vortfarado far grava lingvoteoriulo, kiu pro sia reformemo poste bedaǔrinde mem decidis distanciĝi de Esperanto, por sperti pli malpli la saman sorton kiel de Beaufront kaj Couturat – nome la striktan rifuzon flanke de la esperantistoj.

Andreas Künzli

Andreas Künzli

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.