La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Eroj

Eroj


Septembro 2013
esperanto-sumoo.pl/recenzosep2013.html
Nu, mi tralegis "Eroj" kaj diskutigis kelkajn el la poemoj en mia studgrupo. Ni precipe okupiĝis pri la parto "Folioj de Ora Branĉo", ĉar ĝi estas kvazaŭ daŭrigo de la libro "Kontralte". Ni miras pri ŝia kapablo tiel intense kaj trafe priskribi pasiojn kaj fortajn emociojn. Ni sentas ke ili fontas de ŝia propra interno. Ŝi vere travivis malfeliĉan amon dum pluraj jaroj. Ŝi priskribas internajn luktojn persvadi sin mem elteni kaj transformi sian amon al amikeco. La poemoj tre kortuŝis nin.
En "Eroj" Marjorie Boulton indignas pri maljustaĵoj en la mondo, pri homaj suferoj, sed ankaŭ tre bele priskribas ĝojigajn aferon, la naturon, bestojn ktp. Amuza estas la parto "Kvarpieda Konsolanto", "Omaĝe al Lia Altestimata Miaua Moŝto Ernfrid Don Juan Tibor Reto Julio Kolomano Ferenc de Montevideo, siama kato". Fine de la libro troviĝas fasko de poemoj dediĉitaj al diversaj famaj esperantistoj.
Ni trovis ke la plejumulto de la poemoj en "Eroj" estas pli longaj kaj pli komplikaj ol en "Kontralte" por ni, kiuj ne kutimas legi poezion. Tamen valoras tralegi la libron por trovi tiujn poemojn, kiuj eniras la koron kaj la menson.

Ann-Louise Akerlund, Svedio, Helsingborg (Ann-Louise)

Eroj, kaj aliaj poemoj


retpaĝo -

"Eroj", jes, la titolo pravas: anim-eroj, eĉ iom disaj, kvankam grupigitaj laŭ ok partoj. La unua, samtitola, profunde fosas en nuntempa grundo per kvar etikaj poemoj (Tero, Libero, Vero, Mistero); la dua, "Provizore", rakontas homan vivon kaj pridiskutas ĝian esencon, ĝian kialon, ĝian kielon; en la tria, "Sur nia sanga tero", la aŭtorino evidentigas akre, draste, kiom absurda estas nia civilizo; ni ridetas komence, sed tuj serioziĝas, pro la nur ŝajne supraĵa enhavo de la kvara, "Kvarpieda konsolanto"; kaj ni alvenas al la centraj partoj, la kvina kaj sesa, "Folioj de ora branĉo" kaj "Amkantoj laŭ minoraj gamoj", ĵetantaj, el senvuale malkaŝita sentaro, rebrilon sur la tuta libro. Sekvas la sepa parto, "Momentoj kaj meditoj", kiu serpentumas tra pli disaj temoj; kaj la verko fermiĝas per "Bildoj el mia albumo", porokazaj rimoj kaj rim-portretoj. Jen kion entenas oranĝ-flava kovrilo (nu, tro modesta, por ke oni citu, p. 6, la nomon de la desegninto) kaj "stafete bela" eldono; jen kion entenas, kaj malavare donacas al ni, la nobla kaj turmentata spirito de Marjorie Boulton.

Ŝi marŝas en la vivo pene, kiel la plej pensemaj, la elektitaj animoj, portante la pezon de sia interna homeco. Ŝi baraktas inter sia vera esto kaj la homo, kiun ŝi volus esti, kaj ŝia poezio estas "la protokolo de tiu senfina debato". Plie, ŝi konstatas -- kaj kontraŭ tio ŝia spirito ribelas -- neceson, perfortan devigon travivi la nunan civilizon sentante, en nedireble laciga nepovo, ties abismajn mankojn, ties krudajn kontrastojn, ties ŝirajn mizerojn; ĉi ĉio aldonas sin al ŝia persona dramo, kaj rezulte ŝi estas ligata al pilorio de sia sentemeco, "sub sankta skurĝo de la sorto ... terure sola" (p. 311). Fluas, sub la vipado, ŝia sango mem per densaj versoj.

Komparo de ŝi kun Petrarca ne estas aŭdaca. Mi relegas la poemeton "Delikata amo" (p. 132), la soneton "Finfine" (p. 181): konceptoj, metriko, parolado-movo (senrespondaj demandoj, rompado de frazo fine de iu verso por daŭrigi ĝin en la sekvanta), eĉ kelkaj flugofaloj estas tute Petrarkecaj. Kaj Marjorie Boulton foje diris al mi, ke ŝi ne aparte studis lian poezion, kaj, ke do ĝi ne povas influi la ŝian. Sed mi, italino, retrovas la stilon de tiu granda XIV-jarcenta poeto itala en ŝiaj mirindaj, potencaj sintezoj (ekz. p. 37: "cikuto, kruco, ŝtipo -- koramaro!", aŭ, p. 169: "Vin amas nun estonta amikin'", aŭ la tuta "Pluvoŝtormo", p. 278), irantaj ĝis vorta ludo ("Humilo homa", p. 52; "ne vere vivas; penas vivi vere"; p. 53; "sed luma nulo estas nul lumanta", p. 57 ...); en ŝiaj skulptitaj, ĉizitaj difinoj, havantaj samtempe ŝtonan konsiston kaj floran belecon (mi citas, el la multegaj, nur tiun belegan pri amo: "tragika ĝojo de persono tuta", kiuj ofte kristaliĝas en la atendata sed ĉiam miriga elfloro de la lasta poemo-verso; eĉ en kelkaj subitaj poezi-mankoj (p. 63: "venas en fremdan landon, sen pasporto", pri novnaskito; p. 134, pri la fronto de la amato: "mola hararo kvazaŭ konvolvulo / surkreskas la palacon"; p. 245, pri mortinto: "... vi, subite senadresa"; p. 273, pri la printempo, "ŝi kuris -- ĉu por trafi trajnon?").

Kaj mi vidas en ŝia verko ankaŭ ecojn de aliaj poetoj: malĝojon gracian de iaj bildoj de Catullus (la mortinta pasero, "qui nunc it per iter tenebricosum illuc, unde negant redire quemquam" (1), kaj ŝi: "Ve, se ni kredas ian elizean / ĝardenon por la katoj mortaj ... ian ajn alean vojon", p. 250); malesperon pri homa sorto, de la kantoj de Leopardi ("al gener nostro il fato / non donô che il morire (2), kaj ŝi: "La lastaj humiligoj de la fato / homa ...", p. 238); eksterordinaran muzikecon de Paul Verlaine (legu "Malsekuro", p. 244); sopiron kaj solecon de Fr. Villon: ("Je meurs de seuf auprès de la fontaine" (3), kaj ŝi: "Mi mortas sola sur senflora maro", p. 256) Ŝed tiuj similecoj ne estas imitoj, ne devenas de influoj: la supraj ekzemploj montras tion klare. Se tiaj senvolaj, neintencaj eĥoj aperas en ŝia poezio, tio signifas, ke la poemoj de Marjorie Boulton ne estas, kiel ŝi diras, "la fuŝesprimoj de komunikema personeco" (p. 11), sed leviĝas samalte kiel tiuj, el kiuj mi ĵus citis; tio signifas, ke ŝi rajtas enviciĝi al "la bela grupo skola" (Dante, Inf. IV, 94) de mondfamaj poetoj. Ŝia emo al sintezo, efektive, transformas ŝiajn pensojn en diamante puran, altegan poezion; kaj tiu poezio estas internacia tiel senintence, ke ĝi falas el tiu alteco, kiam, anstataŭ esti libro tute simple, ŝia verko iĝas Esperantista libro. Tio ŝajnas paradokso, sed vere Marjorie Boulton perdas sian tuthomaran validon, kiam ŝi tuŝas Esperantajn temojn: plej okulfrapa ekzemplo, la tro facilversaj "Bildoj el mia albumo", kiujn prefere oni ne represu en nova eldono, ĉar ili situas tro malsupre kompare al la cetero.

Plej grava, ĉar primeditita kaj kuraĝe debatanta brulajn problemojn, estas la unua parto (pp. 15-74). Ĝi donacis al mi, krom sia profunda medit-materialo, krom siaj streĉaj, skuantaj veroj, eksterordinare impresan sperton: mi ĉeestis renkontiĝon de du same altaj, same elstaraj spiritoj, sur la sama idea grundo. Jen: kiam mi havis la libron en la manoj, mi estis ĵus leginta artikolon en itala tagĵurnalo ("La Stampa", 18-9-59, aŭtoro Carlo Bo), al kiu perfekte respondas ekzamenado kaj konkludoj de Marjorie Boulton. Ĝia titolo, "Universala konspiro", devenas de vortoj de Bernanos: "Moderna civilizo estas formo de universala konspiro kontraŭ iu ajn formo de interna vivo". "En la homejo la homaro / oscedas, malatentas, neas", kantas Marjorie: kaj tiun apation Koestler diris "frukto de ideologia orgio". La mondo, post terura milito, volas forgesi, neniigi aspirojn kaj reagojn de la konscienco, kaj la aŭtoro de tiu artikolo agnoskas "universalan kondiĉon je rezigno kaj neo". Kiel saviĝi? Jen la aŭtorino de "Eroj", trans limoj, de malproksime, respondas al la itala verkisto: "Eble ni savas nin per simpla miro" (p. 21). Sed kiam?, rebatas li. "Kie komenci? Tie ĉi / Kaj tia estas, kie ni / estas nuntempe" (p. 22). Ni bezonas simplon kaj veron, ĉar "ni hipotezas, kvazaŭ ni verdirus" (p. 23); sed ni timas la veron ĉar, kiel diris Renan, "eble la vero estas malĝoja". Kaj, por liberiĝi, necesas, ke oni retrovu la teron perfortitan, ke ni esploru, eĉ se estas nur "la ordinara pluvo sur / la banalega strato" (p. 24), aŭ la ĉielarkaj benzin-koloroj en defluilo. La homo, kun sia senmezura vulgareco-ŝarĝo, konsideras la esceptaĵon banala: oni devas retrovi praforton mitan por plenhomiĝi, ŝi konkludas, tio estas vidi la banalon escepta, escepte bela kaj intereso-digna.

Tiel mi ĉeestis la nekredeblan, senkonscian (aŭ ĝuste subkonscian?) dialogon inter la angla poetino kaj la itala verkisto. Ŝajnis al mi, ke flugadis de ŝi al li kaj reen la bluaj papilioj, konduk-fadeno de ŝia kantaro, kiu sugestias tremetantajn delikatecojn: la pensoj de sentema virino ...

Ne. Ne pensoj delikataj. Ŝia pensaro ne estas papilia. Ŝiaj pensoj densas: ili premiĝas en krudaj, riĉaj versoj; ilia profundeco iĝas eĉ kelkfoje ne bone atingebla: de unu pensero, nova ideo sparkas, ekscito naskas koncizon, kiu konsistigas belecon, sed ankaŭ malfacilon de kelkaj "eroj" (v. p. 56). Tio okazas precipe en la longaj monologaj debatoj, fluantaj per bele sonantaj versoj, florumataj de neniam banalaj rimoj; en tiuj monologoj, brilas tie kaj tie bone eningitaj diamantoj (vd. p. 37: "Homvermo. Li elektu / ĉu esti nur limako / aŭ esplorema raŭpo / sur sia arbo scia, / kiu fadenojn ligas / kaj raŭpe sin pretigas / por flugo papilia"; p. 30: "Formuloj nur; fragmentaj vortoj; / fluganta polvo de la kre' ..."; p. 31: "La paĝoj flamas per aŭdaco; / ideo: / aŭtentika kreo; / ĉu la ideo veras? / Ne eblas scii; sed la hom' sinceras. / La libroj flampereas sur la placo"; p. 32: "Du gejunuloj ĉe aleangulo ... siluetas / ĝojon en noblaj gestoj senpudoraj" ...). Tiajn diamantojn reliefigas ofta metriko-ŝanĝo, tiel ke en la ĝusta momento la danĝero de profundeco glutanta poezion kaj de longeco naskanta monotonon estas forigata.

Je la fino de l' unua parto, Marjorie Boulton venas al konkludo, ke kono kaj kompreno atingos nin tra perfekta amo (pp. 52-53). Perfektaj ni ne estas: sed "ni vivu kvazaŭ...", ni vivu provizore ... Kaj jen malfermiĝas same interesaj paĝoj de la libro: "Provizore" kaj "Sur nia sanga tero". Plurfoje mi revenis al la klasika beleco de "Venuso kaj Vulkano" (p. 77), al la forto de "Ĉe landlimo" (p. 88) (ne tiom forta la samtema "Senŝtata", p. 90). Kiel kantas, kiel muzikas la versoj! Eble tio estas la divida barilo inter poetoj kaj ne-poetoj, eĉ se tiuj ĉi lastaj versadas metrike neriproĉeble kaj eĉ havas ion por diri. Ni aŭskultu, kiel fluas la versoj eĉ en delikataj malpezaĵoj kiel "Naiva besteto" (92) aŭ kiel la rikolto por miaŭanta Montevideo (kiel fartas, Marjorie, nu, Lia Simpatia Moŝto?). Mi citu unu ekzemplon nur, p. 109, pri katido dormanta: "Nur la fluida flank' silenete ondas"; sed tiuj, kiuj malfermos la libron, trovos la senlacan florumadon de imagoj vestita per tiaj muzikaj, kantantaj versoj; kaj, plie legante, ili ne konscios pri la rimoj, tiel dolĉe ili lulas, tiel nature ili elvenas. Kiel riĉa je rimoj estas nia poetino! Ŝi ĵetas ilin plenmane, kvazaŭ or-monerojn, kun gesto reĝina. Kelkfoje, interna rimo elfluas sub ŝia plumo, kaj eble ŝi eĉ ne rimarkis (kiel, p. 162, "Ho infinito en la spano / la mano de l' amato!"; p. 289, "Nulo kaj spaco kaj perfekta paco"; p. 242, "nek mendo nek vendo nek plend' nek ofendo, / nur ondo post ondo post ondo post ondo."). Prefere ŝi fordonas ritmon, sed ne rimon. En la tuta libro, neniu verso restas senrima.

Sed, momenton! Ĉi supre mi eraris. Tio, kion Marjorie skribis pri Montevideo, sia majesta siama kato, ne estas "delikata malpezaĵo", ĉar tragikaj sparkoj lumigas ĝin, ekde de l' unuaj versoj: (p. 101 ) "Jes, mi konfesas, ke pro mia sano / mi vin aĉetis, ... por ke ĉi karesema ina mano / ne ĝenu virojn; longe mi humilis / pri tio...". Krome, tiu ŝajna malpezaĵo ricevas sian veran signifon de la centra parto de la libro. La temo de tiu ĉi parto estas daŭrigo de la ama historio de "Kontralte". Restas la sama akra subjektiveco; sed en "Kontralte", plej ofte, ŝi estas en la centro de la uragano, senpova, kaj la versoj naskitaj de ŝia amo senespera estas escepte potencaj. En "Eroj", mi vane serĉis inter la "folioj de la ora branĉo" la intensecon de la tragedio, kiu estis skuinta min en "Kontralte". Eble, kiu scias? tiun ĉi impreson donas la parigitaj versoj, kaj la fakto, ke la rimoj kelkfoje kondiĉas la imagojn aŭ la versojn mem? ... Eble tiu pasia amo estas jam, preter ŝia konscio, eble eĉ volo, transformiĝanta en pli trankvilan amikan rezonadon? Oni legu je p. 124, 125, 135, 137, 138, 171 ... "Innupti sunt coniuges, non carne sed corde: sic coniunguntur astra et planetae, non corpore, sed lumine; sic nubent palmae, non radice, sed vertice" (4): Marjorie Boulton ŝajnas alproksimiĝi al transhumanigo de sia pasio. Ne mankas fortaj akcentoj, kontralta voĉo, kiel en "Deziro" (p. 152). Sed la amkantoj fermiĝas per senamkantoj (oni legu "Ke amikeco similas al steloj", p. 232), kaj fakte enhavas la promeson pri "estonta amikin'" (p. 169).

Venas, sekve, "Momentoj kaj meditoj". La ŝtreco, kiu tenis la leganton dum la antaŭaj paĝoj, ankoraŭ ne solviĝis. Inter besto-bildetoj kaj pli trankvilaj respeguliĝoj de la realo, oni trovas ankoraŭ forte subjektivajn, intimajn erojn. Tiel juvelas pecoj kiel "Papilio sur ŝipo" (p. 256), aŭ vizioj nekvietaj kiel "Ĉe la marbordo" (p. 261):

Zorgema vento kombas, kombas ade
la griziĝintajn buklojn de la maro,
tre milde, flegistine kaj kompate,
sur febra, sulka frunto de la tero.

Tiuj nuraj pecoj sufiĉus por certigi al Marjorie Boulton firman lokon en ĉiutempa kaj ĉiulanda literaturo. Kaj mi pensas, kun iom da amareco, ke ŝi estas, eble senkonscie, heroino por Esperanto: kiel alia granda Esperanta poeto, ankaŭ ŝi riskas sian gloron, sian literaturan estonton sur tiu ĉi malforta ludkarto, sur Esperanta lingvo. Per Esperanto (ni estu realecaj!) vi ne ricevos, Marjorie, Nobel-premion ...

Tamen, kiu scias ...?

Mi ne povas antaŭdiri, amikino kara; poeto estas vino, kaj kritikisto nur vinagro: t.e. acida nesukcesinta vino ...

Noto. -- Kelkaj vortaraj kaj gramatikaj aŭdacoj aperas, kvazaŭ fajreroj sub la hufoj, dum tiu Valkiria galopado. "Kokejno", p. 27, en la ĝenerale senneologisma Esperanto de M.B., montras la danĝeron, ke nia lingvo iĝu angla sub angla plumo, kiel mi foje diris. Italo transskribus "kukanjo" (cuccagna), franco "kokanjo" (cocagne). Anglino, kompreneble, elektis "kokejno", kio ne estas la plej internacia transskribo. Kaj, p. 41: "Oni bruligas libren: ĝi sinceras. / Statuon tuj vualas, ĉar ĝi veras", mankas subjekto: sed oni tre bone sentas la "oni" forlasitan, kaj, se oni akceptas iajn neologismojn, kial kuntiri brovojn antaŭ tiu ĉi gramatika aŭdaco, kiu ne taŭzas kompreneblecon? Mi preferus tion al "stretas" sur p. 52, aŭ al la diskutebla, kvankam en P.V., "cerebelo" (p. 289). Sed kial mi harfendas filologie? La lingvo evoluas ne nur pro komuna uzado, sed eĉ pli per daŭra alporto de ĉefaj artistoj. M.B. tiel penetre posedas nian lingvon, ke uzado de iu esprimo farata de ŝi kun aparta signifo estas jam ebleco-montro, indiko, ekzemplo. Oni lasu ian esprim-liberon al fidindaj aŭtoroj, se oni deziras vigligon de la lingvoj; kaj la aŭtoroj mem sentu la gravegan respondecon, kaj kontrolu sian parolon, kiel M.B. faras: ŝia Esperanto estas ne facile pinĉebla!


Ĉi-foje, "Stafeto" postlasis pli da preseraroj ol kutime. Jen listo:

P. 73: nekonta = nekonata -- p. 101: alvoko = alvokon -- p. 192: promesitas = promesita -- p. 198: kaj detruoj = kaj detruoj, -- p. 259: al la nokto = al nokto -- p. 290: larnantino = lernantino -- p. 298: ĉiutaĝe = ĉiutage -- p. 320: deligitas = delegitas -- p. 322: Esperantolado = Esperantolando -- kaj, por fini, lasta paĝo: fimpresita = finpresita!


Piednotoj

(1) "kiu nun iras laŭ vojo malhela / tien, el kie oni diras, ke neniu revenas".
(2) "al nia raso la fato / ne donacis alion ol la morton".
(3) "Mi mortas de soifo ĉe la fonto".
(4) trad. "Ili estas geedzoj sen pariĝo, ne karne, sed kore; tiel kunigas sin astroj kaj planedoj, ne korpe, sed lume; tiel pariĝas palmoj, ne radike, sed verte". Sta Bernardo, Omelio pri Geedziĝo de Maria kun Jozefo.

Clelia Conterno-Guglielminetti

PLEDO POR LA BUNTA VIVO


esperanto.net/literaturo/np/errec.html
Tro modestan titolon elektis nia poetino laŭreata por sia ĝisnuna ĉefverko poezia. Antaŭ nur kelkaj jaroj ŝi ja suverene garbigis preskaŭ ĉiujn florojn de la Belartaj Konkursoj, triumfo, kies krono estis apero de neforgesita, neforgesebla poemaro Kontralte - por ofta komparo aŭtobiografie.

Apenaŭ estas trotakso, ke same kiel Marjorie Boulton nun ĉiupaĝe riĉe evoluigas nian lingvon, same Esperanto evoluigadas ŝin en eĉ pli larĝe homecan, liberecanan direkton, tiel ke sendube ŝia Esperanta Muzo delonge supervoĉas sian anglan fratinon. Per pli larĝa peniko ol en Kontralte M. B. reliefigas siajn tezojn, grandioze, pri nia bunta homestado. Al vera poeto nenio homeca nek novhomeca fremdas . . .

La unua parto, 73-paĝa, serioze pledas por la vivo, makro- kaj mikrokosma, en kelkaj rilatoj parence al La infana raso, kaj tamen ne, per dokumentiga kompono kaj "specimeno-apud-specimeno-stila." Maniero tre ilustra, sed ankaŭ peniga por lego, tamen ĝuste per sia disŝiriteco praviganta la titolon de la tuta verko. Por ŝatantoj de pli facila digesto restas ja sufiĉe da frandaĵoj en la sekvantaj preskaŭ 300 paĝoj.

Tre malsimpla estas nia Marjorie. Ĵus kompreninte iun ŝian turmentiĝon (ĉar "sufero estas elementa Homa Rajto") oni sentas svenemon antaŭ aliaj abismoj en ŝia animo. Ĝuste oni aklamas ŝian klarvidon pri socia maljusto, kaj tuj ŝi verkas pri amo, eble tro, eĉ se oni konsideras amon la plej komuna el ĉiuj homaj kondutoj. Oni demandas al si: Kiel povas amo tiel varii signife kaj cele poemon post poemo? ("La amludo estas la sola allasebla milito!")

En Eroj M. B. tute donas sin mem kaj eĉ pli, ĉar ŝi vivantigas nomojn ankaŭ de multaj aliaj - ĉu glore aŭ pilorie, ni lasu tion. En neniu alia verko oni trovos tiom da dediĉoj kaj personaj aludoj. Certe inspiroj kaj spertoj multspecaj antaŭis tiun ĉi facile - ne facilanime - rivelitan galerion. Nur unu-du foje oni miretas, kiel estis interrilatigi kelkajn personojn kun koncernaj poemoj, ekz. 270.

Vana tasko estas karakterizi poemfaskon de ĉ. 200 poemoj. Ĉi tie la karakterizado lamus pli ol kutime pro proksimumeco. A1 kelkaj certe ŝajnos senhonta la nudigo spirita (123) kun senesperaj konfesoj. Jen trosentemo najbaras al indigno patosa (Roterdamo renaskita 282). Baldaŭ ridetigas fizika konsisto de kiso (279), bonfartiga memironio (276) kaj tuta ĉapitro pri la amata kato ("surogata bebo de fraŭlino" - "mi estos via homo").

Aliaj temoj: Naiva kanteto apud socia konsciencriproĉo. Vana amoro, ama amaro. Amaro entute esti homo (141). Miro, ke stigmo ne okazas (135). Simbolismo tre enigma (216). Distriĝemaj pensoj dum literatura prelego kaj komenta sekciado de poemo. Jen mia mano brava kolegino!). Terura Mene tekel estas ne nur por poetoj, Se herbo iam anstataŭigos ĉion. Infana pejzaĝo staras trafe pentrita, ĉar kiu el ni ne spertis retrovon de l' infanaĝa tegolejo nun liliputa kaj tute ne plu timiga?

Kritiko? Jes, triviale efikas la linioj "sed luma nulo - estas nul' lumanta" (57), banala la tuta poemo Sola kun vi (180). Aliflanke tiom grandiozas la poemo al la patrineto, ke oni ĉion pardonas - eĉ la rimon certe tutunikan en la tuta esp-poezio: pisas - kisas! Post sperto pri tiel rava malĉasto ne plu eblos ŝokiĝi!

Kompreneble ankaŭ oni trovas ian neglataĵon ritman, ian riman troidenton laŭ la skemo turo - torturo. Entute la metriko ofte ŝajnas pli malfirma ol en Kontralte, kaj kial ne, se M. B. skribante liberigis sin.

Abundas originalaj, foje diskuteblaj formaj konstruoj: gea, jama, neniami, mortantis, delegitas, eksmemi - punta ombro, brilogramoj de lumo, kiel luno fazi, al mia Kara mi ne rajtas kari, ho gustuminda brandĉerizo = cico!

Antaŭ tiom da lingva armo ne eble rezisti!

Poul Thorsen

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.