|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
Esplorado de vivĝojo
- Verkinto: Hidemaru Deguĉi
- Tradukinto: Itoo Eizo
- Speco: religio/filozofio
- Haveblo: Eble mendebla
- Prezo: ±€12.61
- Eldonjaro: 1986
- Formo: libro kudre bindita
- Priskribo: Observoj, pensoj, konsiloj pri la vivo kompilitaj el kajeroj
de la aŭtoro plenigitaj en kiam li estis juna. La unua en serio de tri
libroj tiel kompilitaj japanlingve, kaj Esperantigitaj fare de Itoo Eizo.
(La aliaj du ankoraŭ ne eldoniĝis libroforme en Esperanto.)
- Specimeno: La kapo koncentre reprezentas la tutan korpon. Se ne
bone funkcias la kapo, tio ne estas nur pro la kapo mem, sed pro la tuta
korpo. Se okazas difekto ĉe iu parto de l' korpo, tio ne povas ne influi
al la kapo. Estas necese, ke la reĝo kaj la vasalaro ambaŭ estu bonaj.
La homo estas tre kaprica estaĵo. Kiam li malsanas, li forte sopiras la
sanon, abomenante la malsanon, kaj decidas en la koro ke li volonte laboros
por ia ajn tasko se resaniĝos. Kiam li resaniĝas, li tute forgesas la
kordecidon kaj ĉiam plendas, grumblas. Ne estas pli granda feliĉo, ol
labori en bona sano.
Ne estu tro malpacienca, se alia persono ne montriĝas kiel vi deziras.
Homoj devas esti toleremaj atendante ĉies progreson, reciproke al si
admonante kaj helpante.
Ĉio grava en la mondo povas plenumiĝi nur per la ĝusta persono.
La fajro brulas vertikale supren dum la akvo fluas horizontale kaj ne povas
esti alie. La sama akvo jen fariĝas katarakto, jen fariĝas maro,
repektive ĉe taŭga pozicio.
Se iu estas dotita per pli-malpli distingita karaktero, li certe iam
fariĝos pli-malpli distingita persono, eĉ se li trapasos kelkan zigzagon. - Paĝoj: 203
- Larĝo: 148 mm
- Alto: 210 mm
- Pezo: 280 g
- Pritakso: Aldoni mian pritakson
|
|