La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Etimologia vortaro de la propraj nomoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Vortaro ne nur utila sed ankaŭ bela


2006/10, p. 18

La Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj bele akompanas la Koncizan Etimologian Vortaron (2003) de la sama aŭtoro, kun la sama formato kaj simila kovrilo. Ankaŭ la interna aranĝo tute kongruas, tiel ke mi demandas min, ĉu la verkoj estu kombinitaj, se iam necesos fari novan eldonon de ambaŭ. La distingo inter propra nomo kaj normala substantivo ne ĉiam estas klara; estas komunaĵoj (belgo estas pritraktita en unu volumo, Belgio en la alia); kaj kelkfoje oni volas vidi informojn el ambaŭ libroj samtempe. Ekzemple, serĉante pri la Ruĝa Maro, oni eble volus scii, kial oni nomis ĝin „ruĝa”, kaj ankaŭ la originon de la vorto ruĝa: Cherpillod respondas ambaŭ demandojn, sed en apartaj volumoj.

Same kiel la antaŭa verko, la nova vortaro donas relative malmultajn informojn pri Esperanto: ĝi ne diras, kiam vorto unuafoje aperis en Esperanto aŭ kial ĝi havas tiun formon kaj ne alian. Aliflanke, ĝi donas tre multajn informojn pri la historio de la vorto ekster Esperanto. Cherpillod ĝenerale spuras ĉiun vorton ĝis ĝia plej praa konata formo kaj donas ankaŭ parencajn vortojn en aliaj lingvoj. Ofte li mencias ankaŭ etimologie neparencajn nomojn por la sama afero.

Kompreneble, tiaj informoj pri la historio de la vorto ekster Esperanto estas troveblaj ankaŭ en nacilingvaj verkoj. Tamen, mi ne havas unu solan nacilingvan libron, kiu donas eĉ duonon de la informoj, kiujn Cherpillod metis en siajn verkojn. Cetere, kvankam unulingvaj nacilingvaj vortaroj ofte donas etimologion, ili ĝenerale neglektas tion ĉe propraj nomoj. Tial la Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj estas, verŝajne, eĉ pli utila ol la antaŭa verko.

La vortaro kovras ĉiujn proprajn nomojn, difinitajn en PIV (2002), kaj ankaŭ multajn aliajn, inkluzive de kelkaj vortoj, kiujn PIV uzas en difinoj, sed forgesis difini: Aetio, Balbek, Bangaloro kaj aliaj. Iuj el la nomoj pritraktitaj apenaŭ estas establitaj en Esperanto kaj eble estas inventitaj de Cherpillod mem. Pri tio mi ne protestas: ilia inkluzivo ofte ebligas doni la interesan historion de nomo, kiu troviĝas en pluraj naciaj lingvoj. Ekzemple, ĉe Akselo oni povas informiĝi pri la biblia origino de la nacilingva nomo Axel.

En sia enkonduko Cherpillod asertas, ke la elekto de etimo estas ofte pli simpla ĉe propra nomo ol ĉe ordinara substantivo. Tamen, ŝajnas al mi, ke relative multaj propraj nomoj havas malcertan originon. Mi kontrolis pri kelkaj tiaj vortoj en la verko. Interesaj ekzemploj, pri kiuj oni ofte polemikas, estas la nomoj de la bibliaj gefratoj Moseo, Aarono kaj Mirjam. Ĉar ĝenerale oni kredas, ke Maria devenas de Mirjam, la origino de Mirjam donas ankaŭ la originon de la nomo de la plej grava virino en la kristanismo. Tial iuj volas trovi specialan signifon en la nomo Maria, kaj pluraj hebreaj etimoj estas proponitaj. Tamen, laŭ iuj, ĉiuj tri nomoj devenas de la egipta. Cherpillod donas egiptan originon por Moseo, sugestas eblan egiptan devenon ĉe Aarono, kaj ĉe Mirjam estas nur „necerta deveno”. Cetere, laŭ Cherpillod, la nomo Maria, verŝajne, ne devenas de Mirjam.

Mi trovis ankaŭ aliajn malkongruojn inter Cherpillod kaj aliaj fontoj. Por mi, unu el la plej frapaj ekzemploj estas Izabela, kiu, laŭ Cherpillod, eble evoluis de „Belenos (galla suna dio)”. Mi esperas, ke li pravas, ĉar mia filino nomiĝas tiel, kaj mi ĝojus, se ŝia nomo havus interesan originon. Tamen, laŭ ĉiuj aliaj fontoj, kiujn mi konsultis, Isabel estas nur hispana aŭ portugala formo de Elizabeto. Alia ekzemplo estas Antono, kiun Cherpillod devenigas eble el la greka. Aliaj fontoj diras, ke oni ŝanĝis la formon de la nomo, aldonante H post la T en iuj nacilingvaj formoj por ŝajnigi ĝin greka, dum ĝia vera origino estas alia.

Mi trovis en la vortaro multegajn aferojn, kiuj interesis min, kaj nur unu aferon, kiu ĝenis min: la aserto ĉe Armenio kaj pluraj aliaj nomoj, ke „oni esperantigis ne la armenan formon, sed ja la internacian, kiel en ĉiuj similaj kazoj”, estas plumpa trosimpligo kaj malinda por tiel klera libro. Cherpillod povus doni pli nuancitan priskribon de la situacio, menciante ekzemplojn kiel kartvelo kaj kimro kaj notante la tendencon anstataŭigi lapono per sameo ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en multaj aliaj lingvoj. Tamen pli bone estus simple forstreki tiujn frazojn: ĉar la vortaro ĝenerale ne pritraktas la Esperantan parton de etimologio, diskutoj pri landonomoj en Esperanto estas ne nur tedaj por la leganto, sed ankaŭ ekstertemaj por la verko.

Ĉe la pozitiva flanko mi menciu, ke la libro estas ne nur interesa kaj utila, sed ankaŭ, laŭ mi, tre bela. Ĉar Cherpillod donas vortojn en la araba, ĉina, greka, rusa kaj multaj aliaj lingvoj, eĉ ankaŭ la egipta, en iliaj propraj skriboj (ankaŭ kun transskribo, krom ĉe vortoj, skribitaj cirile kaj greke), mi speciale gratulas pro tio, ke li sukcesis miksi la diversajn skribojn sen fari tipografian ĥaoson: la informoj estas facile troveblaj kaj legeblaj, kaj la ĝenerala aspekto de la paĝoj estas plaĉa.

Konklude, mi pensas, ke granda parto de la kleraj esperantistoj volos havi ambaŭ etimologiajn vortarojn de Cherpillod sur facile alirebla librobreto apud PIV kaj simile gravaj verkoj.

Fine mi volas aldoni rimarketon, kiu ne koncernas la nunan verkon, sed ja etimologion ĝenerale: estus bele, se etimologia vortaro pritraktus ankaŭ kunmetaĵojn, tiel ke oni povus informiĝi pri la deveno de vortoj kiel elteni, necesejo kaj ludostoj.

Edmund Grimley Evans

Uzinda, espereble uzota


2007. №1 (147)
Estas samtempe facile kaj malfacile recenzi etimologian vortaron, precipe se oni faras tion senpere post longa kritika studado de ampleksa lernolibro. Facile, ĉar la tasko de la vortaro estas simpla kaj konkreta, kaj ne prezentas iun problemon al la aŭtoro aŭ al la leganto. Facile ankaŭ, ĉar natura dankemo de tiu lasta determinas pozitivan tonon de la apreco. Malfacileco konsistas en la neceso penetri la specifon de la aŭtora laboro, sintezi ion konkludan el la panoramo de unuopaj mikrokomentoj, dum la strukturo de la libro aŭtomate supozas atomecon, aŭtonomion, ofte memsufiĉon de ĉiu bloko.

Mi komencis konatiĝon kun la libro de André Cherpillod kun bedaŭra sento de perdita ŝanco. Mi tute malkonis la ekziston de lia Konciza etimologia vortaro (Roterdamo: UEA, 2003), pri kiu la aŭtoro rimarkas amare, ke ĝi “ne ĝuis grandan sukceson ĉe la esperanta publiko, al kiu grandparte mankas la scivolemo esplori ĝisfunde sian lingvon”. Ve, s-ro Cherpillod, foje eĉ ne intelekta pigro, sed simpla manko de propono, do malforto de la servaj mekanismoj en la Esperanto-komunumo provokas tiun ĉagrenan nerespondon. Al mi persone tia vortaro ege taŭgus kiel informilo en tre multaj kaj diversaj okazoj…

Etimologia vortaro de la propraj nomoj estas ĝuste la fina parto de la menciita libro. En klara, iom ironia maniero la aŭtoro eksplikas antaŭparole la sencon de sia laboro kaj donas necesajn informojn teknikajn.

Kiel oni povas diveni, li ne strebas al ambicia celo fari iom memsufiĉe fundamentan, li ne volas ripeti tion, kio jam estas sub la mano de scivolema esperantisto, ekzemple, PIVon, kies paralelan konsulteblon li simple markas en ĉiu konforma bloko. Sed, se oni kapablas iom levi la kapon oni vidas taskon pli subliman kaj vere pli ĝeneralan, — al tiu intencas servi Cherpillod. Ne temas pri ripetoj, temas pri plenigo de vakuo, kiu restas en certaj spacoj de la Esperanta kultura tavolo. La aŭtoro de la vortaro ne serĉas originalecon, li volonte imitas ĉion, kion li trovas konvena el analogaj laboroj de siaj kolegoj. Tamen li havas sian propran stilon kaj metas siajn originalajn akcentojn en la elekto de la materialo. “Mi energie rifuzas rigardi Eŭropon kiel la umbilikon de l' mondo”, — deklaras la aŭtoro kaj aktive referencas ne nur la “imperiajn” lingvojn, sed multajn aliajn, ekz. la katalunan, la belorusan, la svahilan, eĉ, sufiĉe ofte, Volapukon.

Temas pri propraj nomoj en la plej larĝa senco: geografiaj (realaj kaj fikciaj), homaj (de konkretaj realaj aŭ mitaj personoj, ĝenerale doneblaj), dinastiaj, aĵaj, libraj, festaj ktp — sume 4313 vortoj en tre riĉa diapazono de la homa kulturo. Certe, ilia traktado ne povas esti egalnivela. “En tiel ampleksa verko, — rimarkas la aŭtoro, — estus granda miraklo, se ne enŝoviĝus pluraj eraroj… Evidente, miaj diversaj fontoj povas erari, aŭ mi povas miskompreni ilin: ĉiakaze mi respondecas pri la eraro, se mi kopiis ĝin sen sufiĉa kontrolo”.

La funkcio de recenzanto devigas min indiki feblajn (laŭ mia kompreno) lokojn de la vortaro. Mi diru anticipe, ke, miavide, ili estas maloftaj kaj tute ne nocas la komunan intereson.

Al mi ŝajnas, ke la aŭtoro vane prenis y por transdoni la sonon j (“por eviti konfuzon kun la angla j, prononcata ĝ). La angla j povus provoki konfuzon ene de iu anglosigna sistemo, dum y reale kaŭzas konfuzon ene de la sistemo de la vortaro, ĉar per tiu signo estas erare (sur la paĝo 41) transdonata la prononco de la rusa malmola i. Foje la elekto de la referencoj ŝajnas al mi iom arbitra. Foje la ekspliko simple ne estas ĝusta (Peterburgo portas la nomon ne de la caro Petro, kiu ĝin efektive fondis, sed tiun de Sankta Petro).

Malgraŭ tiuj etaj misaj epizodoj la verko produktas la impreson de solida, tuteca, kompetenta kaj konciza kreaĵo kaj ŝajnas al mi vera kontribuo al nia kulturo (ne nur Esperanta, — mi malhavas sur miaj librobretoj simil-kvalitan vortaron de tiu tipo en iu nacia lingvo).

“Dum jardekoj, mia sola celo estis servi al la esperantistaro laŭ mia kompetenteco”, — diras André Cherpillod. Lia vortaro atestas, ke li ne estas fanfaronulo. Iom da scivolemo por ni ĉiuj, por ke ni estu sur la nivelo de liaj klopodoj.

Alen Kris

Cherpillod kompleta: etimologia nomaro

André Cherpillod verkis multegajn esperantologiajn librojn. Eble li estas plej konata kiel la aŭtoro de Konciza etimologia vortaro (2003), frukto de 30-jaraj esploroj. Tiu vortaro tamen reprezentis nur duonon de lia laboro; ĝi nun estas kompletigita per eldono de analoga vortaro de propraj nomoj. Tiun koncepton Cherpillod interpretas en plej vasta maniero: temas ne nur pri geografiaj kaj personaj nomoj, sed ankaŭ nomoj de famuloj (Dikenso, Vagnero), kaj konataj esperantistoj (Ĉe, Privat), kaj krome de dinastioj, religioj, famaj konstruaĵoj, monatoj kaj festoj, bildstriaj figuroj, planlingvoj… Neniam en mia 80-jara vivo mi vidis etimologian verkon kun tia enverguro. La sumo de ĉiuj kapvortoj estas laŭ la aŭtoro 4 313. Ili aperas en du kategorioj: formoj esperantigitaj laŭ PIV (plej multaj) kaj kursive skribitaj neasimilitaj formoj. La ordo estas strikte alfabeta (laŭ radikoj), tamen ne centprocente: ekzemple la ĉefurboj de usonaj ŝtatoj aperas sub la nomo de la respektiva ŝtato: Austin kaj Dallas troviĝas sub Teksaso.
La etimoj estas donitaj plej koncize; Cherpillod estas majstro de unulinia informado. Bedaŭrinde (laŭ mi) li citas ĉiujn etimojn per aŭtoktona skribo; tio reduktas la uzeblecon por la interesita publiko. Certe, li ankaŭ transskribas la plej multajn per latina alfabeto – sed esceptas la grekajn kaj la rusajn: tiujn alfabetojn la uzanto devas esti lerninta. Kiel ajn justa kaj eleganta estu tiu sistemo, ĝi ne estas la plej konvena por informserĉantaj esperantistoj. Oni neniam trotaksu la sciojn de la legantaro.
Alia nenecesaĵo estas la ofta citado de la koncerna vorto en ege multaj lingvoj; tio funkcias kiel ekspozicio de la ampleksa sciado de la aŭtoro. Kiel interese estas legi la nomon Johano en 25 lingvoj? Aŭ la respondaj formoj de Kopenhago en la persa, hebrea, hungara? La etimologiaj informoj riskas droni en tiu multlingveco. Aparte mislokitaj estas la volapükaj (!) nomoj de tre multaj landoj. Eĉ ne temas pri la formoj de Schleyer mem sed de la „reformita“ versio de De Jong. Schleyer ne skribis Portugän sed Bodugän, ne Fransän sed Flentän. Tiuj neuzitaj kaj neuzataj formoj estas nepre forĵetendaj en eventuala dua eldono.
La etimoj mem estas tre koncize prezentataj. La aŭtoro konstatas (p. VIII) ke ofte estas tre malfacile ekscii kiuj hipotezoj estas valoraj kaj kiuj estas fantaziaj. En tre multaj okazoj ni trovas tiun signon kiu estas specialaĵo de Cherpillod: ĝi konsistas el sago trastrekita per demandosigno kaj indikas dubon. Aliokaze certa etimo estas donata, sekvate de la frazo: „Alia hipotezo:… “. Ĉe Berno oni eĉ povas elekti inter tri hipotezoj. Ĉio tio estas normala kaj tute ne kritikinda. Oni tamen devas esperi ke la aŭtoro, kie tiaj rezervoj ne estas faritaj, konsideras la donitan etimon valida.
La aŭtoro ne ĝenerale elmetas siajn proprajn opiniojn rilate lingvajn demandojn. Escepto estas la landnomoj, kie li plurloke pledas por plej eble internaciaj formoj. Tial li kritikas Barato (p.28): „Vorto arbitre enkondukita en Esperanton, kvankam ne fundamente Esperanta, ĉar ne internacia”. En virinaj nomoj li konservas finan –o, „kio cetere estas konforma al la Fundamento kaj al la konstanta uzado de Zamenhof” (p.VII).
Estas memkompreneble, ke nura foliumado en tiel ampleksa verko donas agrablan ŝancon pliriĉigi siajn sciojn. Por mi, tio funkciis speciale rilate la familiajn nometimologiojn, kiuj en multaj landoj estas malfacile troveblaj. Kia ĝojo povi konstati la bazajn signifojn de Lapenna („la plumo”), Auld („olda”), Lanti („la anti-ulo”), Waringhien („la hejmprotektanto”)! Aŭ trovi ke la nomoj de kaj Cherpillod kaj Grabowski radikas en vortoj signifantaj „karpenon”!
Rilate la neesperantistajn familinomojn, tiu de Umberto Eco plej surprizegis min: akronimo de la latina ex coelis oblatus „el la ĉielo donita” (lia avo estis sengepatra trovita infano).
Krom sia propra tasko, tiu ĉi enorma ekspozicio de Esperantaj propraj nomoj donas bonan eblon serioze studi la diversajn esperantigojn de PIV unuflanke kaj multaj aliaj fontoj uzitaj de Cherpillod aliflanke; tian eblecon ni ĝis nun ne havis.
La aŭtoro petas pri atentigoj rilate mankojn aŭ malĝustaĵojn. Mi notis kelkajn, kiuj koncernas miajn interesosferojn (la latina/greka kaj la nordia): Ĉe Epidaŭro: la latina formo estas Epidaurus; -um estas alia urbo (en Dalmatio). – Ĉe Erasmo: la greka adjektivo erásmos ne ekzistas; estu erásmios. – Ĉe Gotlando: ne enmiksu tie ĉi ostrogotoj „brilaj” kaj visigotoj „saĝaj”. En Svedio troviĝas vestrogotoj kaj ostrogotoj, tutsimple signifantaj „okcident-” respektive „orient-”. – Ĉe Gustavo: la agnoskita etimologio estas *göt-stav „bastono (=apogo) de la gotoj”. – Ĉe Elsinoro: Sv Helsingör . – Ĉe Juvenalo: lat. juvena ne ekzistas. Sufiĉas juvenis. – Ĉe Lineo: Io estas erara ĉi tie. Carl Ingemarsson estas, se mi ne eraras, lia avo, ne li mem. – Ĉe Moseo: Sv Moses. – Ĉe Norvegio: Mankas la novnorvega formo Noreg, ankaŭ ĝi oficiala. – Ĉe Olimpikoj: grek. Olympiakoí.
Eble etimologio de nomoj, kun ties homaj kunligoj, havas eblecon kapti la intereson de granda legantaro. Ni esperu, ke la esperantistoj grandnombre trovos tiun ĉi unikan verkon kaj daŭre uzos ĝin, tiel riĉigante sin mem kaj konstatante la universalecon de nia lingvo: la nomaro absolute ne estas eŭrocentra, sed tutmonda!

Ebbe Vilborg

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.