La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Etimologia vortaro de Esperanto
Volumo 5: S-Z

  • Verkinto: Ebbe Vilborg
  • Speco: faka terminaro, lernilo/vortaro/informilo
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Prezo: ±€27.45
  • Eldonjaro: 2001
  • Priskribo: La oficiala radikaro, kun indikoj pri la unua apero, parencaj vortoj en 7 lingvoj, ekvivalentoj en 4 planlingvoj kaj skizo de la praorigino kun postaj ŝanĝoj. Aparta sekcio pri morfologiaj elementoj kaj afiksoj.
  • Paĝoj: 196
  • Larĝo: 170 mm
  • Alto: 240 mm
  • ISBN: 9185288233
  • Recenzo:
    • De Don Harlow: Recenzo: Etimologia vortaro de Esperanto volumo 5/Review: Etymological Dictionary of Esperanto Volume 5
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Recenzo: Etimologia vortaro de Esperanto volumo 5/Review: Etymological Dictionary of Esperanto Volume 5


Finfine, la longe-atendita fina volumo en ĉi tiu grava serio. La libro klarigas (almenaŭ hipoteze) la devenojn de ĉiuj oficialaj vortoj de sabato ĝis zumi. Same kiel en la pli fruaj volumoj, oni komencas ĉiun paragrafon per la originalaj vortoj en la fontlingvoj (kaj oni denove surpriziĝos pri tio, kiom da nord- kaj orient-eŭropaj vortoj, aŭdevene, troviĝas en la laŭdire latinideca vortprovizo de Esperanto), klarigas diversajn hipotezojn pri eventualaj devioj de la fontoformoj, kutime elektas la pli kredeblan elinter tiuj, foje donas ekvivalentojn en pli fruaj versioj de Esperanto (1878, 1881) kaj en la reformprojekto de 1894, ofte (ne ĉiam) donas la ekvivalentojn en Ido, Occidental kaj Interlingua, kaj tiam, en kroma alineo, donas la komunajn fontojn de la fontovortoj en la latina, greka, foje eĉ la hindeŭropa.

 

At last, the long awaited final volume in this important series. The book explains (at least hypothetically) the origins of all the official Esperanto words from sabato (Saturday / Sabbath) to zumi (to hum). As in the earlier volumes, every section is begun with the original words in the source languages (and we are again surprised by how many words of northern and eastern European origin there are in the supposedly Romance vocabulary of Esperanto), explains various hypotheses about possible deviations from the source forms, usually chooses the more likely from among them, at times gives equivalents in earlier versions of Esperanto (1878, 1881) and in the reform project of 1894, often (not always) gives their equivalents in Ido, Occidental and Interlingua, and then, in an additional paragraph, gives the common sources of the source-words in Latin, Greek, at times even in Indo-European.

Oni longe atendis ĉi tiun volumon, ĉar ĝi ne haltas ĉe zumi, sed provizas deveninformojn ankaŭ pri aliaj partoj de la lingvo. Ni trovas la "morfologiajn elementojn" (gramatikaj finaĵoj, participaj sufiksoj, korelativa tabelo) inter paĝoj 132 kaj 148. Afiksojn li traktas inter paĝoj 149 kaj 166, kaj ankaŭ donas spacon al amaso da pseŭdoafiksoj (radik-komencaĵoj kaj -finaĵoj kiuj aperas plurfoje en la lingvo, similas afiksojn, kaj verŝajne ofte estis afiksoj en la plej foraj fontolingvoj). Estas preskaŭ 14 paĝoj da aldonendaĵoj kaj korektendaĵoj por la pli fruaj volumoj; inter tiuj troviĝas 35 antaŭe mankantaj vortoj el Interlingua, kiujn Vilborg povis ĉerpi el la lastatempaj vortaroj de Castellina, Cleij kaj Ruhrig. Finfine estas glosaro de lingvikaj terminoj kiujn uzas Vilborg; ekzemple, li montras plurajn teĥnikajn terminojn por tiuj naturaj lingvaj evoluoj, kiujn malamikoj de Esperanto kutime nomas "kripligado" (aferezo, apokopo, epentezo, sinkopo ktp.)

  This volume has been long awaited, because it does not stop with zumi", but provides us with source information about other parts of the language, as well. We find the "morphological elements" (grammatical endings, participial suffixes, correlative table) between pages 132 and 148. Affixes are treated between pages 149 and 166, and space is also given to a mass of pseudo-affixes (root beginnings and endings which pop up several times in the language, resemble affixes, and were probably often affixes in the most distant source languages). There are almost 14 pages of addenda and corrigenda for the earlier volumes; among these there are 35 previously missing words from Interlingua, taken by Vilborg from the recent dictionaries by Castellina, Cleij and Ruhrig. Finally there is a glossary of linguistic terms used by Vilborg; for example, he shows several technical terms for those natural developments in language that Esperanto's adversaries usual call "crippling" (apheresis, apocope, epenthesis, syncope, etc.).

Mi ne rimarkis multajn ŝanĝojn de la metodiko de la pli fruaj volumoj; unu el ili (ŝajnas al mi) estas pli granda atento al eventuala influo de la jida lingvo. Mi rimarkis kelkajn iom ĝenajn komposterarojn; ne temas simple pri fuŝo de unu-du literoj, sed pri anstataŭo de literoj per simboloj (ekz-e, p. 25 l. -2, "granda konfuzo _& la diversaj lingvoj") kiu eble malhelpas al kompreno. Vilborg (malsame ol la situacio en PAG) ne distingas inter "pseŭdoafiksoj" kaj "neoficialaj afiksoj"; ekz-e, la plej ofta sufiksa uzo de -IV- estas menciita (mallonge) nur post pli longa priskribo de ĝia apero pseŭdoafikse en diversaj radikoj. La fontlisto estas sufiĉe longa kaj interesa, kun etimologiaj artikoloj kaj libroj, verŝajne polemikoj (ekz-e de Berger kaj "Spiritu"), gramatikoj de aliaj planlingvoj (Beaufront), kaj amaso da vortaroj de pluraj lingvoj kaj planlingvoj.

  I did not notice many changes from the methodology of the earlier volumes; one of them (it seems to me) is more attention to the possible role of Yiddish. I noticed several somewhat annoying printing errors; not simply a blunder in one or two letters, but the substitution of symbols for letters (e.g. p. 25 l. -2, "granda konfuzo _& la diversaj lingvoj") which might hinder understanding. Vilborg (unlike the situation in the Plena Analiza Gramatiko de Esperanto) does not distinguish between "pseudo-affixes" and "unofficial affixes"; e.g., the most common use as a suffix of -IV- is mentioned (at no great length) only after a longer description of its appearance as a pseudo-affix in various roots. The source list is quite long and interesting, with etymological articles and books, apparent polemics (e.g. by Berger and "Spiritu"), grammars of other planned languages (Beaufront), and a lot of dictionaries of several languages and planned languages.

Nepre havinda libro (kun siaj kvar antaŭuloj) por ĉiu, kiun interesas la planlingva etimologio.

  A must-have book (with its four predecessors) for everyone interested in the etymology of planned languages.

Don Harlow

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.