La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Fadenoj de l' amo

  • Verkinto: Gerrit Berveling
  • Speco: originala verko, romano
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €8.00
  • Priskribo: Pri la verko Aldo de' Giorgi skribis: "Esence historio, vojaĝaj peripetioj de gea triopo, de ménage à trois prezentita kiel tute normala, akceptinda, eĉ etike konsilinda situacio familia. Kaj tio el plumo de (moderna, jes, modernega, iom ikonoklasta) kleriko, de kristana pastoro, paŝtisto de animoj! Ĉu nur ŝoka, skandaliga, malmorala, ofende perversia erotikaĵo? - mi timis. Sed finfine mi pensis ke, post La litomiŝla tombejo kaj La tridek noktoj de Satano nenio plu povas ŝoki nian verdan legantaron ...
  • Paĝoj: 104
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 1998
  • Pezo: 135 g
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Multfadena amrakonto


esperanto.be/fel/mon/rec/famo.html -

La romaneto Fadenoj de l' amo de Gerrit Berveling havas trafan titolon. Ĝi vere estas rakonto kun multaj fadenoj, eble tro multaj por 93 paĝoj da teksto. Nature, la aŭtoro devas lasi plurajn el ili sen tre profunda traktado. Enplektiĝas en la rakonto demandoj pri religio, adulto, gejeco, edukado, generaciaj diferencoj kaj aliaj problemoj, kiujn juna homo povas sperti, reliefe kontraŭ itala pejzaĝo kaj antikva kulturo. La ĉeftemo de la rakonto, tamen, estas hezitoj kaj duboj de juna viro, kaŭzitaj de lia amafero kaj provo kunvivi kun du virinoj samtempe.

La libro enhavas plurajn tempajn tavolojn, el kiuj la ĉefa okazas somere en 1970, du jarojn post la fama 68a, kaj unu jaron post Woodstock, do en la epoko, kiam tia amo ŝajnis bona ideo – teorie. Kiel pri aliaj bonaj teorioj, la praktiko montriĝis ne same helroza.

Se viro havas amrilaton samtempe kun du virinoj, kiuj ambaŭ reciprokas lian amon, oni povus supozi, ke la plej dolorigaj sentoj troviĝus ĉe unu aŭ ambaŭ virinoj. En ĉi tiu rakonto oni, tamen, ne tre profunde dividas iliajn sentojn. Kontraŭe, ĉio cirkulas ĉirkaŭ la viro Anton, liaj sentoj, deziroj, timoj, skrupuloj. Ankaŭ la pensoj de Sonja kaj Ike grandparte okupiĝas pri li. Kiam meze de amikeco (aŭ eĉ amo) inter la du junulinoj aperas ankaŭ ĵaluzo, la leganto bezonas grandan imagopovon por partopreni en ĝi, ĉar iliaj emocioj malmulte speguliĝas sur la paĝoj de la libro.

Por ankoraŭ malfaciligi al si, Berveling elektis ne la plej simplan rakontan teknikon. La libro konsistas alterne el duspecaj partoj. La unua speco estas rezonado, verkita en vi-formo, kie Anton en monaĥeja azilo ekzamenas sian vivon. La dua speco estas taglibraj notoj de ĉiuj tri ĉefroluloj, verkitaj en mi-formo, kvankam do temas pri tri malsamaj „mi”.

Ĉi tiu verko traktas ideojn kaj pensojn pli ol agojn. En la monaĥejo Anton rakontas al si mem pri sia vivo, kaj provas analizi ĝin. En la taglibraj notoj, la tri personoj rakontas pri okazintaĵoj. Nenie eventoj vere okazas; oni nur raportas pri ili, rezonas pri ili. La leganto ne estas invitita en la agadon. Eblus atendi, ke tiu verkotekniko limigus la eblojn vivigi la rakonton kaj vigle kapti la leganton. Tamen, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, kiujn la aŭtoro starigis al si, la romano kaptas la atenton. Ĝia temo estas grava kaj serioza; sendube, ĉiu leganto povas iel identigi sin kun iu el la rolantoj. Materialo por tia identigo troviĝas abunde, se temas pri Anton, kiu tra la libro senĉese analizadas sin mem. Por legant(in)oj, kiuj prefere sentus kun la virinoj de la romano, Berveling pli avaras pri materialo.

La lingvaĵo kaj stilo de ĉi libro baze estas tre plaĉa, natura kaj konforma al la personoj, kiujn ĝi prezentas. Ial la aŭtoro tamen ornamis la lingvon per kelkaj personaj nekutimaĵoj. La plej stranga estas ŝajne senmotiva uzado de -us en demandoj, kie la normala lingvo uzas -as kaj -is. La apartaĵoj tamen neniel ĝenas la legadon. La rakonto fluas verve el la plumo de aŭtoro, kiu scias verki, kiu havas ion gravan por dividi kun la leganto, sed kiu starigis sufiĉe komplikan framon de sia rakonto.

Sten Johansson

Fadenoj de l' amo


n-ro 225, 1999
esperanto.net/literaturo/fo/fadenamreceu.html

Eli Urbanová

Fadenoj de l' amo


n-ro 217, 1999
esperanto.net/literaturo/fo/fadenamrec.html

Mao Zifu

Ekster la tradicia moralo


2001
esperanto.net/literaturo/uea/fadenamrec.html

Ke Gerrit Berveling erudiciulo, klasikisto, redaktoro de nia valora revuo Fonto – decidis kaj sukcesis verki roman(et)on, ne estas strangaĵo. Ni pensu pri Umberto Eco kaj lia La nomo de la rozo. Ne nepre divorcaj staras klero kaj lerto, scienco kaj kreivo.

Eco verkis sian romanon en lingvo ne malgranda - la itala. Berveling en lingvo nana - Esperanto. Fadenoj de l' amo estas nova ĉenero en nia literaturo. Tamen la romaneto estas stile malpli antaŭenpuŝa kaj energia ol la verkoj de Štimec. Nek stile nek enhave ĝi atingas la saman sojlon kiel la plejparto de la rakontoj en la iberaj Ekstremoj. Sed la Bervelinga verko nepre legindas, pro pluraj kialoj, inter ili la homvarmo kaj viveco de la roluloj.

La ama/amora triopo ĉefrolanta en Fadenoj preterdube lokas ĝin ekster la tradicia kristana mondbildo, moralo. Ĉi-romane la aferoj okazas en mondo kiu mutacias paŝas postmodernen. Forfalas eĉ senĝene la pekideoj kaj kulp-turmentoj de longaj jarcentoj.

Jam oni komentis: ke efektiva pastro verkas tian romanon estas perpleksa. Tamen, la literatur-teorio postulas nepran disigon inter la verkanto reala kaj la aŭtoro implica. Octavio Paz

trovis ke budhisma monaĥo tute lertis en la verkado de

erotikaj versaĵoj: la piulo ne malpli piis pro tio.

Kiel erotika romano Fadenoj certe ne elstaras. La veraj seks-scenoj plenigas nur kelkajn paĝojn. Pintaĵo okazas kiam la triopo fakte triope amoradas.

La triopo konsistas el masklo, Anton (kiu foje eĉ "sentis sin iaspeca paŝao"), kaj du inoj, Sonja kaj Ike. Ili estas nederlandanoj, kiuj preskaŭ arketipe trovas sian idilion en dolĉo de la Sudo (Italio). Malgraŭ certa nivelo de klereco, laŭ ĉiuj indikoj temas pri sufiĉe ordinaraj homoj. Tia triopa "paro" ne estus raraĵo en la epoko kaj etoso de hipioj... kaj la afero ĉefe okazas ja inter 1969 kaj 1971. Pri tiaj eksperimentoj jam abunde verkis Jack Kerouac; kaj li pli esence, eĉ heroe, vivis sur la vojo...

"Kia lukso, povi ami du virinojn": jen koncize Anton. Nu, en la mondliteraturo, jam malkovris tion d-ro Ĵivago. Nur ke li ne samtegmentis nek samvojis kun la du.

Fadenoj duarange belas kiel vojaĝ-romano. La emo "gigante vagadi" forte ligiĝas al la romanaj romantiko kaj erotiko. Temas pri vojaĝado eŭrope civiliza, kun interesa nuanco: tiu de pilgrimado, sugestita plurloke. La klasika mondo ne malofte elbobelas el la romana grundo, kaj citaĵoj en la latina ne forestas. Spuroj ja de la reala verkinto.

Forte skuas la triopan idilion la homnaturo: verŝajne ĵaluzo-sentoj inter-inaj. Eble tie oni kredus spuri implican moralan vidpunkton, de la pastro Berveling. Kiamaniere ŝanĝi la moralon se la homo eterne restas nature sama? Tamen roman-fine la triopo denove montras fortan volon plukuni kaj pluvoji.

Petro Braŭn

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.