La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Fronto aŭ dorso

  • Verkinto: Júlia Sigmond
  • Speco: NOVA!, romano
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €15.00
  • Priskribo: Kolekto de mallongaj rakontoj, kiuj portas la leganton en la realon kaj revojn de la premiita aŭtorino.
  • Paĝoj: 128
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 220 mm
  • Eldonjaro: 2017
  • Pezo: 243 g
  • ISBN: 978-953-58418-7-6
  • Recenzo:
    • Fronto kaj dorso: Tiuj mallongaj tre bele skribitaj rakontoj pri la taga vivo certe ĝojigos vin. La legado facile atingeblas kaj tre agrablas. Kiel imagi renkontojn inter verkistoj kaj iliaj novelpersonoj, kiel konduku sian vivon, kuiradi por aliajn, sonĝi, karesi, helpi, memori, decidi, ĝoje maljuniĝi...
      Per kolekto de historietoj, atestoj, anekdotoj, jam maljuna virino, sincere atestas pri siaj spertoj kaj invitas nin ĝui la legadon kaj ĝoji pri la vivo. (Anino (Francio) - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2018)
    • De Dimitrije Janiĉiĉ: Riĉa diverseco
    • De Valentin Melnikov: Plia mikspoto
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Riĉa diverseco


2017
esperanto.net/literaturo/lf/frontdorsrec.html

Dimitrije Janiĉiĉ

Plia mikspoto


2019
esperanto.net/literaturo/uea/frontdorsrec.html
La libro de Júlia Sigmond Fronto aŭ dorso estas kolekto de 39 mallongaj tekstoj – jen noveloj-rakontoj, jen eseoj aŭ artikoletoj diverstemaj. Ne estas divido laŭ rubrikoj aŭ alispeca ordigo, eĉ ne kronologia ordo.

“La peristilo” estas fabelo kun ia recenza nuanco – pri “La princo ĉe la hunoj” de Eugène de Zilah. Tamen, ne multon ĝi diras pri tiu libro, kaj la komparo kun “La eta princo” de Exupéry ne konvinkas. Recenzeska estas

ankaŭ la lasta eseeto “Monero ĵetita” – klariganta la librotitolon kaj kovrilpaĝan ilustraĵon.

La rakontoj titolitaj per homaj nomoj – “Adalberto”, “Gitka”, “Joli”, kaj ankaŭ “Estis iam direktoro”, “Mi kapablas” – fakte daŭrigas la rakontserion komencitan en Nomoj kaj sortoj. Sentimentalaj, larmigaj, kun tro da emocioj kaj tute malverŝajnaj detaloj, ili esence similas televidajn “sap-operojn”...

En “Birdolakto” kaj en “Donacetoj” oni trovas plenajn kuirreceptojn kaj povas laŭbezone plenumi ilin... sed evidente la aŭtorino havis alian celon.

Jen recepto kontraŭ ofendiĝo: legu bonan libron. Sed ial la aŭtorino elektis romanon de Dostojevskij. Apenaŭ kredeblas, ke tiu morna, deprima verkisto povas serenigi ies animon. Tamen, se iom pripensi – eble ne mirindas, ja J. Sigmond samkiel F. Dostojevskij tro ŝatas, eĉ ĝuas trakti homajn suferojn kaj malfeliĉojn...

Kelkaj rakontoj estas bonaj, tamen ja tro “virinaj”, tro moralecaj kaj esperantisme naivaj. Ie-tie tamen aperas pravaj rezonoj kaj konsiloj. Ne eblas konsenti kun ĉiu el “60 bondeziroj”, el kiuj kelkaj eĉ kontraŭas unu la alian, sed almenaŭ indas pripensi...

Ĝenerale senteblas troa edifemo, iam trodolĉo preskaŭ naŭza, kiel en “Konversacio”. Pli proksime al la librofino kolektiĝis kelkaj predikoj, alvokantaj al memhumiliĝo, kun religiaj argumentoj. Nu, mi ne estas psikologo por kompetente trakti tiun temon. Nur pensu logike: se pli saĝa, pli bonkora ĉiam cedos – do en la mondo triumfos stulteco kaj kovardeco...

Iuj eroj prezentas tro bagatelajn rememorojn kaj entute ne klaras, kial verki pri tio. Kaj kial virinoj tiom ŝatas rakonti siajn sonĝojn? Ĉu ili kredas, ke tio povas iun interesi? (Ja, eble nur psikologon, el profesia vidpunkto...) Precipe agacas “Sonĝomondo”: bizara fantasmagorio, tute malrealeca, kaj ĉi-foje eĉ forestas iu edifaĵo, moralo kiun la aŭtorino povus komuniki al leganto...

“Gandhi” estas bona prezento de la fama filozofo kaj politikisto, kun liaj vivhistorio, mondkoncepto ktp. Nur ne klaras, kial tiu teksto aperis ĉi-libre. Ne malpli interesa estas intervjuo kun Thor Heyerdahl por hungarlingva revuo, pere de Esperanto. “Unika en la mondo” estas omaĝo al la fama aktorino Vida Jerman. Plejparto de la teksto estas ŝia respondo al la demando de J. Sigmond (tiam redaktinta la revuon “Bazaro”) “Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo?”... iom tro mem-admira kaj laŭda al la intervjuintino... La saman demandon aliloke respondis Jacques Tuinder; al 22 sufiĉe banalaj demandoj respondas 7 diversaj personoj (facile videblas, ke inter ili estas J. Sigmond mem).

“Blanka nokto” (titolo de unu el la noveloj) estas esprimo tute nekomprenebla por plejparto de la legantoj. Júlia Sigmond jam uzis tiun vortkombinon pli frue, en Libazar’ kaj Tero. Ĉu hungara aŭ rumana kliŝvortumo? Sed ja nelogika: kiel alinacianoj konjektu, ke temas pri nokto sendorma?

Tamen la plej forta rakonto en la tuta libro estas “Tri leteroj”. Ĝi prezentas vivhistorion de virino. Jen ŝi 16- jara skribas al sia panjo, naive petante konsilon pri sia unua amo. Panjo malpermesis al ŝi legi amromanojn, probable ankaŭ multon alian malpermesis... do ŝi ne lernis ami. 40-jara ŝi skribas al amiko, amata viro, kun korŝira sincero... sed ne scipovante ami, atendante ion nerealigeblan, ŝi ne povis esperi je reciproko kaj feliĉo. “Nur mi revis pri vi, kvazaŭ mi estus dekses-jarulino”. Kaj jen ŝi estas 70-jara, havas “tre-tre multajn korespondgeamikojn, al kiuj mi povus sendi la leteron”, sed “ne scias, al kiu mi povus sendi ĝin”. Ŝi rezonas pri fidemo, pri gardado de sekretoj, asertas: “Mi estas feliĉa homo. Mia vivo estas plena de interesaj travivaĵoj. Mi estas kontenta, ĉar mi sentas, ke mi ne vivis vane” – tamen ja ŝi evidente ne havas familion, nek eĉ vere fidindan amikon. Ŝi pretas adiaŭi la vivon kaj eĉ pardonas sin mem (kio laŭ ŝi multe pli malfacilas ol pardoni aliulon). “Mi deziras scii nur tion, ĉu ankaŭ mia amegata Panjo (min konstante kritikinta) nun estus kontenta kun mi?!” Do facilas konjekti, ke la “amegata Panjo” detruis la vivon de sia filino. Ve, ne malofta historio: probable ankaŭ inter viaj konatoj...

La lingvaĵo estas vive fluanta. Bonas esprimoj kiel “Bezonata tempo de almenaŭ tri Patro-niaj por ripozi” (p.14). Avantaĝo de Esperanto estas, ke oni povas krei vortojn laŭbezone: vidu, kio estas “stelejo” (p.109). Tamen kelkloke strangas vortordo, jen sur sama paĝo 115: “sekurecon donanta fundamento”; “akceptante aŭ ne tion”.

Do ankaŭ tiu ĉi libro estas “mikspoto” – samkiel Júlia Sigmond subtitolis du antaŭajn librojn (vidu mian recenzon en la maja n-ro de Esperanto). Mikspoto kun ingrediencoj diversvaloraj kaj diversgustaj, kelkaj el ili tamen vere bonas.

Valentin Melnikov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.