Traduki kiel konstante kaj prave atentigas William Auld
estas la plej malfacila arto: traduki majstro-verkon, kia
estas la Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832), eĉ
pli malfacile. Malfacile, ĉar samkiel la biblio estu
konsiderata malpli historio, pli poezio, ankaŭ Faŭsto estu
komprenata malpli teatra tragedio, pli dram-poemo. Pro tio eĉ
pli gravas lingvo ol ĉe ĉiutaga, eventuale rutina traduko. Ke
la Faŭsto-tradukinto, Karl Schulze, intuicie sorbis tiun
veron, ĉiuscene evidentas. La vortoj elsaltas de sur la
paĝoj, tiel ke oni povas ĝoje ne nur legi sed ankaŭ voĉlegi
ilin. Rezulte: ekvivas klasikaĵo en modela, moderna Esperanto
neniel kabinete pedanta sed deklaminde ŝpruca. Kiel
rimarkas Ulrich Becker en sia enkonduko (en kiu li komparas
diversajn tradukojn): „ ... la Schulze-a Faŭsto ŝajnas pli
simple strukturita, pli konciza, pli klare legebla kaj
semantike multe pli fidela al la originalo, ol ekzemple tiu
de Barthelmess” (paĝo 9).
Testamento
Ĉio ĉi signifas, ke esperantistoj havas aliron al verko, kiun
oni povas rigardi kiel literaturan kaj filozofian testamenton
de Goethe, kiu okupiĝis pri sia Faŭsto dum la tuta vivo.
Verko, kies intrigo fontas el dia (verdire diabla)
eksperimento: „Rapide malstreĉiĝas homkapablo, / Kvieton
nepran baldaŭ ŝatas li; / Do ĉi kunulon al li donas mi, / Kiu
incit-efike pruvas sin diable” (versoj 340-43). Verko, kiu
esploras temojn hodiaŭ validajn: arto kaj naturo; racio kaj
instinkto; klasikismo kaj romantikismo; sed antaŭ ĉio: la
homo. Krom leginda enkonduko estas bonvena (eventuale por
nuntempaj legantoj nepra) la Schulze-a glosaro pri ĉefe
klasikaj nomoj. Malpli bonvenaj estas makuletoj: ekzemple, en
la enkonduko la dato 1975 devus esti 1775 (paĝo 7) kaj en
germana citaĵo troviĝas superflua ich (p. 18). Mankas
c-cirkumflekso (p. 14). Feliĉe, la traduko mem ŝajnas
senerara.
Senhoma insulo
Jam de jaroj mi diras al mi, ke, se oni ekzilus min al fora,
senhoma insulo kaj permesus, ke mi kunportu nur unu libron,
mi prenus la originalan version de Faŭsto en la germana
lingvo. Tiel mi povus mense ekzerci min, luktante kontraŭ
por anglalingvano malfacila, ja arĥaikiĝinta lingvo. Hodiaŭ
mi ne plu certas. Mi kredas, ke pro homkapablo, kiu 'rapide
malstreciĝas', mi nun preferus la Schulze-an version. Tuj mi
povus kompreni, tuj mi povus profundiĝi ne en lingvajn, sed
en metafizikajn diablaĵojn. Ĉefe, tamen, mi povus nudpiede
kuri laŭ orsabla strando, deklamante la zamenhofan lingvon
kaj benante la tradukinton, kiu tiel elegante, tiel elokvente
vivigis la klasikaĵon de Goethe.