Unuflanke ĉi tiu libro meritus detalan
recenzon, aliaflanke estas kvazaŭ
superflue priskribi verkon de Marjorie
Boulton, fama Esperanto-poetino kaj
unu el la plej fervoraj kaj ŝatataj aŭtoroj
ankaŭ de MONATO-legantoj. Kion ŝi
prezentas en la legolibro por progresantoj „Faktoj kaj fantazioj”, estas
vera instrua trezoro, ŝia inklino al
kuriozaĵoj, kiun en MONATO ofte ni
povas ĝui (vidu ankaŭ en ĉi tiu
numero!), faras la libron ankaŭ distra;
ĝi do estas ne seka instrulibro, sed
fantaziplena kaj poezio libro. Ne maltrafu tuj aĉeti, ĉar mi timas, ke la unua
eldono rapide elĉerpiĝos ...
La libro "Faktoj kaj fantazioj" estis skribita de la angla aŭtorino Marjorie Boulton, en 1980.
Ĝi havas 52 ĉapitrojn, kiuj entenas fabelojn (kun homoj, kaj animaloj) el multegaj landoj: Ganao,
Tibeto, Etiopujo, Aŭtralio, Nepalo, Turkujo, Nov-Zelando, Usono, Kamboĝo, Albanujo, Samoo, Maroko,
Birmo, Nov-Hebridoj, Irlando, Rumanujo, Zanzibaro...!
Krome, ni povas legi: kuriozaĵojn, proverbojn, limerikojn, dialogojn, enigmojn kaj, finfine, la utillan
glosaron.
Ankoraŭ: estas multaj " versaretoj" pri la lingvo, la gramatiko, la kunmetado de vortoj, la afiksoj.
La libro havas ankaŭ du paĝojn kun la solvoj de enigmoj, kaj la biografio de la aŭtorino.
Tiu-ĉi libro estis skribita kun agrabla stilo.