La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Falĉita kiel fojno
Krimromano

  • Verkinto: Sten Johansson
  • Speco: originala verko, romano
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Formoj: libro vinktita ±€6.00
  • Priskribo: Krimromaneto en internacia kaj sveda medio kun ingrediencoj realisme aktualaj, miksitaj en maniero tipa de Sten Johansson.
  • Specimeno:
    "Bonvolu pripensi, kiam vi lastfoje vidis Brian!"
    "Vidis kiun?" Mette rigardas lin sfinkse, kiel antaŭe.
    "Brian Jespersen, vian amikon el Kopenhago."
    Mette ne ŝanĝas milimetron de sia mieno.
    "Mi ne konas tiun nomon, nek la viron de via foto."
    Svedberg suspiras kaj nepetite sidiĝas sur kuirejan seĝon. La aliaj restas starantaj. Li iomete pripensas. El la jako li elpoŝigas paketon da cigaredoj kaj etendas ĝin al la virino.
    "Ĉu vi fumas?"
    "Jes, sed ne ĉi-momente."
    "Ankaŭ mi ne", diras Svedberg kun rideto kaj remetas la paketon. "Tie ĉi devas esti bona tereno por infanoj... Kiom da infanoj vi havas?"
    "Tri."
    "Kaj Katrine estas la plej aĝa, ĉu?"
    Unuafoje oni perceptas minimuman paŭzeton, heziton, antaŭ ol venas la trankvila respondo:
    "Jes."
    "Ĉu vi efektive kredis, ke Brian estis ŝia patro?"
  • Paĝoj: 76
  • Larĝo: 145 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 1996
  • Pezo: 104 g
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Krimoj... por ĉiuj temperamentoj


esperanto.be/fel/mon/rec/ffoj.html

Sten Johansson estas mult-talenta aŭtoro. Li jam regalis nin per "verda humuro" en siaj Denaska kongresano kaj Ĝis revido, krokodilido!, per originalaj teatraĵoj en Interkona mateno. Kaj nun li regalas nin per sia plej lasta Falĉita kiel fojno, moderna krimromaneto kun realisme aktualaj ingrediencoj, kiel drogaĉoj, pedofilio, fraŭdo, ktp.

La rakonto, kiu disvolviĝas en internacia kaj sveda medioj, estas tute flua, kaj la mistero iĝas paĝon post paĝo ĉiam pli interesa kaj komplika. Unu murdo, unuavide memstara, montriĝas esti nura eko de ĉeno da diversaj krimoj, kun kiuj la leganto iom post iom kunpuŝiĝas.

La lingvaĵo estas tipa por Sten Johansson: flua, hodiaŭa Esperanto. Estas tute klare, ke la aŭtoro ne estas „papera” verkanto, sed persono, kiu ĉiutage uzadas la lingvon. La solaj disonancoj estas ripeta uzo de la vorto „doso” kaj la novismo „obsoleta” kies neceson en romano la leganto ne tuj kaptas.

Falĉita kiel fojno estas agrabla, malmultekosta libro, taŭga por ĉiuj aĝoj kaj ĉiuj temperamentoj.

Paul Veenman

Recenzo: Falĉita kiel fojno/Review: Reaped like Hay


esperanto-usa.org/en/node/807

Detektiva romaneto, iom realisma en tio, ke ĝi montras verajn policajn detektivojn, kiuj kolektas faktojn, kiuj neeviteble (kaj post iom da tempo) gvidas ilin al la unusola kriminto, ne al ĉambro da suspektitoj, elinter kiuj ili devas per sia deduktaj povoj elekti la veran kriminton.

A short detective novel, somewhat realistic in that it shows real police detectives who collect facts which inevitably (and after some lapse of time) lead them to the single culprit, not to a roomful of suspects from among whom they must use their deductive powers to choose the genuine culprit.

Kiam la familio Schulze veturas de sia hejmo apud Hamburg al sia somerdomo apud lago Törn en sudorienta Svedio por kvinsemajna jarferio (verŝajne, ho miaj samlandanoj, tio ne estas tre stranga afero por eŭropanoj), ili ne atendas, ke la du gefiloj tuj trovos apud la hejmo kadavron murditan de falĉilo. Enketado de polickomisaro Roger Svedberg kaj policinspektoro Tom Jankéus baldaŭ eltrovas, ke la kadavro estas tiu de dana narkotisto kaj kontrabandisto Brian Jespersen, kaj ke la iama amikino de Jespersen, Mette Søbjerg, loĝas apud la sama lago kaj posedas apudan butikon de novepokaĵoj. Kaj, kompreneble, Mette havas ian rilaton kun la murdo, sed ne la evidentan ...

When the Schulze family drives from their home near Hamburg to their summer house near lake Törn in southeastern Sweden for a five-week annual vacation (it seems, oh my countrymen, that this is not anything strange for Europeans), they don't expect their two children to immediately turn up, near the home, a corpse murdered with a scythe. An inquiry by police commissioner Roger Svedberg and inspector Tom Jankéus soon shows that the body is that of a Danish drug dealer and smuggler Brian Jespersen, and that Jespersen's sometime girl friend, Mette Søbjerg, lives by the same lake and owns a nearby New Age shop. And, of course, Mette does have some relationship to the murder, but not the obvious one ...

La romaneto estas iom internacia laŭ sia aspekto; rolas ne nur Svedio, Danio kaj Germanio (hejmo de la familio Schulze, senkulpuloj kies enplektiĝo en la afero tamen ne finiĝas per la eltrovo de la kadavro), sed ankaŭ Pollando.

The novel is somewhat international in appearance; not only Sweden, Denmark and Germany (home of the Schulze family, innocent folk whose participation in the matter does not end with the discovery of the body) play a role, but also Poland.

Ĉefe temas pri relative simpla Esperanto — nu, ne tute simpla, sed limigita, pli-malpli, al la oficiala lingvaĵo. Troviĝas fina paĝo kun 21 glosoj, sed grandparte temas pri asimilitaj loknomoj (ekz-e Elsinoro, Skanio) aux modernaj ĉiutagaĵoj (faksi, telefaksi, retpoŝto). (Atendante ege bezonatan kasedon el Danlando, sur paĝo 52 Svedberg demandas al sia partnero: "Ĉu ne eblas sendi sonregistraĵon per ia komputila retpoŝto? [kaj, supozante nean respondon] Mezepoke!") Krom tio, Johansson en unu loko uzas ne la ĝustan akĉenton sed akcenton, kaj aliloke misliterumas kurzon kiel kurson. Sed efektive la libro estas tre facile legebla. Mi devas iom protesti pri la uzo de "Nova Aĝo" anstataux "Nova Epoko" for "New Age".

The Esperanto is, in the main, relatively simple — well, not completely simple, but limited, more or less, to the official language. There is a final page with 21 glosses, but these are, for the most part, assimilated place-names (e.g. Elsinoro [Elsinore], Skanio [Scania]) or modern everyday terms (faksi [to fax], telefaksi [to fax], retpoŝto [e-mail]). (Waiting on a very necessary cassette from Denmark, Svedberg on page 52 asks his partner: "Isn't it possible to send a sound file by computer e-mail? [And, expecting a negative answer] Medieval!") In addition, Johansson in one place Johansson uses not the correct akĉento (accent, general set of sounds used by a particular speaker) but akcento (accent, stress), and in another place misspells kurzo (exchange rate) as kurso (course of study). But the book is really quite readable. I must protest somewhat against the use of Nova Aĝo instead of Nova Epoko for "New Age".

Temas, cetere, pri la unua el kvar romanetoj, ĉiu okazanta en alia sezono, pri la samaj policanoj. Mi kun plezuro legos la tri aliajn.

The book is the first of four short novels, each of them taking place in a different season, about the same two policemen. I will read the other three with pleasure.

Don Harlow

Elstara fenomeno


n-ro 200 aŭgusto 1997
esperanto.net/literaturo/fo/fojnrec.html

Siatempe, 60 jarojn post la morto de l' aŭtoro, en 1993, kiam Herbert Mayer en Wien (Aŭstrujo) aperigis la unuan volumon de l' plena verkaro de Ŝirjaev [parenteze: kie restas la promesita volumo kvara?], i.a. li diris: "En niaj vicoj estis Fsperanta Dostojevskij. Sed ni ne sciis tion". Tio estis kortuŝa, kaj parte li certe pravis.

Ŝirjaev montriĝas bona aŭtoro, minimume bona observanto de homtipoj - kiel decas al pastro - kaj ni povas fieri, ke nialingve jam tiel frue ni havis tian aŭtoron.

Io simila pri Sten Johansson feliĉe ne plu povas okazi: ke nur 60 jarojn postmorte oni aperigas liajn verkaĵojn... ja ili aperas kun granda reguleco, ĉu originale ĉu traduke. Sed ĉu ankaŭ vi ilin jam konas? Se ne, do tuj serĉu kiun ajn pretekston kaj mendu: tuj hodiaŭ fariĝu 50-jara, aŭ festu vian infanvartejan jubileon, aŭ estigu novan librodonacan tagon - ne gravas: sed regalu vin mem kaj viajn karajn kunesperantistojn de la klubo, de la urbo kaj tiel plu.

Sten verkas lingve tre lerte, klare, sen superflue balastaj novaĵoj, sed ja en suke viveca stilo, kun bele dozitaj trafaj esprimoj. Eĉ en kurso kun nur iom progresantaj personoj grandplezure(!) oni jam povas uzi liajn rakontojn kiel leginstigan materialon: Denaska Kongresano kaj aliaj rakontoj (1992, 46 p.) aŭ Ĝis revido, krokodilido! (1996, 69 p.). Se viaronde oni volonte aktivigas la homojn mem, prenu Interkona mateno (kvar teatraĵoj, 1996, 51 p.); se ĉeestas relativa juna publiko, kion pensi pri Mistero ĉe nigra lago (porinfana romaneto, 1997, 80 p.)*

Sed hodiaŭ mi volas pleje rekomendi la mallongan krimromanon Falĉita kiel fojno. Miksaĵo el ingrediencoj internaciaj, timige aktualaj, pri kiuj la verkinto averte diras, male ol multaj aŭtoroj, ke ĉi-verke nenion li elpensis: ĉion liveras la vivo mem - li nur respondecas pri ĉi specifa koktelo. Pri tiaspeca verketo ne indas malkaŝi la okazaĵojn, nek kiu kulpas: mi nur povas varme rekomendi ĝin. Vi hororos!

------------------------

* Sam-eldoneje aperis pluraj tradukoj el la Sveda, ĉefe de Sten, kelkaj de Bertil Nilsson: bonega eblo iom ekkoni tiun literaturon: La kiso (noveloj, 1995, 56 p.), Nobela novelaro (de tri nobelpremiitoj, 1995, 60 p.), La beleco de Merab (1995, 80 p.), Mariamne (romano, 1995, 56 p.), En la realo troviĝas truo (noveloj 1996, 84 p.) kaj La orpantalono (por infanoj, 1996, 40 p.)

Gerrit Berveling

Tri rekomendoj


1998
esperanto.net/literaturo/roman/libr/johanssonrec.html
"Interkona mateno", "Mistero ĉe Nigra Lago", "Falĉita kiel fojno". Sten Johansson

La sveda aŭtoro Sten Johansson eldonas mem siajn verkojn sub la marko Al-fab-et-o. Antaŭ ol recenzi tri el ili mi menciu, ke, kiel okazas al la same valor-enhavaj mem-eldonaj libroj de André Cherpillod aŭ Gerrit Berveling, lia romano "Falĉita kiel fojno" (aŭ la drasta "La vojo de serpento sur roko", de Torgny Lindgren, tradukita kaj eldonita de Johansson) meritas aperi en pli luksa vesto. Vinktita kajero kun kolorkartona kovrilo, kvankam digna kaj certe leginda, tamen apenaŭ montreblas al neparolantoj de la lingvo aŭ en ekspozicio pri ĝia literaturo, se ne paroli pri la juĝkomisiono de la koncerna Nobel-premio.

Interkona mateno konsistas el kvar teatraĵoj originalaj, du el ili premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Johansson konfesas du motivojn por verki dramojn en esperanto: ekzerci sian esprimkapablon en tute aparta artbranĉo, kaj esperi iaman prezenton, ekzemple kasedan. La komenca unuaktaĵo, "Interkona mateno", okazas, en maniero sprita kaj amuza, dum Universala Kongreso (kio, en opinio de kelkaj, sufiĉus por ŝovi ĝin en la kategorion "Esperanta Kulturo"). Plej sukcesaj kaj interesaj mi trovas la duan kaj trian teatraĵojn, resp. "Nepo benita" (malgraŭ iom tro rapida transiro en la antaŭlasta dialogo) kaj "Savboato" (absurdeta, pli surpriza ol la antaŭa, kun subtile dozita angorigo). Resume, plia paŝo aŭ ŝtupo en la malabunda historio de nia teatro.

Ĉu "Mistero ĉe Nigra Lago" estas, kiel demandas sin kaj onin la dorskovrilo, la unua esperanta romaneto por kaj pri denaskuloj? Probable jes. La hazarda kuniĝo de ses denaskaj geknaboj (tri geparoj) en sveda urbeto same probablas, kiel renkonti madridan taksiiston kiu parolus volapukon, sed, nu, tiajn riproĉojn oni ne faris al la fama serio "La kvinopo", de Enid Blyton, multrilate pli fantazia. Kaj gravas, ke Johansson prezentas la aventurojn de sia plurgenta kaj plurlingva sesopo verŝajne, versimile. La intrigo, krom teni la atenton de la leganto, evitas la pekon de multaj infanlibroj, nome supozi infanojn stultaj. En stilo samtempe simpla kaj flua, ĝi ne ignoras aktualaĵojn, ekzemple rasismon kaj ksenofobion. Finas la romaneton glosaro kun vortoj bone konataj ("brovo"), ne tiom kutimaj ("riceli") kaj bezonataj en ĉiutaga lingvouzo ("terpomfrito", "haŭtkapulo").

"Se la infanoj Schulze ne estus tiel lacaj kaj varmaj, eble Brian Jespersen neniam estus murdita. Aŭ eble - pensas Renate Schulze, ilia patrino, kvankam ŝi nenion diras - eble ankaŭ la infanoj estus buĉitaj kiel kunikloj." Jen kiel startas "Falĉita kiel fojno", krimromano realeca kiel la vivo mem. Germanaj, svedaj kaj alilandaj roluloj implikiĝas en enketon pri mortigo ĉe la bordo de sveda lago. Kiel dirus Piron, Johansson verkas en "la bona lingvo", kiun li mastras kun la esprimivo, elasto kaj eleganto de, kial ne?, Trevor Steele. La fakto, ke temas pri ĝenra verko, ne ambicia laŭ siaj amplekso aŭ profundo, ne lasas tro da spaco, por ke lia proza talento manifestiĝu plene. Ĝi tamen sin anoncas freŝe kaj impete. Tian impreson faras lia prezento de socio komplika kaj kompleksa, ofte pretervidata sub la bildkarta aspekto de "la kvieta, idilia Svedio". Ne senmotive, do, oni rajtas nun atendi de Johansson la romanon, kriman aŭ ne, kie disfruktos liaj potencialoj.

Du-vorte: tri rekomendoj.

Jorge Camacho

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.