La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La fotoalbumo
Romano. Unua volumo

  • Verkinto: Trevor Steele
  • Speco: originala verko, romano
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro glubindita €19.20
  • Priskribo: Sagao de aŭstralia familio.
  • Paĝoj: 366
  • Alto: 230 mm
  • Eldonjaro: 2001
  • ISBN: 3901752269
  • Notoj: Vidu ankaŭ la duan volumon
  • Recenzo:
    • Fotoalbumo: Mi multe ŝatas la libron Fotoalbumo verkitan de Trevor Steele. Li rakontis pere de fotoj la vivon de aŭstraliaj gepatroj kun iliaj 7 infanoj, rilate al karakteroj, pensadoj, vivmanieroj kaj probelemoj de ĉiu inter ili.
      Laŭ de mi konsilas la legadon (Erika - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2017)
    • La Foto Albumo estas interesa rakonto de la vivo de familio en Australio kun mallongaj ĉapitroj perfektaj por legi dum la Esperanto Sumoo. (Panda - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2014)
    • De Christan Declerck: SENTEMO, HOMECO, HONESTO
    • De Donald Broadribb: La fotoalbumo, vol. 1
    • De Gerrit Berveling: Trevor Steele - Kvazaŭ amdeklaro
    • De Leif Nordenstorm: Familia dramo
    • De Sten Johansson: Kiu foliumas la albumon?
    • De Vivjan: La fotoalbumo
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

SENTEMO, HOMECO, HONESTO


esperanto.net/literaturo/lg/fotoalbumrec.html
Kara Trevor Steele,

fininte verkon 650-paĝan, parte samĝenran, mi situas bone por plene apreci vian Fotoalbumon: la klopodan penon faritan, la kapablon de memoro kaj esploro, la romanverkan talenton pri kiu ĝi atestas... Kaj tiom da interesaj detaloj survoje!

Jen via sesa libro. Aŭ ĉu ses kaj duona ? Kiel vi kalkulas la 'papiliajojn' ? Kaj vi trovis - gratulinde - eldoniston kiu ne ŝovas la riskon de (ne)vendado sur la dorson de la aŭtoro. Tute meritite, kompreneble.

Vi havas la belan talenton diri ion trafan en la ĝusta momento, kondukante vian rakontaĵon al precize tiu klimakso, aŭ al konkludo per ironia aludo: "Ŝajnis esti pli bona etoso inter Kennedy kaj Ĥruŝĉov ol inter la fratoj O' Shea." Ege simplaj, sed profund-signifaj frazetoj formas vian verkmarkon: "Pad, kio okazis ?" (Kial la rilato inter ni, geedzoj, povis veni al tio?). Kaj la vualita kritiko fine de tiu partaĵo: "Diana komprenis: laŭ li la kulpo estas tute ŝia - tio estas tute normala".

Via romano vere mirigas, jam pro la impona amplekso; sed ĝi estas krome tiel bele kronologie verkita - kontraste kun mia mozaike strukturita viv-kroniko ('ĥaosa' tiu). La enhavo estas atentotena pro la biografia realeco, granda 'fragmento' de vero, ne sena je la surprizaj dramoj kaj turnopunktoj de ĉiu homa vivo. Plaĉas al mi la subtila humuro. Kaj tiu aparta sentemo en la priskribo de la vivo de geedzoj kaj iliaj idoj, la homeco de viaj konsideroj, la honesto de via analizo. La karakteroj estas klare kaj konkrete rekreitaj. Foliumi albumon de fotoj - fekunda koncepto!

Vi tiel lerte-alude anoncas venontajn dramojn: per la aŭtoritata belo de Rita, per la perfekta fianĉino por Sean, per la rezistenda manipuleblo de Tommy, kiu estas "mola argilo en la manoj de Vanessa". Vi montras la vivon mem: "'Blufo kontraŭ blufo.' - Kia bela mistero, tiu de la virina korpo. Kaj viro devas multon toleri ĉe la edzino."

Vivokuroj - via, mia - paralelas ofte: plaĉas, ke vi priskribas lernejajn cirkonstancojn; instru-suferojn, kiujn mi ankaŭ konis, sed preferis fuĝi; kaj politikajn rezonaĵojn? Iujn temojn mi simple preterlasis, neglektis, ignoris, ne volis pritrakti en 'mia' romano. Vi, male, priskribas... la tutan vivon. Tia libro helpas kompreni, feliĉi pri la propra vivo. "Nu, eble la vivo, se ni povus vidi ĝin panorame, estas ia rolo en teatraĵo." Jen penso, kiu aliforme, pli filozofie - alifraze kaj aliframe - aperas ankaŭ en mia verko: Tarokoj kaj epokoj.

Sed, dum via produkto estas simpla kaj klara, tuj komprenata, mia produkto estas kompleksa kiel la vivo: tre kaj tro kompleksa por flua kaj ĝua legado; tro heterogena, malkohera, sen rektaj interligoj, kaj sen konkludo. La atento, kiun ĝi postulas, ŝajnas en en proporcio kun ajna fruktodono.

Mian kapon trafulmas nun la komplekseco de mia elŝutaĵo kaj la balastaĵoj en ĝi. Mi pensas pri Febro. Kaj Pigre pasas la nokto. Du romanoj de la grandadebita Nemere. Kaj leviĝas la demando: Kial volis verki 'mi' ?

Kara verkinto, mi legis vian albumon kun granda kontentiĝo; mi jam konetis vin, sed mi agrable pliintimiĝis kun vi, - laŭ Rita "la plej interesa el la gefratoj"; krome, mi konatiĝis kun viaj gefratoj kaj gepatroj pli profunde ol kun multaj vivantoj ĉirkaŭ mi. Sinceran dankon pro tia privilegio. Por kiam la dua volumo?

Ĉu mi iam tiel avide atendis aperon de libro ? Verŝajne ne. Ej! Scii, kiam kaj kiel ekrolis Esperanto en tiu vivo. Kiam rivelis sin la aŭtoro en vi.

Kelkaj vortoj pri la lingvo. Malmultaj preseraroj, ne ĝenaj. Vi ne uzis la PIV vorton "rugbeo", argumentante por "rugbio"; sed ja tamen "ŝereo" (malgraŭ sherry). Mi povas bone vivi sen tiuj du vortoj, sed jam alia afero estas "divorci". Vi plendas, ke la PIVa Suplemento faris ĝin ne transitiva; kaj vi forgesas, ke ĝi estas tia ankaŭ en la franca, same kiel la ekvivalentoj en la germana kaj la nederlanda (ktp?). Nur la angla kutimas uzi netransitivajn verbojn ankaŭ transitive. Ni havas eĉ "repudii".

"Kurvoj" estas preseraro, ĉar unufoja, dum aperas plurfoje "kurbo". Mirigas kelkfoja "Vietnamio" (Vjetnamio). Kaj la eldonejo provu 'solvi' la malagrablajn vortdividojn: he-lpopeto, sensimp-resoj, eksk-ludive, eksp-lodis...

"Tekstlibro" ŝajnas al mi kalkeo de la angla, kiu sin trudas same en la nederlanda (leerboek, lernolibro); "venigi" ofte (taŭge) ricevis la signifon 'iri por preni'. Doloris la okulojn (p200) > dolorigis? Nigrigataj (itaj) ? manoj (p32), rekompenci (p34, kompensi ?).

Christan Declerck

La fotoalbumo, vol. 1


esperanto.net/literaturo/esk/fotoalbum1rec.html
Nia amiko kaj kolego Trevor Steele regalas nin per ankoraŭ plia romano, kaj la indiko ke temas pri "Unua volumo" ekscitas la apetiton legi pli.

Mi legis ie recenzon, en kiu la recenzinto esprimis sian malfeliĉecon ĉar li anticipis vidi fotojn en ĉi tiu libro, sed eĉ ne unu foto, nek eĉ unu bildo, estas en la tuta volumo. Temas, kompreneble, pri imagobildoj, fotoj kiujn la leganto, kune kun la verkinto, imagas ĉe la komenco de ĉiu ĉapitro. Nekutima, kaj por ĉi tiu romano mirige inspirita, maniero verki fikcian verkon. Efektive, ne estas vere prave paroli pri "ĉapitroj" en ĉi tiu verko, ĉar neniu el ili estas nomita aŭ numerita, kaj ne troviĝas tabelo de enhavo. Ĉu estas tamen strange, ke de la manoj de talentega verkisto, la leganto ne sentas mankon?

La naturo de la romano estas temo jam antaŭe provita de multaj verkistoj; mi pensas, ekzemple, pri Kiel akvo de l' rivero de Raymond Schwartz. Sed Trevor multe pli sukcesis ol Schwartz - nu, Schwartz ne estis vera romanisto, kaj li ne sciis mem redakti sian verkon por elsarki la tedajn partojn. Ĉu Trevor redaktigis sian romanon, mi ne scias (mi suspektas ke ne); sed la leganto vane serĉas en ĝi teda(j)n parto(j)n.

La intrigo de la romano: ni sekvas la vivon de Patrick O'Shea, lia edzino Diana, kaj iliaj sep infanoj: Matt, Sean, David, Vanessa, Rita, Zoe, kaj Bernie. Ili loĝas en malgranda vilaĝo nomata Aglo-Nesto, en Kvinslando.

Diana estas katoliko, Paddy (t.e. Patrick) estas, nu, nereligia, pli ofte kontraŭreligia, kaj religiaj aferoj grave kaj abunde rolas en la romano. Paddy kaj Di geedziĝis en januaro 1939, sed la rakonto vere komenciĝas en 1944, kaj la lasta "foto" estas el la vintro, aŭ frue post la vintro, de 1965.

Kompreneble la vivoj de la naŭ ĉefrolantoj multmaniere kunligiĝas, tiel ke necesas post vinjeto el la vivo de unu el ili transiri al vinjeto el la vivo de alia, ktp. La verkista genio de Trevor Steele montriĝas per tio ke ni neniam sentas ĝenon pro tio. Male, ju pli ni legas la detalojn de ĉiu el tiuj personoj, des pli ni kredas kompreni la tutan familion.

Ĉu la vivoj de naŭ tre ordinaraj Aŭstralianoj povas vere interesi? Neniu el ili estas "gravulo", nenio kion la mondon taksus kiel "ekscitan" estas en ilia vivo. Neniu "intrigo" estas en la rakonto; malgraŭ tio, fininte la legon de la romano, mi esperis ke vere aperos dua volumo, ĉar la rolantoj fariĝis miaj intimaj amikoj.

Nu, mi ne volas apoteozi TrevorSteele-n. Li ankoraŭ ne atingis la rangon de Graham Greene, kiu iom similcele ekzamenis la psikojn de siaj romananoj. Sed Trevor rapide proksimiĝas al tiu rango; lia Neniu ajn papilio komencis moviĝi en la direkto de Brighton Rock de Graham Greene; La fotoalbumo iras en la direkto de The Heart of the Matter. Ambaŭ aŭtoroj havas gravan komunan trajton: ili verkas el propraj personaj spertoj tre kompleksaj, kaj per siaj romanoj penas iom post iom koni sin mem.

Kion pli diri, do? Se vi ĝuas veran literaturon, ĉi tiu romano plenumos viajn legesperojn.

Donald Broadribb

Trevor Steele - Kvazaŭ amdeklaro


2016
esperanto.net/literaturo/uea/steelerec.html

Jam en sia unua romano (SED NUR FRAGMENTO), kiun por FONTO mi recenzis siatempe, nomante ĝin plej funde esperantisma romano, kvankam Esperanto en ĝi ne rolas: temas ja pri serĉado je internacia interkompreno, pri respekto antaŭ plej malsamaj kulturoj, pri humaneco ktp), sed ankaŭ en pluraj postaj verkoj Trevor Steele montris, ke gravas por li ne nur la tuj-palpebla realo. Unufoje li eĉ verkis romanon pri Jesuo. Pri Paŭlo ĝis nun li nur havis la ekimpulson, la ideojn, la planon eble. Scipovante legi la germanan, li foje petis min sendi mian ekzempleron de DIE MYSTIK DES APOSTELS PAULUS (La mistiko de la apostolo Paŭlo) de Albert Schweitzer al li, por ke li pli funde studu tiun figuron en frua Kristanismo. Sed ial tio ne konkretiĝis en romanon. Persone mi tre bedaŭras.

Mi ne absolute ĉion legis, kion Trevor aperigis, sed ja la plimulton. Rerigardante al lia aŭtora itinero ĝis nun, mi ŝatus iom reliefigi kelkajn trajtojn de lia mirinda verkaro. Estas inter ili aro da romanoj, supozeble por lia sinkompreno nepre centra: tiuj pri Aŭstralio kaj ĝia evoluo. Aŭstralio en la konscio de eŭropanoj komenciĝis kiel punkolonio por blankuloj, kiujn en Eŭropo, precipe en Britujo, oni ne plu povis toleri: mortpuno eble estis konsiderata tro grava puno por pluraj kondamnitoj, do oni tiujn ekzilis al la alia flanko de la planedo. Sed Aŭstralio ne estis senhoma, loĝis tie, vivis, amoris kaj kverelis inter si tie aborigenaj triboj. La origine Latina vorto “aborigeno” signife indikas, ke ili tie estis jam “deorigine”, dekomence – do longe antaŭ la alveno de la unua blankulo. Al la pune ekzilitoj el Eŭropo aldoniĝis aliaj, inkluzive de terkulturistoj, ŝafbredistoj, misiistoj, sed same orserĉistoj ktp. La homoj kun Eŭropa deveno, ĉu serioze altedukitaj ĉu preskaŭ senedukaj, preskaŭ nenion sciis nek komprenis pri la aborigenoj. Ili ekposedprenis teritoriojn, kion la aborigenoj komence tute ne komprenis: kiel eblus posedi grundon, do malpermesi al aliaj troviĝi tie? Eŭropanoj kunportis pafilojn, aborigenoj havis pikilojn, lancojn, ponardojn – tre malegala fariĝis la multa batalado.

En FLUGI KUN KAKATUOJ Trevor Steele tiun kolizion inter kulturoj tre elvokive pentras: en la Brita kolonio Okcidenta Aŭstralio la blankaj setlantoj ignoras la rajtojn de la aborigenoj, murdas kaj forĉasas ilin – foje eĉ fariĝas kvazaŭ sporto ĉasi nigrulojn. La mastroj en Londono volas agi kiel ĝentlemanoj, postulas do, ke la aborigenojn oni traktu inde, laŭ homaj rajtoj, humane – sed surloke la farmistoj tion ne komprenas: la “nigoj” rabas la ŝafojn, do necesas gardi sin kontraŭ “tiuj ŝtelistoj”. La atento fokusiĝas al du junuloj: Billy Dixon, naiva deca juna angla enmigrinto, kiu esperas riĉiĝi en la kolonio, kaj Jangabara, multtalenta junulo el la Banubi-tribo, elpelita pro sia ignoro de seksaj tabuoj. Tiuj du soleculoj amikiĝas – sed la rasokonflikto restas baro inter ili. La romano montras nigrulon, kiu lernis agi preskaŭ blankule, sed ja restas si mem: unue perforte, poste neperforte Jangabara sukcesas dum kelkaj jaroj haltigi la blankulan invadon, sed perfido deinterne kaj daŭraj kampanjoj de la polico igas ĉion fariĝi tragedio.

PARADIZO ŜTELITA metas en la fokuson de l’ atento la sorton de la loĝantoj de Tasmanio. Ĉu genocido, ĉu missorto aŭ nura hazardo? La kolonia registaro daŭre proklamis kaj avancigis humanan traktadon de aborigenoj. Sed malsanoj, forraboj de aborigeninoj, intertribaj kvereloj rezulte de blankula invado kunefikis ekstermi ilin. Kelkcent homoj sin konfidis al la protekto de amika kaj fidata blankulo, Robinson, kiu kondukos ilin en sendaĝeron kaj sekurecon. Sed lia protektado pri la homoj, kiujn funde li ne komprenis, iel fariĝis perfido – li mortis riĉulo glorata en Britujo.

Ofte tiaj renkontiĝoj inter blankuloj kaj aborigenoj finiĝis terure. Tion Trevor Steele montras; pri similaĵoj inter la rolantoj de tiu ĉi romano kaj historiaj personoj kulpas ne la aŭtoro sed la historio mem, averte li skribas en PARADIZO ŜTELITA; – la samon plurloke li povus meti. Sed ĉu tio signifas, ke li “nur” kopias la historion? Ĉu nenion propran ni ricevas de li? – Male, mi dirus: li verkas kiel vera romanisto: prenas individuon, kiun li montras kiel homon vivantan, tute identigeblan, rekoneblan – kaj tiun li kontrastigas kun kelkaj aliaj palpeblaj personoj, kiujn li igas roli en la tragedio. Legante oni forgesas, ĉu temas pri fikcio ĉu ne. Ja ne gravas: gravas, ke “jen nia mondo!“. La Robinson supre menciita estas persono, kiu klare provas kompreni la aborigenojn, savi ilin el ekstermiĝo, sed li ne sukcesas kapti ilian menson, kaj restas strebanto gravigi sin mem antaŭ siaj kunbritoj hejme – kaj ĝuste tiel agante li kunefikas en la pereon de la Tasmanianoj.

LA FOTOALBUMO – du volumoj – estas grandioze planita portreto pri Aŭstralia familio, en kiu helpe de fotoj imagitaj oni ekkonas la membrojn de la familio, kun iliaj esperoj, atendoj, klopodoj, elreviĝoj ktp – unuflanke tre riĉa pentraĵo, sed aliflanke mi restas kun la impreso, ke iel mankas resuma apoteozo. Sed eble foje sekvos tria volumo …

DIO NE HAVAS EKLEZION ĝis nun estas la lasta el liaj “Aŭstraliaj romanoj”. Mi legis ĝin kvazaŭ iaspecan amdeklaron al “la abigoreno”. Trevor Steele klare konscias, ke la siatempa mito pri la “senmakula sovaĝulo” en la fruaj jardekoj post la malkovro de Ameriko estis fakte ia miskompreno, sed aliflanke ŝajne tiaj “sovaĝuloj” iel retenas ion el nia ĝenerala homeco, kion ni “nesovaĝuloj” tro ofte forgesas. Vere, nepre leginda atestaĵo! Esperantujo estu fiera pri tia aŭtoro.

Gerrit Berveling

Familia dramo


2006-1
esperanto.net/literaturo/roman/libr/fotoalbumrec.html

Mi iom hezitas antaŭ ol legi dikan romanon en Esperanto. La lingvo ne estas mia gepatra lingvo. Pro tio dika romana havas altan sojlon, mi scias ke mi devas iom peni por tralegi ĝin. Ĉi-foje la peno tamen estis malgranda. La kialoj estas du. Unue "La fotoalbumo" estas verkita en fundamenta Esperanto, sen lingvaj eksperimentoj. Tio estas ege laŭdinda, ĉar multaj eksperimentlingvaj neologismoplenaj libroj restas nelegitaj sur la librobretoj de seniluziigitaj esperantistoj. Due la libro estas tiel bona, la intrigo tiel suspensa, ke mi simple ne povis lasi la libron sed devis tralegi ĝin nur dum tri tagoj. La temo estas la vivo de Aŭstralia Kvinslanda familio O’Shea, en kiu la patrino reprezentas konserveman katolikismon, kaj la patro – laŭ lia propra diro – kontraŭas stultaĵojn kaj pastrojn en virinaj vestaĵoj. Ambaŭ gepatroj kompreneble influas la sep gefilojn, kiuj tamen finfine devas elektis siajn proprajn vojojn, tamen nur post hezita ŝanceliĝado. La finon oni tamen ne trovas en tiu ĉi libro, ĉar ĝi estas nur la unua el pluraj libroj de serio. Jam aperis la dua. Finfine verŝajne temos pri la plej giganta romana verko iam aperinta en Esperanto. La celo de la verko ŝajnas esti priskribi la historion de familio, kaj ĝi ankaŭ sukcesas tion fari en neordinara maniero. Ĉiu ĉapitro komencas per priskribo de foto, kiun la sekvanta teksto pluevoluas. Malofta kaj interesa metodo.

Aparte plaĉas al mi la priskribo pri la adoleska pensmaniero de la gefiloj O’Shea, periodo dum la homa vivo kiam malsamaj idealoj kaj revoj pri estonta geedziĝo aŭ fraŭleco alternas. La tempo de la romano estas 1939-1965, periodo de dua mondmilito kaj malvarma milito, kio donas al la herooj multajn temojn por diskuti.

Menciindas nur tre malmultaj evitindaj vortelektoj. Moslemo devus esti islamano, muzulmano aŭ eventuale muslimo. La aŭtoro tute nenecese prenis la vorton pinka el la angla por la koloro, kies nomo estas roza.

Mi volas gratuli kaj al Trevor Steele, kiu aldonis dikan libron al la esperanta literaturo kaj al la esperantistoj, kiuj ricevis nepre legintan libron.

Leif Nordenstorm

Kiu foliumas la albumon?


esperanto.net/literaturo/uea/fotoalbumrec.html
En 1987 Trevor Steele nokaŭtis la literaturamantajn esperantistojn per 450-paĝa debuta romano kun titolo kvazaŭ memironia – Sed nur fragmento. De tiam aperis pluaj romanoj kaj novelaroj. Li iĝis ege konata kaj ŝatata – ŝajne de ĉiuj legantoj kaj kritikantoj – ĉefe dank' al siaj interesaj temoj, verva rakontado kaj plaĉa, flua, viva, normala lingvaĵo.

Nun aperis unua volumo de familia kroniko La fotoalbumo, kiu sendube havos amplekson rekordan en nia literaturo. Negrave ĉu Steele produktos dek volumojn aŭ nur du, la kompleta verko supozeble kvante superos ĉiujn antaŭajn romanojn en Esperanto. Li rakontas pri Aŭstralia familio el la arbokovrita montaro de norda Kvinslando, kiun ni jam konas per liaj noveloj. La verko ne koncentriĝas je unu familiano, sed ambicias iel "juste" trakti ĉiujn, kvankam rimarkeblas, ke iuj pli ol aliaj gravas kaj proksimas al la verkinto. Temas en la unua volumo pri la tempo de 1939 ĝis 1965, kaj eventoj el la ekstera mondo fojfoje akompanas la familiajn dramojn kaj evoluon. La titolo de la verko aludas al framo de la rakonto: iu familiano (eĉ fine de la unua volumo ni ne scias kiu) foliumas familian fotoalbumon, kaj ĉiu ĉapitro komenciĝas per konciza priskribo de foto.

La familio O'Shea estas Irland-devena, plejparte katolika, kaj gravan rolon en la verko ludas kredo kaj eklezio. Al pluraj familianoj la religiaj demandoj profunde influas la vivo-vojon. Krom religia cebumado, la rilatoj (kutime ne tre harmoniaj) inter familianoj, kaj problemoj pri amo, amoro kaj geedzeco estas la plej oftaj kaj ampleksaj temoj de la rakonto.

La temo kredo-krizoj de katolika junulo neprigas komparon kun la romano Adolesko de Blazio Vaha el 1987. Kompare kun ĝi la verko de Steele pli facile legeblas, sed havas malpli personan "voĉon", pli grandan distancon al la protagonistoj kaj malpli profundan traktadon de la demandoj.

Ankaŭ en ĉi verko mi retrovas la jam konatajn talentojn de Steele. Ĝia temo – la evoluo kaj interrilatoj de familio – estas interesa kaj koncernas ĉiujn legantojn. Lia rakontado kaj lingvaĵo ĉi-formate disvolviĝas en plena libereco. Pleje lia stilo triumfas en viglaj, trivialaj aŭ incitaj dialogoj ĉiutagaj, kie svarmas Steele-ismoj neniam aŭditaj, sed tiel trafaj, ke mi eksentas emon tuj ekuzi ilin. Jen homoj vortbatas unu la alian, forbuldozas protestojn kaj falĉas ies esperojn.

Por literatura verko tamen gravas ankaŭ alia dimensio. Eĉ la plej bonkvalita ŝtofo kaj akraj kudriloj ne ebligas tajlori belan robon se mankas metia lerto kaj metodoj. Same ĉe verkado necesas verka tekniko. Sube mi riskos inciti la Steele-amantojn per kritika traktado de lia romano el tiu vidpunkto.

La unua ordono en la verkista dekalogo tekstas ne rakontu, montru! Tio estas problemo por Steele, kiu ŝategas rakonti, klarigi, priskribi kaj prijuĝi. Li ne stimulas sed dampas mian imagpovon. Tamen la ideo eliri de fotoj estas brila. Ĝi donas rimedon igi la legantojn vidi, percepti scenon, kaj ebligas inviti nin en la rakonton. Fojfoje Steele vere tiel profitas de la foto-priskriboj. Jen bona ekzemplo:

"Ni vidas Paddy kaj Sean en la laborvestoj de tiu tempo: malhelblua subĉemizeto, kakia ŝorto, malnovaj tenisŝuoj kaj la nepra ĉapelego. Ili staras ŝultro-al-ŝultre kaj ridetas. Dorse la ina manskribaĵo La knaboj revenas de la laboro, mar 61.

Unuarange feliĉa foto. Sed pli proksima ekzameno tre modifas tiun impreson. La viroj – Sean estas je kelkaj centimetroj pli granda ol Paddy – tuŝas sin reciproke ĉe la ŝultro [...] "

Sed tro ofte li resumas la foton kvazaŭ sen vera interesiĝo kaj tuj fuĝas al klarigoj kaj analizoj. La foto ne iĝas vera bildo kaj ne kreas en mi internan imagon. Jen ekz.:

"Vanessa kaj Tommy pozas sur la ŝtuparo de la preĝejo de Sankta Tereza en Aglo-Nesto. La unua geedziĝceremonio de tiu generacio de la familio O'Shea; cetere ankaŭ de la familio Mahoney, kvankam Tommy estis la plej juna el la gefiloj."

Due, gravas eluzi sensajn impresojn por vivigi la rakonton en mia menso. En La fotoalbumo troviĝas unu ĉapitro – pri trajna vojaĝo de vilaĝo al urbo – kie brile uzatas la sensoj, precipe la flaro. Sed krom tio – nenio. La tekniko de Steele ĉi-rilate ŝajnas preskaŭ primitiva. Li ne igas min sensi, imagi, sed ĉion asertas al mi, seke, konklude. La plado surtabliĝas jam preta kaj maĉita, restas al mi nur gluti.

Trie, necesas zorge elekti rakontan perspektivon. La klasika modelo – kun rakonta voĉo ĉioscia, anonima, kvazaŭ dia – povas ŝajni iom eksmoda, tamen ankoraŭ funkcias. Ĝi ebligas malkaŝi la pensojn kaj sentojn de pluraj roluloj, sed tia rakontanto kompreneble ne povas mem surteriĝi kaj enpaŝi kiel rolulo en la rakonton. Aliflanke eblas elekti konkretan rakontanton, kiu estas unu el la figuroj de la verko. Tio povas alporti vivon kaj kredindon. Tamen li/ŝi kompreneble ne konas la pensojn de aliaj homoj, do necesas komprenigi tiujn per iliaj agoj kaj diroj. Nu, jen nepra elekto inter du manieroj rakonti, sed Steele en La fotoalbumo rifuzas elekti. Li volas ambaŭ! Ĉe li la rakontanto estas familiano, foliumanto de fotoalbumo, kiu ja ofte iom diskrete kaŝas sin sub la pronomoj "ni" kaj "oni", tamen kelkfoje vere aperas kiel "mi". Supozeble en iu sekva volumo ni ekscios, kiu li/ŝi estas. Malgraŭ tio, li/ŝi jen kaj jen malkaŝas al ni la sekretajn pensojn kaj dezirojn de pluraj familianoj. Eble ne multaj legantoj reagos kontraŭ tiu memkontraŭdiro, tamen malfacilas kompreni, kial Steele ne bone solvis tiel bazan aferon. Estos interese sperti, kiel li finfine elturniĝos, malkaŝante kiu foliumas la albumon!

Jam mi diris, ke la lingvaĵo estas bona. Steele verkas en la viva, normala Esperanto, kaj li faras tion kun talento kiu alportis laŭdojn kaj laŭrojn ŝajne el ĉiuj skoloj kaj skaloj. Mi tamen ŝatus atentigi pri kelkaj bagatelaj makuloj. Steele ne estus Esperanta verkisto, se li ne enŝovus kelkajn lingvajn apartaĵojn. Li uzas la miskompreneblajn pasintaĵo/estontaĵo (=pasinteco/estonteco*), la anglismojn Moslemo (=islamano) kaj kaŭkaza (=Eŭrop-devena), la "Goldenismon" kurvo (=kurbo). Neglositaj estas la ne-PIVaj vajco, puanto, jaŭli. Iomete anglisma ŝajnas al mi ankaŭ la uzo de cicoj en la pli vasta signifo mamoj, alsurfaciĝi (aperi, vidiĝi) kaj ofta terure en la signifo ege.

Se iu trovas la supran kritikon tro rigora, mi fine emfazu, ke eĉ kun la menciitaj mankoj, la komencita familia kroniko de Steele estas grava kaj valora verko en la Esperanta literaturo. Mi esperas kaj kredas, ke ĝi estos vaste legata. Ĝi legiĝas facile kaj ĝue!

* Supozeble li opinias, ke tempo ne estas eco, sed ĉu ĝi estas aĵo? Ĉiuokaze la eco-formoj estas tradiciaj kaj komprenataj de ĉiuj.

Sten Johansson

La fotoalbumo


Marto 2015
esperanto-sumoo.pl/recenzojmar2015.html
La aŭtoro, foliumante fotoalbumon, rakontas la vivon de la familio O'Shea, kiu vivas en Aŭstralio, dum la jaro 1939 ĝis 1965.
La familio enhavas naŭ homojn: gepatrojn kun sep gefiloj.
Amuza, ne banala estas la prezentado de la libro. Fotoj (aŭ kelkfoje leteroj) reliefigas la eventojn raportitajn poste.
La aŭtoro unue priskribas rapide la foton, kaj klarigas, en kiuj cirkonstancoj ĝi okazis.
Ni devas nur imagi la fotojn priskribitajn, fakte, eĉ ne unu estas en la libro.
Surbaze de la foto, la aŭtoro rakontas (familiajn, aŭ mondajn) eventojn ĉirkaŭante ŝin, kaj montras la diversajn pensmanierojn de la roluloj.
-Patro: ateisto, malafekta, natura, "iom urso", honesta, (sed kelkofoje maljusta kaj eĉ kolerema), kuraĝa, li estas laborema; lia hobio: fiŝkapti
-Patrino: sen memstara personeco, ŝia nura pasio ŝajnas sindediĉi al ŝia edzo, ŝi preskaŭ neniam kontraŭdiras lin. Tamen ŝi ŝatas muzikon. Ŝi alkohole dronas fronten al malfeliĉo, kvankam ŝi estas piulega.
-Gefiloj: multaj malsamaj karakteroj inter ili. Ĉiŭhomaj trajtoj same kiel ekzemple:
Unu: fervora Katolika kredanto, kvazaŭ fanatika,... alia: dubema, preskaŭ ateisto...
Iuj: fiera, orgojla, rigida,... jen: ĵaluza, timema, plumpa, plendema...
Iuj: inteligenta, sportema, pacifista, honesta, afabla, bonvivanta, sindetenema...
Iuj: ambicia, manipulema, ribelema, revema, ktp...
Jen la ĉefaj trajtoj de la infanoj.
Inter multtemoj elvokitaj: socia, sporta, politika, edukada,... la ĉefa estas religia.

Estas tre interesa libro, mi legis ĝin (360 paĝoj) dum la marta Sumoo.

Vivjan

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.