La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La fotoalbumo
Dua volumo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La fotoalbumo, dua volumo


esperanto.net/literaturo/esk/fotoalbum2rec.html

La unua volumo de ĉi tiu biografia romano aperis en 2001. Ĉi tiu volumo temas pri la epoko de la Vjetnamia milito, kaj ĉefe rolas la vivoj de Sean kaj David O'Shea. Se necesas izoli la ĉefajn temojn, eblas diri ke ili estas:

(1) La vjetnamia milito, kaj la divido de la fratoj O'Shea kiun ĝi kaŭzis: Sean, "viktimo" de la usonaŭstralia propagando pormilita; David, fervora kontraŭmilita agitanto; Bernie, kiu en la koro de sia animo rifuzas mortigi (li malamas fiŝkaptadon, ĉar li malamas mortigi fiŝojn – kio kaŭzas problemojn, ĉar ne nur la patro, Paddy, sed preskaŭ ĉiu alia persono en la romano amas fiŝkaptadon) – sed malgraŭ tio li akceptas soldatiĝi por la vjetnamia milito, ĉar tio estas "lia devo".

(2) La prireligia disputo en la familio O'Shea: David estas fervore kontraŭ-religia; la patro Paddy estas ĝenerale senreligia; la ceteraj familianoj, inkluzive de la edzinoj, varias inter gradoj de religia fanatikeco.

(3) La laboroproblemoj, kaŭzitaj de la ekmalsaniĝo de la patro Paddy, kaj la neceso de la ceteraj familianoj ne nur lin mem prizorgi, sed ankaŭ lian segistan entreprenon.

Sed la kvalito kiu elstarigas la talenton de Trevor Steele estas ne la temoj.

Ĝi estas la humana kapablo senti kaj prezenti la animojn de la priverkatoj. Lia nekonvencia maniero prezenti tion lokigas lin inter la majstroromanistoj. Jes, li ja kapablas verki bonajn intrigojn (nur vidu la klimakson de lia romano Neniu ajn papilio!); tamen tio estas vere flankafero. La historio konsistas el personoj, kaj la agojn de la personoj instigas iliaj personaj spertoj, kredoj, fantazioj, emoj, sentoj – ne ia fikcia "scienco'; ĉu marksisma, ĉu merkatisma, ĉu teologia, ali-isma aŭ -ologia – kaj la vera vivo konsistas el tiuj personoj. Neniu priskribo de la historio estas aŭ objektiva aŭ subjektiva, ĝi estas la pensoj kaj agoj de antaŭaj personoj, kiel ilin vidas la menso kaj memoro kaj kompreno de la verkanto. Tion tre elegante esprimis Steele en la komencaj paĝoj de Neniu ajn papilio, kaj li plene pravas.

Multarilate, La fotoalbumo estas spegulo de Aŭstralio dum la 1960-oj, kiel ĝin konis Trevor Steele.

Ĉu vi ĝuos La fotoalbumon? La fotoj en ĝi estas vortofotoj, ne vidofotoj. Ĉu vi, kun la verkinto, povas unue percepti, pervorte, la eksteran aspekton de evento, kaj poste esplori la internon de la evento por kompreni ĝin? Mi esperas ke jes. Ĉu vi konsentos kun la aŭtoro pri la Vjetnamia Milito, religiaj temoj, ĉiutagaj rilatoj inter familianoj? Mi ne scias. Sed por mi La fotoalbumo estas historia romano kiun mi ne volus mankigi al mi.

Donald Broadribb

Trevor Steele - Kvazaŭ amdeklaro


2016
esperanto.net/literaturo/uea/steelerec.html

Jam en sia unua romano (SED NUR FRAGMENTO), kiun por FONTO mi recenzis siatempe, nomante ĝin plej funde esperantisma romano, kvankam Esperanto en ĝi ne rolas: temas ja pri serĉado je internacia interkompreno, pri respekto antaŭ plej malsamaj kulturoj, pri humaneco ktp), sed ankaŭ en pluraj postaj verkoj Trevor Steele montris, ke gravas por li ne nur la tuj-palpebla realo. Unufoje li eĉ verkis romanon pri Jesuo. Pri Paŭlo ĝis nun li nur havis la ekimpulson, la ideojn, la planon eble. Scipovante legi la germanan, li foje petis min sendi mian ekzempleron de DIE MYSTIK DES APOSTELS PAULUS (La mistiko de la apostolo Paŭlo) de Albert Schweitzer al li, por ke li pli funde studu tiun figuron en frua Kristanismo. Sed ial tio ne konkretiĝis en romanon. Persone mi tre bedaŭras.

Mi ne absolute ĉion legis, kion Trevor aperigis, sed ja la plimulton. Rerigardante al lia aŭtora itinero ĝis nun, mi ŝatus iom reliefigi kelkajn trajtojn de lia mirinda verkaro. Estas inter ili aro da romanoj, supozeble por lia sinkompreno nepre centra: tiuj pri Aŭstralio kaj ĝia evoluo. Aŭstralio en la konscio de eŭropanoj komenciĝis kiel punkolonio por blankuloj, kiujn en Eŭropo, precipe en Britujo, oni ne plu povis toleri: mortpuno eble estis konsiderata tro grava puno por pluraj kondamnitoj, do oni tiujn ekzilis al la alia flanko de la planedo. Sed Aŭstralio ne estis senhoma, loĝis tie, vivis, amoris kaj kverelis inter si tie aborigenaj triboj. La origine Latina vorto “aborigeno” signife indikas, ke ili tie estis jam “deorigine”, dekomence – do longe antaŭ la alveno de la unua blankulo. Al la pune ekzilitoj el Eŭropo aldoniĝis aliaj, inkluzive de terkulturistoj, ŝafbredistoj, misiistoj, sed same orserĉistoj ktp. La homoj kun Eŭropa deveno, ĉu serioze altedukitaj ĉu preskaŭ senedukaj, preskaŭ nenion sciis nek komprenis pri la aborigenoj. Ili ekposedprenis teritoriojn, kion la aborigenoj komence tute ne komprenis: kiel eblus posedi grundon, do malpermesi al aliaj troviĝi tie? Eŭropanoj kunportis pafilojn, aborigenoj havis pikilojn, lancojn, ponardojn – tre malegala fariĝis la multa batalado.

En FLUGI KUN KAKATUOJ Trevor Steele tiun kolizion inter kulturoj tre elvokive pentras: en la Brita kolonio Okcidenta Aŭstralio la blankaj setlantoj ignoras la rajtojn de la aborigenoj, murdas kaj forĉasas ilin – foje eĉ fariĝas kvazaŭ sporto ĉasi nigrulojn. La mastroj en Londono volas agi kiel ĝentlemanoj, postulas do, ke la aborigenojn oni traktu inde, laŭ homaj rajtoj, humane – sed surloke la farmistoj tion ne komprenas: la “nigoj” rabas la ŝafojn, do necesas gardi sin kontraŭ “tiuj ŝtelistoj”. La atento fokusiĝas al du junuloj: Billy Dixon, naiva deca juna angla enmigrinto, kiu esperas riĉiĝi en la kolonio, kaj Jangabara, multtalenta junulo el la Banubi-tribo, elpelita pro sia ignoro de seksaj tabuoj. Tiuj du soleculoj amikiĝas – sed la rasokonflikto restas baro inter ili. La romano montras nigrulon, kiu lernis agi preskaŭ blankule, sed ja restas si mem: unue perforte, poste neperforte Jangabara sukcesas dum kelkaj jaroj haltigi la blankulan invadon, sed perfido deinterne kaj daŭraj kampanjoj de la polico igas ĉion fariĝi tragedio.

PARADIZO ŜTELITA metas en la fokuson de l’ atento la sorton de la loĝantoj de Tasmanio. Ĉu genocido, ĉu missorto aŭ nura hazardo? La kolonia registaro daŭre proklamis kaj avancigis humanan traktadon de aborigenoj. Sed malsanoj, forraboj de aborigeninoj, intertribaj kvereloj rezulte de blankula invado kunefikis ekstermi ilin. Kelkcent homoj sin konfidis al la protekto de amika kaj fidata blankulo, Robinson, kiu kondukos ilin en sendaĝeron kaj sekurecon. Sed lia protektado pri la homoj, kiujn funde li ne komprenis, iel fariĝis perfido – li mortis riĉulo glorata en Britujo.

Ofte tiaj renkontiĝoj inter blankuloj kaj aborigenoj finiĝis terure. Tion Trevor Steele montras; pri similaĵoj inter la rolantoj de tiu ĉi romano kaj historiaj personoj kulpas ne la aŭtoro sed la historio mem, averte li skribas en PARADIZO ŜTELITA; – la samon plurloke li povus meti. Sed ĉu tio signifas, ke li “nur” kopias la historion? Ĉu nenion propran ni ricevas de li? – Male, mi dirus: li verkas kiel vera romanisto: prenas individuon, kiun li montras kiel homon vivantan, tute identigeblan, rekoneblan – kaj tiun li kontrastigas kun kelkaj aliaj palpeblaj personoj, kiujn li igas roli en la tragedio. Legante oni forgesas, ĉu temas pri fikcio ĉu ne. Ja ne gravas: gravas, ke “jen nia mondo!“. La Robinson supre menciita estas persono, kiu klare provas kompreni la aborigenojn, savi ilin el ekstermiĝo, sed li ne sukcesas kapti ilian menson, kaj restas strebanto gravigi sin mem antaŭ siaj kunbritoj hejme – kaj ĝuste tiel agante li kunefikas en la pereon de la Tasmanianoj.

LA FOTOALBUMO – du volumoj – estas grandioze planita portreto pri Aŭstralia familio, en kiu helpe de fotoj imagitaj oni ekkonas la membrojn de la familio, kun iliaj esperoj, atendoj, klopodoj, elreviĝoj ktp – unuflanke tre riĉa pentraĵo, sed aliflanke mi restas kun la impreso, ke iel mankas resuma apoteozo. Sed eble foje sekvos tria volumo …

DIO NE HAVAS EKLEZION ĝis nun estas la lasta el liaj “Aŭstraliaj romanoj”. Mi legis ĝin kvazaŭ iaspecan amdeklaron al “la abigoreno”. Trevor Steele klare konscias, ke la siatempa mito pri la “senmakula sovaĝulo” en la fruaj jardekoj post la malkovro de Ameriko estis fakte ia miskompreno, sed aliflanke ŝajne tiaj “sovaĝuloj” iel retenas ion el nia ĝenerala homeco, kion ni “nesovaĝuloj” tro ofte forgesas. Vere, nepre leginda atestaĵo! Esperantujo estu fiera pri tia aŭtoro.

Gerrit Berveling

Steele kronikas plu


esperanto.net/literaturo/uea/fotoalbum2rec.html
Per La fotoalbumo Trevor Steele volas prezenti tri generaciojn en la vivo de aŭstralia familio. La unua volumo el 2001, pri la jaroj 1939-65, prezentis la unuan generacion kaj la junaĝon de la dua. En la dua volumo aperas la jaroj 1966-69, ĉefe el la vidpunkto de la dua generacio. Temas pri kelkaj gefratoj, iliaj geedzoj, amikoj kaj kolegoj. Parte temas pri kolektiva verko, kvankam la vera ĉefrolulo ŝajnas esti David. Li kaj lia frato Sean estas detale, plurdimensie kaj konvinke prezentataj. Aliaj rolantoj ofte aperas pli ŝablone, kio povas esti natura pro la nombro de rolantoj, sed iom ĝenas en la ĉapitroj kie ili rolas pli grave. Precipe tio validas pri Helga kaj Bridget, la edzinoj de Sean kaj David.

Same kiel en la unua volumo la aŭtoro enkondukas ĉiun ĉapitron per priskribo de foto en familia albumo.

La plej valora trajto de ĉi dua volumo laŭ mi estas kelkaj interesaj scenoj el la vivo de David. Temas pri liaj zorgoj pri amo kaj politiko. Rolas liaj rilatoj al la edzino, al la kamaradino/amatino Genny kaj al la aŭstralia militado en Vjetnamio. En la scenoj ofte aperas tre viglaj dialogoj, kelkfoje en konata suka lingvaĵo de Steele.

La familio de la romano estas Irlando-devenaj katolikoj. En la unua volumo moralaj dilemoj kaj religia edukado ludis sufiĉe gravan rolon. En ĉi dua volumo la moralaj dilemoj aperas ĉefe en politika formo rilate al la milito en Vjetnamio. Religiaj kaj ekleziaj malkonsentoj ja disigas la familianojn, tamen la katolikismo de kelkaj el ili ŝajnas al mi iom karikatura.

La aŭtoro tamen ne ĉiam kreas scenojn. Tro ofte laŭ mia gusto aperas klarigoj kaj rakontoj, kie la aŭtora voĉo estas iom seka, senpersona. Iufoje aperas eĉ informa parto preskaŭ ĵurnalisma. Ekz. sur la paĝoj 114-116 Steele kvazaŭ gazetartikole priskribas la aŭstralian traktadon de militrifuzantoj en la sesdekaj jaroj. Nu, kompense ni poste ricevas tre sukcesan kaj atentokaptan scenon kun David en kontraŭmilita manifestacio (p. 119-122). Persone mi preferus, se li enfokusigus pli multe tiujn bone tajlitajn partojn kaj eble fortranĉus iom el la vivo de flankaj parencoj pli ŝablone prezentataj.

Kvankam la dialogoj ĉiam estas viglaj, tamen mi ne ĉiam trovas ilin tre naturaj. Unu ekzemplo estas longa dialogo inter la fratino Zoe kaj ŝia bofratino Bridget (p. 131-133). Parte tio povas ŝuldiĝi al la karikatura karaktero de Bridget.

La lingvaĵo de Steele estas alia bona trajto de La fotoalbumo 2. Ĝi fluas glate kaj portas la rakonton sen stumblaĵoj.

Nenie oni indikas ĉu sekvos plia(j) volumo(j), sed laŭ la karaktero de la fino ŝajnas evidente ke jes. La tria generacio ĵus komencis naskiĝi.

La eldonejo IEM sub editorado de Herbert Mayer ĉiam prezentas teknike belajn verkojn. Ĉi-okaze oni tamen ial elektis mikroskopan kaj malgrasegan litertipon.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.