La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La fremdulo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La Fremdulo de Albert Camus


Marto 2019
Ĉi tiu romano de Camus estas jam parto de la tutmonde rekonata literaturo. Meritoplene. Ĝi plenumas ĉion, kion oni povas esperi, kiam oni elektas romanon por legado. Mi trovis ĝin en la biblioteko de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj ĉi tie mi supraĵe komentos ĝin por instigi vin al aĉeto (eble rekte de SAT, aŭ UEA, aŭ BEL), aŭ al vizito al la biblioteko, kie cetere vi trovos multajn aliajn samvalorajn juvelojn.
La rakonto okazas en Alĝero. Ĝi estas simpla, rakontata per senornama stilo (tamen ne sen subtilaĵoj, kiuj pentras la psikon de la ĉefrolulo) kaj per tre rektaj vortoj. Preskaŭ seke. Ĝi enhavas du fragmentojn en la vivo de viro: en la unua parto, li priskribas preskaŭ banalajn okazaĵojn post la morto de sia maljuna, invalida patrino, ĝis li mortigas homon, kiun li eĉ ne konis, pro nura fuĝa interagado kun konato; en la dua parto, li priskribas la juĝon, al kiu oni submetis lin. La protagonisto havas strangan psikon, ŝajne nekapablan emociiĝi. Li kvazaŭ raportas el alia dimensio, ekster la mondo, kie li mem vivas. Li ŝajnas indiferenta al preskaŭ ĉio, ĉirkaŭ si. Eĉ la morton li rigardas de malproksime. Li tute ne okupiĝas pri la senco de la vivo. En la tago post la entombigo de sia patrino, li malvarme akceptas inviton de virino por spekti komikan filmon de Fernandel.
En kulmina momento de la rakonto, kiam la rakontanto troviĝas en karcero, li priskribas streĉajn dialogojn kun pastro, kiu sin prezentis por spirita konsolo. Montriĝas lia kompleta nekapablo senti ian ajn lumeton de kredo, de fido. Lin eĉ agacas kaj kolerigas la ĉeesto de la sacerdoto.
La temo do estas: kiel juĝi homon? Ĉu juĝistoj rajtas uzi por ĉiu homo samajn kriteriojn por verdiktoj? Kiel kompreni la kialojn de la homaj agoj? Ĉu la homo egale kulpas, se li havas tian aŭ alian temperamenton? Ĉu ekzistas personoj, kiuj estas absolute blindaj kaj surdaj por la ordinaraj sociaj konvencioj kaj kredoj? Ĉu ekzistas homoj, kiuj ne kapablas ami?
Tiusence, la romano estas iel ekzistencialisma: la vivo ne havas celon, subjektivecon, metafiziko estas nulaĵo. Oni vivu ĉiun tagon kun ĝiaj cirkonstancoj, kiel eble plej objektive.
Albert Camus naskiĝis en Alĝerio, en la jaro 1913, kaj mortis en Francujo, apenaŭ 46-jaraĝa. Li ricevis la Nobel-premion en 1967. Kiel filozofo, li pledis por la libereco de la homo kaj pri la sensenceco de la vivo. Li ofte emfazis la miton de Sizifo, en la helena mitologio. Malgraŭ sia "seniluzia humanismo", li tamen implikiĝis en politikajn agadojn kaj partoprenis en la franca rezistado kontraŭ naziismo, dum la Dua Mondmilito.
La Esperanta traduko de La Fremdulo estas bonega, ne nur ĝusta, sed trafe redonanta la ombrecan atmosferon de la verko. Tio faras la libron eĉ pli leginda. La eldonon de SAT ornamas bela portreto de la aŭtoro, farita de la fama fotisto Cartier Bresson.

Posovo (Brazilo)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.