La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Fakaj studoj en Esperanto

  • Verkinto: Zdenĕk Pluhař
  • Speco: scienco
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €15.09
  • Eldonjaro: 2003
  • Priskribo: Pli ol dudek eseoj dividitaj en tri sekciojn: Elektronikaj rimedoj, Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto, Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko.
  • Paĝoj: 146
  • Alto: 200 mm
  • ISBN: 8085853639
  • Notoj: Resumoj en la angla, germana kaj ĉeĥa
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Fakaj studoj diverstemaj


2004

Temas pri 23 kontribuaĵoj prezentitaj dum la konferenco Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, en Dobřichovice en 2002. La ĉeftemoj estis: elektronikaj rimedoj, terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto, aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko (ĝenerale).

Du tre apartaj karakterizaĵoj de la prelegoj aperas:

1. Prelegoj, kiuj pritraktas la esperantajn vortojn por teknikaj temoj,

2. Prelegoj, kiuj ekzamenas neesperantajn temojn, ekzemple, Problemoj de diagnostiko de ruliĝantaj vagonoj de Ladislav Kovář, Sojloj en Danubo de Ottó Haszpra kaj Fungoj mikroskope de Josef Kavka.

Ĉi tiuj du karakterizaĵoj ne nepre ĉiam kongruas kun la tri ĉefpartoj de la libro.

La prezentaĵoj varias inter du paĝoj kaj deko da paĝoj, kaj ĉiun sekvas tre mallonga resumo en la lingvoj angla, germana kaj ĉeĥa. La karaktero de la prelegoj varias tre multe, inter tre simplaj skizoj aŭ resumoj de temoj kaj detalaj diskutoj pri apartaj temoj. Ekzemple, Jan Werner donas tre detalan 7-paĝan diskuton Terminologia analizo de la vortoj „planko” kaj „plafono”, konvinke montrante, ke tiuj du esperantaj vortoj ne sufiĉas por la konstrufako. Detlev Blanke prezentas 9-paĝan artikolon Nomoj de planlingvoj – tipologio, en kiu li listigas specojn de planlingvoj, kaj tre detale numeras specojn de lingvonomoj. Aliflanke, de Marc Bavant aperas nur 3-paĝa resumo de multe pli granda prelego Matematika terminologio: ĉu matura finfine?. Kaj Franz Nitzsche en sia Psika streso – kiel regi ĝin tre kurte prezentas sian temon, evidente resumante pli detale pritraktitan prelegon.

La libreto bone aspektas, enhavas multajn utilajn (por siaj faktemoj) ilustraĵojn/desegnaĵojn, estas klare presita kaj zorge provlegita. Eĉ la glukartonbindaĵo estas rimarkinde fortika, malsimile al la plimulto de la nuntempaj Esperanto-eldonaĵoj.

Donald Broadribb

Scienca triopo el Mezeŭropo

Ĉu taŭgas Esperanto por interkomunikiĝi ankaŭ science kaj teĥnike? La tri ĉi-supraj volumoj el la dua AEST-serio liveras pri tio unuavide klaran, 364-paĝan respondon. Se ne alkalkuli la tri antaŭparolojn de la nelacigebla redaktoro, Zdeněk Pluhař, la tri volumoj ja prezentas ĝuste 50 kontribuaĵojn esperantlingvajn de 37 profesiuloj el diversaj sciencaj kaj teĥnikaj fakoj kaj agadkampoj. Signife 11 inter tiuj aŭtoroj kontribuas pli ol unufoje; rekordas Jan Werner pro kvar verkaĵoj.
Tuj rimarkindas ke preskaŭ senescepte temas pri artikoloj, sufiĉe mallongaj (mezume 6,32-paĝaj), kiuj celas ne nur samfakajn kolegojn, sed legantaron pli vastan. Krom tio la artikola enhavo plejparte interesos antaŭ ĉio esperantujanojn agemajn, ĉar la imageble granda tema disperso en la trivoluma opo konstateble faskiĝas je tri agigaj temfokusoj aktuale gravaj en nia medio:
1) terminologio-esperantologio (21 artikoloj),
2) informadiko-Interreto (18 artikoloj) kaj
3) ekologio-daŭriva evoluigo (9 artikoloj).
La temfokusa triopo aperas en ĉiu el la tri volumoj, eĉ se la ĉiuvolume malsama artikola arigo far la redaktoro sub tri aŭ du sekciaj titoloj tion ne tuj evidentigas. Efektive nur du artikoloj, unu de Frank Nitzsche kaj alia de Rodica Giuhat (ambaŭ en vol. 3, sekcio C), ne estas atribueblaj al unu el la tri temfokusoj. Pretere, dezirindus ke la volumaj numeroj aperu titolpaĝe kaj kovrile; ankaŭ aldona listo klare indikanta la jam aperintajn volumojn, almenaŭ de la nova, se ne de ambaŭ AEST-serioj, estus utila.
La teman bunton de la tri volumoj, eĉ trifokusan, nepretervideble tamen kunligas unu fadeno, kvazaŭ lingva supertemo, kiu pravigas la serian titolon Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko: nome krom la atendebla multtema reala uzado de Esperanto, ankaŭ la eble surprize vasta traktado de ties proble-meco. Problemeco kiu manifestiĝas kiel granda manko je Esperantaj faklingvaĵoj – terminaroj kaj tekstoj – kaj kiun pritraktas, detale aŭ nur alude, krom du redaktoraj antaŭparoloj (vol. 3 kaj 4), preskaŭ la duono de la artikoloj. Simile ankaŭ la kontribuaĵoj kies fokuso estas la informadiko aŭ specife la Interreto, superrege pritraktas la praktikon kaj problemecon de la aplikado de Esperanto tiukampe. Tamen, spite la evidentan ĝeneralan problemecon de Esperanto kiel scienc-teĥnika lingvo, bona novaĵo: ĉiuj tri volumoj abundas je uzeblaj, imitindaj, foje eĉ imitendaj solvo-aliroj rilate la Esperantan terminografion kaj precipe rilate la perkomputilan traktadon kaj aplikadon de Esperanto. Ke la komputiko povas faciligi kreadon de terminaroj kaj vortaroj ja estas sufiĉe vaste konate, sed ĝuste pri tio kiel konkrete apliki la komputilajn rimedojn al Esperanto, la voluma triopo liveras konsiderindan informaron. Ĉi-sekve eblas prilumi nur kelkajn detalojn el la riĉa trivoluma enhavo.
La artikolara fasko reprezentanta la terminologian-esperantologian temfokuson manifestiĝas en 3B-C (= vol. 3, sekcioj B kaj C), en 4A-B kaj en 5B. Tiufaske viciĝas terminologiaj studoj pri jenaj kampoj: politiko, matematiko (nur resume), ekonomiko, forstofako, fungologio, interlingviko (3B); konstrufako (3B kaj 5B); fervojoj, teatra fako (4A); metrologio (nur resume, artikolo elŝutebla interrete) kaj maŝinfako (5B). Samfaske, en 3C, elstaras prava pasia alvoko de Jan Werner, "Ĉesigi la disipadon de fakula energio en la movado" (postulanta la konservadon de valoraj terminologiaj laboraĵoj jam elfaritaj, sed ĝis nun ne publikigitaj); krome grava historia skizo far Rüdiger Sachs pri Scienca Revuo. En 4A speciale rimarkiĝas diskutinda tezo, ankoraŭfoje de Jan Werner, ke Esperanto malkiel etnaj lingvoj ne evoluu libere, sed ke ĝi, estante planlingvo, estu daŭre priplanata, almenaŭ en sia funkcio kiel scienc-teĥnika komunikilo. Samloke Detlev Blanke subteninde substrekas la neceson ke oni plilarĝigu la studadon de la faklingva interkomunikado, ne limigante sin al nuraj termino-logiaj konsideroj, sed ekzamenante la tutan fakan lingvaĵon kaj ties diversajn funkciojn kaj uzo-cirkonstancojn (aliro parenca al la postvustera soci-terminologio). Laste menciindas ĉi-faske, en 5B, historia trovaĵo de Wera Blanke el la komencaj jaroj de Scienca Revuo kaj de ISAE: detale ellaborita, siatempe nur ekrealigita, sed ankoraŭ inspira agad-plano pri vastskala kreado kaj normigado de scienc-teĥnikaj terminoj far renomaj fakuloj-esperantistoj.
Koncerne la temfokuson informadiko-Interreto, ties artikolara fasko aperas en 3A kaj C, en 4A kaj en 5A-B. Ekster malgranda nombro da artikoloj traktantaj nelingvajn aspektojn informadikajn – mikro-proce-zilojn, fervojojn (3A); medicinon (3C) – ĉiuj tiufaskaj kontribuaĵoj estas grandparte ankaŭ prilingvaj. Antaŭ ĉio tio validas ĉe la du laborinstigaj kontribuaĵoj de Josef Hron (en 4A, daŭrigo en 5B): detalaj raportoj pri lia (kiel li diras modeste) "kompilado" de "Granda Vortaro Esperanta-Ĉeĥa" (GVEĈ) ampleksanta pli ol 100 000 artikolojn inklude de dekmiloj da terminoj, notinde biologiaj kaj medicinaj. Liaj du kontribuaĵoj sidas ĉi-faske nur tial ke li klarigas, kiel esencan parton de sia detala labormetoda priskribo, la efikan aplikadon de specifaj komputilaj programoj ĝenerale konataj (ekscelo kaj vordo de Microsoft). Prave li alvokas kompetentajn laboremulojn imiti lian entre-prenon por aliaj paroj de Esperanto kaj etna lingvo.
Inter la multaj aliaj interesaj eroj de la informadika-interreta artikolaro aparte menciindas la praktike utilaj kontribuaĵoj de Marc Bavant pri "Apliko de XML al fakaj laboroj pri Esperanto" (4A) kaj de Marek Blahuš pri "Unikodo – Esperanto de Interreto" (5A); krome du informriĉaj artikoloj pri Esperanto@Interreto (mal-longe E@I), unu de Martin Minich (4A) kaj alia de Peter Baláž kaj Clayton Smith (5A); fine kunlabor-instiga informaĵo de Pavla Dvořáková pri "Multlingvaj tradukvortaroj en Interreto" (5A).
La tria artikolara fasko – la plej malgranda, sed ne la plej malgrava –, kiu prezentas la temfokuson ekologio-daŭriva evoluigo, troveblas en 3C, 4B kaj 5C. Rimarkiĝas tri kontri-buaĵoj pri aktuale grava temo, ekoturismo: unu de Petr Chrdle (3C) kaj du de Boĵidar Leonov (3C kaj 4B). Tri aliaj artikoloj etendas la fokuson ekster-eŭropen: du de Rüdiger Sachs pri parazitologio (4B) kaj mediprotektado en Afriko (5C); unu de Lene kaj Jan Niemann pri la Unesko-programo "Monda Heredaĵo" en Gronlando (5C). Samfaske frapas engaĝiĝinta kontribuaĵo de Manfred Wester-mayer pri la mondampleksa Agendo 21, rezulto de la Tutmonda Pintokonferenco pri Medio kaj Evoluo, okazinta en Rio-de-Ĵanejro en 1992; pri ties eŭrop-kadra sekvo, la Ĉarto de Aalborg de 1994 kaj 2004; kaj detale pri la serioza, sistema aplikado de ambaŭ dokumentoj en la germana urbo Frejburgo (5C).
Kiel supre menciite, Esperanto ja malriĉas je scienc-teĥnikaj tekstoj kaj bone ellaboritaj terminaroj – breĉo kiun ŝtopi signife helpas tiuj ĉi tri volumoj (post jamaj aliaj el la du AEST-serioj). Dume rimarkindas des pli la ĝenerale alta lingva kvalito de la Esperantaj tekstoj prezentataj. Kaj nur malofte tie ĝenetas kelkaj evidentaj preseraroj facile korekteblaj. Tamen menci-endas unu escepta lingvokvalita nadiro (en 3C): unupaĝa artikoleto de Ljubiša Preparadović k.a., "Antaŭvido de migreno ĉe malsanuloj aplikante [tiel!] la teknikojn data mining". Krom duba sintaksero, la anglismo teknikoj (kutime: procedoj) kaj la krude angla termino data mining (unu ekvivalento: datumelfoso) – mirigas tiupaĝe ankaŭ jena fremdaĵo: "Ĉi tiu malsano… ne estas adekvata al la mortado…"
Kontraste al la ĝenerale zorga redaktado de la Esperantaj tekstoj, dubindas la informa kaj lingva kvalito de konsiderinda nombro da anglaj resumoj. Laŭ la ĉekapaj biblio-grafiaĵoj, la artikolojn ja akompanas ĉiuvolume resumoj anglaj, germanaj kaj ĉeĥaj; ekde volumo 5 ankaŭ francaj. Aldone en kelkaj kazoj la aŭtoro mem liveras enkondukan resumon esperantlingvan. Dum la germanaj kaj francaj resumoj tute adekvate kaj profesiece, fakte ĝenerale bonege kaj alloge, prezentas la koncernan artikolan enhavon – la kvaliton de la ĉeĥaj mi ne povas sufiĉe pritaksi, sed mi neniel dubas pri ilia taŭgo –, la anglaj resumoj tro ofte lamas. Foje ili estas kondensitaj ĝis nekompreneblo (4A, p. 24-25, 28) aŭ markitaj per strangaj aŭ stile mal-taŭgaj esprimoj (3B, p. 62; 4A, p. 35, 54; 5A, p. 53; 5B, p. 99; 5C, p. 116, 128); unu distingiĝas eĉ per naŭ korektendoj (5B, p. 73). Tiaj malzorgaj angla-lingvaj tekstetoj, kiuj jen ne sufiĉe informas aŭ eĉ rekte mis-informas, jen uzas fremdan aŭ maltaŭge familiaran stilon, povas indiki al neesperant-lingvano ke temas nur pri ama-toraĵo ne eniginda en seriozan fakan datum-bazon. Pro la nuna superpeze grava rolo de la angla kiel scienc-teĥnika komunikilo kaj kribrilo, evidente nepras publikigi altnivelajn resumojn ankaŭ tiu-lingvajn.
Se konsideri la tuton de la valora enhavo de la voluma triopo kaj ĝian ĝenerale zorgan editoradon, la organizantoj kaj la partoprenantoj de la AEST-konferencoj ja estas gratulindaj kaj subtenendaj pro tio ke ili regule – nun ĉiun duan jaron – tiel demonstradas la faklingvan funkciivon de Esperanto. Samtempe gratu-lindas kaj subtenendas ankaŭ la duaseria eldonisto, Petr Chrdle, pro tio ke li samregule produktadas, eĉ belforme, la konferencajn aktojn por ilin rapide disponigi al pli vasta fakularo kaj laikaro. Tamen ĝuste pro la intencata disvastigo de la aktoj al kulture, religie kaj politike tre diversa tutmonda publiko, mi havas rezervon pri la taŭgo kaj akceptindo de la kovrilaj desegnoj far la renoma ĉeĥa artisto Luděk Neužil. Unuflanke, tute taŭge, ilia alĥemia simbolismo – kun motivoj interalie de tero/ĉielo, homkorpoj/ĉielkorpoj, likvo-transigo – leĝere kontraŭ-pezas la supozeble sobre sekan interkovrilan enhavon de la scienc-teĥnikaj tekstoj. Tiuj desegnoj krome trafe signas la pragecon kaj de la lastatempaj AEST-konferencoj kaj de ties organizejo-eldonejo KAVA-PECH; la moderna eŭropa kulturcentro Prago iam ja estis "eŭropa metropolo de la alĥemio". Aliflanke ĝuste tiu kovrilarta leĝero ne kongruas, ĉe certaj eventualaj legantoj, kun la efektiva serioza teksta enhavo; simile ankaŭ la alĥemia simbolismo, se rekonita, ĉe iuj same misreprezentas la severe sciencan-teĥnikan interkovrilaĵon. Sed antaŭ ĉio la abunda surkovrila nurvirina nudeco ne estas universale akcep-tinda. Por glate disvastigi la gravajn laboraĵojn de la AEST-konferencoj, ŝajnas oportune arte garni ilin malpli diskutinde.

Edmond Brent

Belaspekta kaj utila scienca eldonaĵo el Ĉeĥio


okt. 2003

Tiu ĉi dua volumo de la serio Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko de la eldonejo KAVA-PECH entenas kolekton de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), okazinta pasintjare en Prago, de la 10-a ĝis la 12-a de novembro 2002, organizita fare de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, en kunlaboro kun la Kongresa kaj Kleriga Entrepreno KAVA-PECH, sub aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio. La kolokvo apartenas al serio de samtemaj aranĝoj distribuataj en du jardekoj.

La verko organiziĝas en tri partoj. La unua estas dediĉita al ekonomio en la tria jarmilo (7 prelegoj, el kiuj la lasta, La nomoj kaj simboloj de diversaj valutoj de s-ro Jiří Patera, povus esti konsiderata kiel apartenanta al la sekva sekcio); la dua, al terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto (10 prelegoj); kaj la tria, al aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko (4 prelegoj).

Kiel ofte okazas en nia komunumo, rilate al specialeca uzado de Esperanto, la pezo de la terminologia sekcio estas pli granda ol tiu de la aliaj, kio nur reflektas la fakton ke ni ankoraŭ estas en la etapo de nomado de la realo kaj, bedaŭrinde, ne de originala produktado de konoj en nia lingvo (pri kio, kompreneble, ni ne diskutos tie ĉi).

Tamen ja estas apliko de la Internacia Lingvo en sciencoj kaj teknikoj; kaj tio estas demonstrata per la diverskvalitaj kunlaboroj konsistigantaj tiun ĉi verkon. La uzata lingvo ne estas senriproĉa, sed pro la allogeco de pluraj temoj kaj ilia trafa traktado, la leganto estas baldaŭ kaptita en la enhavo.

Indus detale prezenti ĉi tie plejparton de la prelegoj, sed ni lasas tiun laboron al la leganto, al kiu ni nur mencios ke, inter aliaj, estas kontribuaĵoj pri Adam Smith (de s-ro Bo Sandelin), projektoj financataj de Eŭropa Unio (de s-roj Alain Fagot kaj Gérard Claes), ekonomikaj aspektoj de la solvo de la cigana problemaro (s-ino Eva Poláková), la lingvo-nomo Esperanto kiel metaforo (de s-ro Detlev Blanke) kaj pri duonaŭtomata tekstotradukado (de s-ro Josef Vojáček).

Por la uzantoj de ne-Fundamentaj alfabet(ig)oj (ekzemple, en interreto) estos aparte interesa la kunlaboraĵo de s-ro Ottó Haszpra, Alternativaj alfabetoj por Esperanto kun historia trarigardo 1888-2000, kiu klarigas la estigon de alternativoj por diakritaj E-literoj, kies korekta skribado estis problemo dum longa tempo, kaj prezentas ĝiajn ĉefajn karakterizojn kaj kritike rigardas du proponojn. Ĉiuj prelegoj estas esperantlingvaj kun resumoj en la angla, la germana kaj la ĉeĥa, kaj, kelkfoje, mallonga akademia prezento pri ĉiu aŭtoro en la sama lingvo de la kunlaboraĵo; do, homoj, kiuj ne regas Esperanton, povas iom kompreni la enhavon de tiu ĉi verko, kiu fizike kaj materiale estas belaspekta.

Espereble tiaj ĉi aranĝoj daŭre okazos kaj la prelegoj estos publikigitaj, tiel ke la Esperanta komunumo povos kaj informiĝi pri la diskutoj kaj apogi la sciencan eldonadon en Esperanto.

Jorge Antonio Leoni de León

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.