La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Fajron sentas mi interne...

  • Verkinto: Ulrich Matthias
  • Speco: baza literaturo, originala verko, romano
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€6.00
  • Eldonjaro: 1990
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Romano pri junulo, liaj problemoj kaj ... Esperanto.
  • Specimeno: Fine Georg respondas mem al sia demando: "Iam mi kredis, ke Esperanto estas grava afero. Sed hodiaŭ mi pensas, ke Esperanto ne venkos kaj povas esti nur hobio. Esperanto-grupo ne estas pli ol kegla klubo."
    Mi silentas. Kompate mi rigardas al Thomas: "Mi scias, ke ankaŭ vi lernis Esperanton pro idealismo. Ĉar ankaŭ vi revas pri pli bela mondo. Mi esperas, ke tiuj eldiroj ne konfuzas vin. Vi lernas tiun lingvon kontraŭ la volo de viaj gepatroj, kaj ŝajnas ke multaj esperantistoj eĉ ne donas al vi la kuraĝigon kaj apogon, kiun vi bezonas. Min nenio plu povas ŝanceli, ĉar mi mem spertis, ke Esperanto ebligis al mi pli altnivelan interkompreniĝon ol la aliaj lingvoj, kiujn mi lernis en la lernejo. Sed vi ankoraŭ ne povis sperti tion..."
  • Paĝoj: 100
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 140 g
  • Recenzo:
    • De Giulio Cappa: Sorĉita cirklo de soleco
    • De István Ertl: Nur etaj braĝoj
    • De Sten Johansson: Frosta fajro
    • De Betty Chatterjee: Impresoj pri la romano 'Fajron sentas mi interne'
    • De Fabienne Berthelot: Marĝene de "Fajron mi sentas interne"
    • De Paulo Sérgio Viana: Kiel transformi la internan fajron?
    • De Thuler (Brazilo): Fajron mi sentas interne
    • la verko estas sufiĉe plaĉa, bonstila kaj sen lingveraroj. Ĝi temas pri adoleskanto, edukita en perforta etoso, batita de sia patro. Pro tio, kvankam inteligenta, li estas ege timema kaj penas strarigi rilatojn al kamaradoj kaj koramikinoj. Tamen iam li malkovras Esperantujon kaj ties junularajn renkontiĝojn. Tio plibonigos sian vivon. (Elinjo - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2014)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Sorĉita cirklo de soleco


1991

La romano, originale verkita en Esperanto, rakontas la vivon de nuntempa junulo, Manfred Brinkmann, de lia deksesa jaro ĝis la dudekdua. Dum tiu periodo Manfred finas lernejajn, komencas universitatajn studojn kaj renkontas survoje Esperanton kaj ĝian movadon. Sed tiuj okazaĵoj nur estas eksteraj: la vera roman-intrigo plektiĝas interne de li mem. Manfred estas studema junulo kun forta nekapablo komuniki kun la homoj. Li atribuas la tutan kulpon de sia psikologia problemo al sia patro, priskribita kiel viro kolerema kaj perfortema. Por publike klarigi siajn malfacilaĵojn kaj peti helpon ĉe la "aliuloj", li verkas artikolon por la lerneja gazeto. Kiam li volas amindumi junulinon, li sendas longe pripensitajn, eksplicitajn leterojn. Tiuj klopodoj neniam atingas la deziratan celon. Preskaŭ kun embaraso oni legas pri la streboj de Manfred eliri el sia malmola karaktera ŝelo, pri lia naiva fido je vortumitaj, skribaj kontaktoj, pri lia forta deziro enamiĝi, kiu pelas lin de junulino al junulino pro misinterpretita afableco, pro imagita kuraĝigo.

Esperanto signifoplene rolas en Fajron. Manfred lernas la lingvon kaj aktivas en la movado, tiamaniere parte solvante sian solec-problemon en la universitata urbo. Inter la samideanoj li trovas, se ne perfektan varmecon, almenaŭ atenton kaj konsideron. Pere de Esperanto obliĝas liaj spertoj, vojaĝoj kaj kontaktoj. Li ekkomprenas, ke la vivkutimoj ne ĉie estas samaj kiel en lia lando. Sed tiuj esperigaj novaĵoj restas en supraĵo; ili ne atingas la kernon de lia problemo. La romano finiĝas per nova akuza alvoko al la patro.

Ulrich Matthias, la aŭtoro, pentras neforgeseblan elinternan bildon de la adoleska aĝo. Lia seka sed intense emocia stilo komprenigas, ke temas pri personaj spertoj. Se oni rajtas supozi ke Manfred estas Ulrich, tiam la tuta romano povas aspekti kvazaŭ nova, tre longa letero al la "aliuloj" (kun la timo/espero, ke la patro ĝin legos), kvazaŭ 85-paĝa amdeklaro al nekonata junulino, kiu finfine re-ame akceptu lian amon. Sed Ulrich ne tute estas Manfred. Malgraŭ la rakontado en la unua persono, eblas senti (inter la linioj) ke la aŭtoro forte kritikas sian heroon. Ekzemple, Manfred akre juĝas ĉiujn, kiuj ne same opinias aŭ agas kiel li mem: en la familio, en la lernejo kaj universitato, en la Esperanta movado. Sed li ankaŭ diras al si, ke tiuj pensoj estas repuŝindaj. Kiam li sukcesos tion plene kompreni kaj apliki, li havos firman apogilon por elsalti el sia sorĉita cirklo de soleco.

Mi forte rekomendas la legadon de ĉi tiu romano al ĉiuj gejunuloj, al ĉiuj gepatroj. Mi ankaŭ konsilas ĝin al ĉiuj geesperantistoj, ĉar la libro havas forton de vereco, de surpaperigita vivo. La tempo espereble mildigos la vivo-ŝarĝon de Manfred, kaj se Ulrich plu verkos kun la samaj partopreno kaj senpera kuraĝo, ni rajtas atendi la fruktojn de grava verkisto.

Giulio Cappa

Nur etaj braĝoj


1990

En la vigla esperantista junularo, inter la dudek-kelkjaruloj ne mankas seriozaj (kaj amuzaj) talentoj: pruvas tion premioj de Belartaj Konkursoj al F. K. Moleono, M. J. Quesada, G. Kamaĉo, U. Becker, M. Fettes. Mankas tamen aŭtenta romano pri ili, pri ilia medio. Ofte diriĝas, ke romano ne estas ĝenro por juna verkisto; kiu tamen decidas romanverki, tiu prefere komencu tuj per sia dua-tria romano. Ekzistas, kiuj elverkas per unu ĵeto sian propran vivon; aliaj ĉiam skribas la saman romanon sub diversaj titoloj; plejparto ne kategorieblas.

Sana, sangoplena literaturo surprenas la taskon speguli, priskribi, analizi, kritiki la socion, kies produkto ĝi estas. Surpaŝante la glitan terenon de Esperanto-literaturo, oni ekdubas: ĉu ne pseŭdo-socio, pseŭdo-literaturo? Ĝuste la ekzisto de Esperantismo-temaj romanoj kiel “Ombro sur interna pejzaĝo” de Ŝtimec aŭ la nuna “Fajron sentas mi interne” mildigas mian dubon. Matthias alfrontas unu el la plej aŭtentaj, plej priverkendaj demandoj de nia vere propra literaturo: ĉu renkontiĝo kun Esperanto povas ŝanĝi ies vivon? Se jes, kiel? Kio estas nia pluso kompare al la ĉirkaŭa “laika” mondo?

La minca romaneto rapide resumeblas: tro rigide edukita junulo baraktas kun la eterna demando, kiel eblas esti “inter aliuloj”, kiel eliri el sia prema soleco. Eniĝo en la verdan movadon alportas la unuajn sukcesetojn: reciprokajn simpatiojn, ridetojn, varmajn vortojn. Sed eĉ Esperanto ne povas lin “elaĉeti”: kvazaŭ savespere, li kuras de renkontiĝo al renkontiĝo, nur por konstati fine kun granda tristo: “Neniu rimarkas, ke mi mankas...”

Legante, mi fojfoje pensis pri la svisgermana memromano de pseŭdonoma Fritz Zorn: Mars (kies fragmento espereble eniros la pretiĝantan svisgermanan antologion). En tiu libro riĉega junulo trasuferas mallongan vivon absolute malkapable kontakti la “aliulojn” kaj absolute konscia pri tiu manko. Lia ekanta kancero ŝajnas al li nur enkorpiĝo de la anima malsano. Antaŭ ol morti, li verkas — por provizi sian vivon per tiu almenaŭa senco — la libron Mars.

Sen konsideri la ĉiaman malproporcion de kvalito ĉe tiaj komparoj, Matthias verkis por ni la Esperantan Mars. Sed nia tasko estas ĝuste konsideri kaj pritaksi tiun kvaliton, la valoron de “Fajron sentas mi interne”, kies romantika titolo pli bone povus anstataŭiĝi per parafrazo laŭ la titolo de l’ antaŭparole citita Auld-poemo: “Inter aliuloj”.

Kial iu verkas? Kelkajn psikologiajn aspektojn prilumis alia memmortiginto, la italjuda Primo Levi (vidu numeron de Literatura Foiro eble antaŭ du jaroj); nu, ekzemple, por kuraci sin. (Li mem bezonis elverki el si mem la teruron de koncentrejoj.) Tiucela ŝajnas ankaŭ la prozaĵo de Matthias, kvazaŭ verkita laŭ peto de psikologo. Ne atestas pri bona gusto fosi en la vivo de la aŭtoro por konstati, ĉu ĉio estas aŭtobiografia ĉi tie, sed li mem preskaŭ invitas al tiaj cerbumadoj per sia taglibre seka precizeco, per la raportoj pri renkontiĝoj, kiujn iu ajn el liaj legintoj ja povas ĉeestinti. (Mi persone atestas, ke la diskoteko en Torun efektive nomiĝis “Ruĝa Araneo” — p. 73. — kaj ke la bulkoj vere estis sekaj — p. 76.)

La problemo kun tio estas, ke realo ne nepre koincidas kun vero, ke pedantstila raportado, kiu taŭgus por GEJ-gazeto, ne koheriĝas je konvinka romaneco. La leganto reagas simile al la letero de Martina (p. 35.), aldonante: se vi ne kapablas elfari literaturon el via propra kazo, ne nomu ĝin originala romano. Kvazaŭ Matthias ne konscius pri la neceso selekti, li protokolas la vivon de Manfred Brinkmann:

“Mi alvenas hejme kaj tagmanĝas kun la familio. Malmultaj interparoloj, kiel kutime. Paĉjo kritikas, ke panjo kuiris la ruĝan brasikon tro mola, tro kaĉa. Dirk, mia plej juna frato, konsentas kaj aldonas, ke ankaŭ la viando ne estas bona.”

Tia senornama, monotona stilo povus servi al la verko, karakterizi la unuapersonan heroon (pensu pri La fremdulo de Camus). Same la mallertaĵoj de la longe citataj leteroj kaj la artikolo “Inter aliuloj” (pp. 27-30.). Sed la rilato inter heroo kaj aŭtoro nenie klariĝas, kaj pro tio ili ŝajnas sami: ĉu tio do estus la verkostilo de Matthias?:

“Kelkfoje mi troviĝas, regata de sento de absoluta soleco kaj profunda maltrankvilo, ie en la klasĉambro kaj pensas pri mia propra situacio — situacio, kiun karakterizas suferiga sento de izoleco, ebligata de manko de delikatsenta komprenemo ĉe la aliuloj.”

Se jes, bedaŭrinde. Kompare al la sekaj vortelektoj (“belaspekta amikino” — p. 13.) jam ne tro gravas la germanaĵoj kiel “Vi ja ne devas plori”, kie sufiĉus “Ne ploru” (p. 20.) aŭ peza “Li devas esti kompreninta tion” (p. 25.).

Tamen, ne mankas fortaj eroj, eĉ epizodoj: la prezento de la geavoj kaj gepatroj (pp. 19-21.), la sceno kun geja Ralf (pp. 40-44.), kaj la fmo: soliĝo en arbaro (pp. 95-96.). La tre pozitiva antaŭparolo de Elena Zaja pravas ankaŭ pri tio, ke la romano estas tre enpensiga: jes ja, ĝi respondas — eĉ se estetike kritikeble — la demandojn, kiujn ni metis recenzokomence. Eĉ pli grave, ĝi instigas nin serĉi niajn proprajn respondojn. Kaj tiusence la aŭtoro certe atingis sian celon.

Por la eldono laŭdindas la nur kelkjara “Pro Esperanto” en Vieno, kiu ofertas laŭ la librofina katalogeto jam 35 titolojn! La Matthias-romano inaŭguras la baldaŭ pluontan serion “Originala literaturo”. Tamás Bakos bone kaptas per sia kovrildesegno ruĝe-blua la titolan internan fajron — kvankam el tiu fajro mem la romaneto elmontras nur etajn braĝojn.

István Ertl

Frosta fajro

Jen unu el kelkaj Esperantaj romanoj pri junaĝaj problemoj kaj evoluo. Por komparo, oni memoru du aliajn: Adolesko de Blazio Vaha kaj Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas de Manjo Austin. Ankaŭ en parto de La fotoalbumo de Trevor Steele similaj temoj estas traktataj. Iel interese estas, ke en ĉiuj ĉi kvar kazoj, temas pri evoluo de juna katoliko.

La titolon Fajron sentas mi interne proponis la eldonisto Herbert Mayer, kaj ĝi ja estas bona titolo. Bedaŭrinde ĝia bazo en la romano estas iom malforta, eĉ la vorto "fajro" ne aperas en la verko. Pli grave - ĉu vere la protagonisto Manfred sentas fajron? Ĉu ne froston de soleco? Ulrich Matthias origine intencis nomi sian verkon "Inter aliuloj", kaj ĝia temo estas la sento de alieco kaj soleco inter aliuloj, kiu paralizas Manfred’on.

La tuta rakonto estas monologo en mi-formo kaj as-tempo, kun enplektitaj leteroj kaj artikolo, kiujn Manfred sendas al "la aliuloj" por provi rompi sian izolon. Ĉe la leganto tiu formo kaŭzas grandan senton de ĉeesto kaj proksimeco al la protagonisto. Ĉiuj liaj konsideroj temas pri li mem. En sia nekapablo mem agi, li esperas, preskaŭ postulas, ke "la aliuloj" helpu lin. Se ili nur scius, ke li efektive ne volas esti izolita, ili certe kontaktus lin. Kompreneble tiu lia supozo estas misa kaj vana.

Troviĝas tamen ankaŭ du-tri respondaj leteroj, kaj por la leganto tiuj mallongaj tekstoj multe kontribuas al kompreno de la junulo Manfred, ĉar ili montras kiel "la aliuloj" rigardas lin, kaj kiom ili entute zorgas pri li. Montriĝas, ke por la aliuloj la mondo tute ne cirkulas ĉirkaŭ li, sed tiun amaran veron li nur malmulte kapablas digesti. De komenco al fino la libro lasas tre malĝojan senton, kaj oni vere suferas pro liaj mallertaj provoj elturniĝi.

En la dua parto de la verko Manfred eniras la Esperanto-movadon, iĝas preskaŭ fanatika aktivulo kaj efektive renkontas multajn gejunulojn, ne malplej knabinojn. Li revas pri enamiĝo, tamen al la leganto klaras, ke li neniun amas, eĉ ne scias kio estas amo. Maksimume li volas, ke iu amu lin. Dum kelka tempo per balbutaj kontaktoj kun jen unu, jen alia komencantino, li sukcesas trompi sin, ke li jam establas kontakton. Finfine tio tamen montriĝas nur miskompreno.

Manfred kredas lerni, ke necesas rideti al la aliuloj. "Mi staras inter la aliaj partoprenantoj, sen interparoli kun iu. Iu magia, malica forto devigas min denove serĉi vizaĝojn por rigardi, rideti al ili. Mi ekvidas Annegret, ridetas al ŝi. Denove ŝi grimacas... Mi ekvidas Petra, ridetas ankaŭ al ŝi. "Kial vi ridas?", ŝi demandas min subite. Mi silentas."

La verko tre kredinde kaj efike prezentas versimilan personon. Troviĝas neniu kaŭzo dubi, ke temas pri grandparte membiografia "konfeso", simila al tiuj, kiujn Manfred vane faradas per leteroj. Eble ĝi tamen estas verkita el tro proksima punkto, pro kiu la legado fojfoje eĉ kaŭzas senton de klostrofobio. La aŭtoro aĝis 23 jarojn verkante ĝin, kaj eventuale li ankoraŭ ne povis rigardi Manfredon de tre longa distanco. Tamen la senpera, sincera rakontado ebligas al la leganto krei propran bildon pri li.

La baza problemo de Manfred ŝajnas esti komunika. Li ne mastras la kodojn de la aliuloj. Tiu konstato, kune kun la rolo de Esperanto en lia vivo, kondukas al timiga demando: Ĉu lia problemo estas la problemo de esperantisto? Ĉu ni esperantistoj estas homoj kun baza komunika perturbo, kiuj tamen rifuzas agnoski tiun ĉe ni mem, sed male projekcias ĝin sur la aliulojn en formo de "la monda lingvo-problemo"? Ĉu ni, simile al Manfred, proponas al la aliuloj solvon de tiu problemo, solvon kiu ŝajnas al ili same stranga kiel la leteroj kaj ridetoj de Manfred?

La lingvo kaj rakonta stilo de la romano estas bonaj. Oni ja povus deziri pli riĉajn priskribojn de personoj kaj medioj, tamen tiu manko estas logika, ĉar la "mi", la rakontanto, ja rimarkas ĉefe sin mem.

Resume ĉi rakonto pri malĝoja kaj izolita junaĝo estas rekomendinda, ne nur al tiuj, kiuj iam spertis ion similan, sed eble same multe al "la aliuloj". La ĉefa risko de la verko estas, ke tiuj aliuloj en Manfred vidos ne homon, nur strangulon.

Sten Johansson

Impresoj pri la romano 'Fajron sentas mi interne'

''Fajron sentas mi interne'' de Ulrich Matthias eldonita en 1990 de Pro Esperanto.Vieno estas mallonga romano originale esperantlingvo-verkita.

La informo de la pufreklamo, ke ''tiu ĉi libro rakontas pri junulo serĉanta raciecon, sencon, homan varmon. Dum tiu serĉado li renkontas la Esperanto-movadon'', instigis al mi demandi, ĉu per la lernado de Esperanto la junulo do solvas siajn problemojn? Memorante, ke William Auld enmetis ĝin en sian kanonon/ĥanonon da legendaj libroj, mi pensis, ke certe la temo ne povus esti tiel banala. Tial pro la scivelemo mi komencis legi ĝin. Tiun tagon mi legis la tutan tagon neglektante ĉiujn aliajn planotajn projektojn, ĝis kiam mi finlegis la 97an kaj lastan paĝon je la meznokto. Do alidirite la kortuŝa romano tre fascinis min.

Manfred la protagonisto rakontas la historion de sia vidpunkto. Komence de la romano li estas 16-jara gimnaziano loĝante ĉe la gepatroj kaj fratoj ie en la regiono de Warburg en Germanio. Manfred Brinkmann estas tre diligenta kaj kapabla lernanto, kiu kutime ricevas bonajn notojn por sia skribaj taskoj. Tamen estante tre malparolema, li ricevas malpli bonajn notojn por siaj buŝaj kontribuoj. Tiu malparolemo ankaŭ estas socia malhelpo, ĉar krom dirante salutfrazojn tiel 'bonan tagon' kaj 'ĝis' li preskaŭ ne komunikas kun siaj samklasanoj. Dum la paŭzoj Manfred havas neniajn interrilatojn kun ili; li estas tia apudstaranta objekto, kian ĉiuj ignoras. Malgraŭ tio li sopiras komuniki kun siaj samklasanoj kaj li malfeliĉas, ĉar li neniam estas invitata al privataj festoj ktp. Li kaj la aliaj junuloj ne ondolongiĝus, ĉar i.a. iliaj interesoj pri motorcikloj kaj la rezultoj de piedpilko-maĉoj ne interesas Manfred. Sed li envias la junulojn, kiuj jam havas koramikinojn; li ankaŭ volas brakumi kaj kisi belulinon. Revante pri la iama 'homa varmo' li sentas sin malhelpa pro sia malparolemo.

Manfred logike cerbumadas pri kial, li havas tian socian handikapon. Rememorante sian infanaĝon li konkludas, ke sia problemo estas la kulpo de la geavoj kaj la gepatroj. Memorante, ke Manfred estas adolesko, eble vi, kiuj eventuelt legas tiun-ĉi, nun opinias, ke junuloj ofte kulpigas la plenkreskulojn pro siaj adoleskaj problemoj emociaj. Mi petas al vi, ke vi ne tro frue juĝu la aferon.

La patra avo estis fervora nazio malpenta, kiu malindulge edukis sian filon per batoj ktp. Lerninte tian edukmanieron li same edukas siajn filojn. La patrina avino samopiniis, kaj la unua memoro de Manfred estas tiam, kiam la avino kruele kaj timige 'prizorgis' lin okaze de la naskiĝo de sia frateto. Ankaŭ la patrino ofte batis Manfred, kvankam pro la manko da fortoj, ŝi 'nur' vundis lin psike ne fizike. La patrino ŝajne opinias, ke se nur Manfred kaj siaj fratoj estus sendispute obeemaj, ili evitus la batojn; do kial ili ne cedu kaj estu feliĉaj!

Infanoj kutime lernas la arton de komunikado hejme. Se la gepatroj estas bonaj rolmodeluloj, la infanoj senprobleme lernas bone esprimi sin buŝe. Tia ne estis en la familio de Manfred. Dum la ĉitage familiaj renkontiĝoj ĉe la manĝtablo oni ne afable konversaciis, sed silentis, nur parolante, kiam unu el ili volas kritiki la manĝaĵon. Manfred kaj sia patro ne afable konversacias , anstataŭe ili akre disputis. La patro ekzemple ekas:

''Ĉu vi ankoraŭ bezonas vian biciklon?'', li demandas en malafabla tono.

''Ne, hodiaŭ ne plu.''

''Do enmetu ĝin en la kelon!''

''Ne necesas. La biciklo estas ŝlosita.''

''Enmetu vian biciklon!'' li ordonas kolerigante.

''Kial mi enmetu ĝin? Eĉ ne pluvas.''

''Mi diris, ke vi enmetu vian biciklon.''

''Jes, sed kial?''

''Ĉu vi enmetos vian biciklon?'' li demandas minace.

''Ne necesas.''

La patro tiel senrezone ordonas kaj Manfred replikas postulante rezonojn; per forto bato sur la kapo de Manfred la patro brute venkas la ''diskutrondon.''

La plej fortaj flankoj de Manfred estas lia intelekto kaj lia skribtalento. Tial li rezonas, ke li eble sukcesos skribe klarigi al aliuloj, ke li estas soleca, li ne volas esti ignorata, li estas kontaktema kaj li volus amikiĝi kun ili. Do unue li skribas leteron al tima, sed diligenta samklasanino, kiun li admiras kaj amas. Supozinte, ke la kaŭzo de ŝia timemo kaj sia akordiĝas, li malkaŝe skribas pri la frustracioj, kiujn li ĉiam spertas kune kun aliuloj. Poste li verkas artikolon por la lerneja gazeto en kiu li denove malkaŝe kaj lerte priskribas sian solecon kaj li klare kulpigas siajn gepatrojn.

Ambaŭaj skribaĵoj estas tre kortuŝaj. Tamen evidentiĝas, ke li estas tre absorbita de si mem kaj la skribaĵoj enhavas kelkajn frazojn provokajn. ekzemple:

'' dum la lastaj jaroj …..mi pasigis, parte malvolontege, grandan plimulton de la tempo sola; mi parolis esence malpli ol aliaj homoj; sed eble ne povas multe utili paroli kun homoj, kiuj interesiĝas pri motocikloj, la rezultoj de futbalaj maĉoj kaj similaj bagateloj.''

Ne surprize Manfred ricevis malmulte da reagoj de siaj samaĝuloj, kaj tiuj, kiujn li ricevis estis aŭ malfavoraj aŭ malkomprenemaj . La instruistino de la germana riproĉis lin pro la skribado de 'stranga artikolo' aldonante:

''Sciu, ankaŭ mi estis batita, sed tio estis bona por mi. Kaj mi konas vian patron kaj scias, ke ankaŭ li celis nur vian bonfarton.''

Li sentas sin soleca, kaj li tre bedaŭras, ke siaj mallertaj klopodoj kontakti al aliaj ĉiam estas miskomprenitaj. Foje li eĉ pripensas suicidi, sed ĉiam li forpuŝas la ideon esperante, ke iel, iam li trovos la akcepton de aliaj, ĉar li volus iel servu la homaron

Post la arbiturienta ekzameno li translokiĝas al alia urbo, kie li komencis studi la matematikon en la universitato. Tie kvankam li ne plu estas ĝenata de sia familio, la problemo persistas, kaj geamikojn li ne trovas.

Iun tagon li hazarde renkontas amikemajn esperantistojn, kiuj impresas lin pro sia flua parolado de la plej facila lingvo en la tuta mondo. Manfred kaptas la ideon lerni Esperanton pensante, ke per tiu li povas komuniki kun aliuloj, senti sin pli bezonata kaj plibonigi la mondon. Facile, rapide kaj profunde li lernas la lingvon kaj fariĝas pasia movadano.

Komence ŝajnas al li, ke la esperantumado solvos la kontaktproblemon. Tamen fine de la romano post kelkaj malsukcesoj reaperas la melankolio kaj la soleco. Legante la lastajn frazojn mi havis la impreson, ke li estas eĉ pli malespera ol antaŭe:

''Mi vidas vojkruciĝon kaj iras maldekstren. Neniu rimarkas, ke mi mankas...Post iom da tempo mi vidas benkon kaj sidiĝas. Mi sentas la freŝigan efikon de larmoj disŝmiritaj en la vizaĝo kaj rigardas antaŭen, iomete supren: ''Vidu paĉjo, je la viro, kiun vi deziris...''

Betty Chatterjee

Marĝene de "Fajron mi sentas interne"


1991-92

Fabienne Berthelot

Kiel transformi la internan fajron?


majo 2017
Unu el la plej interesaj formoj de literaturo estas tiu, kiun en la germana lingvo oni nomas "bildungsroman" (laŭlitere "bildig-romano"). Pli libere, oni povus traduki tion per la esprimo "romano pri formiĝo de personeco".
Temas pri speco de rakonto, kiu priskribas la vivon de homo, ekde la infan-adoleska ĝis la plena aĝo. Ĝi celas montri, ke la estiĝo de maturspirita homo, kun noblaj sentoj kaj preteco por la vivo, estas vojo, kiu postulas saĝon, penadon kaj konscian klopodadon. Ĝi iras laŭ la favoroj de "paideia", la antikva helena filozofio pri lernado.
Oni konsideras, ke la unua tiaspeca romano estas La Lernojaroj de Wilhelm Meister, de Goethe, publikigita en la fino de la 18-a jarcento. Aliaj ekzemploj estas David Copperfield, de Dickens, La Juna Törless, de Musil, "Portreto de la Artisto, Kiam Juna, de Joyce. Oni povus konsideri, ke eĉ la serio Harry Potter estas tia literaturo.
La romaneto Fajron sentas mi interne, de Ulrich Matthias, originale verkita en Esperanto kaj verŝajne publikigita unuafoje en la jaro 1990, estas "romano pri bildigo de personeco". En bonega, vigla stilo, en flua formo kaj etos-konstrua maniero, li priskribas la formiĝon de la personeco de la sentema Manfred Brinkmann. Iom post iom, la leganto sentas, ke la junulo estas reala, vivoplena homo. La psika atmosfero hejme estas peza, la patro emas bati kaj humiligi. Tio markas la infanon por ĉiam, kaj transdonas al li difuzan timon komunikiĝi kun aliaj homoj. Estiĝas preskaŭ nevenkeblaj silentemo, manko de memestimo kaj manko de memfido. Sekvas konstanta angoro kaj malkontento pri la propra vivo. Aperas pensoj pri memmortigo - kian sencon havas la vivo, se ĝi ne fariĝas kunvivado?
Neatendite, ekaperas Esperanto en la vivo de Manfred. La lingvo, la junula movado kaj la idealoj de Esperanto donas al li novan esperon. Eble tie li trovos sencon. Kontribui al ia pli bona mondo certe estas bona motivo por entuziasmo kaj vivoĝuo. Kaj la junaj samideanoj estas afablaj, komunikemaj kaj kunsentemaj. Li komencas partopreni junulajn renkontiĝojn de Esperantistoj. Kompreneble, li ekkonas ĉarmajn (ankaŭ neĉarmajn) junulinojn, kaj iom obsede serĉas amatinon. Lia hezitemo estas ĉiama baro. Sekvas amelreviĝoj. Ŝajnas, ke li ne estas farita por feliĉo. La krueleco de la patro dum la infana tempo baras al la Esperanta idealo la liberan vojon al vivoĝojo. La fajro de angoro brulas ankoraŭ en la animo de la junulo. Finiĝas la iom melankolia rakonto per sceno, kiu proponas al la leganto demandon: "Kiel transformi la fajron de angoro, pro la krudeco de la mondo, en konstruan fajron, cele al digna vivosenco?".
Tre leginda libro estas Fajron sentas mi interne.

Paulo Sérgio Viana

Fajron mi sentas interne


Julio 2018
En ĉi tiu libreto, la junulo 16-jaraĝa, rakontas pri sia vivo kaj la malkorekta edukmaniero. Lia patro ĉiam agis per terura rigideco. La edukado ne estis bona, ĉar la junulo suferis per la mensaj problemoj, kiuj estis okazintaj per multe da batadoj kaj kruelaĵoj de la patro.
La konsekvencoj estis la malsanaj-mensaj problemoj kiel la timideco kaj la izoleco, kiuj ne permesis ke la junulo interparolu kun geamikoj kaj aliaj homoj. Manfred estas lia nomo. Li ne ŝatis vivi kaj deziris morti. Ĝoje li konis la grandan Esperantan familion. La rekontiĝoj de la Esperanta Movado montris al li la fratecon kaj la homvarmon, kiuj ekzistas inter la geesperantistoj. Manfred ne restis plu sola!

Thuler (Brazilo)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.