„Gerda malaperis!”, eta libreto aperinta antaŭ pluraj jaroj, kreskiĝadas al
grava kurso. Aldone al la baza rakonto
unu post la alia aperis libreto kun paralelaj ĉapitroj, vortlistoj (almenaŭ)
franca, nederlanda, germana kaj fine
nun ankaŭ instruilaro ellaborita de
GEJ.
Tiu lasta seriero estas A4-formata
bunta aro de metodaj klarigoj, paroligiloj, demandoj, gramatikaĵoj, ludoj,
konsiloj, ekzercoj, ktp. GEJ saĝe aldonis kopipretajn foliojn por la lernantoj.
Per ĉi tiu kompleto, instruisto povas
tuj ekuzi la Gerda-serion kiel kurslibrojn. Li disponas pri la metodo kaj
necesa aldona materialo por agrabligi
la lecionojn. Li jes devos elekti el la
disponebla materialo. La aŭtoroj sukcesis arigi profesiecan materialon, lli
prezentis ĝin en simpla kaj praktika
sed ankaŭ klara kaj belaspekta formo.
Eblas verŝajne trovi kelkajn komposterarojn (ĉu ne en ĉiu libro?). Sed tio
certe ne ĝenos la praktikan uzadon de
ĉi tiu verko. Cetere, se vi dum ties ĉi
uzado trovas iun eraron, vi nepre
skribu al GEJ. Ili petas korektigajn kaj
kompletigajn reagojn ĝis la 1a de marto 1992. Tiujn ili uzos por dua eldono
pliampleksigota.
Laŭ mi la eldonon de ĉi tiu instruilaro
sekvos nova vendorekordo por „Gerda malaperis!”.
Marc Vanden Bempt