La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

The Grammar of Esperanto
A corpus-based description

  • Verkinto: Christopher Gledhill
  • Kontribuinto: Redaktis: U.J. Lüders
  • Speco: lernilo/vortaro/informilo, en la angla
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€34.00
  • Eldonjaro: 2000
  • Formo: libro glubindita
  • Priskribo: This book provides a detailed description of Esperanto for linguists who are not familiar with the language. Its main aim is to demonstrate that Esperanto not only has complex system of etymology and word formation, but also of syntax and phraseology.
  • Paĝoj: 150
  • Larĝo: 270 mm
  • Alto: 240 mm
  • ISBN: 3 89586 961 9
  • Notoj: Eldonjaro: 1999 (dua eldono 2000)
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pri gramatiko nekutime

Nekutime estas recenzi anglan libron en esperanta revuo. Tamen la titolo - „The Grammar of Esperanto” - evidente liveras la klarigon. Sed ĝuste tiu ĉi titolo „La gramatiko de Esperanto” estos en niaj rondoj eble iugrade misgvida.

La celo de la aŭtoro estas ne instrui Esperanton, sed doni al lingvistoj panoptikon de Esperanto. Tio tuŝu ne nur la gramatikon, sed ankaŭ ĉiujn aliajn aspektojn de la lingvo, kaj jam la ĉapitraj titoloj - „fonaĵo”, „fonetiko kaj fonologio”, „morfologio”, „sintakso”, „frazeologio” - malsekretas, kien la libro kondukas onin. Gramatikaĵoj interplektiĝas preskaŭ ĉie, sed evidente ne temas pri tradicia gramatiko, per kiu ekzemple angloj povus lerni Esperanton.

Aldone, epoke de la fama venergrena PMEG estas malfacile publikigi ion ajn pri la esperanta gramatiko sen riski tujan komparon – ĉu konvene, ĉu malkonvene. Okaze de la recenzataĵo certe ne temas pri verko samkalibra kiel PMEG, eĉ ne laŭamplekse.

„La gramatiko de Esperanto” estas scienca verko, per kiu lingvisto priskribas Esperanton por aliaj lingvistoj. Ĉi-cele tre ofte ekestas la danĝero, ke aŭtoro de tia verko eksterproporcie prezentas akumulitaĵon de Esperantlingvaj strangaĵoj. Ja por lingvisto ĝuste strangaĵoj estas pli interesaj, allogaj kaj sensaciaj, ol normalaj ĉiutagecaj lingvaj formuloj. Tiu aŭtoro iugrade protektas sin kontraŭ tia mispaŝo, bazante sian libron sur 300000-vorta specimeno de tipaj esperantaj tekstoj, kaj ĝuste laŭ tiu ĉi lingvaĵa korpo li kalkulas kelkajn interesajn statistikaĵojn pri la probablo de specifaj vortoj, vortkombinoj, formuloj kaj stilaj trajtoj. Fine de la libro li eĉ kontrastigas la vortuzon de Soveta Esperantisto kun la cetero de sia specimeno. Pri tiu specimena korpo aludas la subtitolo de la libro – „korpobazata priskribo”. Bedaŭrinde, tiu fundamentanta tekstaro ne tre detale priskribiĝas, kaj kompreneble ĝi ne akompanas la libron.

Ene de la rubrikoj, difinitaj de la ĉapitronomoj, iomete erece la aŭtoro prezentas ankaŭ la esencan esperantan gramatikon. En kelkaj lokoj la informo estas maltroa: ekzemple, ĉe la klarigo de la afikso „-iĝ” li ne mencias la eblon uzi ĝin kun substantivaj radikoj, kiel ĉe „doktoriĝi”. En kelkaj aliaj lokoj la informo estas mal-maltroa aŭ eĉ misa – ekzemple, „pluvoza” certe ne signifas „full of dust”. Ĉi-rilate la vorteto „mal-maltroa” signifu, ke tro da spaco estas malŝparata por prezenti lingvaĵerojn, kiuj praktike estas apenaŭ uzataj aŭ gramatike eĉ dubaj – kiel „aliel”, „alies”, „manko da(?)”, „po(?) 4 fojojn”, „malferma (=nefermita?) letero”, ktp. La recenzanto eksentis tre fortajn spasmojn en la dekstra mano, tentate tuj kapti sian ruĝan skribilon por adekvate dekori la enhavon de la verkobaza tekstkorpo per kelkaj korektaĵoj. Kiel dirite, la korpo malĉeestas kaj pro tio povis resti netuŝata. Plene eksterkorpe la aŭtoro prezentas strangaĵojn kiel „drugo” (kunulo), „kasao” (loĝejo) kaj „kaputa” (difektita), kaj ĉe tio kuraĝe asertas, ke almenaŭ lege tiuj vortoj estas ĝenerale konataj. Entute la iam kaj iam strangeta bildo iomete pli strangiĝas pro kelkaj personaj tezoj kaj subjektivaj opinioj de la aŭtoro, kiuj sendube ne por ĉiu intima scianto de Esperanto sen misglutoj estos gluteblaj.

Lingvisto ricevos sufiĉe bonan imagon pri Esperanto – inkluzive la ata/ita-konflikton. Tamen eble laŭ grado tro priskribema naturisma vidpunkto. Vere malmulte la aŭtoro akcentas la preskriban flankon de la planlingvo, peketo, pri kiu li eĉ konfesas en la fina ĉapitro. Aliflanke, kelkaj atentigoj de la aŭtoro estas tre interesaj – ekzemple, pri la rapido de stabiliĝo de aŭtentaj etnolingve sendependaj esperantaj lingvaĵeroj aŭ pri la ĝenerala pristudindeco de neskemecaj elementoj en Esperanto. Ankaŭ la etikedo „diskutantara fakĵargono” (jargon of a discourse community), uzata de la aŭtoro, estas vere tre trafa kaj bone spegulas la praktikajn uzmediojn de Esperanto.

Sed, ho vi karaj membroj de tiu ĉi uzmedio, ne pretervidu, ke bezoniĝos perfekta scio de la angla por legi tiun iomete sekan sciencan libreton.

Pejno Simono

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.