La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Glaciflor' en mia man'
Poemoj por infanoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Por laŭtlegi al infanoj


majo 2003

Glaciflor’ en mia man’ konsistas el 58 paĝoj de simplaj, tradiciaj poemoj por infanoj.

Ili uzas la kutimajn rimedojn de ritmo kaj rimo kaj la ripetado de onomatopeaj sonoj. La libro enhavas 5 nigra-blankajn ilustraĵojn de Sándor Karanczi kaj pliajn 16 aparte stilajn kaj alogajn de James Venczel. La bildoj helpos la komprenadon de junaj legantoj kaj komencantoj.

La temo de la poemaro spegulas hungarajn tradiciojn, almenaŭ ĝi estis verkita relative antaŭnelonge, kaj naturmedion. Ĉu temoj kiel paŝtado, bakistoj, sablo-horloĝo, kukolhorloĝo kaj ludĉevalo ankoraŭ estas kompreneblaj hungare? Verŝajne iom da infanoj de la mondo ne facile identiĝos kun tiaj aferoj.

Unu poemo temas pri amo kaj du pri geografio kaj /aŭ historio sed, krom ĉi tiuj, la enhavo de la poemoj plejparte allogas tre junajn infanojn, kiuj eble ne povas legi Esperanton sufiĉe por fari ĝin solaj. Tiel, mi rekomendas ĉi tiun libron ĉefe al gepatroj por laŭtlegi kun infanoj aŭ al geinstruistoj por uzi por tradukado kaj interkultura diskutado, eble antaŭ verkado de verkoj pri la kutimoj kaj medio en aliaj partoj de la planedo.

Penny Vos

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.