Priskribo: Societa ludo, en kiu oni vojaĝas tra Eŭropo por prelegi en 5 Esperantokluboj de 5 laŭhazarde elektitaj ĉefurboj. Tiu kiu kiel unua faris 5 prelegojn kaj reiris hejmen, venkas. Survoje okazas diversaj aventuroj: festo, ricevo aŭ perdo de trajnbileto, mini-ludo, kostoj aŭ ekstraj enspezoj, kaj multo pli.
Taŭga por 2 ĝis 4 personoj - sed ni jam ofte ludis kun pli ol 4 personoj. (Tiam oni duope ludas per la sama peono, kune farante decidojn.)