La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La *Gaja Stelo* kiel "edzperanto".

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

PERLETO

Publikigita ĉe
Hungara Fervojista Mondo 1997:4, p. 65.
Kiu kredus? La unika apostolo de Esperanto tra la mondo, la katolika pastro Andreo Ĉe, aŭtentike rolis kiel "edzperanto" — fenomeno do ne senbaze lanĉita de Remondo Ŝvarc.

El tiu fakto povas esti knedita triviala historieto, sed danke al la fasko da originalaj leteroj, mirige konservitaj dum pli ol 60 jaroj, povis ĵus aperi nepre leginda dokumentaĵo, tre zorge prezentita de Ada Csiszar. Ĉia banaleco forvaporiĝas sur tiuj folioj, saturitaj de sopiro, persisto kaj solidara interamikeco. Ne temas ja pri figuroj sed pri veraj homoj el karno kaj sango.

Tro koncize: 1929 sin disvolvos Universala Kongreso en Budapest kun kurioza sed tre atentita programero: Elekto de "Miss Esperanto" inter cent fraŭlinoj el 37 landoj! Gajnis Veronika Eksta el Estonio.

La ĉefsekretario de UK, Pal Tolnai, forte emociiĝis rilate al la stelulino, kiu tamen siaflanke iom detenis sin. Li sendis 22 leterojn, kaj ŝi reciprokis per nur 5. Neniu el tiu arda korespondado konserviĝis, sed plena, tiu paralela leteraro inter Pal Tolnai kaj Andreo Ĉe, kiu postkongreso instruis en Tallin, Estonio, kaj kie laŭ li "en kursoj partoprenis tiom da belegulinoj, ke Esperanto havas jam taŭgajn kandidatojn por Miss Esperanto por almenaŭ dek jaroj."

Oni povus supozi, ke famulo kiel Andreo Ĉe nur pretere okupus sin petita perado inter kongresa paro, sed kortuŝa estas lia longdaŭra zorgemo kaj akurateco en afero pli kaj pli komplika.

Unue li diskrete konfirmiĝis, ke la simpatio ĉe Veronika estis sufiĉe forta por ligi sian vivon al Pal. Vizitante la familion li eltrovis, ke post morto de la patro, fervojisto, Veronika, oficistino, modeste vivtenas la katolikan patrinon kaj tute junan fratinon.

Trudis sin grava problemo: Pal havas la hebrean religion. Sed Andreo Ĉe diplomate argumentis al la patrino "ke ŝi ne estu pli papo ol la papo". Persone li havigos de la Vatikano dispensacion favore al dureligia geedziĝo.

Iom post iom ambaŭ familioj cedis, kaj same estis venkintaj la du parokestroj (tiel!). Tra zigzagaj vojoj de episkopaj oficejoj alternis deklaroj kaj atestoj pri konservo de apartaj religioj, kondiĉe ke la nupto-ceremonio nur okazos en paroka oficejo, kaj ke infanoj katolikiĝu.

Plena jaro pasis, ĝis Pal Tolnai vojaĝis al Tallin en julio 1930. Malfeliĉe tiam evidentiĝis, ke Veronika ne povis, nek volis forlasi la grave malsanan patrinon kaj la neplenaĝan fratinon, ĝis tiu havos profesion. Sed nekredeble persistis la fidelo de Andreo Ĉe. Kulmine li petis ĉe estona ministerio dungon de la fratino, "ĉar la edzino de la vicministro estis mia bonega lernantino".

Tamen ĉio vanis kaj antiklimakse en 1931 Pal edziĝis al budapeŝta samideano. — Veronika vivis ĝis 1991 en Tallin kiel fraŭlino.

Kromregalo dum lego ke tiu ĉi esotera romaneto estas ĝui vortumon kaj stilon de Andreo Ĉe — tiel simpla kaj tamen elokventa kiel en lia fama metodo mem. Ununura neologismo: "Papa dispensacio", kiu malfeliĉe neniam aktualiĝis.

Poul Thorsen

La Gaja edzperanto


2000, n-ro 75
Leteroj, speciale ekzempleroj, ne skribitaj por posta publikigo ofte malfermas al ni la eblecon koni facojn de verkintoj, kiujn ni antaŭe ne konis, ne imagis, ne atendis.

La libreto ANDREO CSEH — *LA GAJA STELO* KIEL "EDZPERANTO" estas ĝuste tia kolekto de delektaĵoj. Ĝi ne nur denove kaj pli detale montras al ni lian humanecan helpemon, lian profundan amon kaj atenton por la proksimulo, sed ankaŭ ebligas al ni ekhavi informojn pri la vivo de la juna Andreo Cseh, precipe el la fruaj jaroj de lia aktivado en la verda mondo: ekzemple, pri la multaj vojaĝoj dum kiuj la pedagogo ĉiam kunligis instruadon de Esperanto kun kontaktoj kun amikoj kaj interesitoj de la lingvo. Ankaŭ vidiĝas jam tiam lia kapablo esprimi sin en eleganta kaj senriproĉa stilo.

La epistolaro dokumentas la komunikaĵojn inter Paŭlo TOLNAI kaj Andreo CSEH de la 19a de aŭgusto ĝis la 4a de aprilo 1930.
Ambaŭ kunlaboris okaze de la planado de la 21a Universala Kongreso en 1929 en Budapeŝto. Tie ili fariĝis amikoj, kaj tie ankaŭ troviĝas la motivo de ilia interŝanĝo de sciigoj. Paŭlo dum la kongreso nome enamiĝis al Veronika EKSTA, estonino, ĝuste tie elektita \"Mis Esperanto. Kun la edzigo kun la belulino, Paŭlo petis la pastron celebri.

La leteroj (naŭ de Paŭlo kaj sep de Andreo) malfermas ĉapitron de la tre vasta korespondaĵo de Andreo Cseh. Li surpapirigis en la daŭro de sia vivo milojn kaj milojn da leteroj. Ilin oni povas klasifiki en tri grupoj: 1919-1929 la rumana, 1929-1941 la intermilita, kaj 1941-1964 la postmilita periodo.

En la nun eldonitaj tekstoj oni legas pri la homa sinteno antaŭ la eternaj problemoj de amo kaj amrilatoj unuflanke, aliflanke pri sentoj el la koro, duboj, timo, kaj fine amikeca agado, konstanta prizorgado, kaj engaĝo. Fascinas krome la tiamaj ekzistantaj ideoj sur la kampoj religia kaj socia. Geedziĝo inter hungaro kaj estonino ne tiel facilis. La judismo de Paŭlo, la romkatolikismo kaj la finance malfortaj cirkonstancoj en la familio de Veronika formis seriozajn obstaklojn. La kajero ne laste ankaŭ prezentas malgrandan speguleton de parto de la socio ĉirkaŭ 1930.

La leganto nepre devas danki al Ada Csiszár, kiu redaktis prologon kaj epilogon. Sen ili restus en malhelo surprizaj elementoj de la epizodo elvokita. Ni ne scius, kio fariĝis el Paŭlo kaj Veronika ...

Silvia Moritz

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.