Petro Fermat [fermá] estis juristo kaj klerulo el la 17a
jarcento, kiu verkis poemojn en la franca, latina kaj
hispana, sed ankaŭ studis aritmetikon kaj fizikon. Li estas
la aŭtoro de la „Granda Teoremo de Fermat”, ekvacio kiu
ankoraŭ hodiaŭ, post pli ol 300 jaroj, cerbumigas la
matematikistojn.
Nun ankaŭ Esperanto-parolantoj povas kune cerbumi
(kompreneble, en Esperanto). En la libreto troviĝas ĝenerala
studado kaj klarigo pri la ekvacio, komputila kontrolprogramo
kaj opinioj ekde Fermat ĝis nun. La verko certe interesos
matematikistojn kaj komputistojn, sed ankaŭ iun ajn kiu havas
pli ol bazajn nociojn pri tiuj fakoj.