Fatalaj Ovoj de M. Bulgakov, fama rusa verkisto, estas fikcia novelo kie la aŭtoro primokas la unuajn jarojn de vivo de la rusa popolo post la Granda Oktobra socialisma revolucio,
kie ambiciaj nekompetentuloj ruinigis ĉion kaj la sciencajn eltrovaĵojn inkluzive.
Tio estis alludo al Sovetia potenco, ĉar ĉie regis malbone edukitaj nekompetentaj homoj, kaj tio finfine kaŭzis malprofiton en ĉiuj sferoj de popola ekonomio.
La profesoro -zoologo Persikov malkovras specialan radion de lumo, per kiu oni povas kreskigi bestojn de nejrdinaraj dimensioj.
Tamen tiun eltrovaĵon kaptas eksa kapabla flutisto, nun direktoro de la modela sovhozo (soveta mastrumaĵo) "Ruĝa Radio" Rokk, laŭnome. Li volas fari kokinajn ovojn uzante sciencan atingon de Persikov. La rakonto priskribas la terurajn rezultojn de tiu eksperimento.
Erare Rokk ricevis la ovojn kiun li ne devis ricevi. Kaj helpe de la scienca luma radio el la ovoj elkoviĝis grandegaj serpentoj, krokodiloj, strutoj... Ili tre rapide reproduktiĝis kaj iĝis la nacio plago. Kaj tiuj bestoj mortigis multajn homojn.
Paniko komenciĝis! Ĉiuj fortoj akumuliĝis en la lando por batalo kontraŭ la gigantaj mortigaj estaĵoj. La novelo havas tre malgajan finon. La homamaso mortigas senkulpan profesoron.
La novelo
Fatalaj ovoj de la granda rusa verkisto Miĥail Bulgakov (1891 1940) estis verkita en 1924. Ĝi prezentas fikcian aventuran rakonton pri nerealaj peripetioj, kiuj ene de kelkaj jaroj okazas en Moskvo kaj en Smolenska provinco, finiĝas en 1928 kaj estas ligitaj kun la nomo kaj scienca agado de profesoro-zoologo Persikov.
Profesoro Persikov hazarde malkovras nekonatan ruĝan lumon akcelantan la evoluon de ĉeloj kaj enorme rapidan reproduktiĝon de organismoj. Tiun ĉi lumon provas praktike uzi provinca laiko. Pro hazarda konfuzo en liajn ruĝlumajn kamerojn trafas ne kokinaj ovoj, sed ovoj de diversaj teruraj reptilioj, kiuj rapide maturiĝas, invadas la tutan regionon kaj senkompate atakas homojn.
La legantoj de ĉi tiu verko povas observi Moskvon kaj multajn interesajn detalojn el la vivo de moskvanoj en la 20aj jaroj de la 19-a jarcento komence de la bolŝevika epoko en la iama cara Rusio.
La unua eldono de la Esperanta traduko, lerte farita de Ludmila Novikova, aperis en 1990, la dua en 2012.
La libro estas rekomendata por legado al ŝatantoj de fantasta beletra ĝenro kaj al analizemaj legantoj pretaj ĝui interesan lingvaĵon.
Vladimir Opletajev, Surgut (Rusio)