La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La Hobito
aŭ tien kaj reen

  • Verkinto: John Ronald Reuel Tolkien
  • Tradukinto: William Auld (poemoj) kaj Christopher J. Gledhill (proza parto)
  • Originala lingvo: angla
  • Ilustrinto: Maŝa Baĵenova
  • Speco: por infanoj
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€18.00
  • Eldonjaro: 2005
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Hobito (malgrandulo loĝanta en fantazia mondo) iom kontraŭvole ekaventuras kun gnomoj kaj sorĉisto por rehavigi la trezoron ŝtelitan de drako.
  • Paĝoj: 224
  • Larĝo: 150 mm
  • Alto: 205 mm
  • Pezo: 278 g
  • Notoj: Eldonjaro: 2000; dua eldono 2005
  • Recenzo:
    • De Xavi Alcalde: Tiam kaj nun
    • De Familio MacGill: June, nejune, pretertempe
    • De Paul Gubbins: Restas senco, forestas sento
    • De Katarina (Brazilo): La Hobito
    • La hobito aŭ tien kaj reen de J.R.R. Tolkien: La rakonto estas interesa kaj amuza pri pasinta jam de longe. Tiam hobito vivis en turo en tero. Tiam la lingvoj kaj literoj estis tre malsimilaj al tiu de hodiaŭ. (Oazo (Japanio) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2020)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tiam kaj nun


2019/06, p. 25

Mi legis hispane La Hobito kiel infano, preskaŭ adoleskanto. Tiam mi kutimis legi dekon da libroj semajne, kaj hispane, kaj katalune. Sed La Hobito aparte impresis min. Fakte, el la centoj da libroj legitaj tiutempe, mi ne plu memoras grandan plimulton, sed pri La Hobito mi ĉiam memoris. Ĝi kompareblas, eble, nur al La Senĉesa Rakonto de Michael Ende (1979). Tio estis aventuro, pri kiu mi kutimis sonĝi. Mi admiris la rolantojn, la priskribojn, la manĝaĵojn, la batalojn ...

Kiam mi estis jam plenkreskulo, aperis kinofilmo laŭ tiu libro, sed mi rifuzis spekti ĝin. Mi certis, ke ĝi elrevigus min kaj forprenus de mi tion, kion mi pleje ŝatis en la libro: ĝian imagigan kapablon. Kaj io simila okazis kun la Mastro de l' Ringoj –, kaj pri la libro, kaj pri la filmoj. Tamen La Hobito ĉiam restis la unua juveleto, kiu malfermis al mi fantazian mondon, kiu iamaniere instigis min senĉese legadi.

En 2011 mi serioze eklernis Esperanton. Kaj du jarojn poste mi kuraĝis interkonsenti kun MONATO por recenzi la Esperantan version de La Hobito. Ricevinte mian paperan ekzempleron, mi tuj eklegis ĝin. Tamen mi ne kapablis fini ĝin. Mi trovis ĝin malfacila legaĵo kaj decidis atendi ĝis mia lingvo-nivelo pliboniĝos.

En 2015 la redakcia sekretario de MONATO kontaktis min, demandante pri la recenzo. Mi promesis sendi ĝin antaŭ la fino de la jaro. Tiam mi denove eklegis ĝin ... kaj denove ne kapablis fini ĝin. Ĉi-foje mi ne certis, ĉu la problemo estas mia lingvo-kapablo. Mi jam legis sufiĉe kompleksajn tekstojn en la internacia lingvo, kaj eĉ verkis eseeton pri Esperanto kaj pacismo. Sed Tien kaj Reen ankoraŭ defiis min. Ĉu la Esperanta traduko ne sukcesis veki en mi la samajn sentojn, kiel la hispana? Ĉu mi ne plu amis ĝin, ĉar mi ne plu estis tiu impresebla infano?

Intertempe miaj ŝatoj pri legaĵoj draste ŝanĝiĝis. Mi daŭre legas kaj legadas, abunde kaj diverse, sed fikciaĵoj estas esceptoj. De multaj jaroj mi alkutimiĝis al eseoj. Ankaŭ al ilia verkado. Ankaŭ al ilia recenzado. Ekzemple, mi legis kaj ĝuis en la itala la esearon Tolkien l'esperantista, – Prima dell'arrivo di Bilbo Baggins (Tolkien esperantisto, – Antaŭ la alveno de Bilbo Baginzo). Mi eĉ komencis recenzi ĝin, pensante pri estonta propono al MONATO, verŝajne, pro ia kulpo-sento miaflanke. Iel ajn, mi neniam finis tiun esean recenzon. Sed almenaŭ mi havis novan instigon por alfronti la Esperantan Hobiton. Ĉi-foje mi sufiĉe rapide legis (kaj ŝatis) ĝin ... sed ne ĝuis ĝin tiom, kiom en mia infaneco. Eble tio normalas, sed ankaŭ malfaciligas eventualan recenzon.

Kaj ni alvenas al la nuntempo. En majo 2019 denove la redakcia sekretario de MONATO atentigis min pri tio, ke mi neniam liveris la promesitan tekston pri la Hobito. Kion mi povas diri? Li tute pravis. Do ek al laboro! Ĉu problemoj? Nu, pluraj. Unue, mi neniam recenzis fikciaĵojn. Due, mi kutimis recenzi librojn, kiujn mi amegas (ekzemple, La Danĝera LingvoEsperanto and Its Rivals), kaj tiu ĉi ne estas en la sama nivelo, malgraŭ tio, ke mi ne povas certi pri la kialo. Kaj trie, mi ne vere kapablas taksi la tradukan kvaliton de esperantigo, kvankam mi dirus, ke la lingvaĵo de Tien kaj Reen bone fluas, sed ne enhavas la samajn nuancojn, kiujn mi trovis en la hispana eldono. Tamen kiu mi estas, ke mi aŭdacas kritiki homojn multe pli kompetentajn ol mi, kiel la esperantigintoj Christopher J. Gledhill kaj William Auld (poezio), aŭ la provlegintoj Wolfgang Kirschstein kaj Halina Gorecka?

Konklude, mi povas nur rekomendi tiun ĉi libron en iu ajn lingvo al legantoj de iu ajn aĝo, esperante, ke ĝi impresos ilin same kiel ĝi impresis min antaŭ preskaŭ 30 jaroj. Krome, mi rekomendas ankaŭ la menciitan esearon (ekzistas versioj en aliaj lingvoj, almenaŭ en la angla), kaj emfazas, ke nia movado devus pli fieri pri tio, ke giganta verkisto kiel Tolkien (iam) estis esperantisto. Tial li apartenas al la socia historio de Esperanto.

Xavi Alcalde

June, nejune, pretertempe

Jen aventur-libro samtempe por infanoj kaj por plenkreskuloj. Ni recenzos ĝin el tiuj du vidpunktoj.

Karina (10-jara) skribis:

Ĉi tiu libro tial plaĉis al mi, ĉar ĝi enhavas la bezonatajn aferojn por interesa kaj ekscita libro. Bezonataj aferoj: vojaĝo, trezoro, drako, gajno. Libro bezonas ankaŭ bonajn rolulojn: Bilbo, hobito; Gandalfo, sorĉisto; Torino, gnoma ĉefo; Filio, Kilio, Bifuro, Bofuro, Bomburo, Dorio, Norio, Orio, Oino, Gloino, Dvalino, Balino, kunpartoprenantoj kaj Smaŭgo, drako. Ĉi tiu libro nur en la nombro de bildoj havas mankon, sed la troveblaj estas belaj kaj koncizaj. Pro malsufiĉaj bildoj mi tute ne povis imagi Smaŭgon, la drakon. Malgraŭ tio, ĝis nun ĉi tiu libro el ĉiuj plaĉis pleje. Bonan legadon!

Stefan (pli ol 10-jara) skribis:

Ni havas jam en Esperanto la tri librojn de la majstra ringa serio de J.R.R. Tolkien. Nun sekvas la traduko de la komenca libro, el kiu evoluis la trilogio. Ĉi tie ni renkontas la hobiton Bilbo Baginzo, kaj la sibleman subteran golumon, de kiu Bilbo ŝtel-prenas la magian ringon, kiu gvidos lin poste en pli epos-skalajn aventurojn. Tio ne signifas, ke la ĉi-libraj eventoj banalas. Tumultas ekzotikaj rolantoj: engrotaj goblenoj, enarbaraj araneoj, suspektemaj elfoj, malicaj vulpoj, helpemaj agloj. Figuras ankaŭ Unuopuloj: Beorno, la metamorfoza urso-homo kaj Smaŭgo, la avara kaj teruriga fluganta drako.

El lando kaj vivo de trankvilo kaj komforto, la gnom-hobita bando procedas tra serio de ĉiam pli defiaj kaj malagrablaj situacioj, el kiuj ili ĉiam sukcesas elturniĝi, per kombino de aŭdaco, sagaco kaj bonŝanco, kaj ne ĉiam senkoste. Nek la banduloj estas ĉiuj kliŝe heroaj; ili havas proprajn motivigojn kaj personecojn, ankaŭ mankohavajn. La eventoj estas rakontitaj ĉene, kun geografia precizo, en iom arĥaika „di-okula” stilo, lerte redonita en la majstra traduko, kiu inkluzivas dekojn da poemoj.

La kulminaj scenoj starigas moralajn dilemojn pri la valoroj de absolutismo kaj kompromisemo kaj la ecoj de vere heroa konduto. La deaera atako de Smaŭgo al la apudlaga urbo, la aliancoj, taktikoj kaj kolizioj inter la diversaj gentoj, iliaj estroj kaj armeoj, enpensigas paralelaĵojn niatere kaj donas al la libro pretertempan aktualecon.

Familio MacGill

Restas senco, forestas sento


2001: 4 (78)

Mi konatiĝis kun la originala, angla versio de La hobito, kiam mi havis ok aŭ naŭ jarojn.

Kvankam tiam mi interesiĝis pli pri trajnoj, bicikloj kaj vakeroj ol pri elfoj, drakoj kaj sorĉistoj, min tamen allogis la ĉiama, ĉiea etoso de la Tolkiena mondo. Des pli mi nun ĝojas, ke tiu ĉi moderna klasikaĵo — apartenanta ne al unu popolo, unu socio, unu generacio, sed al ĉiuj, preter landlimoj, ismoj kaj aĝoj — haveblas ankaŭ al esperantistoj, dank' al la traduko de Christopher Gledhill kaj William Auld. Tiel riĉiĝas la infana — kaj ne nur! — literaturo de Esperanto.

Por mi la aparta ĉarmo de La hobito konsistas ne nur el la imagpovo de la aŭtoro, el la priskriboj pri fantaziaj regnoj kaj pri plej teruraj bataloj, sed ankaŭ — kaj ĉefe — el la karaktero de la kontraŭvola heroo hobita, Bilbo Baginzo. Bilbo estas ja vi aŭ mi: estaĵo, kiu sopiras sian hejmon, sian ordon, sian trankvilon, sed kiu, frontante al plej krizaj, plej minacaj situacioj, tamen trovas en si mem kuraĝon kaj kapablon por savi sin kaj ankaŭ siajn amikojn. Heroo malgraŭ si: jen la kerno de la Tolkien-a fabelo.

Kerno, kiu unualege konvinke kaptiĝas en traduko flua kaj forta. Neniel sterile stumble impresas la verko, malgraŭ fojaj anglismoj (ekzemple, mi preferus, anstataŭ “komfortigus”, “konsolus” — pĝ. 138), kaj krom la unusola preseraro, kiun mi rimarkis (“pastlasis” anstataŭ “postlasis” — pĝ. 141).

Gratulindas la tradukintoj — aparte Auld, kiu elegante, elokvente peris la poemojn — ke ili tiel nature liveras la sencon de la originalo, ke leganto apenaŭ scius, ke pri traduko temas.

Tamen sencon liveri ne ĉiam signifas senton liveri. Kaj verdire, ju pli mi esploris, ju pli mi kontrolis tradukon kaj originalon, des pli io juketis. Estis, mi konstatis, kvazaŭ la tradukinto de la ĉefa, proza parto de La hobito surgrimpus monton kaj tiom avidus la majestan rokon de la pinto, ke li survoje preteratentis la buntajn ŝtonetojn de la pado. Alivorte: kvankam la senco restas, la sento — la nuancoj, la subtilaĵoj de la prozo — foje mankas. Tio ne signifas, ke la traduko fiaskas: laŭokaza, fotela leganto, mergiĝante sendube kun plezuro en la aventuroj de Bilbo Baginzo, plej verŝajne nenion rimarkus.

Sed foje, enirinte butikon kaj ricevinte ŝanĝmonon, oni poste malkovras, ke tamen forestas moneroj. Aŭ ke la butikisto ruze enmanigis monerojn de alia valuto. Oni sentas sin etete trompita. Kaj tiel rilate La hobiton.

Mankas spaco por detale analizi: sufiĉu du pli malpli hazarde elektitaj partoj por indiki ja karakterizajn truojn en la traduko kaj por ilustri ke, kie restas senco, forestas sento.

Oni legas (pĝ. 179): “Tiam trumpetoj sonis kaj resonis apud la rokaj bordoj”. Tamen en la angla oni trovas, ke temas pri “alarm-trumpetoj” (“warning trumpets”) kiuj “subite sonis, kaj eĥiĝis” (“suddenly sounded, and echoed”) laŭ la rokaj bordoj. Kvankam “sonis kaj resonis” ja kaptas la anglan, mankas indikoj pri alarmo aŭ pri subiteco. Iom poste (sampaĝe) oni trovas similan lakonecon: “…antaŭ ol la draka tondro alproksimiĝis”. La angla originalo multe pli timigas: “…antaŭ ol laŭtiĝis la rorado de la terura proksimiĝo de Smaŭgo” (“before the roar of Smaug's terrible approach grew loud”). Kaj (sampaĝe) lamas: “…kiu malplaĉis al li, ĉar ĝi [la akvo] estis tro profunda kaj tro malvarma”. En la angla troviĝas tri adjektivoj por priskribi la akvon, ne du: “…too deep and dark and cool for his liking”. Kaj, en la angla, aliteracio: eventuale “…al li tro senlima, tro senluma, tro malvarma”.

Tuj poste preskaŭ biblie riĉa frazo en la angla povrigita en Esperanto: ”…vaporo kaj sufoka nebulo kovrus la tutan landon dum tagoj”. En la originalo legiĝas: “…a vapour and a steam would arise enough to cover all the land with a mist for days” do “…leviĝus nebulo kaj vaporo sufiĉaj por vuali dum tagoj la tutan landon” (tiu ĉi frazo prezentas apartajn problemojn al tradukonto pro la malfacilo distingi en Esperanto inter la anglaj “vapour” kaj “steam” plue tiklas la parenca nocio pri “mist”, nebuleto).

Klare: facilas kritiki, diablas traduki. Mi, kiu neniom Esperanten tradukis krom lingvo-ekzercoj kaj kiu ankoraŭ ne kuraĝas praktiki — laŭ Auld — ĉi tiun arton plej malfacilan, apenaŭ rajtas verŝi mizeran recenzanto-galon super tiun, kiu ja kuraĝas, kiu ja grandparte sukcesas. Kiel supre dirite: La hobito legindas. Ĝi meritas lokon ne nur sur la bretaro de ĉiu Esperanto-familio sed ankaŭ, pli grave, inter la manoj de ĉiu Esperanto-infano (kaj malinfano).

Do brave, sinjoro Gledhill, traduke ekgrimpu denove! Sed ĉi-foje, survoje al parnasa pinto, malpli impete. Profundiĝu en la lingva panoramo, plenigu la pulmojn per freŝaj frazoj, flaru la apudpadajn idiomojn — kaj tiel, lante, lante al la supro!

Paul Gubbins

La Hobito


Julio 2017
Oni eklegas la verkon "La Hobito aŭ tien kaj reen", oni tuj plonĝas en ravega mondo ekpartoprenante kune kun la hobito, Bilbo Baginzo, kaj gnomoj de ties neimageblaj aventuroj. Verkita de J.R.R. Tolkien, kun 223 paĝoj, La Hobito, samkiel aliaj verkoj de tiu aŭtoro, magie ekkaptas nian atenton pro siaj mirindaj fantaziaj personoj kaj aventuroj. Mi konfesas, ke ne estis tre facile al mi legi ĉi apartan verkon, ĉar estis multaj vortoj kiujn mi ne konis en ĝi. Do, mi ofte bezonis uzi vortaron dum la legado, spite tio mi treege plezure legis kaj, iom post iom, tiu libro allogis min, ĝis la punkto, ke mi forgesis temi nur pri fabelo.
Ĵus mi finis mian legadon, tuj mi sopiras pri tiu magia mondo plena de raviteco. Tiu legado plenigis min de plezuro, kaj riĉigis mian vortprovizon.

Katarina (Brazilo)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.