La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Homoj sur la tero

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Homoj sur la tero


1932

Ludoviko Totsche

Publikigita ĉe
Historio de Esperanto, 1964
Tiu originala romano gajnis la konkurson 1931 de Literatura Mondo. Jam la unua libro de Engholm "Al torento" havis grandajn kvalitojn kvankam en tiu libro la eminentaj verkistaj ecoj de l' aŭtoro aperis ankoraŭ en ĝermostato.

Unu el la ĉefaj kvalitoj de Engholm estas la sobra realismo per kiu li pentras siajn heroojn kaj iliajn mediojn. Engholm estas la poeto de la blankaj - nigraj lumefektoj, por la riĉaj nuancoj de la koloroj li ne estas tro sentema.

Sed oni ne devas pensi ke la figuroj de liaj personoj pale efikas al la leganto. Tute ne la du kamparaj virinoj Kajsa kaj Selma ŝajnas radikiĝintaj profunde en la teron. Kaj per kia delikata psikologio estas pentrita la maljuna Kristofono.

La romano, pritraktas la historion de kamparana familio tra tri generacioj. Sed la ĉefa heroo de l' romano estas la bieno, la tero kies pulsado sentiĝas sur ĉiu paĝo de l' libro, la tero kiu indiferente rigardas la homojn kiuj penadas sur ĝi, la sinsekvantajn generaciojn kiuj perdas kaj regajnas ĝin sed al kies vivo ĝi donacas la celon kaj la profiton.

La stilo de l' libro estas pura, natura. Engholm estas unu el niaj plej bonaj verkistoj.

Courtinat

Homoj sur la tero

Publikigita ĉe
The British Esperantist 1932

K.R.C. Sturmer

Solaj sur la tero

En 1931 Literatura Mondo aranĝis romankonkurson, en kiu la juĝantaro unuanime premiis la manuskripton de Stellan Engholm por la romano Homoj sur la tero. Post pli ol sepdek jaroj tiu romano restas lia ĉefverko kaj unu el la plej gravaj verkoj de la originala literaturo Esperanta.

La romano prezentas tri generaciojn de kamparanoj, homoj kiuj vivas ne nur sur la tero, sed per ĝi, iufoje eĉ por ĝi aŭ pro ĝi. Tute ne temas pri iaj kliŝaj, averaĝaj terkulturistoj, sed pri tre apartaj, individuecaj figuroj, kiujn la aŭtoro tre lerte priskribas kaj vivigas sur la scenejo de ilia bieno. Ili ne nur estas apartaj, sed krome sintenas aparte, vivas aparte de aliaj homoj kaj en ia emocia izoliĝo unu de la alia. Kuntenas ilin nek sentoj nek parenceco, sed ŝajne nur tio ke ili por bono aŭ malbono estas ligitaj al tiu peco da tero, kie ili hazarde ekvivis.

La verkoj de Engholm ĝenerale estas ideaj verkoj, kie la realismo ĉefe rolas kiel scenejo, kunteksto kaj fono - antaŭ kiun li lokas siajn figurojn. Sed en Homoj sur la tero la realismo penetras ankaŭ en tiujn ĉefrolantojn, kaj ili iĝas veraj individuoj, ne nur la portantoj de iu ideo aŭ dilemo. Tial ĉi verko restas viva en pli alta grado ol ekz. la novelego Al Torento, aŭ la trilogio Infanoj en Torento 1-2 / Vivo vokas, kie la ideoj ne permesis al la protagonistoj vivi tute naturan vivon.

Ĉeftemo de Homoj sur la tero estas la intima rilato inter la homoj kaj la kulturata tero sur kiu ili vivas.

La tero havas grandan sencon, li diris. Ĝi nutras nin, nutras la grandan multmilionan homaron, bestojn kaj kreskaĵojn, kaj el ĝia senluma, silenta profundo ĝermas vivo kaj belo. Suno kaj tero estas la grandaj potencoj de la vivo. Suno kaj tero en kuniĝo donas vivon kaj renovigas vivon.

Se vi bone komprenas tion, vi ankaŭ komprenas, ke laboro estas granda afero. Se oni ne pensas pli profunde, la terpomoj en la kelo, panoj en provizejo kaj fojno en fojnejo povas ŝajni negravaj aferoj. Sed kio fariĝus el ni, se tio mankus? Kaj tion la tero donis al ni. (...)

Vi do vidas la interrilaton. Sed la homoj ŝatas iri ĉiu sian propran vojon. Ili ne priatentas unu la alian, ne komprenas, kion unu signifas al la alia. Tial ne estas facile vivi. Sed povus esti alie.

Ĉar tamen la vivo estas admirinda kaj bela. Se ni nur vivus en la ĝusta maniero, eĉ la laboro fariĝus kvazaŭ ludo, kvazaŭ gaja festo al ni ĉiuj.

Tial plugu vian sulkon profunda kaj rekta. Neniu komprenas vin nun, sed estu ĝoja pro tio, ke vi mem komprenas tion. Kaj se vi restos fidela al tio, eble venos tago, kiam vi renkontos iun, kiu sentas kaj pensas same kiel vi mem.

Tiel li revis kaj fantaziis en la soleco.

Kaj vicoj da kriantaj gruoj ŝvebis suden, la tagoj malheliĝis, kaj super la dormanta tero fortaj ventoj balais kirlitan neĝon kaj malvarman aeron, ĝis kiam la suno ree ekbriletis en la sudo, kaj tremantaj triladoj de alaŭdoj denove sonoris super la brunaj kaj nudaj kampoj de la printempo. (p. 159-160)

Alia grava temo de la verko estas la homa soleco, eĉ izoliĝo. Inter la homoj de la romano troviĝas spiritaj abismoj, kiuj ŝajnas nesupereblaj. Kelkaj el ili suferas pro tiu soleco, sed ili ne scias kiel rompi ĝin. Aliaj ŝajne eĉ ne rimarkas ĝin, kvazaŭ ne povus esti alie.

La rilato inter patro, patrino kaj filo estis la plej bona koncerne pacon. Escepte la provojn de Kajsa konverti Kristoforon, malmilda vorto verŝajne neniam estis dirita en la hejmo. Sed eksterulo tamen trovus la familian vivon iom stranga. Kiel dirite, familia malpaciĝo kaj ĉiutaga riproĉado tute forestis, sed aliflanke mankis ankaŭ ĉio, kio povus indiki pli proksiman interrilaton. Kajsa ridis kaj gajis, kiam Kristoforo rakontis siajn historiojn, sed kvazaŭ iu tute fremda persono rakontus ilin. Sama estis la intereso de Kristoforo pri ŝi, kiam ŝi parolis pri la mastrumado de la bieno. Ŝajnis, ke ili sufiĉe bone ŝatas unu la alian, sed cetere havas neniajn interrilatojn. Kaj sama estis la rilato de la filo al la gepatroj. (p. 59-60)

Se iu renkontis Kristoforon je la unua fojo, tiu traktis lin, kvazaŭ ili estus amikoj dum la tuta vivo, kaj li tute gajnis la simpation de la fremdulo. Strange estis tamen, ke dum la daŭra interrilato, ĉiu nova renkonto similis al la unua. La amikeco ne pliprofundiĝis. Estis ĉiam same plezure kunesti kun li, sed ĉiam estis, kvazaŭ oni renkontus lin je la unua fojo, kaj ankoraŭ ne komprenus bone lian veran rilaton al oni. Sed la plej multaj ne pensis pri tio. (p. 71)

Ŝi ja ŝatis la infanojn, tamen sen pli profundaj sentoj. Je la naskiĝo de la knabino la patrinamo ja ekflamis. Tamen ĝi ne ampleksis ambaŭ infanojn. La knabino estis ĉio. Ke la knabo ankaŭ estas ŝia infano, ŝi ŝajne preskaŭ forgesis. (p. 176)

Kompare kun aliaj verkoj de Engholm, la mediopriskriboj ĉi tie estas pli riĉaj, precipe se temas pri natura pezjaĝo kaj la paso de sezonoj. Ankaŭ la homojn li prezentas tre trafe kaj dinamike.

Lia vizaĝo estis ronda kaj bonhumora kaj al supraĵa rigardo ĝi ŝajnis preskaŭ senesprima, tute en harmonio kun lia cetera naturo. Sed se oni pli bone kaj en ĝustaj momentoj atentis ĝin, oni vidis, kiel la pezaj trajtoj preskaŭ nerimarkeble pleniĝas de vivo, vivo kaŝita sub la senmova ekstero same kiel liaj fortikaj muskoloj estis kaŝitaj sub tavolo de graso. La iom dikaj lipoj kurbiĝis, kvankam preskaŭ nevideble, kvazaŭ li vidus ion dezirindan, kaj la nazaloj ekvibretis, kvazaŭ li ekflarus allogan odoron. La malgrandajn okulojn, pli malhelajn ol tiuj de la patro, vivigis dum kelkaj sekundoj ia interna, kaŝita brilo, malrapide kaj senflame kiel venteto ruĝigas ardojn sub cindro. (p. 65)

Ankaŭ sintenojn strangajn kaj mirigajn la aŭtoro kapablas igi kredindaj dank' al la riĉa kaj viva prezentado de homaj karakteroj.

Domaĝe ke ni ne priparolis tion ĉi pli frue. Miaflanke mi neniam pensis pri edziĝo, kaj ankaŭ nun mi ne sentas inklinon. Por kio tio estus bona? Sed mi komprenas, ke povos ĝeni vin. Se estos tro peze al vi, mi ne metos malhelpon sur vian vojon, ĉar mi ja estas kulpa. Sed kion vi diras mem? Ĉu vi nepre volas fariĝi mia edzino?

Selma mallevis la palpebrojn, kaj nur post iom da tempo ŝi respondis. Ŝia rigardo kvazaŭ direktiĝis internen, fariĝis mallume ĉirkaŭ ŝi, suferige mallume, kaj ŝi sentis kvazaŭ ŝi sufokiĝus.

Sed eklumiĝis, kaj subite ŝi perceptis sin mem, Kristoforon kaj ilian interrilaton tute klare, kvazaŭ objektojn vidatajn en plena taglumo. Nun vi tamen puŝis la kapon kontraŭ la ŝtone malmolan muron, voĉo flustris en ŝi. Kaj kio estas interne? Nur malpleno. Kaj eĉ se estus io, vi neniam rajtus alproksimiĝi, kaj cetere tio ne valorus la penon. Kion vi do havas komunan kun tiu viro, kial ligi vin al li? Pli bone esti libera kaj sekvi sian propran volon. Kaj nun vi devas fidi al vi mem, daŭrigis la flustra voĉo en ŝia interno. (p. 96)

En granda parto de la verko Engholm evitis doni detalojn, kiuj iel fiksus la rakonton en la tempo. Ĉio okazas kvazaŭ en ekstertempa epoko, sur la eterna tero. Post du trionoj tamen oni ekaŭdas la foran muĝadon de la mondmilito, kaj poste ankaŭ pli da aliaj detaloj precizigas la epokon.

Engholm estas konata kiel eminenta stilisto. En aliaj verkoj tiu lia stilo estas simpla, senornama, preskaŭ puritana. Sed ankaŭ ĉi-rilate Homoj sur la tero iel diferencas de la ceteraj verkoj. Ĉi tie la stilo estas pli bunta, pli fekunda. Kaj en dialogoj, kaj en rakontaj partoj oni trovas pli da figuraj esprimoj, sukaj komparoj kaj metaforoj ol en liaj ceteraj verkoj. Ne facilas scii, kio kaŭzis tiun diferencon. Eble la tero fekundigis la lingvaĵon de la aŭtoro.

Iom rimarkinde estas, ke videblas sufiĉe forta svedlingva influo ĉe tiuj figuraj esprimoj, kaj cetere ankaŭ jen kaj jen en la normala teksto de ĉi tiu verko. Tion oni malofte trovas en liaj ceteraj originalaj verkoj. Iuloke oni eĉ povus kredi, ke temas pri tradukaĵo. Engholm ja estis ankaŭ tre talenta kaj produktiva tradukanto. Unuloke, kie temas pri bienvendo, li pro malzorgo skribis "la vendo de la korto" (p. 100), kion oni povas kompreni nur sciante, ke la sveda gård signifas kaj korto kaj bieno. Kredeble tamen temas plej ofte pri konsciaj elektoj de la aŭtoro: li bezonis iun sukan esprimon kaj ĉerpis ĝin el la sveda lingvo, opiniante ke ĝi estos komprenebla ankaŭ al alinacianoj. Jen kelkaj ekzemploj:

Nun li benis la ĉefon per tuta prelego (p. 46, = feliĉigis)

Li parolis kvazaŭ li estus preĝinta por sia eterna feliĉo (p.48, = tre verve)

Kaj poste ŝia nomo estis Ester, malplaĉa nomo (p. 162, = Kaj krome...)

Ili baldaŭ povos esti tute skrapitaj (p. 202, = senmonaj)

Eĉ la komenca frazo de la libro ŝajnas kvazaŭ tradukita vorton post vorto el la sveda: "En bela dimanĉa antaŭtagmezo staris la maljuna Kristoforo sur la korto kaj ĉirkaŭrigardis." (p. 43). Engholm pruntas eĉ proverbon el la sveda: "se li jam havas la diablon en la boato, li ankaŭ remos kun li al la bordo" (p. 204, simile p. 136), dum oni vane serĉus Zamenhofan proverbon en la verko.

Kompreneble, ĉi supraj ekzemploj ne sufiĉas por aserti, ke Engholm verkis la romanon svede kaj poste esperantigis ĝin. Same bona klarigo povus esti, ke li pensis pri svedaj kamparanoj en sveda bieno, eble eĉ iuj realaj personoj, kaj tute nature aperis al li svedaj esprimoj en Esperanta vesto. Tamen estas rimarkinde, ke ĉi trajtoj karakterizas nur ĉi tiun el liaj originalaj verkoj, kaj ĝuste en verko kie la stilo ĝenerale estas pli bunta kaj la priskriboj pli riĉaj ol en la ceteraj Engholmaĵoj.

La unuaj verkoj de Stellan Engholm aperis en rapida sinsekvo: Al Torento en 1930, Homoj sur la tero en 1932 kaj Infanoj en Torento 1 en 1934, kaj dum tiuj jaroj li krome okupiĝis pri tradukado. Pri ilia estiĝo ni scias praktike nenion, kaj tio cetere ne tre gravas. Gravas ĉefe, ke ili restas esenca parto de la Esperanta beletro. Plej multe tiu juĝo validas pri la romano Homoj sur la tero.

Sten Johansson

Homoj sur la tero


1933

Georges Stroele

Homoj sur la tero


januaro 2018

Stellan Engholm (1899 - 1960) estas svedo, kiu esperantistiĝis en 1920. Li iĝis talenta Esperanta verkisto, instruisto, propagandisto de Esperanto, eminenta tradukisto de svedaj verkoj, kunlaboranto de "Literatura mondo", fondinto de "Malgranda revuo". Al liaj originale verkitaj romanoj apartenas Al Torento (1930), Homoj sur la Tero (1932), Infanoj en Torento (1934), Vivo vokas (1946).

La romano Homoj sur la Tero estis jam en 1931 antaŭ sia unua eldono premiita de "Literatura mondo" en la internacia romankonkurso. La aŭtoro, kapabla majstre verki epikan rakonton kaj aŭtente prezenti scenejon de reala homa vivo, venigas legantojn en Novponton - bienon apud la urbeto Grandtorento. En ĉi tiu bieno trapasas la vivo de tri generacioj de familianoj. En la romano oni ne povas trovi iajn aparte streĉajn peripetiojn aŭ animskuajn kaj neatendite spirhaltajn turnojn. La verkisto teksas la fadenon de sia rakonto nehaste, detale prezentante la ĉiutagan vivon de homoj, ligitaj kun la tero. La patro Kristoforo, kies tutviva revemo apartigis lin de la reala vivo kaj fremdigis lin de la familio, ne progresigis la bienon, kvankam li ŝatis proprajn verdajn kampojn kaj la ombroriĉan arbaron. Lia filo Kristoforo inklinis al hedonismo, malŝatis kamparan laboron, forvendis la bienon kaj konsideris sin dum multaj jaroj senzorga bonvivanto ĝis li restis senmona kaj finfine estis devigita alfronti realajn cirkonstancojn. Nur la nepo Eskil post kelkjaraj sensukcesaj serĉadoj de sia propra vojo tra granduzinaj urboj en la kriza postmilita epoko revenis hejmen, kaj ĉiuj esperoj pri renaskiĝo de la bieno ligiĝis kun ĉi tiu junulo, kies aparteno al la nova generacio premisis novan vivon sur la tero, pli harmonian kaj pli vivsencan.

La lingvaĵo de la romano, verkita antaŭ naŭdek jaroj, restas freŝa, krom nur kelkaj arkaiĝintaj parolturnoj, ĝi impresas profunde kaj povas ĝuigi leganton, ŝatantan ne nur realismajn priskribojn kaj humanismajn temojn sed ankaŭ sentantan plezuron pro la legado de eminenta libro. Ne vane oni konsideras la romanon Homoj sur la Tero klasikaĵo de la Esperanta literaturo. Leginda verko! Ne preterlasu ĝin.

Vlostano (Rusio)

Homoj sur la tero

Publikigita ĉe
La Suda Kruco 1933

Redakcio La Suda Kruco

Homoj sur la tero

Publikigita ĉe
Germana Esperantisto 1933

Redakcio Germana Esperantisto

Homoj sur la Tero


Septembro 2016
Tiu ĉi libro estas rakonto pri Kristoforo, maljuna kaj trankvila kamparano, kaj finfine mortas en sia lito.
Ni povas ankaŭ legi pri tri generacioj: la avo (= la kamparano Kristoforo), la filo (kiu nomiĝas ankaŭ Kristoforo), kaj la nepo (kiu havas la saman nomon Kristoforo !). Ili loĝas en Novponto, en bieno apud la urbo Grandtorento. La avo estas revulo: li prizorgas malmulte de la bieno, ĉar ĝi estas tasko de la avino Kajsa.
La aŭtoro de tiu ĉi libro estis Sveda: instruisto, verkisto kaj tradukisto. La stilo estas agrabla kaj la priskriboj (Naturo, faktoj kaj personoj) estas tre belaj, kvankam la ĉefroluloj estas sen reganta karaktero!

Karla

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.