La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Invit' al japanesko

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Invit' al japanesko


esperanto.net/literaturo/pac/invitjapanrec.html
Amanto de la Esperanta literaturo ĉiam ĝojas, se aperas originala verko de ekstereŭropa aŭtoro, ja ĉiu tia evento pruvas la veran universalecon de nia lingvo, tion, ke naskitoj de kultursfero absolute malsama al la eŭropa povas intimiĝi facile kun ĝi.

La aŭtoro havas jam post si ampleksan tradukistan kaj prozistan vivoverkon: prezenti lin al klera esperantisto estas superflue. Ankaŭ kiel poeto de tempo al tempo li ravis nin per perletoj el sia plumo: estas tre agrable legi nun tiujn juvelojn kune. Lia poezio havas siajn radikojn en la japana klasika kulturo, sed ĉio heredita de tie estas perfekte asimilita al la tradicioj de nia juna poezio.

La plej forta flanko de la poezio de Miyamoto estas la trafa pripentro de momentaj sentoj, impreso, kio tamen neniam restas memcela, el la ŝajne bagatelaj — ĉar ĉiam sordinitaj! — malmultaj vortoj por leganto kun delikata orelo ĉiam elkreskas aparta mondo. Por gustumo jen kelkaj specimenoj:

Pramejo veas
ferpont’ tuj en somero;
lirik’ pereas.
(Promenante sur digo)

Sur ter’ vjetnama
pogrom’ ĉi-vintre ankaŭ...
Uson’ malsana.
(Vojo, ĉu destinita?)

Jasmen’ odoras
junie junaj jupoj
jen jaĥto joras.
(Fantazioj facetaj)

Kvankam mi devus daŭrigi la recenzon konigante plu la poezion de Miyamoto, estu permesate al mi ŝanĝi la temon. Antaŭ ok jaroj aperis novelaro de li sub la titolo Arto kaj morto. Iom poste — kiam mi ankoraŭ ne konis lian novelaron — li skribis ie, ke li estas skeptika koncerne la originalan prozon. Nu, iomete mi mem estis tia, sed Arto kaj morto disblovis minimume la duonon de mia skeptikeco. En tiu ĉi volumo li rakontas al ni la vivon de malnovaj japanaj artistoj kun neĉiutaga psikologia klarvido kaj atmosferkrea forto. La lasta te-seanco aŭ la majstra La morto de Utamaro nepre troviĝas inter la plej bonaj noveloj iam verkitaj en nia lingvo. Leganto, kiu volas koni lin vere, finleginte la ĵus aperintan poemaron, ne hezitu tuj mendi la novelkolekton Pri arto kaj morto.

Vilmos Benczik

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.