En la mondo de literatura verkado diversaj estas la strategioj uzataj de verkistoj,
kaj por altiri, kaj por kapti ne nur hazardajn legantojn, sed tiujn homojn, kiuj havos
pozitivan sintenon rilate la produktadon de iu aŭtoro. Unu el tiuj strategioj estas
krei en sia propra teksto referencojn al aliaj verkoj, rakontoj aŭ legendoj pli konataj
kaj jam parto de la kolektiva (kaj en ĉiu momento iĝanta pli tutmonda) repertuaro
de klasikaĵoj nepre konendaj de ĉiu mezkulturita homo: eĉ se ne estas postulate legi
ilin, oni ja sciu pri ilia ekzisto.
Tiu referencaro kreas kvazaŭ ludon inter verkisto kaj leganto: la unua senvorte vetas,
ĉu la dua ja kapablos rekoni la referencojn tie prezentatajn; kaj la dua, sentante,
ke la verko fariĝas pli „facila” pro tio ke li trakuras jam konatan padon, ridetas je ĉiu momento, kiam li rekonas
la pejzaĝon, tio estas, malkovras, el kiu verko devenas la referenco, aŭ almenaŭ kiu
verko inspiris la aŭtoron, kies veton, cetere, la leganto ĵus gajnis.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la
sekcio por abonantoj.
Fernando Pita