La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Izolo

Izolo, poemaro de K. Kalocsay

Publikigita ĉe
der esperantist 1978:6, p. 23.
Per ĉi tiu poemaro la esperantistaro ekhavos la eblon alproprigi al si parton de la heredaĵo de Kalocsay, tiu grandegulo en Esperantujo. Temas pri faksimila represo de libro, kiu estis verkita en la tridekaj jaroj kaj presita en 1939, sed neeldonita pro la eksplodo de la mondmilito. Saviĝis nur kelkaj ekzempleroj kaj laŭ unu el ili UEA nun faris ĉi tiun represon. Tamen ne ĝia tuta enhavo restis tute nekonata ĝis nun. Ne malmultaj poemoj troviĝas en la jubilea libro "Ora Duopo" (Budapest 1966). Sed la tekstoj en Ora Duopo kelkloke diferencas iomete de tiuj en "Izolo", ĉar, kiel Willian Auld diras en sia antaŭparolo, Kalocsay estis poeto, kiu konstante reviziis siajn tekstojn. Estas aparte interese esplori tiujn diferencojn kaj eble fari el ili konkludojn lingvajn kaj poetikajn.

La poemaro, pri kies poezian valoron kaj poetikan majstrecon garantias la nomo de la poeto, estas subdividita en la partojn: Verdstele (primovadaj poemoj), Malnovaj Madrigaloj, Sur la monto Nebo, Japaneskoj. Kvankam ne mankas gajaj tonoj, entute superregas pesimisma, malserena agordo. En tio certe respeguliĝas la antaŭtimoj, kiuj obsedis politike klarvidajn homojn en tiuj antaŭmilitaj jaroj, dum kiuj la faŝismo pli kaj pli fortiĝis. Jen evidente la fono de tiu pesimismo, kiu enkonduke igas la poeton kompari sian staton al

"... kiel la krevinta sonorilo,
Kiu en la duonruina turo
Silentas, forgesinte pri l' jubilo
De himnoj en dezerto, kien spuro
De hom' ne gvidas plu ...",

kaj kiu fine, adiaŭante, instigas lin pentri jenan bildon pri la estonteco de la homaro, bildon des pli ŝokan, ke tiuj sinistraj vizioj eĉ nun, post kvardek jaroj, ne malaktualiĝis pro la neŭtron-armila minaco al la mondo:

"Forsonas kant', kaj mortos trilkoncertoj!
Dezertas koroj, kaj, post sangelĉerpo,
La landoj same iĝos jam dezertoj,

Kie apenaŭ kreskos eĉ la herbo.
Kaj flugos ne alaŭdoj sed vespertoj
Ĉe l' tomb', kie sin murdis la homcerbo."

D-ro Karl Schulze

Izolo

Publikigita ĉe
Sezonoj
esperanto.net/literaturo/sez/izolrec.htm

Ne necesas popularigi aŭtoron kia Kalocsay, jam dum la vivo rekonita klasikulo de nia poezio. Sed jen antaŭ mi kuŝas negranda libreto, pri kiu mi ne povas ne paroli. Estas la libro, kiu valoras pli ol nur por la diaspora e-ta komunumo. La libro, mortinta ĉe la naskiĝo, en 1939 – sojle de la II-a Mondfreneziĝo, sed reviviĝinta post 38 jaroj – la rikano de l'sorto. Tamen ankaŭ nun ĝi ne iĝis malaktuala.

Izolo. La poeto sentas sin izoliti en la foliĝanta mondo. Degeneras la kulturo, forgesatas ĉio bela kaj sankta. Li estas "la lasta pastro... en la malplena templo", kiu "l' antikvan riton gardas malserene". Tiu amara despera sopiro trastridas la tutan verkon. Ni sentas ĝin ankaŭ en la ciklo VERDSTELE. Unuavide ĝi ŝajnas fremdi al la libro. Sed tio estas io plia, ol primitiva talpismo. Por la "poeto sen popolo" la e-ismo kun sia Interna Ideo estas nedisigebla ero de liaj vividealoj. Li certigas tion: "Mi kredas je la Nova Sento, mi kredas je la Forta Voko". Sed ne havante certan materiisman pozicion, li restas senhelpa pacifisto, veanta: "Dividas sin je malamikaj grupoj eĉ "batalantoj pacaj". Kaj restas nur plendi al la inspirinto de la naivaj entuziasmoj:

Majstro! La mondo refrenezis,
Kaj nun alvokas ni simile,
Ĉar nin kruelaj vundoj lezis:
"Ho kor' , ne batu maltrankvile!"

Jes, e-to estas ido de humanaj kaj justecaj sentoj. E-ismo kaj milito, kulturo kaj milito estas nocioj antagonismaj, kaj "dum mondmalsano /ili/ malsanas febre". Ili ne povas ekzisti sen paco, sen amo:

La am' – jen sur la tero
la sola vero!

Ĉirkaŭ tiu ĉi kerna certigo kristaliĝas la ciklo MALNOVAJ MADRIGALOJ, sincera kaj arda adoro al virino.

Kaj la plej profundajn profetajn revelaciojn la poeto atingas en la ciklo SUR LA MONTO NEBO. Simile al Kassandra li aŭguras en la samtitola poemo:

Forfalos ni en reciproka ĉaso
Per kuglo kaj per bombo kaj per gaso,
Damnitaj kaj ne indaj por vivĝuo.

Li protestas kontraŭ la malracia mondo, damnas la "Stulton Ĉiopovan". Tamen li kredas, ke la "freŝa raso" sur la ruinoj konstruos la novan, pli bonan mondon. Kaj li fordonas sian koron al la nova mondo kaj Nova Homo. Sed li ne estus poeto, se li ne sanglarmis pri la falintaj samtempanoj, kaj en tiu ĉi disduiĝo estas lia tuteco, estas la integreco de la historio.

Tamen kion fari nun? Do, jen lia senpova densiĝinta ĝis krevo protesto al la malperfekta homa socio erupcias la sputojn de CINIKAJ SONETOJ: "Ciniko, sola eblo rifuĝi de l' turmentoj..."

Ni vidas ĉi tie brile satirajn, amare veajn liniojn. La sama.temo daŭras en la ciklo JAPANESKOJ, kie la pensoj atingas maksimuman, maksiman densiĝon en kurtaj kaj brilaj kiel freŝa peniktuŝo strofoj:

Kia teruro
Fantomis tra l' arbaro,
Ke pro l' hororo
Al ĝi dum unu nokto
Griziĝis ĉiu haro?

La japana tankao, en kiu Kalocsay rimas la duan k la kvinan liniojn, tute nature aspektas en e-to, k trafe kompletigas la e-tan metraron.

La tuta libro estas saturita je proverbaj, maksimaj diraĵoj kiel la jenaj:

La tempoj grandas kaj la homoj etas.
La Homo venkos spite al la Homo!
La homo mem kuiras, kion li devas manĝi.

Se belon vi avidas,
por koro havu ŝtonon,
Kaj se vin Bono gvidas,
Vi havos nur ĉifonon...

Fajfi tra l' mondo kaj pri l' mondo.

Per la lasta soneto la poeto adiaŭas al la homoj, starantaj "ĉe la abismo" k "al la revo ĉasta". Kaj parte tio estis vera, ja post la milito li ne produktis originale, sed li ne lasis sian ĉastan revon. Ni danku al R.Rossetti, kiu jam post la milito sukcesis savi la verkon, sen kiu la originala verkaro de la merita aŭtoro ne estus prezentita en sia plena brilo. La libro okupas indan lokon inter la socivaloraj poemaroj de tiaj granduloj de la periodo de la Matura romantismo (laŭ Auld), kiaj Hohlov kaj Miĥalski.

Nikolai Lozgaĉev

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.