La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Japanio kalejdoskope

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Invit’ al japaneco

Eldonite por la partoprenantoj de la 92-a Universala Kongreso (Jokohamo, 2007), ĉi tiu bele kaj abunde ilustrita libreto daŭre validas kiel prezento aŭ enkonduko al Japanio. Simile al la pluraj kajeroj de la serio "Japana esearo" de Libroteko Tokio, ĝi konsistas el kvindeko da artikoloj de diversaj enlandaj aŭtoroj pri ĉiaj aspektoj de la vivo de japanoj: naturo, geografio kaj klimato, historio, politiko, ekonomio, loĝantaro (ekzemple, pli ol 20% da olduloj); la japanaj lingvo, skribo kaj literaturo; tradiciaj artoj (kabuko, noo), dancoj kaj muzikiloj (kotoo, ŝakuhaĉo, ŝamiseno); pentro-arto kaj ikebano (flor-aranĝo); la kunreligioj; vestoj, manĝoj, alkoholaĵoj, ludoj, sportoj...
Aliaj artikoloj temas pri la historio de la japana E-movado (sed kie nia kara ludovikito?!) kaj pri la ZEOj (Zamenhof- kaj Esperanto-Objektoj) troveblaj en Japanio, inter ili 29 sinsekvaj stacidomoj de unu fervoja linio.
Ĉar la aŭtoroj verkis originale en Esperanto, foje legeblas personaj, preskaŭ intimaj informoj, ekzemple de Tazima Mayuko: "Nun ĉiun fojon kiam mi vojaĝas eksterlanden, mi kunportas ŝamisenon kaj ludas ĝin vestinte min per bela kimono".
Fine de la libro aperas listo de ĉiuj japanaj vortoj en NPIV, kiel "cunamo" (detrua ondego), "haŝio" (manĝbastoneto), "jaŝiro" (ŝintoa templo), "torijo" (memstara pordego antaŭ jaŝiro), "zorio" (speco de sandalo) ktp. Apud "aino"/"ajnuo" (ĉu vere "japanaj"?) presiĝis la misformo "*ajno", miascie netrovebla en ajna loko de NPIV; cetere, kial ne skribi simple "Fuĵio" anstataŭ la peza paŭsaĵo "Fuĵi-monto"? Plaĉas la pli homvarma difino de "ĉanojo": "regali gastojn per teo". Ankaŭ la informo, ke NPIV, kompare kun PIV, tro strikte difinas "suŝio" (tamen oni ne diras, ke suŝion oni manĝu prefere fingre, ne haŝie). Krome utilus listo de japanaĵoj mankantaj tiuvortare, kiel la supre menciita "ikebano", "hibakuŝo" (viktimo de atombombo), "karaoko", "mangao" (speco de komikso), la luktosporto "sumoo", "ŝinkanseno" (kuglotrajno), aŭ la nejapanlingva "niktereŭto" ("prociona hundo"); ja plurajn el tiuj vortoj oni facile renkontas i.a. en la Esperanta vikipedio. Cetere menciindas, ke por konceptoj kiel "sakeo" kaj "goo" iuj ĉinaj aŭtoroj preferas uzi radikojn ne japanajn, respektive "(riz)vino" kaj "vejĉio" (el la ĉina).
Jen kaj jen oni mencias verkojn jam publikigitajn en Esperanto pri la traktataj temoj, tamen ne Neĝa lando de Kaŭabata Jasunari aŭ La flambirdo de Tezuka Osamu. Konkrete pri literaturo, la artikoloj pri hajko kaj tankao ne diras, ke en la japana lingvo tiuj poemformoj ne havas rimojn, dum en Esperanto, laŭ longa tradicio fare de japanaj kaj alilandaj poetoj, – prefere jes.
Koncerne la enhavon mem, nur mallonge oni legas pri la masakroj de civiluloj fare de japanaj soldatoj dum la dua mondmilito ("Mortis multaj soldatoj, kiuj mortigis ankaŭ alilandajn soldatojn kaj civitanojn") aŭ pri la amasbuĉado de japanaj civiluloj fare de usonaj atombomboj en Hiroŝimo kaj Nagasako, sed eble pri tio oni legu alilibre.
Kaj rilate la t.n. orientan medicinon, bonvenus iom da kritiko ekzemple pri akupunkturo: la sola ago piki per pingloj favoras la naturan produktadon de bonfartigaj substancoj, sendepende de tio ĉu oni punkturas sur la tradiciaj kuracpunktoj aŭ aliloke.
En la artikoloj pri kaligrafio kaj pentro-arto gravas la distingo disde la t.n. okcidentaj ekvivalentoj; same pri arkpafado, kiun oni komparas kun zeno. Simile okazas pri religioj, komprenataj ne nur kiel abstraktaj kredoj aŭ dogmaroj, sed kiel praktikoj, kun rutinoj kaj ritoj: "ĝeneralaj japanoj preĝas en sanktejo laŭ ŝintoismo en novjara tago kaj havas funebron laŭ budhismo". Jen, laŭ mi, la plej interesaj kaj instruaj partoj de la libro: tiuj, kiuj helpas kompreni la apartajn kondutojn kaj sintenojn de japanoj. Ĉi-kampe mi ŝatintus legi pri la japanaj ĝentilo kaj afablo. Kaj, se diri la veron, espereble oni iam tradukos kaj publikigos verkojn kiel Laŭdo de ombro (de Tanizaki Junichiro, pri la japana estetiko), aŭ la franclingva Enkonduko en la japanan kulturon (de Hisayasu Nakagawa), aŭ eĉ la polemika romano Stuporo kaj tremoj de Amélie Nothomb... Sed mi finu ĉi tie, ĉar mi ne rajtas peti tro de tiu ĉi sendube rekomendinda libreto.

Jorge Camacho

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.