La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Jen la sablo el mia klepsidro
Taglibro 1983-1986

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ve al la verda arbo


1993

Jen la sablo el mia klepsidro. Taglibro 1983-1986. Vinko Ošlak. Klagenfurt, Vieno: Mohorjeva, Pro Esperanto, 1991. 204p. 24cm. 36,00 gld.

Ne facilas esti sloveno en Italio. Anita Perič Altherr. Eschweiler: Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, 1991. 160p. 21cm. 25,20 gld.

Jen la sablo el mia klepsidro estas taglibro de aktiva vivo. Ĝi ne konsistas el penseroj, skizoj de verkota prozo, notoj pri vetero, sed raportas kaj meditas pri kunvenoj, konversacioj, konfliktoj: pri homaj rilatoj. Rilatoj kun kolegoj en diversaj fakoj (redakciaj, religiaj . . . ). Impreso restas ke tre streĉaj rilatoj (nenio nova!) - sed foje la distancoj inter datoj estas grandaj.

Ŝajnas ke plej ofte la momentoj de malstreĉo okazas en Triesto: "Parolo pri la libro Sadhana de Tagoro por la aŭskultantoj de slovena klerula grupo en Triesto, Via Donizetti 3, ĝuste fronte de la eminenta Triesta sinagogo. Antaŭ tio, antaŭtagmeze, Aloizo kaj mi iris promeni . . . Mi plendis al li pri la fakto, kiel senhelpe disfalas la slovena animo en Karintujo, kie la valuto ŝilingo ludas pli danĝeran rolon ol iu polica opreso. Li mem ne lamentis tiom al mi, ĉar liaj ŝultroj jam pli alkutimiĝis al tio."

"Post la tagmanĝo ni . . . plenumis nian postmanĝan 'mille pasa" (= mil paŝoj), kiuj fakte estas kelkaj kilometroj trans la pitoreska aŭtuna karsta arbetaro, en kiu speciale kolorbrilis la ruĝeta arbedo, Slovene nomata 'ruj", Itale 'summacco" . . . 'ruj" abundas en la Slovena poezio, precipe en tiu de la granda Sre'ko Kosovel." [Esperante: sumako. -Red.]

Sed eĉ en Triesto ne forestas konfliktoj: "En la Triesta rondo . . . ili toleras Italan, sed ne Slovenan krokodiladon. Estas eĉ tiel, ke kelkaj anoj de la Triesta societo devas kaŝi sian Slovenan etnecon." "Vespere ni tri: s-ino Anita, prof-o Rebula kaj mi - veturis denove al Triesto. Ĉifoje al la sidejo de Triestaj esperantistoj. Da ili venis eĉ multe malpli. Sep, ok, pli malpli. Laŭdire oni ne venis pro mia Slovena aparteno . . . Preskaŭ kortuŝe: Slovenoj [tiel okupataj pri la defendo de propra gepatra lingvo] ne venis pro mia esperanteco, esperantistoj ne venis pro mia sloveneco. Du pruvoj, ke mi iras la ĝustan vojon . . ."

S-ino Anita invitas al fonduo kun fromaĝoj, donacas Ombro sur interna pejzaĝo kun buterpanoj kaj fruktoj . . . Do Ne facilas esti sloveno en Italio, kun paĝoj el taglibro de Alojz Rebula (kiuj donas la titolon al mia recenzo), aperas kvazaŭ libro de iu konata. Dum Klepsidro sonas foje eĉ tro intime, Ne facilas. . . havas tamen pli dikan ŝelon.

Anstataŭ antaŭparolo kaj poste notoj, ĝi havas plurajn enkondukojn en tri lingvoj kaj fine trilingvan reklamon pri la eldoninta asocio. Interne de tio necesas transgrimpi multajn nombrojn, sen kompara fono por digesti ilin, multajn mapojn el du-tri strekoj, kiujn oni eĉ ne tuj orientas . . . Mi preferus mapojn kun nomoj; pli ol nombroj min impresas versoj de slovena poeto Alojz Ihan: "Problemo okazas, kiam la slovena / verkisto volas por romano elpensi /urbnomon. Elpensita nomo sonus / tro false, ĉar slovenoj ja rekonas / laŭnome ĉiujn siajn urbojn . . ."

Malfacila tasko, verki pri du libroj kune: unu povas tro ombri alian. Mi konfesas ke mi helpis kontroli la unuan (multe ŝvitis, restis malkontenta). Kiu kontrolis la duan? Ĉu helpas, ekzemple, en libro pri naciaj konfliktoj, nomi iun simple "patrioto" (de kiu patrujo?)? Kion celas nebulaj frazoj kiel "La nuntempa poezia kaj verkista stato ne estas homogena . . ."?

Oni sentas ke jen temas pri slovenoj, jen pri tiuj en Italio, jen nur pri Triesto, tiu kosmopolita urbo (Joyce, Svevo, Saba) kie "Slovenaj estas la pano, la lakto, la marmoro, la portistoj en la haveno . . . eĉ episkopo" (Rebula). Finas la libron (antaŭ la reklamoj) kvindek paĝoj da fragmentoj el la slovena literaturo, sed ankaŭ ili ne sufiĉe celkonscias. Multaj (kiel mi) transsaltos la sonetkronon de PreĈeren, aperintan jam en du apartaj eldonoj. Ĉu ne preferindus pli da Kosovel, konata jam pro sumako? ("Cipreso nigra bruas, / sur blanka tomb" anĝelo surgenuas. / Krepuskaj domoj en pejzaĝo / en karstvilaĝo.")

Ŝajnas ke rakonto de Pahor kunfandas tekston kaj komentarion. Kvankam plaĉas scii ke la rivero Soĉa estas la Izonco kie Ungaretti trovis sin "afabla fibro / de l"universo", aŭ ke la Duino de la Rilke-elegioj estas al slovenoj Devin, uzi formon kiel Isonzo/Soĉa (kun interkrampa noto kvazaŭ ĝi ne estus diveneble rivero) nur kripligas la rakonton jam komence, eĉ se tia formo estas akceptebla idiomo en la taglibro de Oŝlak.

Dika ŝelo . . . Kaj la kerno? Ne personaj spertoj, kiel en Klepsidro, sed kelkaj dekoj da paĝoj pri la historia fono de malfido: la Popola Domo brulis en 1920, multaj mortis en "Rizejo" en 1941; la rakonto de Pahor priskribas sekvon de slovena noktomeza meso dum Kristnasko 1936, kaj ankoraŭ en 1961 itala instanco nebule minacis gepatrojn kiuj volis eduki la filinon slovene. Fotoj kaj leteroj dokumentas la eventojn - kaj la monumentojn, kiujn oni (kiel ĉie) nun vandalas.

Mi admiris la poeton Umberto Saba. Mi refoliumas lian prozon. "Itala Triesto donis Italo Svevo, Umberto Saba . . . Mi ne estas naciisto . . . Sed se tio havas pezon, ĝi pezas niaflanke de la pesilo." Li neniun nomas ĉe la slovena flanko. Aliloke li rakontas pri slovena junulino kiu venis por viziti la filinon kaj iun tagon demandis ĉu li legis la plej grandan libron en la mondo ("Mi memoras nur ke la aŭtoro estis iu sloveno, naskita ŝajne en Ljubljana") kaj trude pruntis ĝin al li; li tralegis ĝin kaj lokis laŭ italaj valoroj (sub La gefianĉoj de Manzoni) - kaj la junulino svenis histerie.

Kiu pravis? Nu, la bildo de Triesto restas por mi kosmopolita. Sola leciono: ne sufiĉas entuziasmo. La taglibro estas por ni nova ĝenro, ĝi survoje diras multon pri problemoj de minoritatoj (naciaj kaj internaciaj): nepre leginda libro, kies mondrigardajn temojn mi apenaŭ tuŝis (Oŝlak estas jam konata kiel eseisto), kiu kreas grandajn esperojn pri la dua. Ne facilas . . . pli rekte aliras similan problemon kaj sukcesas diri malpli, malpli konvinke: legu ĝin prefere antaŭ Klepsidro.

Kris Long

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.