La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Junuloj en Torento
1939

  • Verkinto: Stellan Engholm
  • Speco: romano
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Prezo: ±€6.02
  • Eldonjaro: 1972
  • Priskribo: Fotorepreso de la dua parto de Infanoj en Torento, nun sub nova titolo. La infanoj rolintaj en la unua parto nun fariĝis junuloj kaj laboristoj kaj ekinteresiĝas pri sociaj kaj politikaj problemoj. Originala verko en Esperanto.
  • Paĝoj: 144
  • Alto: 200 mm
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Revo kun reala fono

Stellan Engholm: Infanoj en Torento 1. 114p. Literatura Mondo, Budapest 1934. 2a eld. Eldona Societo Esperanto 1946, Represo Dansk Esperanto-Forlag 1972. Infanoj en Torento 2. 144p. Eldona Societo Esperanto, Stockholm 1939. 2a eld. (Junuloj en Torento) Dansk Esperanto-Forlag 1972. Vivo vokas. 180p. Eldona Societo Esperanto, Stockholm 1946.

Per la Torento-trilogio de Stellan Engholm ni ricevis eble la plej vastan kaj riĉan socian priskribon de aparta medio kaj epoko kiun ni posedas en la originala Esperanto-literaturo. En ĝi oni povas konatiĝi kun laborista medio en certa regiono de Svedio dum la 1930aj jaroj. Ni renkontas diversajn familiojn, grupojn, rondojn, ni ekkonas kelkajn el la movadoj kiuj karakterizis la epokon, ni aŭdas la muĝadon kaj klaktintadon de altfornoj, lamenejoj kaj forĝejoj, kaj ni spertas la surdigan silenton, kiam internacia krizo ĉesigas la produktadon kaj senlaborigas la homojn. Eblus legi la librojn preskaŭ kiel etnologian raporton pri la kutimoj de tiu stranga arkta tribo, la svedaj ferlaboristoj. Kaj ne plej malgrave, ni renkontas la politikajn eventojn kaj tendencojn de la epoko. Se pripensi, ke la verko estas kreita por tutmonda legantaro, oni preskaŭ dezirus ian notaron, kiu povus klarigi diversajn apartaĵojn de la lando aŭ epoko, ekde kankrokaptado, daŭriga lernejo kaj bontemplanoj ĝis la signifo de komunumo aŭ la trajtoj de tipa feruzina urbeto.

La verko do certagrade estas realisma romano. Tiu realismo koncernas priskribon de sociaj kaj politikaj aferoj, fizika aspekto de lokoj, kaj la natura medio. Ofte la naturpriskriboj estas bonegaj, trafaj sed kutime koncizaj:

La suno ekbrilis inter la nuboj, la unuan fojon post tuta monato kun kompakte griza ĉielo. La nuboj nuanciĝis en delikataj koloroj, dispeliĝis kaj fordrivis en la spaco kiel malpeza, molkontura vaporaĵo. La frostorigidaj trajtoj de la vintra pejzaĝo viviĝis en la purpura lumo de la vespersuno.

- Estas ja printempo! diris Alda, kaj ŝia vizaĝo radiis. Vidu kiel mola aspektas la aero!

- Ankoraŭ venos multaj malbonaj veteroj, diris Alekso.

- Sed tamen, diris Alda. Ĝi komenciĝis. Kaj ĝi estas plej bela, kiam oni ankoraŭ nur subsentas ĝian alvenon. Kaj vidu, la luno grimpas supren malantaŭ Gufmonto! Vespere ni skios en la arbaro, ĉu ne? (IT2 p. 58)

Sed la realismo ne inkluzivas la ĉefan temon kaj la protagonistojn de la verko, kaj por legi la trilogion, necesas agnoski kaj akcepti, ke Engholm ne volis verki realisme en tiu senco. La libroj temas pri kelkaj infanoj, kiuj iĝas gejunuloj kaj fine plenkreskuloj. Pri la temo li mem skribis en antaŭparolo de Vivo vokas: "La rakonto pri la infanoj estas rakonto pri ilia evoluo kaj ilia vojo de tiu luda mondo al la mondo de maturhomaj realaĵoj" (VV p. 5).

Tiuj infanoj ne estas realisme konceptitaj. Ili estas simboloj de iu revo pri pli bona homspeco, kiun la aŭtoro plantis en la realisman kuntekston. Jen kial ili ŝajnas aparta speco, kaj jen kial ankaŭ iliaj interrilatoj ne estas realismaj. La Torento-trilogio estas idea rakonto sur realisma scenejo. La infanoj de Torento ne estas tiuj realaj infanoj, kiujn la popollerneja instruisto Engholm ĉiutage renkontis en vilaĝo aŭ urbeto simila al lia fantazia Torento. Male, ili estas lia sopiro je pli bonaj infanoj, pli bona homo.

En la unua volumo ni partoprenas en diversaj situacioj dum la evoluo de tiuj infanoj, kaj precipe ni ekkonas la kondiĉojn de iliaj diversaj hejmoj. Tie la idea celo ne tiel multe rimarkeblas. Temas interalie pri la imagoj de tiuj infanoj pri sia propra estonteco kiel plenkreskuloj, kion ili atendas kaj deziras de sia vivo.

La dua volumo estas pli malkohera. La infanoj kreskas, sed ŝajne ne adoleskas - mi havas la impreson, ke la revata nova homo de Engholm devas transiĝi de infano en adolton sen trapasi adoleskon. Ĉi-volume politikaj demandoj pli enplektiĝas en la rakonton, same kiel Esperanto. Aperas ankaŭ ideoj iom strangaj (sed tipaj de la epoko) pri nudeco.

La prezenton de la Esperanto-klubo oni kun oscedo rekonas de EMBA (Maria kaj la grupo) kaj Baghy (Paŭlo Paal):

La plej multaj el ili aspektis kaj kondutis, kvazaŭ temus pri balo. La vizaĝoj de la knabinoj grandparte similis al pli malpli lerte faritaj vizaĝoj de vestvendejaj pupoj, pudritaj kaj kun krie ruĝaj lipoj, kelkaj kun pinĉitaj, fadene mallarĝaj brovoj. Ĉapoj kaj ĉapeloj sidis tre oblikve sur la kapoj, kvazaŭ pendante sur unu el la oreloj.

La aspekto de la knaboj ne estis tiel okulfrapa sed harmoniis kun tiu de la knabinoj, kaj en ilia reciproka konduto regis plena akordo.

Troviĝis ankaŭ kelkaj simpluloj en la grupo. Ili sidis trankvile atendante, kvazaŭ izoluloj ĝenitaj de la brua kaj senĝena interrilato de la aliaj. (IT2 p. 44)

Entute iom tro klare rimarkeblas ĉi-volume la malŝato de la aŭtoro al modo kaj flirtema konduto de gejunuloj. Interalie ludas rolon certa ĉapo portata oblikve, kiu iĝas simbolo de ĉio fia kaj objekto de multfoje ripetata indigno. Kiam mi memoras, kiel ni kutimis infanaĝe porti la ĉapojn, mi tre kontentas, ke mi ne havis Stellan Engholm kiel instruiston en la popola lernejo!

Ĉi tie troveblas ankaŭ diraĵoj de la gejunuloj, kiuj povus esti mesaĝoj al ni de la aŭtoro:

Mi ĉiam observas la homojn kaj ne povas lasi tion. Estas kvazaŭ mi travidus ilin, ĉar ĉio, kion ili havas interne, estas skribita en iliaj vizaĝoj. Kaj io ĉe ili forpuŝas aŭ altiras min... sed malofte altiras. Kiam mi rigardas ilin, precipe se estas multaj, mi ekhavas la senton, ke ili formas iun strangan societon, ekster kiu ni staras tute solaj. Kaj ŝajnas al mi, ke iliaj kapoj estas malplenaj, ke ili ne havas animon, kaj samtempe mi sentas en mi mem ion, ian deziron pri la vivo, kiun ili ne povus kompreni, kaj pri kiu ili certe ridus, se ili povus percepti ĝin. Kaj tiam mi kvazaŭ rigidiĝas, tiel strange soliĝas, estas preskaŭ terure. Kaj foje mi hontas pri mi mem kaj diras al mi: Ili ja tamen estas bonaj homoj, kiel homoj ordinare estas, kial vi do rigardas ilin tiamaniere, kial vi ne povas ŝati ilin kaj interrilati kun ili kiel kun viaj amikoj. Sed mi ne povas... (IT2 p. 56)

- La lando estas bela, konsentis Johano. Estus bona lando, se la loĝantoj similus al ĝi. (IT2 p. 134)

En la tria parto, Vivo vokas, ni ekkonas aliaj sociajn realaĵojn de la epoko, kiel la kooperativan movadon kaj la komencon de popola turismo (enlanda). En tiu volumo, verkita en 1939-40 sed aperinta nur en 1946, politiko kaj precipe la demandoj pri milito kaj perforto ludas gravan rolon. Ankaŭ ĝeneralaj demandoj pri homa destino kaj interseksaj rilatoj estas traktataj, sed ankaŭ ĉi-libre la fono kaj kunteksto restas tute realisma kaj do donas tre bonan imagon pri la etoso en Svedio tuj antaŭ la dua mondmilito.

La lingvaĵo de Engholm estas bonega, simpla kaj flua. Oni sentas, ke temas pri verko koncipita en vivanta lingvo. En la unua volumo troveblas kelkaj vortumoj influitaj de svedaj esprimoj, kiel "vipi tapiŝojn" (p. 7 = batpurigi), "tiri avantaĝon de..." (p. 71) kaj "sidi en malliberejo" (p. 94). La lingvaĵo estas tre konkreta, kaj metaforoj ne tre oftas. Escepte aperas proverboj, strange tamen ne Zamenhofaj, sed tradukoj de svedaĵoj, kiel "ankaŭ malgrandaj potoj havas orelojn" (VV p. 11), kiun supozeble komprenas nur tiuj, kiuj kutimas nomi oreloj la tenilojn de poto.

Legado de la trilogio povas esti tre interesa kaj plezura por leganto kiu komprenas la idean intencon de la aŭtoro. Ne necesas kundividi lian sopiron je pli bona homspeco por ĝui la riĉan enhavon kaj la belan stilon de ĉi Esperanta klasikaĵo.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.