La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Japanaj vintraj fabeloj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Japanaj vintraj fabeloj

Dek-kvin notoj, eseoj kaj poemoj de Miyamoto, ĉefe — sed ne ĉiam — kun politika nuanco.

La poemoj ĉiuj estas politikaj. “Mia juno en karcero” estas rememoro de Miyamoto pri sia puno pro sindikata agado, post kio li pasigis du jarojn en ĉelo. “El mia kajero bruligota” honoras du homojn, kiuj (malsukcese) kunlaboris por asasini la tennoon (imperiestron de Japanio) ĉirkaŭ la fino de la unua mondmilito. “Al Kim Jiha” estas titolita favore al korea poeto “rezistanta kontraŭ la militisma reĝimo” (sed ĉu temas pri norda, ĉu pri suda Koreio, Miyamoto ne klarigis por ni, kiuj ne konas tiun poeton). Eĉ “Vojaĝo sur Oĥocka maro” havas politikan tonon …

La memoraĵo “Kantoj” traktas la efikon de la kune kantitaj kantoj je la memoroj de maljunaj batalintoj por la maldekstro. Por usonanoj eble interesos “Japano, kiu mortis en la fronto de Hispanio”, kiu rakontas la vivon — kaj morton — de “Jack” Sirai, kontraŭleĝa enmigrinto al Usono de Japanio kiu poste iris al Hispanio por batali kontraŭ la faŝistoj kun la Brigado Abraham Lincoln. En “Ŝanĝo de maŝineto”, eble la sola tute senpolitika verkaĵo en la libro, Miyamoto priskribas, el sia (nesenkonscia) vidpunkto, operacion por ŝanĝi la korritmigilon en lia korpo (tion oni verŝajne devis fari ĉiun duan aŭ kvaran jaron, pro elĉerpiĝo de piloj en la maŝino). “Pri la klasa deveno de Eroŝenko” estas rapida kritiko pri ies teorio pri tiu temo (Eroŝenko estis la konata blinda Esperanto-verkisto de antaŭ 70 jaroj). “Esperanto-sindromo” estas apelo por klaskonscio inter esperantistoj. “Verda Majo” diskutas la rolon de Miyamoto en la diskonigado de la verkaĵoj de la konata heroino de la militepoka Esperanto-movado en Azio, kaj la tujposta “Majo” diskutas lian viziton al la urbo Ŝanhajo, kie ŝi unue eniris Ĉinion kun sia ĉina edzo. En “Iom pri ‘Esperanta Antologio’” kaj “Kelkaj pensoj ĉe ‘Ĉina Antologio 1919-1949’” li kritikas la enhavon de tiuj antologioj — por la unua, laŭ la vidpunkto de la fontoj; por la dua, laŭ la vidpunkto de la enhavo, kiu ofte ŝajnas al li tro politika kaj maltro inspirita. (1) “Negravaj(?) korektoj pri nia historio” estas alia kritika noto pri historio de Esperanto en Japanio. “Pak Hunyung” estas historio de la vivlaboro de esperantisto kaj komunisto el Koreio, kiu fariĝis Vicĉefministro de Norda Koreio — kaj poste ekzekutiĝis kiel “spiono de usona imperiismo” (kio ja estas dubinda).

Ĝenerale tre interesa libro. Unu nekonsekvencaĵo estis la sinteno de Miyamoto pri la esperantigo (asimilo) de nomoj. Li multe plendis pri tio en sia recenzo pri la “Ĉina Antologio” — evidente, en la tempo de eldono, la ĉina Esperanto-movado trairis unu el tiuj fazoj, kiam ĝi insistis uzi la Esperantan anstataŭ la pinjinan alfabeton. Aliflanke, en sia historio pri Sirai, li ne hezitas rebapti la Brigadon Abraham Lincoln “Abrahamo Linkolno” — eble ĉar li konis la nomon laŭ la japana skribo, kaj devis mem relatinigi ĝin.

---

(1) Miyamoto tie mencias ankaŭ la nun ofte forgesitan kaj tre politikan Ĉina Antologio 1949-1959, kiu aperis komence de la 60aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj kiun li “… antaŭ 30 jaroj … komencis legi kaj ĉe la 17-a paĝo enmetis en breton pro paliĝo de intereso. La impreso … mi parolos iam.” Ja la ideologio povas inspiri (pensu nur pri la simfonioj de Ŝostakoviĉ, aŭ la “Meson en Minora-G” de Vaughan Williams), sed oni ne povas entute dependi de ĝi.

Don Harlow

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.