La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kantoj de anteo

  • Verkinto: Mao Zifu
  • Speco: poezio
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €16.95
  • Eldonjaro: 2006
  • Priskribo: "Antaŭ la poemoj de Mao Zifu sendube la leganto sentas la samon, kion la granda Goethe sentis antaŭ la arto de Paganini, nome tian misteran povon emanantan el la verko, kiun ĉiuj ĝisoste perceptas kaj neniu filozofo kapablas klarigi".
  • Paĝoj: 259
  • Alto: 220 mm
  • ISBN: 1595690441
  • Notoj: Kun kelkaj ilustraĵoj de la aŭtoro
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Poeto ĉe marĉando kun Anubo


(kaj Libera folio)
En 1985, ĉinan instruiston 22-jaran renversis traktoro stirata de sam-aĝulo. De tiam li, Mao Zifu [familia + individua nomoj; esperanta prononco: mao cifu’] rezulte sidas paralizite sur radseĝo. Intertempe li eklernis esperanton kaj fariĝis la plej fruktodona kaj promesplena ĉi-lingva poeto de la nuna jarcento.

Post pli ol dekjara atendo, en 2006 finfine publikiĝas lia 260-paĝa verko Kantoj de Anteo, kompilanta ĉiujn liajn poemojn ĝisnunajn. Ĝi fakte enhavas kvar poemarojn (mi citas la titolojn kaj el la poemoj minuskle, kiel en la originalo): “kantoj de anteo”, “eterna distanco” kaj “ekspliko [de sonĝoj]”, la tri partoj de la originala poemlibro, plus “ŝanĝado”, jam aparte eldonita de La KancerKliniko en 1997. Aldone, la ilustraĵojn sur la kovrilo (tre eksplicita) kaj en la internaj paĝoj desegnis li mem.

Jam de la biografia skizo de la aŭtoro komence de la poemlibro, evidentas la absoluta, turnopunkta graveco de la traktor-akcidento en la vivo de Mao. Samkiel tagon post tago Sizifo renkontas novan puŝotan rokon, tiel Mao ĉiumatene vekiĝas en paralizitaj korpo kaj ĉambro. Tamen, kial ne Sizifo – sed ja Anteo? Laŭ la greka mitaro, Anteo estis giganto, filo de Pozidono kaj Gea (la Tero); li ĉiam venkis en luktoj ĉar, falinte sur la teron aŭ tuŝante ĝin, lia patrino Gea redonis al li fortojn; por povi sufoki Anteon, Heraklo devis levi lin super la teron. “Anteo sur rulseĝo”, skribas Mao, kaj, kiel prave diras Miguel Fernández en sia antaŭparolo de 1998, “la Anteo de la poemaro estas la aŭtoro mem”.

Mi ne povas ne sekvi la analizon de Fernández: La poemaro konsistas el naŭdek kvar diverslongaj poemoj grupigitaj en tri partojn [laŭ la tiama versio]. La unua, Kantoj de Anteo, kiu donas nomon al la tuta kolekto, prezentas la konscion de la poeto, projekciita sur duoblan planon ontologian-socian, t.e. lian memon, lian situacion, lian proteston kontraŭ ajnaspecaj maljusto kaj servuteco, lian ligitecon al la vivo kaj al la homoj. En la dua, nomata Eterna distanco, la poeto parolas pri amo, pri fizika amo, ne ebla al li ĉi-momente, pri am-spuroj kaj am-sopiroj, kies ombrojn li povas revivigi sonĝe aŭ reve aŭ poeme. La tria parto, nomata Ekspliko, fakte konsistas el unu sola poemo sepcent-tridek-ses-versa, nomata Ekspliko de sonĝoj. En ĝi kulminas la arto de nia poeto. En ĝi, lirika art-fajraĵo, utaoj kaj tankaoj, t.e. tradiciaj japaneskaj kombinoj de kvin- kaj sep-silaboj, vehiklas unu el la plej avangardaj kosmogonioj, kiun ĝis nun mi ĝuis en la internacia lingvo. Por Mao Zifu, samkiel por Calderón de la Barca, la vivo estas sonĝo, lia vivo estas sonĝo, kaj, surbaze de tia sonĝo, li konstruas poezian kosmon, kie regas lirikaj propraj leĝoj. La aĵoj, la homoj, la historio aperas jen distorditaj, jen klarprofile rekonstruitaj laŭe al ia realaĵo neekzistanta ekster la limoj de la poeta menso. Jen la miraklo de la poezio.

Koncerne la kvaran parton, “ŝanĝado”, temas pri 64 poemoj, po unu por ĉiu diagramo de la antikva ĉina Libro pri Ŝanĝiĝoj (pinjine “Yi Jing”; prononco: i ĝing). La diagramoj, kiujn la kajera LKK-eldono prave reproduktis, jam de jarmiloj servas al ĉinoj kiel aŭguroj aŭ kiel kompreniloj de la universo, la naturo kaj la (homa) mondo; ilin Mao reinterpretas, komentas aŭ pridemandas vorte kaj arte.

Ni komencu de la komenco. Nu, probable ĉiu el ni iam sentis aŭ spertis sian mensan mion kiel kaptiton ene de la mio korpa (aŭ besta); tamen ĉi tiu, en la kazo de Mao, ne povas moviĝi libere, stari, salti, naĝi, kuri… sed devas resti sida, ligita, katenita al la seĝo, la ĉambro, la tero. Jen la bazo de lia(j) identeco(j). La poemaro konstante memorigas nin pri tio per plej diversaj bildoj kaj “ŝlosilaj vortoj”: “enkaĝa”; “iam mi mortis”; “manoj piedas”; “apenaŭ mi ellernas kuri / unu piedo jam staras tombon”; “sur aero blua / kolombo trafas kuglon. / incidento.”; “manĝeblaj buŝo kaj pano / trans ferkrado”; “mi estas dido”; “lito solitera”; “mi, la boato sen remilo”; “fereska spino”… Aŭ, tre imprese, sur p. 171:

[…] erinaco
neniam timas
dentojn, sed ĝin frakasas
aerŝtono. […]

Sur tiu bazo aŭ fundamento li devas vivi, kaj konstrui. Lia poezio estas provo atingi la neatingeblan, la mondon kaj la kosmon. Sukcesa provo. En tiu senlima limbo* de la poezio ĉiu el ni povas renkontiĝi kun Mao, kaj ĝuste el tie li pripoemas ne nur sian sed ĉies vivojn.

La akcidento kaj lia invalideco (aŭ handikapo) neeviteble iĝas simbolaj. Sed oni prefere rezistu la tro facilan tenton legi ĉion kiel gloson al la maa situacio. La tuta libro montriĝas reto de potencaj simboloj kaj metaforoj, ekzemple per mencioj de ĉiaj bestoj kaj plantoj, samtempe aŭtonome kaj individuece plej realaj. Laŭ la ĉina zodiako Mao Zifu tigras: tigro en kaĝo. Krome, li kolorblindas (“flagro de alumeto / estas sufiĉa ja sentigi / al etiola okulparo sunon.”). Kion signifas por li la koloro, kaj la kolornomo, ruĝo?: “la ruĝo nigro / inundas montojn kaj ebenojn.” Kion do tigro?: “danke al muro, / oni min nudan imagas tigro kun kolora ŝelo.”

Teorie, precize la tigro povus esti unu tre karakterize ĉina elemento. Kune kun drakoj, feniksoj, taismo*, Laocio, Konfuceo, tajfunoj… Sed diri tion egalus redukti Maon al ĉineco, t.e. al absurdo, kvazaŭ li sola reprezentus miliardon da ĉinoj (parenteze: en lia regiono neniam tajfunas). Kial oni supozu, ke li traktus tigrojn nur laŭ la ĉina zodiako? Al ĉi ties 12 bestoj li dediĉas po unu poemon, sed same al la 12 konstelacioj de la greka horoskopo: ŝafo aperas en ambaŭ serioj. En sian varpan verkon li veftas, krom Anteon kaj Sizifon, ankaŭ Arimanon, Anubon, Ragnarokon…

Jes, ni ofte forgesas volonte ke, en esperanto pli evidente ol en naci-lingvoj, ĉiu vorto (t.e. ĝiaj signifo kaj kromsignifoj) estas konvencio kaj allasas diverĝajn interpretojn. Ekzemple, sur p. 63:

viroj sin distras bubaj
spektante hundparan koiton
aŭ militon de bovoj.

…Ĉu mi, hispano, komprenu la lastan verson kiel “taŭroludon”, “toreon”?

Sed jen refoje la miraklo: ni legas senpere, sentraduke, originalajn poemojn de ĉina poeto, kiu apertis* sian lingvon kaj menson al la tuta mondo, sen ajna bezono ŝildi sin per la burĥo* de kolektiva identeco (t.e. de nacio aŭ, en Esperantujo, de fantasma diaspore minoritata arlekene verda popoleto). Liaj primaraj radikoj eble teniĝis ĉe la ĉina kulturo; nun, la arbo de lia poezio branĉumas ĉiajn tradiciojn. Kiel esperantlingva, esperanta poeto, li staras (kaj elstaras) ekster skoloj al mi konataj, kun la brilo kaj intenso de ermita solstelo.

Alivorte, ni troviĝas antaŭ poezio eminente universala, kies valoro ne dependas de la sekvado de parnasaj gvidlibroj. Ankaŭ ne unuavice de la specifaj trajtoj aŭ kvalitoj de la lingvo esperanto: per diabla cerbostreĉo (mi koncedas), oni povus traduki laŭvorte la plejparton de liaj poemoj en kiun ajn lingvon sen aprezebla estetika perdo. “Poezio estas animstato”, diris iam Gonçalo Neves; “Por mi poezio estas esploro; kaj maniero kapti disfluantan senton por ĝin fiksi en spaco kaj tempo”, skribis Baldur Ragnarsson en legenda “Anstataŭ Prologo” al sia poemaro Esploroj. Ĝuste tial la nuna elpaŝo de Ulrich Becker eldoni Kantoj de Anteo ĉe Mondial pensigas min pri la simila decido de Juan Régulo por Stafeto pri Ŝtupoj sen nomo de Ragnarsson, malgraŭ la deadmonoj de la aŭtoritata Kálmán Kalocsay.

Kelkaj, aŭ eble multaj, trovas (ĉu unuamane?) liajn poemojn malfacilaj, nekompreneblaj, hermetaj. Tio certe validas por iuj poemoj, ĉefe en la ciklo “ŝanĝado”, aŭ por sonĝeroj kvazaŭ ĉifritaj per privata kodo, sed certe ne por la plimulto de lia verko. Por kompreno kutime bonvenas pluraj legoj, relegoj; jen kaj jen ankaŭ konsulti vortaron. Sed ĉu entute eblas legi poemojn alie?

Iujn poemojn Mao provizas per rimoj, foje kiel se li volus elĉerpi parnasan gvidliston. Ilin mi trovas ĝenerale malpli trafaj kaj impresaj, kvankam ekzemple liaj hajkoj montriĝas pli sukcesaj ol multaj t.n. japaneskoj de nejapanoj:

oj, devas flegmi
kadavre sed nervozas
ĉe versofleg’ mi.

Alifoje ŝajnas, ke li elektis samkomencajn vortojn laŭvice el sinsekvaj vortaraj paĝoj. En ambaŭ kazoj (rimoj kaj alfabetaj serioj) temas pri iom trudita asociado de ideoj. Mi preferas la liberan ide-asociadon, kaj ĝuste tiu (bonŝance!) regas tra Kantoj de Anteo. Ĉar kio finfine estas poezio se ne asociado de ideoj, metaforoj, figuroj, bildoj…?

Nenio do malhelpas Maon apudigi, kunmeti elementojn el principe definitive apartaj sferoj, tiel ke la poeto mem jen aperas “ĉe marĉando” (triviala ago) “kun Anubo” (la egipta ŝakalkapa dio de l’ mortintoj). Sed ĉu ne tio estas la vivo, daŭra marĉando kun Anubo? Al multaj versoj tia esprimado donas eksterordinaran forton en tre malmulte da vortoj, kiel jene: “en la kanopo ratoj orgias.” aŭ “alumeto lumas erebon.”

En pluraj poemoj la vortoj elstaras ideograme; ĉiu el ili pezas propre, aparte, sen bezono je frazoj, je sintakso:

pestoj, afero rata. armiloj, se ne estus
fero! inundo fajro malsato, ho fatalo.
la morton trovas feto utere do senmorton;
kutimo politiko kaj religio moro.
leviĝas en vakuo tajfuno? ludas patron
infanoj; spermo estas nazmuko. sur vaporo
planedon esploremuloj konstruas kiel cindrujon...

Ekstreme, tia (ne)sintakso faras ke neverboj verbu ankaŭ sen ŝanĝo de finaĵo, sen aldono de kopulo:

pisaĵo oceano,
larmo uragano.

Ĉu influo de la ĉinaj lingva kaj literatura mens-aranĝoj (se io tia entute ekzistas)?

Oni legu tiujn poemojn en silento, kun fermitaj okuloj, provante vidi la vortojn ŝvebi en la malpleno. Sed, fakte, la samo validas por frazoj (sekvantaj unu la alian kubisme, stakate, sen unuavida perspektivo); por versoj (mi foje kredas aŭdi eĥon de ĉindevenaj metrikoj, kiel de la versaĵoj en “Ĉe akvorando”); kaj, iasence, eble ankaŭ por tutaj sinsekvoj de poemoj.

Mao ludas per diversaj temoj (jen omaĝoj al William Auld, Marjorie Boulton, Fernández, Kurisu Kei…), poemformoj (eĉ sestino), ritmosanĝoj, vortludoj, sonfiguroj (“tepida grizo pli peza ol nigro”), per koncizo kaj precizo… kaj ankaŭ per la jam sufiĉe vasta leksiko de nia lingvo. Ĉian vorton troveblan en aŭ ekster pivoj kaj novpivoj li aŭdacas uzi. Se netroveblan, li kreas ĝin, kiel la unuradike belegan maismon “drensanto”, el la latina “drensare” (t.e. bleki, parolante pri cignoj), kun la signifo “krio de mortanta cigno”; ja per similaj rimedoj aliaj aŭtoroj venis al oportunaj vortoj kiel “farniento” kaj “esperanto”.

Sendube ni troviĝas ĉe unu el niaj plej ekzistismaj poetoj: poezio de la doloro, la nepovo, la ribelo. En pluraj partoj regas angorigaj tono kaj atmosfero kiel en pentraĵoj de Hieronimo Bosĥo aŭ Francis Bacon, kiel ĉe la romanoj “Sinjoro de l’ Muŝoj” de William Golding aŭ “Laŭdo de blindo” de José Saramago. Kalocsay sendube ripetus la juĝon skribitan al Ragnarsson: “[…] oni estas premata de ia koŝmaro. Ĉie malespero, barakto, morto, sango. Kaj la drastan premon ankoraŭ pliigas, ke la poemojn […] oni devas solvi kvazaŭ enigmojn, per cerbostreĉo.”

Sed Mao estas ankaŭ poeto serena, observanto, homo kiu demandas (sin) pri ĉio kaj kiu kapablas poemi enigme per tute normalaj vortoj, per bildoj tre konkretaj kaj elvokivaj, kiel el la poemoj ombro, tiam, trans pomoj aŭ hazarda renkontiĝo. Oni allasu sin kaj sentu la altiron de ĉi vortico el versoj foje defie malfacilaj sed ĉiam damne belaj kaj perturbaj.

Jorge Camacho
(Hispanujo-Tajvano), 5.10.2006
Kunlabore kun "Fonto"



Glosoj
limbo – (aldone al la signifo en PIV2 kiel figura senco de “Limbo”) aparta, izolita aŭ forgesita loko aŭ regiono, ekstera al la mondo: Usono kreis en Guantanamo (Kubo) juran limbon por la afganaj militkaptitoj kaj aliaj suspektatoj.
taismo – doktrino celanta la unuiĝon kun la tao. Koncerne la vorton “tao” mem, ĝi estas la dusilabe plej simila laŭsona esperantigo de la ĉina unusilabaĵo [tao] (pinjina transskribo: “dào”); kelkaj preferas novan radikon “*taŭo”, same dusilaban kun la o-finaĵo, aldonante arbitran duonvokalon neekzistantan en la ĉina kaj samtempe forgesante, ke ju pli simple, des pli tae.
aperti – (tr.) malfermi. PIV2 ignoras ke granda parto el niaj aŭtoroj uzis aŭ uzas ĉi verbon transitive.
burĥo - (distinge de “burko” en PIV2) ekstera vesto tute kovranta la korpon de la verto ĝis la piedoj, escepte de aperturo por la okuloj garnita per kradeca vualo; ĝin uzas islamaj virinoj i.a. en Afganujo, Pakistano kaj norda Barato.

Jorge Camacho

Elstara literatura evento de 2006


n-ro 1200 (2), Februaro 2007

Du literaturaj eventoj elstaras en la historio de Esperanto en la jaro 2006: la traduko de Humphrey Tonkin de La Vintra Fabelo de Shakespeare (kiu sekvis lian tradukon de La Vivo de Henriko Kvina antaŭ tri jaroj) kaj originala poemaro de ĉina poeto, Mao Zifu, Kantoj de Anteo. Pri ĉi tiu dua evento mi havas la honoron diri kelkajn vortojn.

Mao Zifu naskiĝis en 1963, studis matematikon en universitato en la Hunan-provinco kaj komencis instrui en mezgrada lernejo en 1984. En marto 1985 li paraliziĝis pro trafik-akcidento kaj estas ligita al rulseĝo ĉiam poste. En la sekva jaro li eklernis Esperanton, kion li rigardas providenca. La skizo, kiun la poeto donas pri sia vivo en la libro, estas kortuŝa en sia mallongeco. Nudaj substantivoj: Destino. Fatalo. Rezignacio. Providenco. Scivolemo, diras multon pri liaj sintenoj al siaj vivstatoj kaj okazoj. Plej rivela estas jena komento: Verkisto/ versisto. Tempopasigo. „Tempopasigo“ – certe jes, sed ne nur tio, ĉar samtempe la poeto, ŝtupon post ŝtupo, konstruis eksterordinaran verkon anime terapian por si mem, sed ankaŭ arte evoluigan por la kultura stato de nia literaturo. Sur la tereno de poezio mi ne konas ion kelkiome kompareblan laŭ persona sinprezento kaj temara amplekso, krom eventuale la Eroj de Marjorie Boulton, teknike tamen kontraste malsimilan al la Kantoj. Boulton estas dediĉita al la tradiciaj rimedoj de piedversado kaj rimoj, Mao Zifu uzas plejparte liberajn, senrimajn versojn. Tamen rimitaj poemoj troveblas en lia libro, eĉ unu alte arta sestino.

Ne estas tute klare, kiam Mao Zifu komencis verki, verŝajne sufiĉe baldaŭ, ĉar liaj poemoj komencis aperi en Esperantaj revuoj nur kvar jarojn post lia eklerno de la lingvo. Ĉi tie estas nepre menciinda lia eksterordinara scio de Esperanto, fojon post fojo oni miregas pri lia enciklopedia kono pri la vort- trezoro de la lingvo; por legi multajn el liaj poemoj oni devas teni ĉemane nian plej grandan vortaron. Legante ekzemple lian longan poemon tiujn jarojn mi faris por mi glosaron de pli ol tridek vortoj, kiujn mi fakte ne, aŭ nur nebule, konis malgraŭ miaj pli ol kvindek jaroj da esperantisteco! Temas plejparte pri specifaj vortoj kiel ekzemple toporo, ŝuŝi, viatiko, placebo, ktp. Tio, agnoskinde, povas iom ĝeni fluan legadon kaj prokrasti komprenon de la poetaj vizioj, – jen io simila al la uzado de specifaj vortoj ĉe Rimbaud, kio okaze faras ĉi ties viziojn malfacile kompreneblaj.

Mi menciis Rimbaud, fakte la poezio de Mao Zifu estas unika en la Esperanta literaturo, simile kiel estas unika en la franca la poezio de Arthur Rimbaud. Komparo rivelas interesajn paralelojn, kaj ne nur la menciitan, sed ja ankaŭ diverĝojn, en iliaj klopodoj akordigi la fekundecon de siaj mensoj al vizioj de universa amplekso. Ambaŭ poetoj montras simbolismajn kaj superrealismajn trajtojn, kiuj disfoje faras iliajn poetikajn viziojn nefacile alireblaj. Koncerne simbolismon la lingva uzo de la du poetoj tamen neniel konformas al la tradicia karaktero de la tiel nomita simbolismo, kiu inklinas al oblikva aŭ vualita semantiko. Substanca, konkreta figurado karakterizas la poezion kaj de Mao Zifu kaj de Rimbaud. Iliaj superrealismaj tendencoj sin manifestas en lingvokonscia celado liberigi la menson el la katenoj de racio. La vizioj rezultintaj el tiaj klopodoj estas tamen diferencaj: Rimbaud revis pri ĉiaj imagitaj, fantaziaj pejzaĝoj en siaj alparoloj al la „mondo“. Sed al mi ŝajnas, ke malgraŭ abunda uzado de metaforoj, ofte eksterordinaraj, en siaj vizioj, Mao Zifu neniam perdas sian firman tenon al realaĵoj. La senindulga konkreto de liaj devigaj cirkonstancoj ja klare konstateblas en lia poezia kreado. Tamen, kiel Miguel Fernandez prave diras en sia bonega kaj simpatia antaŭparolo, la malfacilaj vivkondiĉoj de la poeto neniel sin atestas en memkompato. Tute kontraŭe, la poeto forrifuzas ĉiajn „alvokojn al larmado“ kaj kuraĝe kaj plenfide sin donas al eksterordinare varia esplorado de vizioj, kie lia originala pensado kaj liaj superaj scioj pri mitologioj, religioj, filozofio kaj poetiko povas evolui al ĉiam novaj eltrovoj. Lia karakteriza metodo en tiu esplorado estas uzi streĉitajn imagojn kaj bildojn, ofte sinsekvajn, sen rekoneblaj rilatoj al agnoskita logiko. Tiu metodo ja ofte devigas la leganton rearanĝi siajn ordinarajn pensokutimojn, kio povas facile bremsi aŭ eĉ provizore bari lian pluiron tra la universoj de Mao Zifu. Ĉi tie validas la konsilo mediti senhaste ĉiun novan bildon kaj tiel provi konstati kaj fine agnoski ĝin kiel memstaran etan universon dependan de sia propra interna logiko. Almenaŭ tiel mi mem provis fari kun, laŭ mi, akcepteblaj rezultoj. Ĉe tia trairo de tuta poemo ĝia seriozo sin liveras, se ne ĉiam revelacie, do almenaŭ kontentige malkovre. Jorge Camacho en sia recenzo (legebla en la ret-revuo Libera Folio), sekve de sia eldiro pri la universaleco de la poezio de Mao Zifu, sugestas, ke eblus traduki, koncede „per diabla cerbostreĉo“, liajn poemojn en kiun ajn lingvon „sen aprezebla estetika perdo“. Nu, mi provis pruvi tion elflanke de la islanda lingvo, tradukante lian poemon tiam. Sombra poemo ĝi estas, plena de frapaj, ofte kruelaj bildoj. Jen ekzemplaj versoj el la 34-versa poemo:

frakasas homoj bronzfigurojn
de siaj antaŭuloj kaj per
tiuj peceroj sub piedoj
sin plialtigas .... sur riveroj
bebaro forlasita drivas ....
bruteskaj homoj prenas sian
larmon kiel vinon ....
eltiras siajn ostojn por
plektadi vantajn glor-girlandojn ...

Mi instigas al tiaj traduk-provoj, la sperto rivelas multon. Ne eblas en mallonga recenzo kontentige pritrakti la grandan poemlibron de Mao Zifu, parte ornamitan per artaj desegnaĵoj de la aŭtoro. Mi nur aldonu, ke la libro estas dividita en kvar partojn, kies lasta estas inspirita de la antikva ĉina libro de aŭguroj Yi Jing (I Ching), Ŝanĝiĝoj, klasika verko de la konfuceanismo. Tiu ciklo konsistas el 64 poemoj, konformaj al la strukturo de tiu praĉina libro. En tiuj poemoj la poeto interpretas laŭ sia kontempla maniero, la „efemeran vivon kaj eternan universon“, kiel klarigas en simpatia prefaco Shi Chengtai, la redaktoro de la revuo Penseo, kie siatempe aperis la unuaj poemoj de la poeto.

Kantoj de Anteo estas verko de homo, kiu, almenaŭ parte, sin identigas kun la mitologia giganto Anteo, filo de la Tero mem, kies nevenkeblon en luktoj li dankis al konstanta refortigo fare de la patrino. Heraklo tamen sukcesis lin venki, levinte lin aeren, ekster tuŝiĝon ĉe la tero. Mao Zifu suferis venkon super siaj korpaj fortoj, sed ne super sia spirito. Lia spirito prenis la rolon de Gea, la Terpatrino, restarigis Anteon, refortigis Anteon, faris Anteon denove nevenkebla. Kiel tia li proponas sian poezian potencon al pluevoluigo de la literaturo de la internacia lingvo Esperanto.

Baldur Ragnarsson

Pri "Kantoj de Anteo"

Publikigita ĉe
la ttt-ejo de EVA.

Iam, antaŭ pli ol 25 jaroj, mi aĝis 13 jarojn kaj legis libreton kun la titolo Esperanto: Ĉu utopio aŭ realo? Tio instigis min lerni Esperanton, kaj mi neniam plu liberiĝis de tiu lingvo. Unu el la rakontoj en tiu libreto kiuj tiam fascinis min temis pri disidentaj ĉinaj poetoj, kiuj en prizono daŭre verkis, sur neceseja papero, poemojn en Esperanto, kiuj estis poste kontrabanditaj el la malliberejo.

Mi ne plu legas tiel multe en Esperanto, kiel konstateble ankaŭ el miaj raportoj en ĉi tiu retejo, sed la sensacian aperaĵon de la lasta jaro mi ĵus tamen legis: volumon de ĉino kiu ne laŭlitere sidas en prizono, tamen ja fermita en sia korpo.
Mao Zifu naskiĝis en 1963, "en fora vilaĝo", kiel li diras en "skizo de la aŭtoro" komence de tiu ĉi volumo. Li studis matematikon, iĝis instruisto kaj iom sukcesa atleto, kiam en 1985 li estis akcidente trafita de traktoro kaj iĝis komplete paralizita. De tiam li estas pensiulo, kaj en 1986 li lernis Esperanton - kvin jarojn post mia lerno. Kaj nun li publikigis dikan poemaron, la plej potencan kiun mi iam ajn legis en tiu lingvo, 'kantoj de anteo'.

Mi trovas 'kantoj' multe pli bona ol, ekzemple, 'La Infana Raso' de la lastjare forpasinta William Auld. Ĉi lastan volumon mi taksas pli kiel iom malfortan reagon al T.S. Eliot, kvazaŭ Waste Land kun iom pli optimisma, esperantisma mesaĝo, verkita tute en la moderna stilo de la frua dudeka jarcento.

Ĉio estas pli interesa ĉe Zifu: la temaro, multe pli profunda, foje pli sovaĝa, pli despera, kaj feliĉe malmulte rillata al la Esperanto-ideologio, ja malmulte poezia. Kaj precipas ankaŭ la tono, la stilo, kiuj ĝuste havas multon por fari kun la internacieco de Esperanto. Senprobleme la poeto ŝaltas de okcidentaj troĥeoj al japane hajkecaj versoj, de la greka mitaro (Anteo) al hindua filozofio, de libera verso al rimo. Krome li abunde uzas la eblojn de la lingvo; en ĉiuj recenzoj kiujn mi legis pri la libro, la recenzantoj raportas ke iujn vortojn ili devis serĉi en vortaroj. El tio foje rezultas mirindaj tekstoj, kiuj, se kompari al iu el la nederlanda poezio, plej proksimas al Leo Vroman:

aj
faja
majo
pagajo
en havaja
kajo

feto gaja
ĉe baj...baj
sonĝe rampas sur himalajon
vidas tamen, najo
voras kobajon
rajo
frajon
samurajo
sipajon
kia kamajo!

ho, jesajo,
kie idilio arkaja?

(Proza traduko... )

Tiom kosmopolita vizio el tiom prizonita korpo, verkita en internacia lingvo kiun preskaŭ neniu parolas: ĉu eblas io pli korskua?

Marc van Oostendorp (tradukis István Ertl)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.