La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kalevala

  • Tradukinto: J.Esperanto. Leppäkoski
  • Originala lingvo: Finna
  • Speco: poezio
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €17.00
  • Priskribo: La fama Finna nacia epopeo, kies karakteriza ritmo multe influis poetojn en plej diversaj landoj. La formfidela traduko legiĝas kvazaŭ bona romano.
  • Paĝoj: 392
  • Alto: 220 mm
  • Eldonjaro: 1985
  • ISBN: 951900551X
  • Notoj: Ilustrita. Serio Oriento-Okcidento, n-ro 4
  • Recenzo:
    • Se temas pri la priskribo de la libro Kalevala. Tio ne eblas, ĝi estas finna eposo enhavanta legendojn, mitojn, popolajn kantojn, rakontojn. La aŭtoro (kompilanto?) dum kelkaj jaroj traveturis landon kaj kolektis ĉiujn rememoratajn rakontojn, kantojn, fabelojn ktp. Tion oni devas simple tralegi. La libro estas dika kaj kiel ĉitipaj libroj iom malfacila por legi. Mi elpensis bonan metodon - mi laŭtlegas. Iel tiamaniere mi pli facile komprenas la enhavon. Mi rekomendas la metodon. (Burdo - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2014)
    • Mi legas La libron Kalevala, kiu estas malnova legendo el Finnlando skribita en versaĵo kiel Fausto de fama verkisto Goethe. En Kalevala oni rakontas multe pri la finna naturo kaj pri forta gehomoj, kiuj ofte havas supernaturajn talentojn. Kaj la ege interesa afero estas, ke la traduko al Esperanto vere perfekte funkcias! (Vadim (Danio) - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2017)
    • De K. Kalocsay: KALEVALA: CENTRO DE LA FINNA KULTURO
  • Pritakso

KALEVALA: CENTRO DE LA FINNA KULTURO


1965: junuo, p. 110-111.
Oni povas diri en sia entuziasmo, ke la tradukinto donacis al Esperantujo tutan mondon.

Jes, Kalevala estas ne nur epopeo, sed tuta mondo, tiel same, kiel tuta mondo estas la Homeraj epopeoj. Sed la mondo de Kalevala estas pli pratempa ol la Homera, eĉ pli pratempa ol la sumeraj-asiraj epopeoj parolantaj pri urbloĝanta popolo. En Kalevala ne ekzistas urboj, ĉio okazas sur la kamparo, sur brulsarkejoj, en arbaroj, en kampodomoj. Tiu praeco, kompreneble estas ne tempa, sed sociostruktura: en Kalevala vivas ankoraŭ la genta socio, antaŭa al la sklavtena kaj feŭdalisma, iel simila al tiu de indianoj en Kanado, eĉ — eble, de la eŭropanoj en la glacia epoko. En Karelio, en la malproksima Nordo — tie estas la ĉefa trovloko de la Kalevalaj runoj — eĉ en la 15-16-a jarcento povis ankoraŭ evolui, flori kaj disbranĉi tiu pratipa poezio, kiun pli sude kaj okcidente jam neniigis la feŭdalismo, ekstermis la kristanismo. Kiam Lonnrot 1828 kaj 1849 kolektis la runojn de la epopeo, tiu socio-strukturo jam ĉesis, tiel ke la kantistoj jam ne memoris pri ĝi, memoris nur pri la kantoj. Eĉ pri tiuj ne perfekte: preskaŭ ĉiu diris al Lonnrot, ke antaŭlonge oni sciis multe pli multajn kaj belajn kantojn.

Multo perdiĝis do, sed kia trezoro estas, kio restis, kia riĉega fonto de la tradicioj por la finna nacia kulturo! Oni povas diri, ke iel simile, kiel Homero influis la kulturan vivon de la helenoj ("Homero edukis Helladon" — diris Platono), Kalevala fariĝis centro de la finna kulturo kaj spirita vivo: literaturo, filologio, belaj artoj, muziko. Pri ĝia populareco estas karakteriza, ke poste la folkloristoj trovis plurajn popolkantojn, kiujn la popolo ĉerpis jam ne el buŝtradicio, sed el la eldonita Kalevala.

La kadro de la epopeo estas la rekonkero de la mirakla muelilo Sampo, kiu muelas por ĉiuj bonhavon kaj feliĉon. La rekonkero ne sukcesas perfekte: nur rubojn, splitojn de Sampo oni povas savi, sed eĉ tiuj povas esti fonto de la feliĉo eterna.

Multe pli grava, tamen ol tiu epopea kadro, estas la epizodoj de la epopo: la historio de la ventanima kaj labilmensa Lemminkainen, batalema kaj flirtema, nerezistebla virinkonkeranto, al kiu kien li la kapon turnis, tie oni donis kison, kaj kies patrino estas kvazaŭ enkorpiĝo de la patrina amo ĉiopova; la historio de Kullervo, kiu vivas obsedite nur por la venĝo pro sia ekstermita gento kaj fariĝas viktimo de nevola incesto kiel reĝo Edipo. Sed la centra figuro estas aĝa saĝa Vainemoinen, la eterna prakantisto, kiu estas ŝamano, sed per sia naskiĝo kaj siaj vortoj kaj faroj kreskas en mitajn dimensiojn, ĉar li scias la plej magiajn kantojn, kaj en tiu mondo la kanto havas miraklan efikon: la plej granda heroo estas, kiu plej bele kantas. Kaj tiu norda bardo ne malpli scias kanti ol la grekmita Orfeo: birdoj, fiŝoj, vermoj venas aŭskulti lian ensorĉan kanton, de kiu:

floroj ekburĝonis bele kaj arbustoj riverencis.

Per kanto li endormigas la tutan popolon de la mastrino de l' Nordo; la fanfaronan junan Joukohainen li kantas ĝiskole en la teron. Li scias ĉiujn metiojn, ekstermas arbaron, kulturas teron, faras boaton, fiŝkaptas, ĉastas, kaj, se necese, kuracas, estas saĝa gvidanto de sia gento. Lian bonan koron montras, ke ĉe arbar-ekstermo li lasas betulon staranta, por ke la kukolo havu kien flugi por sidiĝi. Lia malforta flanko estas lia maljunula avido je junulinoj. Aino elektas prefere la morton ol al li edziniĝi. Ankoraŭ unufoje li svatas sin pri junulino, sed post la rifuzo li rezigne deklaras:

maljunul' ne svatu junan, nek deziru belulinon,
nek rivale strebu svati konkurante kun pli junaj.

Krom la kanto, la alia mirindaĵo en tiu mondo estas la fero, tiom ke eĉ Vainemoinen ne scias sanigi sian ferfaritan vundon, kaj Ilmarinen, la forĝisto, kiu povas manipuli tiun sorĉan metalon, fariĝis mita persono: forĝinto de la firmamento, li povas forĝi ankaŭ flugantan birdon el fero. Tamen ankaŭ lia povo havas limojn: vane li provas forĝi el oro edzinon anstataŭ la edzino mortinta, la statuo restas senviva, ĉar kiel avertas aĝa saĝa Vainemoinen:

Oro spiras nur malvarmon kaj arĝento frapas froste.

Ankaŭ naiva kosmogonio troviĝas en la epopeo kaj mitologiaj estaĵoj: feoj kaj feinoj de akvo, de ondoj, de arbaro, aparas ankau Ukko, la dio de la ĉielo: la mondo de Kalevala estas pagana mondo. Montriĝas ja ankaŭ kristana influo tie ĉi kaj tie, sed ties spuroj, kiujn Lonnrot eble alprenis por kapti la bonvolon de la klerikaro, estas fremdaj al la tuto de la epopeo, pravigante la lastan kanton: kiam ekregas la filo de Marjetta (Maria), la olda Vainamoinen foriras por eterne.

Vigle restas en la memoro la realistaj kaj lirikaj partoj de la epopeo kantantaj la alte respektatan forĝistan laboron, la ŝpinadon kaj tekstadon de knabinoj, la hejman laboradon, la ĉasadon, fiŝkaptadon, saŭno-banon, veladon, skiadon, la ĝojojn de la nuptofesteno kaj de la geedza vivo. Ankaŭ la humuro estas reprezentata per fanfaronado, mensogado, troigaj priskriboj.

Ĉio ĉi estas prezentata per la praa poezia formo de la paralelismo kaj riĉaj aliteracioj, kiuj kune efikas vere iel magie, enlulas la aŭskultanton en ian staton de fasciniĝo. Se oni transdonas sin al tiu efiko oni perdas ĉirkaŭ si la modernan medion kaj pli kaj pli sentas sin ĉirkaŭata de mondo de fabelo, per kiu nin ĉirkaŭverŝas fantazio prapopola kun epopea abundo kaj en kiu ni baldaŭ fartas tre bone.

KRISTALKLARA TRADUKO

La traduko estas riĉa rezulto de admirinda fortostreĉo, plena rego super la lingvo, majstra manipulo de formo. Tuj komence, la enkonduko kaptas la leganton per vere sorĉa sonefiko de aliteracioj kaj pensoritmo:

Menso mia estas ema, cerbo mia certe celas
kanti nun, komenci ruli tiujn riĉajn rasajn runojn,
kiujn la prapatroj pensis, kreis nia nobla gento.
Vortojn en la buŝo bolas, versoj laŭ la lango svarmas,
ritmoj interdente rajdas, melodioj moduliĝas.

Eĉ se tiun sonmuzikon la traduko ne povas teni senintermite tra ĉiu kvindek kantoj de la epopeo, sed ĉiam ree kaj ree li povas doni al la verso la ŝamanan magion de la literrimoj. Lia ritmo estas senriproĉa: neniam li pekas kontraŭ la severe trokeeco de la teksto kaj la pureco de la cezuro. Kaj lia lingvaĵo estas kristalklara, ĉie facilege komprenebla; fakte oni povas konsenti kun la postprezentanto V. Setala, ke ĝi estas rekomendebla ankaŭ kiel lingva ekzerco de ne tre progresinta esperantisto.

La tradukinto J. V. Leppakoski, ne estas tre konata en Esperantujo, kvankam jam en 1923 li tradukis modele poemojn de Koskenniemi por Literatura mondo. De tiam pasis pli ol kvardek jaroj, kaj la grandan parton de ĉi tiu tempo li dediĉis al tiu laboro, per kiu li donis al ni tradukon almenaŭ egalnivelan al iu ajn traduko nacilingva, kaj li mem leviĝis inter la klasikulojn de la Esperanta tradukarto.

K. Kalocsay

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.