La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Katorelo
La vivo de kato

  • Verkinto: Jeannette van Mens
  • Tradukinto: C. Dekker-Kiefer
  • Originala lingvo: nederlanda
  • Kontribuinto: Ilustrita de: Bep Thijsse
  • Speco: novelo, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €5.95
  • Eldonjaro: 1998
  • Formo: libro vinktita
  • Priskribo: Ĉu vi foje demandas vin, kio kaŝas sin post kata mieno, pli specife ĉe siama kato? En tiu ĉi amuza libreto ĉefrolas tia nobla hejmbesto. "Vi legos ĝin kun plezuro; kaj eble lernos ion pri la emoj kaj bezonoj de katoj, se vi je jam scias." (Marjorie Boulton en la antaŭparolo). Gerrie van Geffen en La Gazeto komentis: "Rekomendinda por infanoj, junuloj kaj nejunuloj." En La ondo de Esperanto oni povis legi: "Porinfanaj libroj en Esperanto ege malmultas, do Katorelo estas bonvena. Grandaj literoj, bela bunta kovrilo, multaj bildoj faras la libron alloga. La plej junajn legantojn ĝi simple distros, iom pli aĝaj pli multe ekscios pri katoj, do eble pli bone konos sian hejman kunulon ..."
  • Paĝoj: 82
  • Larĝo: 200 mm
  • Alto: 290 mm
  • Pezo: 110 g
  • ISBN: 90-71205-74-6
  • Notoj: Ilustrita
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Sur kata relo

Mi rigardis la unuan paĝon de la kovrilo, kaj jam tiu unua rigardo al la libro de Jeannette van Mens vekis mian scivolon per kurioza dubo kaj instiga sencoreserĉo: ĉu temas pri kata relo, pri kata orelo aŭ pri tria nomo, kiu neniel rilatas al la du unuaj? Cetere, eklego de la libro tuj tre kaj multe pligrandigis mian menskverelon, ĉar tie mi legis (p. 11):

- Freneza nomo, ĉu ne?

Evidente, tia diro ege dorlotis min, ĉar ĝi pruvis al mi, ke mia dubo kaj mia sencoreserĉo havis bonan fundamenton. Bedaŭrinde, mi devis toleri kaj bremsi mian angoreton ĝis la 14a paĝo, kiu finfine malkovris al mi la sencon kaj la motivon de tiu nomo... kaj mi ja ne malkaŝos la solvon, ĉar mi ne estas tia homo, kiu ŝparos al la leganto la ĝojon trovi.

La dua agrabla eksurprizo estis la antaŭmiaŭo de nia amata katama Marjorie Boulton [márĝori boŭlton], kiu provokis en mi veran pekon kontraŭ la aŭtorino de la gaja kaj gajiga rakonto: en kelkaj el ĝiaj paĝoj, ŝajnis al mi, ke tie parolas Marjorie, kaj ne Jeannette... Mi tamen vere kredas, ke ambaŭ certe pardonos min, ĉar ilin similigas la fervoro al la katoj!

Pri la membiografio de la knabeto Katorelo, mi devas konfesi ke ĝi estas ĉarma. Ĝi vere instruas al ni ke vivuloj volas ami kaj esti amataj, kaj krome ĝi spegulas spertojn de ĉiuj infanoj, raciaj kaj neraciaj: en difinita momento de sia vivo, ili forlasas siajn antaŭajn petolaĵojn, kaj promesas prudentan sintenon por la estonteco. En tia maniero agis ankaŭ Katorelo, kiel li deklaras en la fino de sia vivopriskribo (p. 81):

- Mi ne ekhavos frenezajn ideojn en la kapo. Mi lernis per la instruo, kara, kara Gerdino.

Entute belaj aventuroj, kun mia sola nekontenteta rimarko, ke siama kato vere meritus libron kun multaj plurkoloraj bildoj, kiujn la bela kovrilo igis min atendi, lamentinde sen rezulto! Sekve de ĉio kaj malgraŭ la nigra-blanka ilustraĵo, cetere agrabla, bona libro por ĉia aĝo.

Pri la traduko de Coosje Dekker-Kiefer mi akordas kun Marjorie, ke la stilo estas natureca kaj facila, verŝajne respondante al tiu de la originalo, ĉar temas pri naiva historio, rakontata de katidino en la unua persono!

Pri ŝia lingvo mi tamen havas du notetojn: la unua tute favora, kaj la dua ne tute tia.

La unua montras al ni, ke ŝi forlasis la doktrinon de la Plena analiza Gramatiko de Esperanto, de Kalocsay [káloĉaj] kaj Waringhien [varengjén] (1980, p. 236), kaj aliĝis al la opinio de William Auld [ŭiljam old] (Pajleroj kaj Stoploj, 1997, p. 119) koncerne la predikativon de la rekta objekto (p. 70):

- La unuan fojon en mia vivo mi opiniis nenecese [mia kursivo] esti bonedukita.

La dua temas pri sintaksa punkto, kiun multaj akceptas, sed mi rifuzas pro la senduba ambigueco, kiun ĝi trudas (p. 66):

- Ne plu sono eliris la gorĝon, tiom raŭka mi estis.

Por mi, tiu „eliris la gorĝon” egalvaloras al „eliris en la gorĝon” ... Tamen minuskla punkteto en la mezo de multaj aliaj majusklaj.

Geraldo Mattos

Postmiaŭe


1998. №12 (50)

Monda literaturo konas plurajn librojn, kiuj priskribas la vivon de tiu aŭ alia besto, kvazaŭ tion rakontus la besto mem. Nature, ili estas destinitaj al infanoj kaj adoleskuloj — tamen ja konata rusa verkisto siatempe diris, ke por infanoj indas verki same kiel por plenaĝuloj, sed pli bone… Plej interesa flanko de tiu specifa ĝenro estas priskribo de homoj el vidpunkto de besto — kaj tre ofte, legante tion, oni primeditas, ke pluraj homaj trajtoj, kutimoj ktp., kiujn ni opinias naturaj, reale tre strangas kaj malracias; kaj, alirilate, homoj ne pli saĝas ol bestoj.

Do jen plia libreto el tiu ĝenro — “Katorelo”. Kun la prefaco, pardonu, “antaŭmiaŭo” de fama Marjorie Boulton (oni scias, kiel tenere ŝi amas katojn!), kun pluraj simplaj, sed ĉarmaj ilustraĵoj de Bep Thijsse. Eĉ kun ia “konsento” (apenaŭ eblas kompreni, pri kio fakte temas) de la Nederlanda Asocio por Bestoprotektado.

La siama katino detale rakontas pri sia vivo ekde la naskiĝo — kun digno kaj ironio. La unuaj vivospertoj pri la mondo: elrampi el korbo por vidi la tutan loĝejon, petoli kun fadenoj kaj kurtenoj… Sed ja kato de “aristokrata raso” devas scipovi purigi sin, elegante sidi, uzi la katnecesejon — ne tiom facilas lerni ĉion ĉi! Tamen, ĉu vi opinias, ke kata vivo, kompare kun la homa, simplas kaj facilas; ke en ĝi mankas seriozaj problemoj, zorgoj kaj emocioj?

Legu kaj konvinkiĝu, ke tute ne estas tiel! Ankaŭ katoj povas forte ami kaj forte suferi sen amo — kvankam kutime oni atribuas tion nur al hundoj. La hodiaŭa bonstato tute ne garantias la morgaŭan — same kiel ĉe ni, homoj (tion antaŭnelonge spertis ĉiuj ruslandanoj!). Kaj la homoj, interalie, klasigeblas inter hund-amaj kaj kat-amaj. Por konvinke priskribi ĉion ĉi, vere necesas eniĝi en katan felon… kaj la aŭtorino, ŝajne, sukcesis.

La lingvaĵo estas iom tro simpla kaj “fundamenta”, la tradukisto iom trouzas la kunmetitajn formojn kun “-ata”. Sed eble ĝuste tio bonas por legantoj, posedantaj la lingvon ne tute virtuoze.

Porinfanaj libroj en Esperanto ege malmultas, do “Katorelo” estas bonvena. Grandaj literoj, bela bunta kovrilo, multaj bildoj faras la libron alloga. La plej junajn legantojn ĝi simple distros, iom pli aĝaj pli multe ekscios pri katoj — do eble pli bone komprenos sian hejman kunulon, kaj eble eĉ pensos pri graveco de bestoprotektado — ja la libro aludas ankaŭ tion.

Valentin Melnikov

Katorelo

Monda literaturo konas plurajn librojn, kiuj priskribas la vivon de tiu aŭ alia besto, kvazaŭ tion rakontus la besto mem. Nature, ili estas destinitaj al infanoj kaj adoleskuloj - tamen ja konata rusa verkisto siatempe diris, ke por infanoj indas verki same kiel por plenaĝuloj, sed pli bone... Plej interesa flanko de tiu speciala ĝenro estas priskribo de homoj el vidpunkto de besto - kaj tre ofte, legante tion, oni primeditas, ke pluraj homaj trajtoj, kutimoj ktp., kiujn ni opinias naturaj, reale tre strangas kaj malracias; kaj alirilate, homoj ne pli saĝas ol bestoj.

Do jen plia libreto el tiu ĝenro - "Katorelo". Kun la prefaco, pardonu, "antaŭmiaŭo" de la fama Marjorie Boulton (oni scias, kiel tenere ŝi amas katojn!), kun pluraj simplaj, sed ĉarmaj ilustraĵoj de Bep Thijsse. Eĉ kun ia "konsento" (apenaŭ eblas kompreni, pri kio fakte temas) de la Nederlanda Asocio por Bestoprotektado.

La siama katino detale rakontas pri sia vivo ekde la naskiĝo - kun digno kaj ironio. La unuaj vivospertoj pri la mondo: elrampi el korbo por vidi la tutan loĝejon, petoli kun fadenoj kaj kurtenoj... Sed ja kato de "aristokrata raso" devas scipovi purigi sin, elegante sidi, uzi la katnecesejon - ne tiom facilas lerni ĉion ĉi! Tamen, ĉu vi opinias, ke kata vivo, kompare kun la homa, simplas kaj facilas; ke en ĝi mankas seriozaj problemoj, zorgoj kaj emocioj?

Legu kaj konvinkiĝu, ke tute ne estas tiel! Ankaŭ katoj povas forte ami kaj forte suferi sen amo - kvankam kutime oni atribuas tion nur al hundoj. La hodiaŭa bonstato tute ne garantias la morgaŭan - same kiel ĉe ni, homoj (tion antaŭnelonge spertis ĉiuj ruslandanoj!). Kaj la homoj, interalie, klasigeblas inter hund-amaj kaj kat-amaj. Por konvinke priskribi ĉion ĉi, vere necesas eniĝi en katan felon... kaj la aŭtorino, ŝajne sukcesis.

La lingvaĵo estas iom tro simpla kaj "fundamenta", la tradukisto iom trouzas la kunmetitajn formojn kun "-ata". Sed eble ĝuste tio bonas por legantoj, posedantaj la lingvon ne tute virtuoze.

Porinfanaj libroj en Esperanto ege malmultas, do "katorelo" estas bonvena. Grandaj literoj, bela bunta kovrilo, multaj birdoj faras la libron alloga. La plej junajn legantojn ĝi simple distros, iom pli aĝaj pli multe ekscios pri katoj - do eble pli bone komprenos sian hejman kunulon, kaj eble eĉ pensos pri graveco de bestoprotektado - ja la libro aludas ankaŭ tion.

Dario Rodriguez

Katorelo

"Brilaj oraj punktoj, kiel de sablo fajna eklumas en prunelo mistera kaj mistika." Tiujn Baudelaire-ajn frazojn esperantigis Serĝo ELGO.

Krom en poemoj, ankaŭ en mitoj, fabloj, fabeloj, rakontoj, romanoj ĉefrolas la kato, i.a. en tiuj de POE, La FONTAINE, KIPLING, COLETTE, E. Th. A. HOFFMANN, eĉ en nia ŜIRJAEV, La dormanta Grafino. Ĝia eksteraĵo estas laŭdata, sed precipe la karaktero fascinas.

Ni povas dividi la homaron en kat-amikojn kaj kat-malamikojn, la neŭtraleco ne eblas. Rimarkinda fakto, ĉar la hundo proksimume ne vekas tiajn kontraŭajn emociojn. Al la kategorio de la amantoj ĉiuokaze apartenas Marjorie BOULTON. Ŝi antaŭparolas en nova esperantlingva libreto, titolita Katorelo, la nomo de la protagonistino, unu el la kvar idoj de siama patrino.

Kiam ili ĉiuj kuŝas ĉe panjo en la korbo "la spektantoj, admirantaj la katidojn, regule krias: ho, kara besteto, tiajn belegajn oreletojn vi havas". Tiel ĝi ricevis tiun karesnomon.

Provizore la vivo estas suna, la manĝo delektinda kaj sufiĉa, aventuroj amuzaj kaj ekscitaj. La etuloj kreskas kaj lernas, imitas la patrinon kiu instruas multon al ili, ankaŭ kiamaniere malfermi kudrilkorbon, postlasita surplanke. Oh, ĝi montriĝas plenplena je ludetoj kaj baldaŭ ekestas kolormiraklo de ruĝaj, flavaj, verdaj, bluaj fadenoj ĉirkaŭ seĝoj kaj tablo.

Grava ŝanĝo okazas kiam tri gefratoj por ĉiam transloĝiĝas. Licas al Katorelo resti surloke, ĝi ja estas la favoratino de ĉiuj. Somere la prizorgantoj ferios en alia lando, pri la bestoj okupiĝos vartistino, amanta la familian hundon. Grizaj nuboj do por nia heroino; sentanta sin neglektita, ĝi eskapas el la domo. Terurajn aventurojn ĝi travivas surstrate. Fuĝinte en arbon, ĝi eĉ devas tie tranokti. Post longa vagado ĝi estas retrovita de siaj feliĉaj proprietuloj. Fino bona, ĉio bona.

La aŭtoro rakontas kun amo kaj humuro. La tekston elnederlandigis Coosje DEKKER-KIEFER en klara, facila lingvo, kelkfoje iom tro 'nederlanda' laŭ stilo kaj esprimoj. Ŝi lernis Esperanton estante ne tiel juna; tial despli oni admiru ŝian uzon de la Internacia Lingvo. FEL eldonis la verkon kun konsento de la Nederlanda Asocio por Bestoprotektado deziranta "ke ĝi ne nur amuzu, sed iom kontribuu al respekto al katoj".

Rekomendinda por infanoj, junuloj kaj nejunuloj.

Gerrie van Geffen

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.