La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kometo en Muminvalo

  • Verkinto: Tove Jansson
  • Tradukinto: Sten Johansson
  • Originala lingvo: sveda
  • Speco: por infanoj
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€14.90
  • Eldonjaro: 2022
  • Priskribo: Kometo en Muminlando estas la unua libro en la fama Muminserio verkita de Tove Jansson. La somero estas kiel kutime en la valo de Mumintrolo, varma kaj plena de plaĉaj ebloj. La besteto Snif trovis propran groton - jen grandega okazaĵo. Sed malfrue nokte alvenas la ŝtormo ... Fore en la mallumo brilas ruĝa okulo, kiu kreskas ĉiutage. Tio estas la kometo, kiu pli kaj pli alproksimiĝas al Muminvalo! La ĉielo ruĝas kaj la maro retiriĝas plej suben en siajn kavojn. Snufmumriko prenas sian buŝharmonikon kaj ludas la kanton pri aventuroj, kiuj ne estas konvene grandaj sed tute enormaj. Mumintrolo kaj Snif pakas la patkuko-paton kaj fruktosukon, kaj poste ili ekiras rekte en la danĝeron.
  • Paĝoj: 156
  • Pezo: 190 g
  • ISBN: 978-0-902756-56-4
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Mumin-mondo de fantazio kaj magio

En la hodiaŭa mondo, kie elektroniko tro ofte kaptas kaj distras la atenton de infanoj, estas esence serĉi alternativojn – eĉ se tio postulas de plenkreskuloj pli da tempo kaj pacienco. Kometo en Muminvalo kaj Ĉapelo de sorĉisto, du el la verkoj de Tove Jansson, estas perfektaj por komuna legado kun 6–7-jaruloj. La libroj estas ŝanco por ambaŭ generacioj kunlegi, diskuti kaj vastigi sian vortotrezoron en Esperanto, lingve vigla kaj stile riĉa.

Se post libroj kiel La centetaĝa kosmoŝipo oni serĉas novajn aventurojn, tiuj ĉi du libroj estas la sekva paŝo. Kometo en Muminvalo kaj Ĉapelo de sorĉisto enhavas pli da teksto, malpli da bildoj, kaj la paĝoj estas nigrablankaj. Sed la rakonto same kaptas la atenton kaj vekas la imagokapablon – kaj de la infano, kaj de la plenkreskulo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Massimo Ripani

Bona komenco – bonkora esenco

Anna kaj Mati Pentus

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.