La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Konciza gramatiko de Volapuko
Gramat brefik Volapüka

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La antaŭiranto de Esperanto

La lingvon Volapuko inventis Johann Martin Schleyer en 1879. Ĝi estis prezentita kiel „mondlingvo” (Volapük ,Mondlingvo') kun la slogano Menade bal, püki bal „Al unu homaro, unu lingvon” aliaj konsideris ĝin precipe kiel lingvon por internacia komerco. Dum la tria volapuka kongreso en Parizo en aŭgusto 1889, dek ses jarojn antaŭ Bulonjo-ĉe-Maro, oni parolis internacian lingvon en internacia kongreso. Rimarkinda okazaĵo!

Estas evidente, ke Volapuko influis Esperanton, eble plej klare, kiam temas pri la karakterizaj vokaloj en la konjugacio de la verboj. Alia kampo estas la elekto de fontolingvoj: Praesperanto havis pli latinan karakteron ol la Esperanto de 1887, kaj, kiel montris Bernard Golden, la elekto de ĝermandevenaj radikoj en Esperanto plej kredeble estis influita de la pli ĝermandevena vortprovizo de Volapuko. Inter alie pro tio - sed ne nur! - estas interese por esperantistoj koni tiun antaŭiranton de Esperanto. La aŭtoro faris valoran servon donante al ni la eblon konatiĝi kun ĝi. Tamen en la libro estas prezentita ne la origina versio de Volapuko de 1879 sed reformprojekto lanĉita de Arie de Jong kvindek jarojn pli malfrue. El la vidpunkto de ebla influo al Esperanto estas kompreneble pli grave koni la version de 1879, Volapük I ol la reformitan Volapük II de 1929. La slogano ne plu samas: en Volapük II ĝi tekstas Menefe bal, püki bal (la kovrilo misgvide montras la originan).

Volapuko estas severe regula lingvo rilate al la konjugacio de verboj, ktp. Tamen la vortfarado en Volapük I estas iom neregula: Pluraj sufiksoj havas nedeterminitan signifon. En Volapük II la afiksoj ricevis signifojn pli striktajn. En kelkaj nemultaj kazoj la formoj de Volapük I estas donitaj en la libreto.

Volapuko estas ege riĉa el forma vidpunkto, precipe kiam temas pri stato, voĉo, modo kaj tempo de la verboj. Same la prefiksoj, sufiksoj kaj prepozicioj estas multegaj.

La libro estas organizita en dek naŭ ĉapitroj: La unua temas pri fonetiko, la dua pri etimologio, la lasta pri vortfarado. La dek ses interaj pritraktas laŭvice la vortklasojn de la lingvo. Interesa legado, kvankam iom monotona!

Mankas indekso, vortlistoj, bibliografio kaj tabelo de la enhavo.

Christer Kiselman

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.