La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Pri kelkaj problemoj de interlingvistiko
Intervjuo kun la Franca lingvisto André Martinet

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Fascina broŝuro

Pri kelkaj problemoj de interlingvistiko estas surpaperigo de intervjuo kun la franca lingvisto André Martinet. Martinet ne parolas Esperanton sed scias pri la lingvo konsiderinde pli ol la granda plimulto de la esperantistoj. Li sobre rakontas pri la avantaĝoj de Esperanto sed avertas, ke „oni nenion povas fari kontraŭ la lingvo de la mondisdonantoj”.

Fascina broŝuro. Aĉetu kaj legu!

pp

Pri kelkaj problemoj de interlingvistiko

Interesa intervjuo kun André Martinet, farita en 1987 de lia antaŭa studento François Lo Jacomo kaj la (tiam Orient-)germana lingvisto Detlev Blanke. Post enkonduko priskribanta la vivon kaj laboron de Martinet, oni en la 13-paĝa intervjuo diskutas diversajn aspektojn de la internacilingva afero. Kvankam oni parolas pri kelkaj specifaj planlingvoj (Martinet atribuas al Ido sian originalan intereson pri planlingvoj; li kritikas Esperanton de diversaj vidpunktoj, sed akceptas, kiel Meillet, ke ĝi funkcias; li montras iom, sed ne multe, da intereso pri la aktuala stato de Interlingua), pli ofte oni diskutas la hegemonion de la angla kaj la politikajn barojn al solvo de la lingva problemo:

“Male, koncerne la perspektivojn, mi estas tre skeptika. Kiam mi, nome de IALA, provis kontakti respondeculojn de Unesko kun la ideo, ke eble pere de ili oni povus progresigi la aferon, mi tuj konstatis, ke fakte malantaŭ la afableco kaj la ĝentilaĵoj troviĝis la baro de tiuj, kiuj pagas, subvencias Uneskon, unuavice Usono kaj Anglio ‘Oni nenion povas fari kontraŭ la lingvo de la mondisdonantoj.’ Kaj la francoj, kiuj konsideris ankaŭ sian lingvon kiel internacian, reagis same. La baro de Unesko estas fakte la baro de la grandaj lingvoj, kaj tiu baro klarigas mian pesimismon.” (p. 9)

Laŭ mi, leginda de ĉiuj planlingvemuloj.

Oni povas ĉi tiun recenzeton, ankaŭ anglalingvan tradukon, ĉe harlows.org/don/reviews/pri_kelkaj_problemoj_de_interlingvistiko.php .

Don Harlow

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.