La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kolektitaj poemoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

KOLEKTITAJ POEMOJ de L. N. M. Newell


n-ro 108 oktobro 1987

Newell verkis ĉar li havis ion por diri, ne por disvolvi la lingvon aŭ esplori formojn. Nur trideko da poemoj dum kvardek jaroj, krom deko en la angla dum 20-jara silento. Ĉiuj metrike malsamaj, sed multaj samtemaj.

Iuj estas jam klasikaj - Parizo, La Ruĝa Tramo, La Astronomo aŭ estos - Du Judoj, La Vitra Globo...

La temon de La Vitra Globo (veziko de l’ vizio krevas) ripetas pli konsterne Brilega Mondo:

Sur strat', en ora lum'...
Abrupte la brilega mond' splitiĝas.
Pensombro glitas sur la glata hulo
de la animo, forviŝante brilon
de tiu marspegul ; vidiĝas treme
tenebraj formoj en profundo.
....
Droni: forgesi: la ravo de neesto...
Nur kurta paco: baldaŭ
La mond' alsuĉas nin denove;

La mens' ankoraŭ senfokusa, penas
Bruerojn kaj lumsplitojn kunpecigi,
Por rekonstrui ŝirmspegulon,kaj forkaŝi
la hidan kernon de la vivo.

Milda Nokto egale teruras:

Strigo silente plumas tra la ombroj,
Kun bek' brila de l' intesto de gliro.
Ĝis la morto ripozas en maten’, kaj
Oriente gloras sanga rubando.

Dum En Vintro estas vere milda:

...ŝire tra t' ardeza volbo
Tenebron fendis lumofasko
kaj trafis migdalarbon nimbe:
Argenta trunko kaj floraro roza
En reliefa gloro sur mallumo.
....
La gloro pasis for; sed la promeso
Nun en la koro softe lumas.

Brilega Mondo (Adelajdo, 1960) fontas el poemo verkita en la angla en Haifa, 1943 (dum vorto hejmeneĥas en memoro) same kiel En Vintro fontas el du samjaraj poemoj verkitaj en Karthoum kaj Bari (la 20-paĝa biografio estas treege interesa!). La poemaro kvazaŭ ŝvebas inter lingvoj: la poemoj en la angla en 1943 havas multajn "poeziajn" vortojn kaj banalajn kadencojn, kvazaŭ eksmodaj tradukoj el esperantaj originaloj. Ĉu Newell trovis esperanton pli freŝa? Sed restas anglalingvaj spuroj ankaŭ en poemoj verkitaj en esperanto, precipe kiam temas pli abstrakte. Newell palpe serĉis filozofian terminaron, kuraĝe parolante pri esto (Rozesto ktp), vorto iel malofte uzata.

Newell verkis ĉar li havis ion por diri, mi skribis. Kion do li provis diri tiel diverse? Ĉu plej bone li filozofis per bildoj? Unu temo formulas Al Ĉina Urno:

Tempa nodo, vi ligas
la spiriton kiu reve cizelis
en praepoko, kun la mano
Kiu palpe rekreas la ekstazon.

Tiu nodo revenas fine de Pordo Malfermiĝas post alia formulo:

ke l' paterno rigora de l' paseo
kaj de la nun', en la futur' latentas,
...ke nova ĉeno
da eventoj prezentas la futuron,
Kaj la paseon ŝanĝas; do la pordon
Mi refermas zorge. Ĉiu eniro
Estas ankaŭ eliro. Dum momento
mi meditas la kaŝitan aŭguron,
Aŭskultante la lumon en silento.

Tiuj tezoj kadras la sperton en ĝardeno, tro longan por cito. Ili fontas el (aŭ harmonias kun?) kvarteto de T. S. Eliot, Burnt Norton, kiun Newell tradukis (kaj kiun mi aldonus kiel gravan fontmaterialon):

Nur per la form', paterno,
vortoj, muzik' portiĝas
en la kvieton,
kiel ĉina vazo softe
ĉiam moviĝas en sia kvieto
Aŭ diru: la fin' antaŭas la komencon,
Kaj la fin' kaj komenc' estas ĉiam tie
Antaŭ la komenco kaj post la fin'.
Kaj l' tuto ĉiam nunas.

Aŭ, pli konkrete:

Paŝoj eĥas en la memoro
laŭ la pasejo, kiun ni ne iris,
Al la pord', kiun ni neniam malfermis,
En rozĝardenon.

La tezoj reaperas ĉe Newell en maksima formo:

Ofte la plej kora danko
fontas el futura manko.
Vidu, la futura desegno
Jam imponas limojn
Al motivoj nunaj.

(kie ‘imponas' estas supozeble anglismo anstataŭ ‘trudas', kaj 'desegno' anstataŭas la neologismon 'paterno')

La paseo torturas nin:
Tion ni ne volis,
Aŭ tamen ni tion volis
sed
tiaj ni ne volis esti.

Mi jus citis du pecojn el Maljunuloj Havas Tempon , poemo kiu plej akre reliefigas la dulingvan fonton:

"Sinjoro, mia malkonfeso pri
Malbon' intenca senkulpigu min
En viaj grandanimaj pensoj, kvazaŭ
Ni pafus sagon super dom',
kaj vundus La fraton."
Sed mi ne estas freneza;
Mian patron oni ne mortigis;
Mia frato suferis.
La precedencoj de la honorataj majstroj
Flatas amare.
Kaj memoro estas peza.

Ĉu la citito ne intencis malbonon? Aŭ malbonon intencis, sed nun neas tion? T.e. ĉu li malkonfesas la malbonon aŭ la intencon? La originalaj vortoj (en Hamleto) ŝajnas klaraj en kunteksto. Zamenfiof skribis simple Konfeso mia senkulpigu min... La peco ŝajnas pli paradoksa ĝis oni divenas la fonton. Tre interesus min recenzo de iu, kiu ne komprenas la anglan!

Nur trideko da poemoj; sed granda distanco de La Lasta (1926) ĝis la lasta, Atendo (1965). Granda libro nur 80-paĝa.

Kris Long

Manpleno da vera poezio


1993

Mi konsilas komenci legadon de tiu ĉi libro de la dua parto: fascina priskribo de la poeta vivo, kiun brile faris Edwin de Kock. Ĝi impresas kiel aventura romano: tiel neordinara estis la vivo de tiu neordinara civitano de Esperantujo. Li vivis kaj agis en Britio, Francio, Italio, Belgio, Egiptio, Sudano, Aŭstralio. Li ŝanĝis multajn profesiojn kaj eĉ estis, dum la milito, oficiro de la kontraŭspiona servo de la brita armeo. Kaj samtempe li ĉiam vivis kaj agis en sia plej amata lando Esperantujo: verkis, tradukis, redaktis, instruis, organizis, kreskigis novajn generaciojn de kleraj esperantujanoj, kaj amikis kun bonaj homoj.

Newell estas konata kiel aŭtoro de nur malmultaj originalaj poeziaĵoj, aperintaj en Esperanta Antologio, Dekdu Poetoj, Baza Literatura Krestomatio kaj dise – en revuoj. Edwin de Kock faris al ni belan donacon, transforminte tiun malmulton en multon – 29 verkoj! Ne tro granda multo. Sed ĉiu poemo estas vera poemo, verkita de matura poeto. Mi volonte analizus la verkaron de Newell, sed mi ne povus fari tion pli bone ol faris Edwin de Kock en la antaŭparolo. Tial mi nur diros ke Newell estis unu el la nemultaj veraj poetoj de Esperantujo. Kaj kiel pruvon, mi citos lian muzikecan versaĵon, kiun li verkis apenaŭ 24-jara.

Parizo
Postlasis mi la koron en Parizo,
Nun restas mia koro trans la mar';
Revenis mi al hejmo kun valizo,
Enue vivi dum alia jar' . . .
Sed koron mi postlasis en Parizo.

Aĥ, kiom mi sopiras al Parizo!
Eksaltas mia sango en la vejn';
Urbego de gajeco kaj surprizo,
De vino, kaj kafejoj apud
Seine
Ĉielon spegulanta el turkiso.

Printempe verdas arboj en Parizo,
Bluetajn ombrojn ĵetas
Notre Dame,
Kaj kajoj malvarmetaj de Parizo
Dormetas sub karesa suna flam'
Ĝis brilos lampoj sub krepuska grizo.

Tre belaj estas Moskvo kaj Kadizo,
Berlino, Buda, Romo kaj Vien';
Pli bela estas urbo sur Tamizo;
Sed ravas min nur franca la siren':
Min sorĉos ĝis la morto nur Parizo.

Da rimoj elĉerpiĝis la provizo:
Mi finu. Sed komprenu anĝelar':
Post morto min atendos Paradizo,
Sed iros al Ĉiel' nur ŝelo – ĉar
mi lasos mian koron en Parizo.

Kiu post tiu am-konfeso ne ek-sopiros pri Parizo? Kaj se Dio favoros min kaj iam venigos min en Parizon, min akompanos tie Leonard Newell kun sia sugestia Parizo.

Boris Kolker

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.