La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kvaropo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kvaropo


1977

Karl Schulze

Kvaropo


1953

La eleganta eksteraĵo, bona preso, arta titolbildo de R. Rossetti kaj la antaŭparolo de G. Waringhien streĉas la atendon de la leganto kaj la enhavo de la libro plene kontentigas la pretendojn. La "Skolta [ĝuste tiel en la revuo] Skolo", kies manifesto estas la libro, plenmerite transprenas la heredaĵon de la budapeŝta riĉo kaj aldonas novajn trezorojn. Tiu ĉi skolo, konsistanta el tute diferencaj poetaj individuoj, signifas unuavice kuraĝan riĉigon de la lingvo kaj ĝian adapton al la tempo, kiu spite la iluzion de multaj restemuloj ne emas halti.

W. Auld versas en la duono de la libro. Tiu ĉi juna poeto estas sendube geniulo. En lia junece ŝanĝema poezio vaste ondas la sentoj kaj lia kolosa forma talento majstre akompanas la impulsojn de la socia indigno, senbrida vira ĝojo, aŭ ebria humoro, optimismo aŭ pesimismo, erotika plezuro aŭ sopiro, amo aŭ malamo, kareso aŭ moko.

Tiaspeca temperamento, kies impulsoj rapide sekvas unu la alian, facile inundas kaj ĝiaj reagoj povas esprimi sin kun tia naturfideleco, ke bonkondutuloj emos skui la kapon, sed neniu povos nei, ke la senpoza poezio de Auld estas ege interesa taglibro de facile vibrigebla, sincera animo. Auld jam nun apartenas al niaj plej grandaj poetoj, kun konkretaj kondiĉoj por gigantaj literaturaj faroj. Lia mondo estas la aktualo kaj li ne timas refuti sin mem. Estas bedaŭrinde, ke unu el liaj impulsoj esprimiĝas en, cetere forme majstra, satiro kontraŭ Baghy; la iama kontraŭ-neologisma sinteno de Baghy validis nur la ekstremojn de la tendenco, kaj speciale en la lastaj tempoj Baghy en sia izoliteco esploras la saman problemon, kiun la skota skolo, t.e. la adapton de la lingvo al novaj postuloj.

El la ege multaj citindaj, ni citu unu poemon de Auld, unikan, ĉar ĝi fidele priskribas maloftan, pasivan momenton de konstante maltrankvila animo.   La titolo de la poemo estas

Pluva Nokto

En longaj vicoj stratolampoj pale
aspergas lumon al la nokt' kusena ;
 pluveroj rosas sur la lun' vuale
kaj falas flirte al la strat' malplena :
kaj mi sen celo
promenas en malhelo
kun la rigard' premata al pavimo,
dum nur vakuo vibras en l'animo.

Dinwoodie distingas sin per kristale pura liriko, forme perfekta, enhave tute matura poezio. Li estas humila pilgrimanto al la eternaj fontoj de la amo, kompreno kaj harmonio.

Neniam mi aspiris honorojn de la mondo :
a simplaj vivoĝuoj, la familia rondo
por mi sufiĉis.
La vivo al mi donis amikojn simpatiajn,
edzinan amon, hejmon, aliajn benojn tiajn,
kaj mi ja riĉis.

li diras en unu el la poemoj kaj poste benas la dornojn de la vivrozoj, kiuj elvokis lin el la kontenta vivmalpleno kaj egoismo. La poezio de Dinwoodie estas melankolia, sed ne rezigna, fidoplena, li estas velurvoĉa pastro de prakristana justopostulo por la humiligitoj kaj subtretitoj. La naturmedio de tiu ĉi vortmuziko estas ofte opale glima pejzaĝo, iaspecaj Carot-pentraĵoj en vortoj, neniam forgeseblaj. Dinwoodie estas granda kaj matura poeto.

Oni admiras la kosman fantazion de la juna J. Francis. Lia granda poemciklo "La kosmo" ampleksas la evoluon de la komenco, kiam

Senvive sin etendas vakua firmamento
kun sole aktuala la nigra de nenio : . . .
ĝis la fino, kiam denove venas la malpleno
senvive sin atendas vakua firmamento.

En tiu ĉi jarbiliona kosmo la homo estas sensignifa estaĵo. La pozitiva formo, reala prezento kaj la tipe epikaj aleksandraj versoj kaj la homgravon neanta enhavo kune donas incitan paradokson, ian poezian transkapiĝon, kies bravurojn ni admiras precipe en la komenco de la poemo. En la meza parto la prezentado, ĝia didakta tono kaj la pli kaj pli oftaj -as rimoj, sen la ŝanĝo de la ritmo, monotonigas la en sia tuto admirindan poemon.

Francis, same kiel aliaj, bezonas neologismojn kaj escepte kelkajn, kiuj estas diskuteblaj, oni volonte konsentas pri ili. Mem Zamenhof akcentis la neceson de lingva pliriĉigo, kompreneble kun nepra kontinueco kaj singardo. Nia rimarko nun rilatas teknikan mankon : multaj el tiuj neologismoj, kiujn Francis, Auld kaj Rossetti uzas, ne aperas en la aldonitaj listoj kaj ankaŭ ne en la Plena Vortaro. Kelkfoje oni povas per detektiva laboro konkludi pri la signifo de vortoj ekz. karapaco, kiun Auld uzas en "ŝlosilpozicio", sed ofte la leganto estas senhelpa. La vortlistoj estas nepre reviziendaj.

Rossetti ravas nin per sia trobadora eleganteco. Jam lia "Manifesta balado" kaptas nin :

Ni ja medias en la ŝimo
De mond' murdanta la honeston,
Do saltu ni el anonimo
Kun fajra glavo kontraŭ l’ beston !
El rub' ni faru flagran feston
Kun aroganta karmanjolo ;
Ĉar certe tuŝos ne asbeston
Flam-sago de la skota skolo!

La kapreolaj rimoj kaj la facileco de la formo, pri kiu Rossetti "ĉef-talentas" (laŭ la rondelo de Auld) gvidas nin al tre seriozaj klopodoj de la poeto. Ofte nin haltigas kurioze uzataj vortoj, sed ni tuj povas konstati, ke Rossetti volas nin haltigi, veki, spiti, kiel:

La ondoj en alborda pelo
kontraŭ la tajdrefluo penas—

Ĉiuj, sed precipe Rossetti donas sian omaĝon al la titana, direktanta genio de Kalocsay, kies influo ne estas hontinda. Tamen multaj poemoj de Rossetti jam anoncas tute rossettian tonon (Kroniketo, En abismo, Tamen k.s.)

Resume pri la libro : ni plene konsentas kun la opinio de G. Waringhien: "Tia lingvo, kiu inspiris tiujn ĉi versojn, estas io granda, kaj ne povas formorti."

F. Szilágyi.

Revuo Esperanto, aprilo 1953, pp. 125-127

Postaj reagoj de Auld kaj Szilágyi:

Pri recenzo

La recenzo de d-ro Szilágyi pri nia libro Kvaropo estas tiel favora, ke mi riskas akuzon pri maldankemo se mi ĉikanas detalojn. Tamen mi riskas; amiko Szilágyi certe komprenos mian sinceran motivon.

(1) D-ro Szilágyi skribas, ke unu el miaj impulsoj "esprimiĝas en . . . satiro kontraŭ Baghy". Oni volu kredi, ke en neniu poemo mia intence aperas atako kontraŭ "kara Julio". Verkante la poemon, kiun verŝajne aludas Szilágyi, mi eĉ ne pensis pri li. Por Julio Baghy mi sentas nur profundajn admiron kaj respekton.

(2) D-ro Szilágyi diras, ke "multaj" el niaj vortoj "ne aperas en la aldonitaj listoj kaj ankaŭ ne en la Plena Vortaro". Mi esperas, ke li aŭ alia sendos al ni kompletan liston de la mankantaj vortoj, ĉar efektive mi opinias, ke li eraras. Ekzemple, la sola vorto de li citita, nome karapaco, nepre troviĝas en la P.V. (3a eldono, p. 221). Ni aparte klopodis, ke neniu vorto en la libro restu mistero antaŭ serioza leganto.

W. Auld, Glasgow, Skotlando.

Revuo Esperanto, majo 1953, p. 156

Pri la Kvaropo

Mi devas sincere danki W. Auld pro la rimarkigo, i.a. ankaŭ tial, ĉar li donis al mi okazon per tio denove tralegi la briliantan KVAROPO-n.

Rilate la du rimarkojn, senhezite mi konstatas, ke koncerne la duan rimarkon, t.e. la liston de la ne facile atingeblaj aŭ tute novaj vortoj, mia ekzemplo estis malĝusta, sed tiurilate mi iĝis viktimo de teknika akcidento. Mem la rimarko tamen validas kaj rapide farita listo donas la rezulton, ke ne multe malpli ol 10% de la listigitaj vortoj mankas. (La listo enhavas 105 vortojn). Mankas la jenaj vortoj el la listo : Loligo (166), pterosaŭro (168), saŭraro (168), lemura (169, 170), lanĉas (171), karnivoro (188), stegosaŭro (188), rondaŭo (223). Per tio mi absolute ne volas diri, ke la vortoj estas superfluaj, aŭ ke ili ne estas por certaspeca publiko rekoneblaj, sed ili efektive ne estas en la Plena Vortaro, kaj ĉar la Plena Vortaro estas la sola vortlibro, kiu ĝenerale estas uzata, oni devas akcepti ĝin por bazo, eĉ kiam ĝi ne estas tute plena, eĉ se eble fakvortaro aŭ Wüster enhavas la koncernajn vortojn.

Koncerne la menciitan satiran poemon mi vere ĝojas, ke amiko Auld ne pensis pri Baghy, kiel li mem diras, sed do malfeliĉa vortludo eĉ en du detaloj tuj direktis la atenton pri la nomo de Baghy : la titolo de la poemo estas "Insulo de fetiĉuloj" Julio Stringbag. Oni bone komprenas, ke la titolo estas groteskigo de la nomo kaj verko de Aŭgusto Strindberg, sed vidante la antaŭnomon de Baghy kaj la finon de la elpensita nomo oni ne povas ne pensi pri Julio Baghy, kies iama vortskermado kun Kalocsay ĝuste pri la temo "neologismoj" ankoraŭ vivas en la memoro de la literaturo. Tiuj du faktoroj gvidis miajn pensojn al la kredo de satiro kontraŭ Baghy, kaj eble mi ne estis la sola. Des pli agrable estas scii, ke la verkinto de la poemo same altetaksas [tiel, unuvorte, en la revuo] Julion Baghy kiel ni ĉiuj.

Ferenc Szilágyi

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.