|
Ljuska Benc
|
|
Lertaj lingvaj ludoj |
Unue oni (almenaŭ neslavaj legantoj) dubas, ĉu libro kun la titolo “Ljusjka Benc” estas esperantaĵo, sed ĝi fakte estas originala literaturo en Esperanto. Ljusjka nomiĝas la protagonistino de la (plej longa) malferma rakonto, pli precize krimrakonto, en la nove aperinta libro de Viktor Sapoĵnikov. Kaj nur la dua kontribuaĵo aperas sub la titollinio “Antaŭparolo”. Ĝi tamen ne troviĝas malĝustaloke, ĉar ĝi ne enkondukas speciale en tiun ĉi libron, sed entenas sub jena ŝildo vastan gamon da pensoj, ideoj, taksoj, observoj, juĝoj, ktp., precipe pri la medio de la aŭtoro, kiu dum la estiĝo de la tekstoj estis Soveta Unio en siaj lastaj jaroj. Tiu tempo forte influis la vivovojon ankaŭ de la siberia verkisto, en 1953 naskita. Post pluraj profesiaj provoj havigis al li la ofico de noktogardisto tempon por klerigi sin kaj verki. Li apartenas al la redakcianoj de la almanako “Sezonoj”, en kiu ĉiuj tekstoj de la volumo iam jam estas aperintaj. Ankaŭ la rusa esperanta submedio forte stimulis la aŭtoron, ne nur aparte en la kvar rakontetoj de la ĉapitro “Kelkalinee”. Finas la okdek-paĝan broŝuron (bone presita, klare legebla, taŭge bindita) kelkaj miniaturoj kaj sentencoj.
La tekstoj estas interesaj ne nepre pro la temoj per la specifaj medioj pregitaj, sed pro la vigla pensado de la aŭtoro, pro lia impresa traktado de la lingvaĵo, pro lertaj lingvaj ludoj kaj spritaj aludoj. Certe estas atendinda ankaŭ la jam anoncita nova libro de Viktor Sapoĵnikov, en la vasta esperanta mondo ankoraŭ sufiĉe nekonata aŭtoro.
Rendevuo kun juneco | 1994. №2 (15) |
Legante tiun (re)eldonitan novelaron, mi eksentis min je dek jaroj pli juna. Kvazaŭ hieraŭ mi legis ĉion ĉi en la almanako Sezonoj kaj voĉdonis, ke Ljusjka Benc estu proklamita kiel la plej bona materialo de Sezonoj en 1986 — kaj estis tiel!
Forpasis epoko, ne plu ekzistas Sezonoj, tute ŝanĝiĝis nia vivo. Kelkaj el la priskribitaj eventoj jam definitive malaperis (Eksterlandit' — turmentoj de esperantisto, dezirinta dum la stagna epoko partopreni Universalan Kongreson), sed aliaj verŝajne restos eternaj, almenaŭ en Ruslando: ekzemple Turistit' — ripozo “en sino de l' naturo” en sovetiaj kondiĉoj. Legu ĝin kaj vi komprenos, kial tiom modiĝis la vorto ekologio.
Fakte, por kompreni kaj ĝui la humuraĵojn de Sapoĵnikov, oni devus naskiĝi kaj almenaŭ dudek jarojn travivi en Sovetunio antaŭ 1985. Alilandano, eĉ se li sukcesos kompreni plurfoje uzitajn rusajn vortojn kaj eĉ tralegi plene ruslingvan Otkrytoje pisjmo, eble nur levos la ŝultrojn, murmurante ion pri la “enigma rusa animo”.
Nun ni, rusoj, ridante adiaŭas nian paseon; anekdotoj kaj humuraĵoj pri la sovetia vivo ege popularas. Multaj homoj nur nun komprenas, kiel kaĉa kaj absurda estis nia vivo. Iuj eĉ ĝis nun komprenis nenion, balbutante pri ĉipa kolbaso estiel senduba avantaĝo de la socialismo. La homa memoro ĉiam plibeligas la paseon. Forgesatas la marasma “evoluinta socialismo”, vegetado sub kontrolo, kaj restas nur nostalgio: ni estis tiom junaj.
Sed ni rigardu la libron.
Eĉ la samizdateska kovril-paĝo vekas nostalgiajn rememorojn (kvankam la pres-kvalito estas altnivela, kaj eraroj abundas ne pli ol kutime). Sub ĝi kolektiĝis humuraĵoj diverslongaj — de kelkfolie ĝis kelklinie — kaj diverstemaj. Iuj traktas pure esperantistan vivon, aliaj — specifaĵojn de la sovetia vivo, aparte gravajn por la esperantistoj, ceteraj malkaŝe mokas ĉiutagan vivon de sovetianoj. Ĉio-ĉi kun brila, tuj rekonebla aŭtora stilo kaj originala enhavo…
Originala kun unu escepto.
Antaŭ 20 jaroj mi legis en Krokodil humuraĵon de pola aŭtoro. Substituu amatorajn filmojn per lumbildoj, famajn ripozejojn per same famaj (por nia tiama rondo) tendaroj — kaj pretas Lumbildit'. La transformo estas farita lerte, kaj neniu kredus, ke tiu rakonto ne estas origine esperantista… Sed ni ne ĵetu ŝtonojn al la aŭtoro. Kiu el ni, verkistoj, neniam pruntis/ŝtelis alies suĝeton? Des pli, Lumbildit', estis la unua verko de VikS, presita en Sezonoj (1984). La postaj iĝis pli kaj pli majstraj, kaj finfine venis Ebria ludo (1990) — vera brilaĵo, akra kalembura pamfleto pri la agonianta soveta potenco.
Eble ne necesas plu rezoni pri la libreto, mi nur citu el la prefaco de Korĵenkov:
Sur la fono de ordinara historio malbobeniĝas aluda kompreno de kuranta momento. Nur aluda, ĉar la aŭtoro ne ambicias je ĝisfunda kompreno. Kaj prave. La verkisto fandis la krudan realon kaj la aludan ludon… Ĝuste tio logis min. Kaj, se diri tute sincere, allogis min tiu siberia verkisto! (Ankaŭ min! — V.M.).Do apud la alilandanoj aperis ankaŭ ruslanda originala esperanta verkisto. La tempo montros, ĉu li iĝos same populara kiel Lorjak aŭ Nemere.
Fine de la postparolo la edicio informas pri ricevo de novaj VikSaj manuskriptoj kaj promesas “novajn renkontiĝojn kun nia rakontisto, ankaŭ libroforme”. Nu, “ĉar validas la promes' post tri jaroj de forges'”, kaj du jaroj el la tri jam pasis, ni ne perdu esperon iam ricevi novan ĝuindan lingvaĵon.
Rekomendo antaŭ malapero |
Jen kajero maldika, teknike modestaspekta, sed kun nekutime freŝa enhavo. Temas pri prozaĵoj, pli precize du iom pli longaj kaj deko da tre mallongaj. La ĝenro iom varias, de aforismeca ĝis pli tradicie novela, tamen preskaŭ ĉiam en tono pli-malpli satira kaj en ege viva, flua, elasta stilo.
La titola novelo Ljusjka Benc (verkita en 1985) temas pri juna virino, kiu pro misa evoluo de amafero kaj eble inspirite de sia ampleksa legado de libroj ekplenumas venĝon al la viroj. Ŝiaj metodoj estas inĝeniaj, sed plej gravas la maniero laŭ kiu la aŭtoro disvolvas la intrigon: leĝera, sprita, tamen samtempe kun akravidaj okuloj kaj oreloj. Tre trafe Sapoĵnikov pentras per kelkaj penikmovoj satiran bildon pri la virtoj kaj malvirtoj de ordinaraj homoj. Kvankam ne temas pri verko realisma, oni senĉese ridetas rekonante sin.
En la eseostila prozaĵo Antaŭparolo (verkita en 1989) la aŭtoro pli multe traktas socie kaj politike aktualajn temojn, precipe el la lastaj jaroj de la Soveta socio. Ni tie ekzemple ekscias, ke "Nia Konstitucio apartenas al la arto bela. Ĝi celas impresi, kortuŝi, sed ne stampi nian menson per la sigelo de la empirismo rampanta kaj sciencismo aroganta." Kaj ni lernas, ke "La verkisto eĉ komon neniam metas sen kaŝita senco." Aliflanke: "Feliĉe, mi estas nek verkisto, nek poeto. Mi malhavas motivon kanajle trompi vin, miaj povraj georfetoj." La aŭtoro sukcese pendolas inter Marx kaj Nemere, interalie demandante kien ekzili Esperantajn verkistojn. "La natura limo de nia kara Esperantujo estas ja la stratosfero! Ĉu elĵeti povrulojn en la Grandan Kosmon?"
El la pli mallongaj prozaĵoj de la libro plej ĉarmas trilogio pri la suferoj de esperantista vivo: Lumbildit', Turistit' kaj Eksterlandit'.
Cetere, indas jen fini, ĉar "ne eblas devigi normalan homon legi recenzojn. Kiu, entute, legas ilin? Nur recenzantoj kaj redaktoroj. Kaj prave. La libron oni devas aŭ rekomendi aŭ prisilenti. Ne tro alta nivelo de la literaturo jam kondamnis kritikistojn al forpaso. Ili baldaŭ malaperos, kiel iam malaperis mamutoj."
Do, antaŭ ol malaperi, mi rekomendas ĉi libron, bedaŭrante nur, ke ankaŭ la aŭtoro ŝajne malaperis el nia literaturo.