|
Litovio dum jarcentoj
|
|
Malgranda lando, longa venkiteco | 2004 |
Litovio estas tre malgranda lando: proksimume tri kaj duona milionoj da loĝantoj en 2001, sur areo de iom pli ol 65 000 kvadrataj kilometroj. Ĝia popolo estis menciita de Tacito (unua jarcento a.K.), kaj de tiam ŝajnas, ke ĝis antaŭ nelonge, ĝi preskaŭ neniam konis kvindekjaran periodon senmilitan. Estas malfacile por multaj el ni kompreni, ke popolo dum du jarmiloj konis militon en pli-malpli ĉiu generacio.
La aŭtoro donas al ni plejparte la milit-historion de sia lando. Por specialisto pri la spertoj de la nacioj de Eŭropo, tio povas esti tre helpa; kvankam, por ekkoni la popolon, ĝiajn kulturon, kutimojn, ĉiutagan vivon, vivspertojn, ni lernas preskaŭ nenion.
En la libro estas abundaj nigra-blankaj fotoj, kies vidaspekto varias inter bonega kaj malbonega. Grandparte ili aspektas faritaj per fotokopiilo, anstataŭ esti skanitaj laŭ la originalaj fotoj. Rezulte, simplaj linidesegnaĵoj estas klaraj, sed tre ofte kompleksaj fotoj, fotoj de personoj kaj pejzaĝoj, estas malfacile aŭ tute ne distingeblaj.
La libro estas tre bone presita, kaj fortike broŝurita. Por personoj dezirantaj koni la detalan milithistorion de Litovio, ĝi enhavas multe da informoj. Lingve, riproĉinda estas nur misa kompreno pri la uzado de la vorto „la”.
Periferie kaj tamen centre | 2003. №11 (109) |
Iam en miaj studentaj jaroj mi legis la rememorojn de generalo de Gaulle [degol'], kaj unu ties frazo sur la unua paĝo min ridetigis. Ĝi priskribis Francion kiel landon kies sorto estas “perfektaj sukcesoj kaj rigoraj malfeliĉoj”.
Mi neniom obĵetas pri la “perfektaj sukcesoj”, sed mi ankaŭ opinias ke malmultajn landojn sur la terglobo la historio traktis tiom milde kiel Francion. Ajna lando orienteŭropa, sen paroli pri la landoj aziaj, havis senkompare pli tragikan historion.
Tamen mi komprenas la senton de la generalo, samkiel la senton de la aŭtoroj de multaj landokonigaj broŝuroj, kiuj aspektas kiel katalogo de iamaj ofendoj suferitaj, kaj de la gloragoj memorindaj. Ĉiu el ni jam legis aŭ aŭdis nemalmulte da tioj.
Nu, kompare kun la averaĝa nivelo, la recenzata libreto estas modesta; la ofendoj kaj la gloragoj ja enestas, sed iom malpli multaj ol mi atendis. Kaj — ho surprizo! — en la libro mi ne renkontis la kliŝan rekantaĵon ke la koncerna lando estas “la ponto inter Okcidento kaj Oriento”.
Fakte, ĝuste tiu malpretendemo estas iom surpriza: mi atendus pli vastan bildon de la orienteŭropa historio, kies grava parto iam estis la Litova Regno (Litvo), lando vere tre granda (precipe laŭ la modesta skalo eŭropa). Sed tian larĝan perspektivon en la libro mi ne trovis; kaj eĉ ŝajnas al mi, ke ĝi ne konvenus al la koncepto de la libro, kiun interesas precipe la litovoj — dum en la Litova Regno ilia rolo estis, iel paradokse, marĝena.
Nu, se mi pravas, kaj la aŭtoro celis konigi al ni siajn samlandanojn, li ne tute sukcesis: mi eksciis nenion novan (kvankam kiel sovetiano mi ja kompreneble jam antaŭe sciis pli multe pri Litovio ol ekz-e averaĝa eŭropano aŭ afrikano), kaj mi konas multajn menciindaĵojn, kiuj en la libro malestas.
Ne estas surprizo ke malestas mencio pri Felikso Dzierżyński, kiu naskiĝis en la Vilna gubernio, tie aliĝis al la loka partio socialdemokrata, poste iniciatis ties union kun la responda partio pola, poste kreis la Sovetian sekretan policon, kiu lasta ja estas atentita en la libro. Sed ial mankas ankaŭ nomoj de pure litovaj kaj tute pozitivaj figuroj, kiel la pentristo kaj komponisto M. Čiurlionis, sen paroli pri la personoj de la Sovetia periodo, kiel E. Mieželaitis (kiu povis esti interesa al la esperantistoj jam tial, ke ekzistas kolekto da liaj versoj esperantigitaj; estas menciitaj nur J. Marcinkevičius kaj J. Avyžus — sed ĉu al la publiko esperantista tiuj nomoj ion diras? Se ankaŭ iliaj verkoj estas esperantigitaj, tio meritus mencion).
Komence aperas sufiĉe kompleta rakonto pri la baltaj etnoj — kaj litoviaj, kaj parencaj, de la prusoj ĝis la apudmoskvaj galindoj (голядь). Estas ankaŭ parolo pri la arkaikaj trajtoj de la litova lingvo kaj ĝia simileco al Sanskrito.
Tio ĉi estas normala, sed atentindas malesto de mencioj pri la slavoj, kaj pri la “balta-slava lingvogrupo”; finfine, malgraŭ sia mirinda simileco al Sanskrito la litova lingvo ne estas lingvo hinda-irana. Oni povas malakcepti la koncepton pri la balta-slava pralingvo aŭ parenceco, sed ĝi ja estas menciinda, eĉ se nur por ĝin kontesti.
Ŝajnas ke la aŭtoro volas eviti ĉian eventualan asociaĵon kun la slava mondo — kaj en la antaŭparolo li eĉ mencias kiel speciale sentaktan la demandon: “Ĉu litovoj estas slavoj?” La litovoj, kompreneble, ne estas slavoj, sed ili ja longe vivis kun bjelarusoj, poloj kaj rusoj — kaj tiu kunvivado estis por mi la ĉefa motivo interesiĝi pri Litovio. Por mi, sed ne por la aŭtoro.
La eksteraj rilatoj precipe estas prezentitaj el la “okcidenta” vidpunkto — t.e. tiuj kaj tiom, kiuj kaj kiom koncernis la rilatojn kun la okcidentaj najbaroj (la poloj, la ordeno). Restas enigmo, kial la Gediminidoj tiom facile anstataŭis la Rurikidojn en la okcidenta parto de la Kieva Regno (ankaŭ mi ne scias la respondon, sed mi almenaŭ vidas en tio esplorindan problemon). Ĝenerale, la rilatoj kun la poloj ricevas konsiderindan atenton, la rilatoj kun la bjelarusoj estas apenaŭ tuŝitaj.
Parolante pri la plorinda situacio de la servutuloj en la cara Ruslando, la aŭtoro preterlasas la okazon mencii ke ĝuste ĉi-koncernan iniciaton de la bienuloj el la litovaj gubernioj (en la jaro 1857a) imperiestro Aleksandro la Dua uzis kiel pretekston por liberigi la servutulojn (sentere).
La aŭtoro ne mencias la terminon Litvo, kiun PIV uzas por nomi tiun pluretnan komunumon, kaj kies tradicio en Esperanto venas de Grabowski:
Litvo! Patrujo mia! simila al sano:Ankaŭ ĉi tie, oni rajtas akcepti aŭ kontesti la utilon aŭ neceson de la termino Litvo, tamen ĉiel ajn ĝi estas menciinda en tiutema verko esperanta.
Vian grandan valoron ekkonas litvano,
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi
hejmsopiras.
Esperanto entute estas menciita solfoje, kaj ne tiom pro si mem, kiom okaze de persekutoj fare de NKVD. Pri la antaŭmilita (ĝis 1933) Litovia Esperanto-movado oni povas lerni pli multe el la “Enciklopedio de Esperanto”, kiu cetere rakontas pri la gazeto “Litova stelo” tiuepoka (la aŭtoro de la recenzata libro estas redaktoro de la nuna “Litova stelo”, sed ial ne juĝis interesa mencii tiujn faktojn).
La aŭtoro tre ŝpareme uzas la difinan artikolon — nur en tiuj lokoj, kie ĝi estas gramatike neprigita, kaj sekve logike redunda. Kiel ruslingvano, mi ne havis eĉ malplejan problemon pro malesto de tiu onidire necesa lingvoelemento.
Por moderna lingvo tiuj arkaikaĵoj malmulte gravas, sed verkante pri historio oni ja devas uzi iujn ŝtatnomojn; kaj stranga por mi estas la Litova Granda Duklando (ekz-e, pĝ. 31). Iom nekutima ordo de la adjektivoj, sed ne pri tio nun temas: nun min interesas la titolo de la reganto, el kiu la ŝtatnomo estas farita.
La recenzata libro uzas la vorton duko por traduki la titolon de siaj regantoj — kaj egale tiujn de la najbaroj, princoj de la Moskva Regno kaj Pollando. Kiom mi scias, en la lingvoj pola kaj litova ne estas kutimo distingi la titolojn princo kaj duko: por ambaŭ estas uzata książę (pole) resp. kunigaikštis (litove).
Tradukante en Esperanton, ankaŭ la rusaj esperantistoj komence stumblas ĉe la vorto князь, kaj iom hezite akceptas traduki ĝin per princo. Mi opinias ĝin la malplej maltaŭga traduko, ĉar ĝia signifokampo estas tre proksima al tiu de князь — ekde la senco “monarko” ĝis la senco “altranga nobelo”. Etimologie князь parencas al la germana König (tio plej evidentas en la ina formo княгиня [kňagiňa] — kp Königin); en la skandinavaj sagaoj la titolo de la princoj de la Kieva Regno estas konungr; en la grekaj tekstoj al ĝi respondas ἄρχων, ἡγεμών, βασιλεύς. Laŭ tiu etimologio, la plej trafa traduko por князь estus reĝo — sed poste la titolo konsiderinde malplivaloriĝis, ĉar en la Kieva Regno la tuta klano de la Rurikidoj estis kvazaŭ kolektiva reĝo (la tronon heredis ne la plej aĝa filo, kiel en la Okcidento, sed la senioro de la klano).
Kial mi parolas pri la Kieva Regno en recenzo pri libro temanta pri Litovio? Ĉar la nocio, kaj sekve la problemo, estas komunaj al la lingvoj kaj historioj rusa, litova kaj pola; ĉar la okcidenta parto de la Kieva Regno iĝis parto de la Litova Regno, kaj sendube influis ties historion.
Rilate al la pola la problemo eble estas eĉ pli akra: ankaŭ la poloj, kiom mi vidis, tradukas sian książę per princo; kaj konsidere ke la litova nobelaro tre baldaŭ tute poliĝis, aperas tiu malkoheraĵo, ke iu kunigaikštis Radvila estus, laŭ litova fonto, duko Radvila, dum en traduko el la pola li estus princo Radziwiłł(kaj simile en la rusa aŭ franca).
Ankaŭ el aliaj slavaj lingvoj oni kutime tradukas per princo; ekz-e “princo Kocel'” (“Slovaka antologio”, pĝ. 27).
Mi jam diris, ke la plumpa hierarkio de la okcidenteŭropa feŭdismo estas malkonvena por la historio de la Eŭropo Orienta; mi aldonu ke eĉ en la kadro okcidenteŭropa la rilato inter princoj kaj dukoj estas malklara (laŭ PV princo estas pli alta rango ol duko; laŭ iuj aliaj tradicioj estas inverse). Laŭ la tradicio germana Litvo estis princujo (Großfürstentum); laŭ la angloj kaj francoj, ĝi estis dukujo (grand duchy).
Mi ne havas necesajn fontojn pri la historio litova, tamen pri la rusaj princoj la tradicio latina estas tre hezita:
La polo Mattheus Mechovita en sia Tractatus de duabus Sarmatiis parolas pri “Kazimiri, Magni ducis Lithuaniae”; pri “duci Moskoviae” — sed ankaŭ “alios Susdalorum principes”, kaj ankoraŭ pli amuze, prezentinte la ĉefprincon Ivano: “Unde Iwan, quod sonat Ioannes, princeps Moskorum”, li poste referencas lin per “Iwan, dŭ Moskorum praefatus”.
Aliflanke, la aŭstro Sigismondo Herberstein en siaj famaj Rerum Moscoviticarum commentarii klare preferas la titolon princo: “Lecho Polonorum principe”, “in principatu Plescoviensi”, “Moscoviae princeps”.
Do, la okcidenta tradicio rilate la koncernan titolon orienteŭropan estas hezita kaj konfuza.
Fakte, mi jam divenas, kiel estiĝis ĉi tiu dukkaĉo.
Oriente la epiteto granda en la titolo великий князь (ĉefprinco, la granda princo) estis uzata pli-malpli rektasence, simile al la granda reĝo. Alie estis en la Okcidento.
Laŭ sia koncepto, ideale, princo estis superulo, kaj duko, subulo. Sed la vivo ofte rompas la intencitajn skemojn, kaj en la realo aperis tute sendependaj dukoj. Por distingi ilin disde la proprasencaj dukoj la okcidentanoj ekuzis (misuzis) la vorton granda: fakte granda duko signifis suverena duko. La princoj insisti pri tio ne bezonis, kaj la titolo granda princo en la Okcidento ne aperis.
Nu, la aŭtoroj angla-latinidaj, skribante pri moŝtuloj de la Orienta Eŭropo, konservis la titolon princo al la princoj ordinaraj (kiel princo Radziwiłł), sed parolante pri la “grandaj reĝoj” ili renkontis problemon: ili ne trovis pretan kliŝon en sia Latino. Do, ĉar ili pensis ne per konceptoj sed per vortoj, kaj ĉar fari ion similan al la germana Großfürst ili malkapablis, ili ekuzis la bone konatan kombinon granda duko. Koncepte maltrafe, sed lingve glate.
Kaj je la sekva paŝo la litovoj, vidante ke la granda kunigaikštis estas “granda duko”, naive konkludis ke la ordinara kunigaikštis estas duko.
Mi diris, ke en la Orienta Eŭropo la kontrastigo duko/princo ne ekzistas; tio fakte ne tute ĝustas. La lingvoj slavaj ja havas vortojn strukture identajn al la germanaj Her|zog, Herzogtum — voje|vodo, vojevodujo; tamen tiuj lastaj konservas sian administran sencon.
Krom ĉio dirita, ĉi tie gravas alia konsidero:
El mia Siberia malproksimo iom surprizis min la titolo de “prusa imperiestro (tiele!) Friedrich la Dua” (pĝ. 71).
La libreto finiĝas per amuza alineo:
Kiam tio (aliĝo al NATO kaj EU) iĝos realaĵo, Litovio estos Eŭropa lando. Fakte laŭ geografia vidpunkto ĝi ĉiam estis tia, eĉ geografia centro de Eŭropo troviĝas en Litovio, norde de Vilno.Ĉu mi menciu, ke en Novosibirsko kie mi loĝas jam antaŭ la Revolucio estis konstruita kapelo por marki la mascentron de Eŭrazio, kaj ke en la Krasnojarska regiono oni simile montras la centron de Ruslando?
2. Ho ne, mirakloj tamen ne eblas. Jam fininte la recenzon, mi ĵetis rigardon sur la dorsan klapon de la jaketo … kaj legis tie: “Litovio, situanta en danĝera vojkruciĝo inter Okcidento kaj Oriento”. Jen freŝa turno de la rekantaĵo.
3. Mickiewicz A. Sinjoro Tadeo / Tradukis A. Grabowski. Libro 1a, v. 1–4.
4. Samkie [3], libro 2a, v. 823–824.
Faktoplena verko pri la litova historio | marto 2004 |
Kiam la greka nacia teamo korbopilkis kontraŭ la litova dum iu internacia ĉampioneco antaŭ kelkaj jaroj, la greka komentariisto miris pri la simileco inter la finaĵoj de grekaj kaj litovaj nomoj, proponante rektan (lingvistikan) parencecon kiu ligus ambaŭ popolojn. Kvankam la novaperinta libro de Petras Čeliauskas Litovio dum jarcentoj prezentas nenian hipotezon pri tia ligo en siaj 144 paĝoj, vi trovos ke ĝi koncize prezentas la tutan historion de tiu eks-Soveta kaj baldaŭ estonta EU-membroŝtato.
La libro komenciĝas per komentoj pri la antikvaj popoloj, kiuj vivis ĉe la Balta Maro antaŭ 12 jarmiloj kaj finiĝas per detaloj pri la nuntempa politika situacio en Litovio. Preskaŭ triono de la libro estas dediĉita al la batalo de la litovoj por sendependeco dum la 20-a jarcento.
Simpatiantojn de la soveta reĝimo mi konsilus preterlasi tiun sekcion. La aŭtoro certe ne ekzamenas tiun periodon el la tradicia marksista vidpunkto kaj li evidente ne kredas ke la suferoj de ĝia popolo estas forgesindaj aŭ nemenciindaj.
La ceteraj paĝoj ekzamenas la litovan historion el politika kaj milita vidpunktoj koncentriĝante sur la agoj de reĝoj kaj estroj kaj prezentante la kulturan produktadon de Litovio nur supraĵe. La libro plenas je bildoj kaj desegnaĵoj kiuj permesas la tekston vivigi, kvankam mankas anekdotoj laŭ la herodota stilo. Tamen, oni povas trovi diversajn informojn kiuj fojfoje ŝajnas humuraj aŭ simple strangaj. Ekzemple, mi kredas ke la antaŭ- nelonge elektita estro de Kalifornio tremante legus ke ekstermantoj aperis en Litovio tuj post la 2-a mondmilito. Persone, mi ne komprenas kial la litova lingvo bezonas 258 sinonimojn de la vorto ĉevalo, sed tio eksplikus kial blanka ĉevalo aperas en la litova blazono! Ĝenerale, Litovio dum jarcentoj prezentas mallongan, faktoplenan version de la litova historio, kiu enkondukas la leganton al la konfliktoj kaj problemoj, kiuj turmentis Litovion kaj ĝiajn najbarojn dum multaj jarcentoj. La sola problemo estas ke la aŭtoro evitis uzi konjunkciojn inter frazoj kaj, en kelkaj okazoj, tio rezultigas sintaksan idiotismon.
Čeliauskas, Petras. Litovio dum jarcentoj: Ilustrita | Publikigita ĉe Svisa Esperanto-Societo informas n-ro 4/2005 |
Litovio dum jarcentoj | Septembro 2016 |
Al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri tuteca kaj kontinua historio de nun ekzistantaj landoj mi rekomendas la libron, de mi legitan dum la septembra sumoo-2017.
De praktika vidpunkto la libro trafe taŭgas por sumoo: dum la 15 sumooaj tagoj eblas tralegi la tuton, po 8-10 paĝoj tage. La litertipo estas tre komforta por okuloj, preskaŭ ĉiu paĝo enhavas ilustraĵojn, kiuj signife reduktas la tekston. Do, la legoŝarĝo ne estas troa.
Se ni menciis ilustraĵojn, rimarkindas, ke, bedaŭrinde, temas pri tre malbonaj nigra-blankaj fotoj - la sola por mi evident manko de la libro. Rapidan legadon helpas simpla kaj ĝusta lingvaĵo, klara pensesprimo - kaj absolute senriproĉa stilo por la ĝenro de la historia skizo.
La enhavo plene respondas al la titolo: ekde la deveno de la antikvaj baltoj antaŭ 4500 jaroj ni iras tra litova historio al la komenco de la dua jarmilo. Estinte en la 15-a jarcento laŭ areo la plej granda Eŭropa ŝtato, Litova Granda Duklando travivis multajn frakasiĝojn kaj rekunfandiĝojn,
kaj en la fino de la 19-a jarcento Litovio tute malaperis de la mapoj, estinte inkludita de la kolosa Sovetia Imperio. Nur en la 20-a jarcento litovoj devis dufoje restarigi sian ŝtatanecon. Do, ne estas mirinde, ke eĉ nun multaj homoj en la mondo ne scias eĉ pri ekzisto de Litovio, des pli pri ties drama kaj heroa historio.
Necesas konfesi, ke ankaŭ antaŭnelongaj samlandanoj de litovianoj - la civitanoj de iama Unio de la Sovetaj Socialismaj Respublikoj (USSR) - ne multon scias pri Litovio. Persone min speciale interesis la periodo 1940-1990, ekde anekso kaj sovetigo de Litovio tra Hitlera okupacio kaj la dua soveta okupacio,
ĝis la sendependiĝo de la Litova Respubliko. Des pli interese estas ekvidi tiun periodon per la okuloj de litova historiisto-esperantisto.
Kun danko dum la legado mi pensis pri Petras Ĉeliauskas - la multestimata aŭtoro de la libro. Malgraŭ sciencece senemocia tekstofluo, la leganto sentas la profundan amon de la rakontanto al sia Patrujo kaj vole-nevole rekaptas fieron de la aŭtoro pri la litova popolo,
kies plej granda valoro estas la sendependeco kiel la sola kondiĉo por konservi sian nacian identecon.