La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Leksikaj ekskursoj
Unua volumo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kreskigi la vortprovizon

Fininte la elementan kurson, la nova esperantisto ofte estas en embaraso: kiel kreskigi sian vortprovizon sen grandaj penoj?

Jen estas bona solvo: Leksikaj ekskursoj. Tiun titolon portas la libro, agrabla ekstere kaj interne.

Evidentiĝas, ke por kreskigi sian vortprovizon, ne nepras tuj legi malfacilajn librojn, nek tiom pli parkere lerni vortarojn. Oni komencu de tiu libro, kiu finfine aperis en Esperanto.

La libro estas dividita en ĉapitrojn kaj subĉapitrojn, kiuj pritraktas diversajn temojn: la tempon (inkluzive sezonojn kaj aĝojn), la spacon (inkluzive kosmovojaĝon, poziciojn en la spaco kaj eĉ grekajn sciencajn kaj teknikajn radikojn), la vivon kaj morton (inkluzive iliajn diversajn manifestiĝojn, kiel manĝon, trinkon, dormon, sinvestadon, malsanojn).

Ni trovas ĉi tie amuzajn rakontetojn, mallongajn versaĵojn, proverbojn kaj paradoksajn aforismojn. Ĉio servas al la celo enkonduki kaj klarigi novajn vortojn kaj iliajn signifojn.

Studado de vortoj efektiviĝas per allogaj rimedoj: ludoj, ŝaradoj, facilaj klarigoj, krucvortenigmoj. Kvankam ĉio aspektas simple, en la realo estas klarigataj sufiĉe komplikaj fenomenoj, ekzemple, uzo de sinonimoj kaj paronimoj.

Ni aldonu, ke la libro estas spicita per ĉarmaj desegnaĵoj kaj humuro. Kial mi ne havis tian helpilon, kiam mi lernis Esperanton!

Boris Kolker

Leksikaj Ekskursoj

Publikigita ĉe
ELNA Update, 2/1999

Ĉu vi scias, kio estas gliro? Aĥ, vi scias, vi estas erudiciul(in)o... Kio do pri aliaj utilaj vortoj, kiel kapuso, perfuzilo, sparadrapo aŭ peristilo? Ĉu do vi konsentas, ke restas ankoraŭ io lerninda en la vorto-trezorejo de nia lingvo? Jen do unu el nemultaj libroj, verkitaj por faciligi alproprigon de leksiko.

Ĉi tie mi devas mencii, ke la aŭtoroj mem ŝajne opinias sian mision pli ambicia. Kiel oni legas en la Antaŭparolo, „... la leganto konstatos, post la apero de la tri planitaj volumoj, ke ni kondukas lin tra la tempo, la spaco, la vivo, la societo por atingi kulminon: la feliĉon.” Ĉar mi ne konas la aŭtorojn persone, mi ĝis nun ne certas, ĉu tia prezento de la „ambicia entrepreno” estas ironia. Se ne, por atingi la kulminon mi devas plu atendi, ĉar ĉi libreto estas la unua parto el la tri, aluditaj de la aŭtoroj. Ĝi estas plaĉe presita kun ĉarmaj, bonhumoraj desegnaĵoj sur preskaŭ ĉiu paĝo kaj traktas la tempon, la spacon, la vivon, la malsanon kaj la morton.

La elekto de semantikaj kampoj por „ekskursoj” estas vole-nevole iom kaprica, ankaŭ la atento dediĉita al apartaj temoj kaj vortoj estas arbitra, sedja temas pri ekskursoj, ne pri seka kaj detala studado. „Personaj inspiro kaj gusto gvidis nin”, prave konfesas la aŭtoroj. La libro estas malavare garnita per ekzercoj, krucvortenigmoj, ŝercoj, defiaj demandoj kaj citaĵoj el diversepokaj saĝuloj. Kelkfoje la aŭtoroj spicas la tekston per analizado de temoj disputvekaj, kiel modo, transplantado de organoj aŭ eŭtanazio.

Preseraroj ne abundas, kvankam jam en la unuaj linioj de la Antaŭparolo pedantulo tuj rimarkos, ke temas parte pri „filizofia (tiel! ) traktato”. „Kinio” sur p. 11 devas esti kinino (tio klaras el kunteksto; alie mi pensus ke temas pri Holivudo!). Mi ne certas ĉu „denunciado” sur p. 46 estas preseraro aŭ konscia aŭtora elekto anstataŭ la kutima denuncado, ĉar ĝi ripetiĝas dufoje sampaĝe. Mi konjektas, ke la proverbo „Bona stato saĝigas, malbonan malsaĝigas” havas nenecesan akuzativon, sed eĉ post la akuzativ-ektomio la proverbo restus obskura (pri kia stato temas?).

ĝenis min persone stile agacaj esprimoj, kiuj – konsiderante la ĝenron de la libro kaj abundajn ekzercojn – supozeble devus iĝi parto de la aktiva lingvaĵo de la leganto.

Mi, ekzemple, sendube malrekomendus esprimojn kiel „Vivi per mizera vivo” (p. 78, t.e. vivi mizeran vivon), „La vesto bone sidas al vi” (p. 95), „Kie doloras vin?” (p.100) aŭ „39 gradoj da febro” (p. 101). Kelkaj frazoj ŝajnas malkaŝe atismaj: „Tiu nomo estis inventata...” (p. 37), „Tiel kreiĝis novaj formoj de la vivo, pli bone adaptataj al...” kaj „Nun, kombinite kun la mutaciismo, ĝi [la darvinismo] estas ĝenerale akceptata.” (p. 81 ). Mi ne povas kompreni, kial necesis „korekti” perfekte klaran „Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj” el la Zamenhofa proverbaro al la kripla „Pri kapo malsaĝa suferas la kruroj” (p.49).

Kelkaj difinoj en la libro estas iom bizaraj, ekzemple, „tempolimo” estas difinita sur p. 54 kiel „linio, kie finiĝas tempo”. En la ekzerco „Fuŝema studento” sur p. 65 aperas tre stranga klasigo de geometriaj objektoj: planimetriaj figuroj, kiel cirklo kaj kvadrato, estas nomataj „surfacoj”, kaj la stereometriaj, kiel sfero aŭ kubo, „volumenoj”! Ne nur studentoj estas fuŝemaj... Mi tamen koncedas, ke eĉ gravaj kaj respektindaj vortaroj (kaj ne nur etnolingvaj! entenas fuŝajn difinojn kaj eksplikojn.

La vortordo okaze estas stumblige kaprica aŭ eĉ misgvida. „Neniam estis jam filozofo, kiu kapablis elporti pacience dentodoloron” (p. 49, t.e. „Ankoraŭ ne ekzistis filozofo, kiu kapablus pacience elteni dentodoloron”). Mi devas konfesi, ke mi kun ioma dubo mencias tion, ĉar, juĝante stilon, oni invadas terenon ne tute klare difinitan, kie subjektiva sentemo influas pli ol formalaj scioj kaj reguloj. Temas ja pri leksikaj, ne stilaj ekskursoj!

Konklude: mi opinias, ke preskaŭ ĉiu povas trovi en tiu ĉi libreto ion interesan por elimini kelkajn truojn en sia leksika provizo aŭ almenaŭ por ekpensi pri la ĝustaj senco-distingoj, eĉ se oni ne konsentas kun la aŭtoroj. Cetere, kio laŭ vi estas la ĝusta signifo-distribuo inter la vortoj „spaco”, „universo”, „kosmo” kaj „mondo”? Plej profitos el la libro la progresantoj, kiuj jam kapablas paroli, sed volas trejni sin pri la ĝusta vorto-elekto, sinonimoj kaj paronimoj per variaj kaj amuzaj ekzercoj, ŝercoj kaj enigmoj.

Aleksandro Shlafer (San Mateo CA)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.