La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Lumo kaj ombro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Lumo kaj Ombro


Novembro 2013
esperanto-sumoo.pl/recenzonov2013.html
La kajero "Lumo kaj Ombro" pri verkoj de Vasilij Eroŝenko, kompilita de MINE Jositaka, havas interesan malantaŭon relatan al Taivano. Laŭ la kompilanto Mine por ĉi tiu kajero li kaj liaj kolegioj kolektis ĉiujn pecojn el "la ĝemo de unu soleca animo" (Ŝanhajo, 1923) kaj kelkajn aliajn, kiujn Eroŝenko verkis en Ĉinio originale en Esperanto kaj liaj ĉinaj amikoj publikiĝis aŭen "La Verda Lumo" (gazeto en Ŝanhajo) aŭ en "La Verda Ombro" (gazeto el Tajpeo). Por memorigi ilin ĉi tiu kajero estis nomita "Lumo kaj Ombro". En Tajvano oni kvazaŭ ne scias la tajvanan esperantan gazeton "La Verda Ombro" kaj ĝi ne troviĝas en lokaj bibliotekoj aŭ privataj domoj.  La kompilanto de "La Verda Ombro" estis s-ro. Ren Onkio, fondinto de Tajvana Esperanto-Asocio dum la japana registaro (ĉ. 1920). Li travivis en Tajvano ĝis la fino de 1975.  
El la kajero "Lumo kaj Ombro" unu artikolo nomiĝas "Turo por fali" estas bela pedagoka fabelo pri du kontraŭstarantaj riĉaj blinduloj. La rakonto estas iom naiva kaj absurda. Multaj homoj elpezis sian junecon kaj tutan vivon en la konstruado, kiuj konstruis la turojn por fali de tie. Konstruis palacon por ke ĝi ruiniĝu. .. La aŭtoro diris, ke li estis unu de ili. Feliĉe en la falo li ne mortigis sin mem, la palaco en sia ruiniĝo ne ruinigis lin. Ĉu vi povas diveni la kialon? Li diris al ni: la turo kaj palaco estis, almenaŭ por tiu ĉi fojo, konstruita en la aero.  
En la plej bona Esperanto-Lernolibro "Vojaĝo al Esperantolando" de Boris Kolker troviĝas la fabelo de Eroŝenko "Turo por fali" kiel Lekciono 22, kaj estas japana traduko kaj klarigo por tio.

Cho Chaoming de Tajvano

Lumo kaj ombro

Publikigita ĉe
La Lampiro 2017:6
esperanto.net/literaturo/poem/libr/lumombrrec.jpg

Paulo S. Viana

Lumo kaj ombro


Novembro 2017
esperanto-sumoo.pl/recenzonov2017.html
Eroŝenko (1890-1952) estas unika figuro en la historio de Esperanto. Li naskiĝis en Rusujo kaj blindiĝis (kaŭze de morbilo!), kiam li estis kvar-jara. Tiu granda malfeliĉo ne malhelpis, ke li travivu aventuroplenan, plenan vivon, kiu certe povus fariĝi bela filmo. Li estis poligloto, poeto, muzikisto, instruisto, fabelisto, preleganto, aktivulo por blindulaj rajtoj. Sed precipe li estis Esperantisto kaj vojaĝanto: li vizitis kaj vivis en pluraj landoj, inkluzive de Japanujo kaj Ĉinujo, kie li lasis fortajn spurojn. En Universala Kongreso de Esperanto oni premiis lin kiel bonegan parolanton de nia lingvo. Li originale verkis ankaŭ en la japana lingvo kaj amikiĝis al tieaj intelektuloj. Pro siaj ideoj por la rajtoj de laboristoj kaj ekspluatataj klasoj, li estis iam konsiderata danĝera persono.
Dum certa tempo, Eroŝenko restis iom forgesita de la Esperantistoj. Sed reaperis liaj verkoj en belaj eldonoj de orientaj institucioj. Ili meritas legadon.
Ĉi tiu ĉarma, 90-paĝa volumeto eldonita en 1979, fare de Japana Esperanta Librokooperativo, estas unu el ili. Kompilis Mine Yositaka.
Temas fakte pri kolekto de tekstoj sen forta interligo. Laŭ mia persona opinio, la plej kortuŝa estas la unua el ili: "Unu paŝeto en mia lerneja vivo", en kiu li raportas travivaĵojn de inteligentaj lernejanoj fronte al aŭtoritateca sinteno de perfortema, submetema instru-institucio. Sekvas poemoj, inkluzive de lia konata "Antaŭdiro de la ciganino". La fabeloj "Rakontoj de Velkinta Folio" kaj aliaj tekstoj estas speco de lirikaj poeziecaj prozaĵoj, en naiva etoso kaj forte romantika enhavo. Finas la volumon nelongaj eseetoj kun homama sinteno kaj pledo por la internancia lingvo, kiu enhavas ankoraŭ valorajn argumentojn por nia lingvo: "La Problemo de la Internacia rilato".
Lia literaturo estas poezieca kaj forte melankolia. Lia stilo, simpla kaj esprimoriĉa. Estas vera plezuro legi tian tekston en flua kaj facila Esperanto, plena je homamo kaj fido pri la vivo. Indas koni tiun homon, kiu vivis kaj verkis kongrue kun sia alta maniero kompreni la mondon. Ni ne forgesu lin.

Posovo (Brazilo)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.