La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Lingvaj respondoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Vi ĝuos la legadon


1999. №12 (62).

La propono recenzi tiun ĉi broŝuron estis por mi surprizo tre agrabla — lingvistika priskribo de Esperanto estas unu el miaj plej fortaj interesoj.

Notindas, ke la libro estas intrige kaj malkaŝe samtitola kun la famaj Zamenhofaj Lingvaj Respondoj. Temas pri libroforma eldono de artikoloj, kiujn Sergio Pokrovskij verkis responde al demandoj de legantoj por la lingvaj rubrikoj de gazetoj Ruslanda Esperantisto kaj La Ondo de Esperanto en la jaroj 1993–97. Same kiel la menciitaj periodaĵoj ĝenerale, la respondoj estis direktitaj unuavice al ruslandaj Esperantistoj; tial multaj el la ĉapitroj-respondoj enhavas ruslingvajn citaĵojn, komparojn kun ruslingvaj gramatikaĵoj kaj referencojn al fenomenoj de la rusa (aŭ ĉu oni diru ruslingva? eks-sovetia?) kulturo. Kiel diras la aŭtoro, “juĝu mem, ĉu tio faras libron pli interesa”. Mi kategorie respondus “Jes!” Kvankam la libro plejparte traktas la samajn temojn kiel sennombraj aliaj Esperantaj eldonaĵoj, anstataŭ regurdi la samajn dogmojn kaj ekzemplojn, ĝi plurloke enkondukas novajn interpretojn, ideojn kaj lingvan materialon.

Sergio plurloke eksplicite kaj prave senmaskigas tradiciajn misinterpretojn de la Zamenhofa, fundamenta lingvaĵo kaj stilo. La ruslingva materialo estas aparte bonvena kaj edifa en la ĉapitr(et)oj “Medialo, refleksivo, pasivo” kaj “La aspektoj”.

Kvankam la libreto ne estas kutima “trajna” legaĵo, ĝi regalas leganton per agrabla, flua stilo kaj interesveka prezento de materialo. La mallongaj kaj plejparte sendependaj lingvaj respondoj, kiujn mi legis kaj relegis dum preparado de tiu ĉi recenzo, malenuigis plurajn el miaj rutinaj ĉiusemajnaj flugoj.

Post plurfoja kaj atenta tralego de tiu ĉi kolekto, mi konstatas, ke ĉiufoje la legado spronas novajn ideojn kaj konsiderojn. Ĝi povas plenumi malsamajn funkciojn por diversaj kategorioj de legantoj, ekzemple:

— doni koncizan, klaran kaj koheran respondon al kelkaj lingvaj demandoj (kio, supozeble, estis la origina intenco de la aŭtoro) al komencantoj;

— enkonduki progresantojn en la lingvajn terenojn de Esperantujo, kie la normo ankoraŭ ne tute kristaliĝis aŭ ne stabiliĝis, kaj indiki subtilajn lingvaĵojn atentindajn kaj polurindajn;

— servi kiel penso-provoka bazo por lingvistika analizo de tiklaj lingvaj fenomenoj por spertaj esperantistoj, speciale por gramatikemuloj (kiuj ne malabundas en nia verda regno).

Tiu ĉi libro donacas plian ŝancon ĝui la vastan erudicion de Sergio Pokrovskij. Tiaspecaj enciklopediaj scioj en kombino kun tre sobra, konsekvenca analizo preskaŭ malaperis en tiu ĉi jarcento! Kvankam kelkaj interpretoj de subtilaj gramatikaj aferoj ŝajnas al mi kontestindaj (mi ne volas senigi la leganton je la rajto juĝi mem), mi ĝuis logikan kaj koheran priskribon de kompleksaj kaj obskuraj lingvaĵoj. Menciinde kaj laŭdinde, Sergio kuraĝe malevitas plej defiajn kaj tradicie diskutvekajn gramatikajn demandojn!

Mi nur citu la ĉapitro-titolojn: “La landnoma problemo”, “Niaj karaj ĉapeloj”, “Sekso kaj intelekto” (tiel!) kaj “La aspektoj”. Aparte originala kaj instrua estas la lasta ĉapitro “Da kaj de”.

Sergio estas tre zorgema pri sia propra lingvouzo, kvankam okaze (maloftege!) renkonteblas apartaj malglataĵoj. Ekzemple, la ambigua “ankoraŭ pli ofte” (p. 14) supozeble signifas “eĉ pli ofte”, “adoltuloj” sur p. 42 devus esti “adoltoj”. Mi pretas veti, ke en la frazo

Nu, la plej fidinda garantio de nia unueco estas ne Akademia dekreto, sed ĝuste la malrespektata tradicio.
“malrespektata” signifas “respektata”!

La preseja koboldo evidente feriis dum la eldonado de tiu ĉi broŝuro, ĉar la recenzanto, veterano de redaktado kaj provlegado, rimarkis neniujn preserarojn, kio okazis al li unuan fojon rilate tekston de komparebla amplekso. Tio meritas apartan mencion!

Resume: mi garantias, ke vi ĝuos la legadon kaj trovos en tiu ĉi kompakta libreto multon utilan kaj pensigan!

Aleksandro Shlafer

Bona kompanio al esperantologiaj verkoj


feb. 2004

Tiu ĉi verko, en la formo de simpla 78-paĝa kajero, estas ĉio krom simpla laŭenhave. Temas pri kolekto de artikoloj el Ruslanda Esperantisto (iom reviziitaj), en kiuj Sergio Pokrovskij (ano de la Akademio de Esperanto) respondas lingvajn demandojn de la legantaro, kaj en kiuj li prezentas sian konatan saĝon kaj klerecon traktante vicon da plejparte bone konataj temoj (iafoje eĉ iom tro bone konataj): la artikolo; medialo, refleksivo, pasivo; la transskribaj problemoj; ties kaj ĝia; la landnoma problemo; niaj karaj ĉapeloj; kiel skribi mian nomon?; sekso kaj intelekto; la aspektoj; da kaj de. Plejparte mi konsentas kun la respondoj de Pokrovskij, sed ne ĉiudetale. Tamen en ĉiu artikolo mi devas admiri lian traktadon de la temo, eĉ kiam mi havas alian opinion. Ĉiu respondo enhavas multon nepre atentindan, kaj multon ne facile troveblan aliloke. Ĉiuartikole mi lernis ion.

Pokrovskij iafoje adoptas tonon iom tro akran, ekz. en la traktado de landnomoj (sed estas ja longa tradicio, ke kiam temas pri landnomoj Esperantaj, la diskutoj nepre fariĝas emociaj). La traktado de la landnomoj estas la precipa ekzemplo, ĉe kiu mi ne konsentas kun Pokrovskij, sed tio ne signifas, ke li skribas pri la temo iajn stultaĵojn. Tute male.

Kvankam li ne prezentas mian opinion, li prezentas opinion bone motivitan kaj bazitan sur faktoj kaj sur rezonado tute respektinda. La artikoloj ofte estas io alia, aŭ io plia, ol nura rekta respondo al la preciza demando. Pokrovskij anstataŭe donas lertajn kaj plurflankajn diskutojn de la temo. La celo estas klerigi la demandinton pli vaste ol tiu eble intencis. Tre laŭdinde, laŭ mi, kvankam demandintoj pri lingvaj aferoj laŭ miaj spertoj ofte preferas ekscii nur tute konkrete, kion ili uzu, sen ĉirkaŭa teoriumado. En tia ĉi verko tamen multe pli indas tia faktoplena kaj interesoveka prezento, kian elektis Pokrovskij.

Pro la origino en Ruslanda Esperantisto la perspektivo ofte, sed neniel ĝene ofte, estas rusa, kaj abundas ekzemploj ruslingvaj. Sed tio ne signifas, ke alilandaj legantoj restas flankenlasitaj. Male ili havas okazon ion lerni. Kaj ni ne forgesu, ke nia lingvo havas kernon profunde influitan de la rusa lingvo.

Komparo kun la rusa lingvo tre ofte estas la sola maniero vere atingi komprenon de la origino de iuj aferoj en la Esperantaj gramatiko kaj vortaro.

La Lingvaj Respondoj de Pokrovskij konsistigas en mia bretaro bonan kompanion de ekz. la Lingvaj Respondoj de Zamenhof, kaj de aliaj valoraj esperantologiaj verkoj. Riĉigu ankaŭ vi vian kolekton!

Bertilo Wennergren

Lingvaj respondoj / Language Replies

La unuan Lingvaj Respondoj Zamenhof dediĉis al serio de multaj mallongaj respondoj pri vasta gamo da demandoj. La nuna libro samnoma, de la konata rusa esperantisto Sergio Pokrovskij (Komputika Leksikono, la Esperanta traduko de La Majstro kaj Margarita de Bulgakov), enhavas pli ampleksajn respondojn al nur kelkaj demandoj. Temas pri "La artikolo", "Medialo, refleksivo, pasivo", "La transskribaj problemoj", "'Ties' kaj 'ĝia'", "La landnoma problemo", "Niaj karaj ĉapeloj", "Kiel skribi mian nomon?", "Sekso kaj intelekto", "La aspektoj", kaj "'Da' kaj 'de'". La artikoloj aperis originale ĉefe en Ruslanda Esperantisto inter 1993 kaj 1997.

The first Language Replies was given over by Zamenhof to a series of many short replies to a wide range of questions. The current book of the same name, by the well-known Russian Esperantist Sergei Pokrovsky (Lexicon of Computer Science, the Esperanto translation of The Master and Margarita by Bulgakov), contains wider ranging answers to only a few questions. These are "The Article", "Medial, reflexive, passive", "Transscription problems", "'Ties' and 'ĝia'", "The country-name question", "Our beloved supersigns", "How to write my name?", "Sex and intellect", "The aspects", and "'Da' and 'de'". The articles appeared originally, and mainly, in Ruslanda Esperantisto between 1993 and 1997.

La respondojn Pokrovskij ŝajne intencis por ruslingva publiko, kaj foje helpas scii ion pri la rusa lingvo (kaj eventuale pri kelkaj aliaj lingvoj) por bone sekvi liajn ekzemplojn; aliflanke, sciante malmulton pri tiu(j) lingvo(j), oni povas lerni ion pri ili, ekz-e (p. 5), ke en la rusa oni ofte uzas la vortordon por indiki la difinitecon aŭ nedifinitecon de substantivo. Simile, estas interese rimarki, ke la rusa vorto por "kvin" (pjatj) estas samdevena kiel la angla fist ("pugno"). Kaj en unu flankeniro (en "'Da' kaj 'de'") Pokrovskij atentigas nin pri la fakto, ke la orientaj lingvoj havas specialan vorton por "dekmil", tial ke nombraj problemoj ne aperas ĝis cent milionoj (en Esperanto kaj aliaj okcidentaj lingvoj: ĉe miliono). (1)

The answers were apparently intended by Pokrovsky for a Russian-speaking audience, and at times it helps to know something about the Russian language (and perhaps some other languages as well) to follow his examples; on the other hand, if you know little about these languages, you can learn something about them, e.g. (p. 5) that in Russian word-order is often used to indicate definiteness or indefiniteness of a noun. Similarly, it's interesting to note that the Russian word for "five" (pyat') has the same origin as the English "fist". And in one tangential departure (in "'Da' and 'de'") Pokrovsky points out the fact that the Oriental languages have a special word for "ten thousand", so that counting problems don't pop up until a hundred million (in Esperanto and other Western languages: at one million). (1)

Kelkaj respondoj estas tre mallongaj -- ekzemple, "Kiel skribi mian nomon?", en kiu Pokrovskij en unu paĝo defendas la rajton de persono decidi, kiel aperigi sian nomon en internacia medio. Aliaj estas multe pli longaj; en "Sekso kaj intelekto" Pokrovskij dediĉas 14 paĝojn al diskuto de la tradicia kaj netradiciaj sistemoj por trakti la sekson en la Esperanta lingvaĵo.

Some replies are very short -- for example, "How to write my name?", in which Pokrovsky in a single page defends the right of a person to decide how to write her name in an international environment. Others are much longer; in "Sex and intellect" Pokrovskij dedicates 14 pages to a discussion of the traditional and non-traditional systems of treating sex in Esperanto.

Pokrovskij plurloke montras sin "Esperanta naciisto", t.e. defendanto de la tradicia lingvo. Li forte defendas, pro kaj teoriaj kaj praktikaj kialoj, la ĉapelojn en kelkaj Esperantaj literoj (kontraŭ la t.n. "surogataj skriboj"). Kaj, defendante la tradician landnoman sistemon kontraŭ tiu "internacieca" de Albault, li skribas i.a.:

In several places Pokrovsky shows himself to be an "Esperanto nationalist", i.e. a defender of the traditional language. He strongly defends, on both theoretical and practical grounds, the diacrits over several Esperanto letters (against the so-called "surrogate scripts"). And, defending the traditional country-name system against the "internationalist" one of Albault, he writes, among other things:

"Se ni volas, ke la mondo estimu Esperanton, unue ni mem devas ĝin respekti. La naiva ruzaĵo, fuŝi la lingvon por povi skribi la adresojn en la angla sed pretendi ke ili estas en Esperanto, trompos neniun krom la ruzulon mem." (p. 28) (2)

"If we want the world to respect Esperanto, first we ourselves have to respect it. The naïve trick of screwing up the language in order to be able to write addresses in English but pretend that they are in Esperanto will fool no one but the trickster himself." (p. 28) (2)

La libro estas leginda kaj atentinda. Oni povas esperi kaj atendi duan volumon, iam en la estonteco; similaj artikoloj de Pokrovskij nun ne malofte aperas en La Ondo de Esperanto (vidu ekz. 2000/08-10, kie Pokrovskij diskutas la valoron, aŭ malvaloron, de "internaciecaj" neologismoj).

The book is worth reading and deserving of attention. We may hope and expect a second volume, sometime in the future; similar aticles by Pokrovsky now appear fairly often in La Ondo de Esperanto (see e.g. 2000/08-10, where Pokrovskij discusses the value, or lack thereof, of "international" neologisms).


(1) Similajn vortojn, laŭ Pokrovskij, havis la slavoj, la antikvaj grekoj, kaj la tjurkomongoloj; fakte, la vorto "miriado", angle myriad, nun signifanta nekonatan sed sufiĉe grandan nombron, estas ĝuste la antikvagreka vorto por "dek mil".
According to Pokrovsky, the Slavs, the ancient Greeks, and the Turko-Mongols had similar words; in fact, the English "myriad", now meaning an unknown but large number, is precisely the ancient-Greek word for "ten thousand".
(2) Kompreneble, tio rilatas al la uzo de landnomoj en adreso. Por nesciantoj: estas pli bone fari tion en la lingvo de la lando, el kiu vi sendas leteron; la nomo de la alirlando tute ne valoras al iu ekster la devenlando. Skribi tiun nomon en alia lingvo -- en Usono, ankaŭ la franca, la lingvo de la Universala Poŝta Unuiĝo -- preskaŭ certigas, ke oni en la dissenda centro resendos al vi vian leteron kun ofenda noto. Aliflanke, stratadresojn oni prefere skribu en la lingvo de la alirlando; ekzemple, multaj ĉinaj esperantistoj sendas al siaj eksterlandaj korespondantoj etikedarojn kun siaj stratadresoj ĉine manskribaj -- tio verŝajne mallongigas la liverperiodon je tutaj tagoj.
This, of course, has to do with writing country names in an address. For the uninitiated, the best way to do this is in the language of the country from which you are sending a letter; the name of the destination country is actually of no use to anybody except in the source country. Writing them in some other language -- including, in the United States, French, the language of the Universal Postal Union -- is a sure way of getting your letter bounced back to you with a nasty note from the distribution center. Street addresses, on the other hand, are best written in the language of the destination country; many Chinese Esperantists, for instance, will send their correspondents abroad sets of labels with their street addresses handwritten in Chinese -- this apparently cuts days off delivery time.

Don Harlow

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.